255. – Ĉu ni, la
spiritistoj, devas praktiki nur la spiritan karitaton, aŭ ankaŭ la materian?
– La fundamenta
devizo de la kardeka kodigo, nome “ekster karitato, nenia savo”, estas sufiĉe
signifa, por ke ni ne perdiĝu en detalaj konsideroj.
Ĉiu tasko de la
neprofitema karitato estas dia helpo en la verko de la homa frateco kaj
universa elaĉeto.
Sed urĝas al la
sinceraj spiritistoj, instruitaj pri la Evangelio, peni tuj kompreni la edukan
aspekton de la doktrinaj principoj, rekonante, ke la tuja laboro de la modernaj
tempoj estas tiu de la interna prilumado de la homo, por plibonigi liajn korajn
kaj konsciencajn valorojn.
Laŭ tiuj
imperativoj, estas juste laŭdegi la bonegecon de la edukaj planoj de la
evangelia instruado, por formi spirita kristanan penson por la estonteco.
Ni ne povas
malestimi la materian karitaton, kiu faras la evangelian Spiritismon ia konsola
ripozejo por ĉiuj malfeliĉuloj. Sed ni ne povas forgesi, ke ankaŭ la sektaj
religiaj anoj organizas la materiajn konstruaĵojn por la karitato en la mondo, kaj
ni ne forgesu la templojn, azilojn, orfejojn kaj monumentojn. Preskaŭ ĉiuj
iliaj konstruaĵoj tamen senkreditiĝis pro manko de prilumo de la enkarniĝintaj Spiritoj.
La Roma eklezio
estas tipa ekzemplo.
Sinjoro de
konsiderinda riĉaĵo kaj fondinte sennombrajn, realajn organizaĵojn de socia helpo,
hodiaŭ ĝi sentas, ke ĝiaj konstruaĵoj estas nur el ŝtono, ĉar, en siaj pompaj
konstruaĵoj, la nuntempa homo spertas la plej dolorajn elreviĝojn.
La materia
karitato nur atingas sian dian trajton kiam ĝi celas la spiritigon de la homo,
renovigante liajn intimajn valorojn, ĉar, post la reformo de la homo en Jesuo
Kristo, ni havos sur la Tero transformitan socion, kie la aŭtentike kristana hejmo
estos memkompreneble la azilo de ĉiuj suferantoj.
Oni konkludas
do, ke la laboro de sincera kristanigo de la konsciencoj estas ja definitiva
edifo, al kiu la spiritistoj devas turni
la rigardon, antaŭ ĉio komprenante la vastecon kaj kompleksecon de la eduka
tasko, kiun ili devas plenumi ĉe ĉia homa realigo, ĉe la ĉiutaga lukto, ĉe la
tasko de amo kaj vero.
Libro: La Konsolanto
– Emmanuel / Chico Xavier.
255 –Devemos
nós, os espiritistas, praticar somente a caridade espiritual, ou também a
material?
A divisa
fundamental da codificação kardequiana, formulada no “fora da caridade não há
salvação”, é bastante expressiva para que nos percamos em minuciosas
considerações.
Todo serviço da
caridade desinteressada é um reforço divino na obra da fraternidade humana e da
redenção universal.
Urge, contudo,
que os espiritistas sinceros, esclarecidos no Evangelho, procurem compreender a
feição educativa dos postulados doutrinários, reconhecendo que o trabalho imediato dos
tempos modernos é o da iluminação interior do homem, melhorando-se-lhe os
valores do coração e da consciência.
Dentro desses
imperativos, é lícito encarecermos a excelência dos planos educativos da
evangelização, de modo a formar uma mentalidade espírita cristã, com vistas ao
porvir.
Não podemos
desprezar a caridade material que faz do Espiritismo evangélico um pouso de
consolação para todos os infortunados; mas não podemos esquecer que as
expressões religiosas sectárias também organizaram as edificações materiais
para a caridade no mundo, sem olvidar os templos, asilos, orfanatos e
monumentos. Todavia, quase todas as suas obras se desvirtuaram, em vista do
esquecimento da iluminação dos Espíritos encarnados.
A Igreja Romana
é um exemplo típico.
Senhora de uma
fortuna considerável e havendo construído numerosas obras tangíveis, de
assistência social, sente hoje que as suas edificações são apenas de pedra,
porquanto, em seus estabelecimentos suntuosos, o homem contemporâneo
experimenta os mais dolorosos desenganos.
As obras da
caridade material somente alcançam a sua feição divina quando colimam a
espiritualização do homem, renovando-lhe os valores íntimos, porque, reformada
a criatura humana em Jesus-Cristo, teremos na Terra uma sociedade transformada,
onde o lar genuinamente cristão será naturalmente o asilo de todos os que
sofrem.
Depreende-se,
pois, que o serviço de cristianização sincera das consciências constitui a
edificação definitiva, para a qual os espiritistas devem voltar os olhos, antes
de tudo, entendendo a vastidão e a complexidade da obra educativa que lhes
compete efetuar, junto de qualquer realização humana, nas lutas de cada dia, na
tarefa do amor e da verdade.
Livro: O
Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.