Mostrando postagens com marcador Lecioneto / pequena lição.. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Lecioneto / pequena lição.. Mostrar todas as postagens

quarta-feira, 25 de junho de 2025

Lecioneto / pequena lição. - Paco / Paz.

Paco  paz. paca 1 pacífico, que está em paz: coexistência pacífica paca kunekzistado. 2 pacato. pace (tb. en paco) pacificamente, em paz. pacama 1 pacífico, que ama a paz. 2 pacato. pacamo amor à paz. pacema pacato, pacífico, propenso à paz. pacemo pacatez, propensão à paz. paciga 1 pacificador, apaziguador, apacificador, conciliador, conciliatório, conciliativo, que promove a paz. 2 amigável. pacigi 1 pacificar, apaziguar, apacificar, reconciliar, conciliar, fazer a paz. 2 aquietar, tranquilizar. pacigo pacificação, apaziguamento, conciliação, reconciliação (que se faz a outrem). paciganto (aquele que pacifica) pacificador. paciĝi 1 pacificar-se, apaziguar-se, apacificar-se, fazer a paz, conciliar-se, reconciliar-se. 2 tranquilizar-se, aquietar-se. paciĝo pacificação, apaziguamento, conciliação, reconciliação (que se faz a si mesmo). pacisma (tb. pacifisma) (relativo ao pacifismo) pacifista, do pacifismo: li defendas pacismajn (ou pacifismajn) ideojn ele defende ideias pacifistas. pacismo (tb. pacifismo) (doutrina política de desarmamento e paz entre as nações) pacifismo. pacista (relativo aos pacifistas) (tb. pacifista) pacifista, de pacifista: lia pacista sinteno estas nur ŝajno a atitude pacifista dele é só aparência.  pacisto (tb. pacifisto) (o adepto do pacifismo) pacifista. pacperanto mediador, negociador, intermediário, moderador, medianeiro (de paz). interpaco (período de paz entre duas guerras ou conflitos) armistício, trégua. interpacigi 1 pacificar, apaziguar, apacificar, reconciliar, conciliar, fazer a paz. 2 aquietar, tranquilizar. interpacigo pacificação, apaziguamento, conciliação, reconciliação (que se faz a outrem). interpaciĝi 1 pacificar-se, apaziguar-se, apacificar-se, fazer a paz, conciliar-se, reconciliar-se. 2 tranquilizar-se, aquietar-se. interpaciĝo pacificação, apaziguamento, conciliação, reconciliação (que se faz a si mesmo). malpaci (i.) estar em guerra, estar brigado, estar em desavença, brigar, guerrear, guerrear-se. malpaco altercação, discórdia, contenda, desavença, guerra, desinteligência, briga, divisão (fig.). malpacema brigão, briguento, brigalhão, brigoso, brigador, brigante, rixoso. malpaceto arrufo. malpacigi desavir, malquistar, indispor. malpacigilo (tb. pomo de malkonkordo) pomo da discórdia. malpaciĝi brigar, indispor-se, desavir-se: li malpaciĝis kun sia koramikino ele brigou com a namorada. repaciga repacificador, reconciliatório, reconciliativo. repacigi repacificar, reconciliar, apaziguar. repaciĝi reconciliar-se, apaziguar-se, apacificar-se fazer as pazes: repaciĝi kun iu fazer as pazes com alguém. senpaca agitado, inquieto. ¨ tre pacema pacatório.

Vortaro Túlio Flores.

Dicionário Túlio Flôres

Português - Esperanto || Esperanto - Português || Esperanto – Esperanto.

Pac/o

1 Stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia: se vi volas pacon, preparu pacon; se paco ĉiam ambaŭ la popolojn ligu plej trankvile […] Z; li sukcesis do akiri la pacon por la Samosanoj K; Mi donos pacon al via lando X; li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj X; en tempo de paco; rompi la pacon; armita paco (dum kiu ĉiu sin pretigas por milito); packondiĉoj, packontrakto.

2 Stato de anaro (nacio, gento, familio, societo ks), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento: por interna paco en ia lando […] Z; ni kreis pacon k unuecon Z; geedzoj en paco vivas en reĝa palaco Z; paco estu inter viaj muroj! X; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon N; ili foriris de li en paco X; iru en paco! Z; (f) paco estu en la arbaro! Z. akordo, harmonio, konkordo, konsento.

3 Stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj ks: miaj instruoj […] akirigos al vi jarojn de vivo k paco X; mia animo estis forpuŝita for de paco, bonstaton mi forgesis X; kiam la paco de la dormo kuŝis super la denove feliĉa domo Z; paco estis sur la vizaĝo de la mortinto Z; (f) paco al lia cindro! Z (li ripozu trankvile!).

PIV 2020.

domingo, 8 de junho de 2025

Lecioneto / Pequena lição.

             "Nós não somos sua lixeira!" diz o peixe em Esperanto... No Dia internacional dos Oceanos. - https://pma.brazilo.org


Rubujo. Ujo por rubaĵoj: pedalrubujo (kies kovrilo malfermeblas sen helpo de manoj).

PIV  2020

Rubo  1 escombros, destroços, ruínas, entulho. 2 caliça. 3 (fig.) cacaria, velharia, lixo, escória. rubejo 1 monturo. 2 loja de sucata. 3 aterro sanitário, lixão. rubujego 1 caçamba. 2 latão de lixo. aŭtorubejo ferro-velho. ferrubejo loja de sucata, ferro-velho. morterrubo caliça. murrubo (fragmentos de argamassa soltos das paredes) caliça. pedalrubujo lixeira (com pedal), caixote de lixo, caixa de lixo.

https://esperantovtfbr.shfocus.site/

Rub/o escombros, destroços, ruínas, entulho; f. cacaria, velharia, lixo; ~ujo = balaaĵujo; fer~o ferro-velho. El la rubo de la domo (forbrulinta) elstaris nur kelke da nigraj traboj. La remparon oni povis ankoraŭ vidi, sed ĉirkaŭe estis rubo, nenio krom rubo.

Dicionário Completo – Esperanto / Português

Allan Kardec Afonso Costa.



broche s.m. 1 (enfeite mais ou menos precioso que se prende a vestes femininas) broĉo. 2 (alfinete de fraldas) broĉo. 3 (colchete) broĉo.

Vortaro Túlio Flores.

 

broĉ1o. Ornamaĵo, pli-malpli multekosta, kun sendanĝera pinglo: ora broĉo kun brilaĵetoj. agrafo, fibolo.

sábado, 7 de junho de 2025

Lecioneto / pequena lição. Virus / Viruso.

 

viruso 1 (med.) vírus. 2 (inf.) vírus. senvirusigi (inf.) passar (ou usar, rodar) um antivírus em: senvirusigi komputilon passar um antivírus no computador. senvirusigilo (inf.: programa para eliminar vírus num computador) antivírus, programa antivírus: uzi senvirusilon en komputilo passar um antivírus no computador. ¨ viruso de Marburgo (med.) vírus de Marburg. viruso Ebolo (med.) vírus Ébola (ou Ebola). herpeta viruso (med.) vírus da herpes. homa imunonesufiĉestiga viruso (med.: vírus causador da aids; abrev.: HIV) vírus da imunodeficiência humana (VIH). kontraŭvirusa programo (inf.) = senvirusigilo.

vírus s.m.2n. 1 (med.) viruso. 2 (inf.) viruso. ¨ vírus da herpes (med.) herpeta viruso. vírus da imunodeficiência humana (med.: vírus causador da aids; sigl.: VIH) homa imunonesufiĉestiga viruso (HIV). vírus de Marburg (med.) viruso de Marburgo. vírus Ébola (ou Ebola) (med.) viruso Ebolo.

Vortaro Túlio Flores.

Dicionário Túlio Flôres

Português - Esperanto || Esperanto - Português || Esperanto – Esperanto.

https://esperantovtfbr.shfocus.site/

 

viruso.

1 Enĉela parazito, kiu konsistas nur el nuklea acido (RNA aŭ DNA) k kelkaj proteinoj: viruso deturnas la ĉelon de ĝia normala metabolo, devigante ĝin sintezi virusajn proteinojn k nukleajn acidojn k sekve produkti viruserojn, kiuj migros k penetros en alia(j)n ĉelo(j)n.

2 (ark.: ĝis komence de la 20a jc) Patogena mikrobo, precipe ĉiu el la tiam ne bone konataj.

3 💻 Komputila programo, kiu reproduktas sin, normale per trompado de homoj, kiuj senscie rulas ĝin. Troja ĉevalo, vermo.

enkromosoma viruso. Viruso, kies genaro enkorpiĝis en kromosomon de la gastiganto k tial ne patogena. Sin. proviruso.

libera viruso. Viruso libera en la gastiganto k tial patogena.

virusero. Virusa partiklo, videbla per elektrona mikroskopo, kies dimensioj estas ĉ. 20−350 nm.

virusologo. Fakulo pri virusologio.

virusologio. Studo pri la virusoj k virusozoj.

virusozo. Virusmalsano: aidoso, herpeto, poliomjelito estas virusozoj.

retroviruso. RNA-viruso kapabla integri DNA-transskribaĵon de si en kromosomon.

ultraviruso (ark.) = viruso 1 (viruso 2, trapasanta la ordinarajn porbakteriajn filtrilojn).

https://vortaro.net

sábado, 31 de maio de 2025

Lecioneto / Pequena lição - Fluigi kaj Volatila

 

Fluigi – (V.I) Voar; fluaga, voador; fluagadi, voejar; flueti, esvoaçar; flugo, flugado, vôo; flugilo, asa (de ave, avião); flugila, (= flugilhava) alado.

Libro: Oportuna Poŝvortaro – Esperanta-Portugala.

Sylla Chaves.

flug/i (ntr)

1 Sin movi en la aero per tiucelaj membroj, kiajn havas la birdoj k multaj insektoj: la birdo flugas en la ĉambro, en la ĉambron; la hirundo flugis trans la riveron; li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas; kiel aglo flugas al manĝotaĵo X; la anĝelo de la morto flugas super Baĥaraĥ! Z; (f) mia alte fluganta spirito Z.

2 Sin movi en la aero per tiucelaj aranĝoj aŭ mekanismoj: kiam oni premis la seruron, la kofro povis flugi Z; la aerŝipo flugas super la landon, kie naskiĝis Cortez Z; ili pensis, ke tio (la balono), kio tie flugas, estas ia nova birdo! Z; mi flugos morgaŭ al Londono (aviadile). sori, ŝvebi.

volatil/a (pp likvo) Spontane aŭ varmigate facile transformiĝanta al vaporo (ekz. benzino, etero k.a.).

https://vortaro.net/#flugi_kd

PIV 2020.

flugi (i.) voar. fluga voador. flugo voo. flugado voo. flugaĵo uma coisa que voa. fluganta voador. flugantaro bando de aves em voo. flugdrako (tb. flugludilo, kajto). papagaio, pipa, pandorga. flugeti (i.) esvoaçar, adejar, voar com batidas curtas das asas. flugfiŝo (tb. ekzoceto) (zool.) peixe-voador. flugfolio folha volante, folha solta. flugila alado. flugilo asa. flugilhava alado. flugiluloj (biol.) subclasse de insetos que têm asas. flugipova (tb. flugpova) que é capaz de voar. flugludilo = flugdrako. flugokampo campo de aviação. flugoklubo centro de formação e treinamento de pilotos civis de aeronaves. flugmaŝino avião, aeroplano, helicóptero, aeronave. flugpendi (i.) pairar. flugpova (tb. flugipova) que é capaz de voar. flugpreta pronto para voar após exame regular. akvoflugejo (base de hidroaviões) hidrobase. alflugi (i.) dirigir-se a, voando. altefluga (fig.) altaneiro, nobre, soberbo. ĉirkaŭflugi (tr.) voar em torno de: disflugi (i.) 1 fugir voando. 2 dispersar-se. disflugigi dispersar. duflugila (tb. diptera) (zool.: que tem duas asas) díptero. ekflugi (i.) desferir voo, partir voando. elflugi (i.) sair voando. enflugi (i.) entrar voando. forflugi (i.) fugir voando. preterflugi (i.) passar desatentamente por, passar à pressa. reflugi (i.) voltar voando. senflugila sem asas. senflugiluloj (biol.) subclasse de insetos que não têm asas. superflugi (i.) voar sobre. transflugi transpor voando.

volatila (diz-se da substância líquida ou sólida que se pode reduzir a gás ou vapor, e em particular das que o fazem espontaneamente, como a benzina, o éter, a naftalina, a cânfora etc.) volátil. volatiligi volatizar.

https://vortaro.esperanto.org.br/

Dicionário de Túlio Flores

Português-Esperanto / Esperanto-Português

sábado, 7 de setembro de 2024

Lecioneto / Pequena Lição - 99 (Acaso / Hazardo)

Hazardo

1 Prospera aŭ malprospera okazo, neantaŭvidebla k sendependa de nia volo aŭ penado: nur la hazardo kondukis min ĉi tien; la blinda hazardo; hazardo estas malbona gardo Z; la hazardoj de la milito, de la ludo. fortuno, loto, loterio, risko, sorto, ŝanco.

2  Z = hazardludo.

Hazarda. Dependa de hazardo, bazita sur hazardo: hazarda ludo Z; hazarda malfeliĉo, riĉiĝo; hazarda solvo de malfacilaĵo; hazarda renkontiĝo. aleatora, stokasta.

Hazarde. Laŭ la hazardo: hazarde riski sian monon; vundi iun hazarde (ne intence); li trafis ja la celon, sed nur hazarde; hazarde li anstataŭ siaj galoŝoj prenis la galoŝojn de feliĉo Z.

hazardi (tr) Forlasi al la hazardo: kiu nenion hazardas, nenion gajnas.

         PIV 2020.

         https://vortaro.net/#hazardo_kd

Hazardo azar, acaso, casualidade, sorte, fortuna, ventura. hazarda acidental, fortuito. hazarde à toa, ao acaso. hazardi (tr.) arriscar. hazardaĵo acidente, lance de fortuna. hazardludo (lud.) jogo de azar. hazardludanto (lud.) jogador.

         Vortaro Túlio Flores.

         https://esperantovtfbr.shfocus.site/

sábado, 12 de agosto de 2023

Lecioneto / pequena lição. (Arto kaj Hejmo)

art/o 1 Tuto de la reguloj k procedoj, tradicie difinitaj por fari ion en iu aparta fako (ĝenerale ne teknika): la arto de parolado, de rezonado, de la milito; diplomatio, pedagogio estas veraj artoj; kian grandegan facilecon donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto! Z; ili prezentis majstraĵon de la friza arto Z; scipovi iun arton; (fari ion) laŭ ĉiuj leĝoj de la arto Z; la arto poezia (poetiko); al la fiŝo ne instruu naĝarton Z; (f) nun vi instruis al mi la arton, kiel mi devas vin turmenti Z; ŝi sciis la arton, kiel plaĉi al la viroj; vivon travivi estas art’ malfacila Z. scienco, praktiko. 2 Per studo k ekzerco akirita kapablo apliki tiujn regulojn k procedojn: montru al mi provon de via arto Z (aktora); mia arto plu ne povas iri Z ( latino); la arto de bona kuracisto, de granda ĉasisto B; li estas oratoro pli el naturo ol el arto. lerteco, sperto. 3 Maniero kiel per la verkoj de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo: arto estas homo aldonita al naturo; la arto estas imito, ne kopio de la naturo; la arto vivas el lukto k mortas el libereco; la arto por la arto (devizo de skolo, por kiu la arto devas havi nenian utilan aŭ moralan celon); oni devas subteni la arton Z; longas arto, kurtas vivo K; en la regiono de la arto, tiel same kiel en la regiono de scienco aŭ metio […] Z; homo, kiu sin dediĉas al la arto Z. 4 Ĉiu el la ĝenroj aŭ ĝenrogrupoj apartaj, en kiu tradicie sin esprimas tia percepto: la movebla k surroka artoj de la paleolitiko; la ses klasikaj artoj; la sepa arto (kinematografio); majstro de la muzika arto; la antikva, renesanca, baroka arto; la helena, hinda, japana arto. arta 1 Farita per homa arto, k ne devenanta simple de la naturo: arta lingvo Z; ĉe la arta lumo; artaj floroj; arta (sintezita) rezino, kaŭĉuko; artmaterio ( plasto); arte daŭrigata juneco. 2 Konforma al la reguloj de belarto; celanta doni impreson de beleco: arta spektaklo, prezentado Z; arta ferkrado; arte polurita diamanto Z. artaĵo 1 Io farita kun arto: pereigi la korpon per la spirito […] tio ĉi estus artaĵo, kiu meritus, ke vi estu ĝia elpensinto! Z; ŝi ligis bukedon k sub ŝiaj manoj aperis artaĵo de neordinara beleco Z; la desegnaĵo prezentis belan, kvankam malgrandan artaĵon Z; povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artaĵon Z; malgranda artaĵa objekto Z. 2 Io ne havanta la naturan simplecon, sed elfarita, artifika: mi petas, pli da enhavo, malpli da artaĵo! Z; mi parolas sen artaĵo Z. artismo. Plena dediĉiteco al arto: diletanteco estas amuzilo de la vivo, nur artismo povas esti por ĝi ŝtona starejo Z; artisma klereco, inspiro; artisme desegnita juvelo Z. artisto. Tiu, kiu praktikadas unu el la belartoj: se li estas ne sole diletanto, sed artisto […] Z; la amata peko de ĉiuj artistoj, kiuj koketas kun si pri sia verko […] Z; grandaj artistoj patrujon ne havas; super la artista diletanteco Z; plej perfekte artiste farita porko el kupro Z. artefarita. Arta 1: lingvo artefarita Z; artefarita najtingalo Z. senarta. Prezentanta nenian arton: 1 (laŭde) la senarta ĉarmo de freŝa knabino; elparolu la monologon tute libere k senarte Z; 2 (pj) senarta kruda skizo. belarto. Ĉiu el la artoj, kiuj celas la belon, k el kiuj oni tradicie kalkulas ses: arkitekturo, skulpturo, pikturo, poezio, muziko k danco. dancarto. Arto de gedancistoj. dentistarto (ark.) = denta medicino. desegnarto. La arto pri desegnado. edukarto. Pedagogio. kudrarto. Arto kudri modajn robojn, vestojn ktp: la centro de la vira kudrarto estas en Londono, de la virina en Parizo. kuirarto. La arto de kuirado. kuracarto. Profesio, arto de kuracado. memorarto. Mnemoniko. poparto Tendenco (aperinta ĉ. 1950 en Londono k disflorinta en Usono), kiu uzas aĵojn aŭ aĵfragmentojn el la ĉiutaga vivo, ekz. bildojn aŭ bildfragmentojn el reklamoj, revuoj ks. rajdarto. Arto elegante rajdi. skribarto. Arto bele skribi. sorĉarto. Tekniko de la sorĉistoj. envulti. teksarto. Arto elfari belajn teksaĵojn. vitrarto. Arto elfari objektojn el vitro.

PIV 2020. 

hejm/o 1 Propra aparta domo aŭ loĝejo, kie oni vivas konstante; familia restadejo: la migruloj k vaguloj ne posedas hejmon B; estu bonvena en mia hejmo!; pasis tri jaroj de la tempo, kiam li forlasis la hejmon Z; la hejmo de Anglo estas lia kastelo; (analoge) ili okupis la malplenan neston de hirundoj k rigardis ĝin kiel sian hejmon Z; amaso da cikonioj, kiuj forlasis la hejmon Z. domo, penatoj, loĝejo, mastrumaĵo, rezidejo. 2 Loko destinita servi kvazaŭ hejmo por aparta kategorio de personoj: infanhejmo, soldathejmo, studenthejmo. hospico, sidejo. 3 (evi) = hejmlando: se en mia hejmo ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco de unu speciala gento Z; mi esperis, ke mia popolo (hebrea) akiros iam sian antikvan hejmon Z. 4 Bazo 13. hejma 1 De hejmo, rilata al hejmo: la hejma lando Z, lingvo; kara hejma domo! Z; floroj de la hejma vilaĝo Z; hejma dometo estas kiel patrineto Z; adiaŭ, vi hejmaj valoj! Z; sklavo, sur kiun lumis nia hejma suno Z; nia lingvo estas al ili hejma Z (malfremda); hejmaj diaĵoj; hejma vesto (negliĝo). familiara, intima. 2 Vivanta ĉe hejmo: hejmaj bestoj, katoj, ŝafinoj Z. malsovaĝa. 3 (f) 🍁 Indiĝena: planto hejma en la Mediteranea regiono. hejme 1 En sia hejmo, en sia propra domo: unu vesperon, kiam li sidis hejme Z; venu, ĉar mia edzo ne estas hejme! X; ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme Z; senti sin kiel hejme; la patro silente revenas hejmen Z; li iris returne hejmen Z; ili rakontis pri tio post sia reveno hejmen Z. 2 (f) Tiel intime, senĝene, kiel en sia propra domo: al ŝi fariĝis en la koro ankoraŭ pli agrable k hejme Z; tiu ĉi ideo en la publiko ne estas tiel hejme, kiel ĝi devus esti Z; hejme vestita. gemuta. hejmeca. Kvazaŭ hejma: la siringo staris en plena florado k odoris tiel hejmece! Z. hejmigi. Kutimigi al kunvivado kun homoj: hejmigi sciuron, mungoton. hejmama, hejmosida. Amanta restadi hejme. alihejmulo. Fremdulo: malamo kontraŭ alihejmuloj Z. eksterhejme. For de la hejmo: resti eksterhejme Z. kvazaŭhejma 🍁 Kvazaŭindiĝena: glekomo estas hejma en Eŭropo k Azio, kvazaŭhejma en N Ameriko. rehejmiĝi. Reveni hejmen. samhejmano. Ano de la sama hejmo: patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj Z. senhejmulo. Homo, kiu ne havas hejmon. migri, nomado, vagabondo, vagulo.

PIV 2020.

sábado, 8 de julho de 2023

-AĈ- (sufixo do Esperanto) kaj Lecioneto / pequena lição.


    -aĉ1/. I - Suf. esprimanta senvalorigon (pro malbela aspekto, maltaŭgeco, malbona kvalito aŭ karaktero ks): domaĉo Z, ĉevalaĉo K, virinaĉo Z, pastraĉo Z, popolaĉo Z; babilaĉi Z, elparolaĉi Z, rigardaĉi kiel bovido Z, kriaĉi Z; molaĉa. fi, mis. II - Memstare uzata morfemo, kun la sama signifo: aĉa. Kaŭzanta malagrablan impreson: aĉa, raŭka voĉo de publikulino. aĉaĵo. Senvalora, malbela objekto. aĉaĵaro. Senorda aro da senvaloraĵoj. fatraso, brikabrako. aĉiĝi. Malboniĝi: lia stato pli k pli aĉiĝis. aĉulo. Homo malagrabla aŭ nefidinda. fripono, kanajlo.

PIV 2020.

Internacia #Esperanto-Paĝo

Jen unu paĝo el la lernolibreto "Konversacia Literaturo".

"Konversacia Literaturo" estas kolekto de 8 legolibretoj kun facilaj tekstoj kaj baza vortprovizo por komencantoj, preparitaj de Julio Baghy kunkree kun Andreo Cseh. Andreo Cseh uzis la libretojn dum la lecionoj laŭ rekta metodo (Cseh-metodo).

                                https://www.facebook.com/EsperantoInstituto 

sábado, 27 de maio de 2023

Lecioneto / pequena lição - 98

 

📖★fork/o 1 Ĉia ilo, konsistanta el tenilo kun du aŭ pluraj dentoj ĉe la ekstremo, k uzata por pikpreni: manĝilaro, kiu konsistis el kulero, tranĉilo, forko Z; li enpuŝadis la tridentan forkon en la kaldronon […], k ĉion, kion trafis la forko, prenis la pastro X; turni la fojnon per forko; forko el ligno, el fero, de ĝardenisto, de stalisto, pli ol cent forkoj pikis nun minace K (al damnito). 2 Objekto forme simila al forko 1: forko de biciklo (inter kies du branĉoj turniĝas la rado); forko de pulio (la muntaĵo); forko de kluĉo (perrimena); forko de pantalono. 3 Loko, kie vojo, tubo ks disiĝas al du aŭ pluraj direktoj: forko de vojo. brako, branĉo, kruco. forki (tr) Piki k levi per forko: forki garbojn; (f) la infanteria kapitano forte min forkis Z (ludgajnis mian monon). forka. Prezentanta specon de forko: forka arbo. forkego. Longa bastono, kun du, tri, kvar longaj lignaj aŭ metalaj dentoj ĉe unu ekstremo, por forki pajlon, fojnon, sterkon ktp. forketo 1 Manĝoforko: sendu al mi prunte dekduon da forketoj Z. 2 Objekto en formo de dudenta forketo: forketo de remilo, de horloĝa pendolo. forkiĝi, disforkiĝi. Ĉe iu loko dividiĝi k pluiri en du aŭ pluraj direktoj: la vojo, la kanalo forkiĝas antaŭ la urbeto. agordoforko 𝅘𝅥𝅰 Ŝtala ilo forkoforma, kies vibrado donas la tonon A. trakforko 🚂 Aparato en trako por direkti trakveturilojn dumveture de unu trako al alia: trakforko manipulata surloke aŭ telemanipulata; trakforko laŭpinte aŭ laŭfroge alveturata. trakforkisto 🚂 Tiu, kiu regas k komutas trakforkon. tuboforko. Konektopunkto, de kie ambaŭflanke disiras tuboj. vojforko. Disvojiĝo. vojkruciĝo.

PIV 2020.


Internacia #Esperanto-Literaturo

Jen unu paĝo el la lernolibreto "Konversacia Literaturo".

Ĝi enhavas simplajn rakontojn kaj ekzemplajn frazojn, kaj estas simplaj sed bonegaj lecionoj de Esperanto.

Tiu paĝo instruas nin pri la transitivaj kaj netransitivaj verboj. Ĉu oni povas pli facile klarigi la aferon?

Projekto, kiun Andreo Cseh faris kunkree kun Julio Baghy, estis la verkado de serio da ok kursaj libretoj, ricevantaj la nomon "Konversacia Literaturo" (KL). Andreo skribis por la unua fojo pri la ideo en letero al Julio de la 7-a de septembro 1930. Kvar tagojn poste li petis sian amikon, ĉu ĉi tiu eble povos alporti ion por la volumetoj. Jam la 22-an de septembro 1930 la hungaro sendis ĉapitron el la felietona romano "Nik Nek kaj Kat Jen" por la unua kajero de KL.

"Kvankam en la komenco ĝi estas tre primitiva, tamen mi esperas, ke la gelernantoj estos bone amuzataj per ĝi. Mi uzis tiujn vortojn, kiujn vi mem uzis en la unuaj tri lecionoj. Mi petas vin, ne korektu la frazon 'Ĉu vi amas la ĉokoladon?'"'

Andreo konfirmis la ricevon la 26-an de septembro 1930. "Ĝi estas tre bona. Troviĝas en ĝi la vortoj 'ho', 'jam' kaj 'nur', ne uzeblaj en tiu loko, sed ni simple forlasas ilin. Ĉu ne estus pli bone, se vi donus al la personoj verajn nomojn viran kaj virinan?"


Havu bonan nokton kaj bonan ripozon!

📖★ripoz/i (ntr) 1 Resti, nenion farante, por refreŝigi siajn fortojn: la sepan tagon en la tempo de la plugado k de la rikoltado ripozu X; li estis laca k tial li iom ripozis antaŭ belega domo Z; la cikonioj ripozis post la longa vojaĝo Z; eĉ unu birdon oni ne aŭdis, ĉiuj jam de longe ripozis Z; estas bele ripozi de siaj faroj Z; kiu tro ripozas, baldaŭ almozas Z. 2 Senmove kviete kuŝi: ŝi denove ripozis ĉe la patrina brusto Z; lia kapo ripozis sur ŝia brusto Z; ŝi lasis sian manon ripozi sur lia ŝultro; (f) en la koro de saĝulo ripozas saĝo X; la lando ripozis (en paco) dum 80 jaroj Z; lasi maŝinon ripozi. 3 Resti morte kuŝanta: li ripozu trankvile! Z; sub la palmoj ripozas la restaĵoj de viaj edzinoj B. ripozo. Stato de tiu, kiu ripozas: 1 laboro finita, ripozo merita Z; li perdis la dorman ripozon Z, la vesperaj horoj, kiujn ĉiu homo uzas por ripozo Z; mi estis decidinta fari al mi en ĉi tiu somero plenan ripozon Z; kiel ajn forte la paro bezonis ripozon Z; 3 la lasta ripozo; neniu malhelpas la ripozon de la mortintoj Z. ripozdomo. ripozejo. Loko, kie oni trovas ripozon. haveno, oazo. ripozigi. Havigi al iu ripozon: tiu promenado ripozigos vian cerbon, viajn nervojn. senripoze. Ne ripozante: senripoze laboradi.

PIV 2020.



domingo, 30 de abril de 2023

Lecioneto / Pequena lição - 97

 

Krokodil/o G. (Crocodylus) de reptilioj, subklaso de arkosaŭroj, vivantaj en grandaj riveroj, pli malofte sur la marbordo, de tropikaj landoj. aligatoro, gavialo, kajmano.

krokodila. Rilata al krokodilo: krokodila ledo; (f) krokodilaj larmoj (hipokritaj).

krokodili (ntr) (fm) Paroli nacilingve en medio E-ista aŭ (vs) internacia.

krokodileto (fm) Tukpinĉilo.

krokodiluloj. Ordo (Crocodylia) de arkosaŭroj, ampleksanta la g-ojn krokodilo, aligatoro, gavialo, kajmano.

PIV 2020.

 

Krokodilo = crocodilo [zoo. Répteis hidrossários que vivem nos grandes rio da Índia e da Africa, e que se movem com dificuldade, em terra, mas na água são audaciosos e atacam o homem]; ~a de crocodilo, crocodiliano; ~ aj larmoj lágrimas de crocodilo (Lágrimas fingidas)

Dicionario Completo – Esperanto / Português.

 

Krokodilo 1 (zool.: designação comum aos grandes répteis da família dos crocodilídeos, especialmente aqueles do gênero Crocodylus) crocodilo. 2 (Esper., infrm.: pessoa que fala em língua nacional em um ambiente de esperantistas) crocodilo. krokodila de crocodilo, crocodiliano. krokodili (i.) (Esper., infrm.: falar em língua nacional em um ambiente de esperantistas) crocodilar. krokodilado (Esper., infrm.: a prática de falar em língua nacional em um ambiente de esperantistas) crocodilagem. krokodileto 1 (zool.) pequeno crocodilo. 2 = tukpinĉilo. ¨ krokodilaj larmoj (fig.: choro hipócrita, lágrimas fingidas) lágrimas de crocodilo. krokodila ledo couro de crocodilo.

https://vortaro.esperanto.org.br/

Dicionário de Túlio Flores

Português-Esperanto / Esperanto-Português.

sábado, 26 de novembro de 2022

Lecioneto / pequena lição 96

Pro = Por causa de, em troca de.

Mi dankas al vi pro via atendo al mia deziro

La homo demandas ŝin pro kio ŝi ploras.

Ni venis pro serioza afero.

Estis vintro, kaj pro tio la bestoj dormadis.

Mi amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj pro ŝia bonkoreco.

Livro: As Preposições em Esperanto.

Celso Martins.


📖★pro.

I -

Prep., montranta:

1 la kaŭzon de ago: pro multo da arboj li arbaron ne vidas Z; pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela Z; liaj okuloj ĉesis funkcii pro maljuneco X; pro manko de loko mi ne povas ĉi tie […] Z; ŝi pro li perdis fianĉon Z (Kp: kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla A. Z); miaj palpebroj malleviĝis pro stranga dormemeco Z;

2 la motivon de ago: mi venis pro serioza afero Z; mi ridas pro lia naiveco Z; li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco Z; mi timas pro la urbo Z; trinki pro ies sano Z; pro pano k mosto ili kunvenas X; (oferojn) ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi X; restu, pro Dio! Z ( per); pro plezuro, pro ĝentileco Z; pro formo potenculon ni demandas Z; li demandis ŝin, pro kio ŝi ploras Z;

3 (ark.) la objekton kiun oni interŝanĝas kontraŭ alia: kion vi donos pro tio? Z; pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon k oleon X; David aĉetis la bovojn pro 50 sikloj X; manĝaĵon aĉetu de ili pro mono X; ili vendu la bovon k dividu inter si la monon pro ĝi X; kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi X; ili demandis, kiom li postulas pro la feloj Z; okulon pro okulo, denton pro dento X; niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro (anstataŭ) la loĝantoj de la lando X; vi manĝos grenon malnovan, k vi elportos la malnovan pro (anstataŭ) la nova X; ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto X. kontraŭ 4, por 3, 4. Rim. La distingo inter kaŭzo k celo de ago ne estas ĉiam klara, k tial la prep-oj por k pro povas havi sencojn preskaŭ identajn. Oni ne povas diri «morti por nesingardemo» anst. «morti pro nesingardemo»; sed inter «morti por la patrujo» k «morti pro la patrujo» ekzistas nur nuanco: la unua esprimas plivole la entuziasmon, la dua la rezignacion. Same pri «pagi monon pro io» (oni insistas pri la elspezo) k «pagi monon por io» (oni insistas pri la akiro). En «ĉiuj Egiptoj fosis pro akvo por trinki», Z. ne skribis «por akvo» nur por eviti ripeton, sed por estus tie pli konvena. pro tio, ke. Subjunkcio, esprimanta kaŭzon aŭ motivon: mi ne indulgos ilin pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn X; vi vidas do, ke vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron Z. tial ke, ĉar.

PIV 2020.

domingo, 20 de novembro de 2022

Lecioneto / pequena lição 95

-ant/. Suf. prezentanta la plenumanton de procezo dum ties plenumiĝo (t.n. «de aktiva prezenca participo»): lupo dormanta ŝafon ne kaptas Z; en la kandelingo sidis brulanta kandelo Z; beleta servistino estis prenanta akvon: ŝi refreŝigis Knuton per freŝa trinko Z. imperfekto.

-ante. Responda adv., uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: promenante sur la strato, mi falis Z. Rim. «La adv-an formon ni uzas nur anst. «kiam li (ŝi, ĝi, ili) antas aŭ «ĉar li… antas» (Z.)».

-anto. Persono aŭ objekto, kiu plenumas iun procezon: la parolanto; la Estanto sendis min al vi! X; 💡 aganto (substanco), dividanto (nombro), deterganto (solvaĵo), fleksanto (muskolo), rezultanto (vektoro) ks.

-int/. Suf., prezentanta la plenumanton de procezo post ties plenumiĝo (t.n. «de aktiva preterita part.»): pasinta doloro for el memoro Z; la suno ankoraŭ ne estis leviĝinta Z; la mopso estis mortinta tiun matenon k enterigita tie en la korto Z; li estis dirinta, k ĉiuj silentadis; se Volapük estus aperinta 5−6 jarojn pli frue, li (Z) certe perdus la paciencon Z; kiam vi venis, mi estis jam fininta mian laboron Z. perfekto.

-inte. Responda adv., uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: trovinte pomon, mi ĝin manĝis Z.

-into. Persono aŭ objekto, kiu finplenumis iun procezon: la parolinto (la homo, kiu finis sian paroladon); falinton ĉiu atakas Z


-ont/. Suf., prezentanta la plenumanton de procezo pli frue ol ties plenumiĝo (t.n. «de aktiva futura part.»): la venonta gasto estas ankoraŭ en la vojo Z; la edzino de Pinehas estis graveda, baldaŭ naskonta X; la sekvonta tempo glorigos la Galileon de la nacioj X; la bopatrino veturis, por preni sur sin la mastrumaĵon: Kala (ŝia filino) estis sidonta sub vitra kloŝo! Z; en Aprilo devis iri ŝipo al Norvegujo, k G. estis kunveturonta Z.

-onte. Responda adv., uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: ironte promeni, purigu (sk. «vi») vian veston Z.

-onto. Persono aŭ objekto, kiu plenumos iun procezon: mi scias, ke mia liberigonto vivas X; sieĝontoj venas el lando malproksima X; pendonto ne dronos Z; la Savonto Z.

PVI – 2020

https://vortaro.net/#ont_kd

sábado, 17 de setembro de 2022

Lecioneto / pequena lição. 94

ĈIRKAŬ = em torno de, em redor de, ao derredor de, em volta de; por volta de; cerca de.

Ex.: Infanoj ludis ĉirkaŭ la arbo — Crianças brincavam em torno da árvore. Ĉirkaŭ la kapo ŝi portis plej belan diademon. — Em volta da cabeça ela trazia (ou “tinha”) belíssimo diadema.

La serpento kaptis la bovidon ĉirkaŭ la korpo — A serpente agarrou o novilho pelo (i.e. “em torno do”) corpo. Estis ĉirkaŭ de la deka horo — Era por volta das dez horas. Ŝi sidis tie ĉirkaŭ dudek minutoj — Ela ficou ali sentada cerca de vinte minutos.

https://www.febnet.org.br/wp-content/uploads/2012/06/EsM-p.pdf

 

ĉirkaŭ.

I -

Prep. signifanta:

1 En la spaco ronde kuŝanta ĉiuflanke de io: havi rubandon ĉirkaŭ la kolo Z; la alumeto eligis helan flamon, kiel malgranda kandelo, kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton Z; danci kiel kato ĉirkaŭ poto Z; li kolektis ilin ĉirkaŭ si Z; li kaptis la knabon ĉirkaŭ la korpo Z; ŝi ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino Z; Jakob metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn Z; foriru de ĉirkaŭ la loĝejo de Koraĥ! X.

2 En la spaco proksima al: la popoloj, kiuj loĝis ĉirkaŭ ili X; ĉirkaŭ la buŝo ludis svarmo da ridetoj Z; abundaj bukloj ondiĝadis ĉirkaŭ la rondaj ŝultroj Z; ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas Z; ŝi dancis ĉirkaŭ la angulon de la preĝejo, ĉar ŝi ne povis halti Z.

3 Proks. en la tempo de: ĉirkaŭ la vespero venas la dio de dormo Z; ĉirkaŭ Majo ni foriros; tio ĉi estis ĉirkaŭ la tempo de la edziniĝo Z; la granda persekutado furiozis plej kruele ĉirkaŭ la mezo de la 14a jarcento Z; ĉirkaŭ la tagmezo Z.

https://vortaro.net/#%C4%89irka%C5%AD_kd