★art/o
1 Tuto de la reguloj k procedoj, tradicie difinitaj por fari ion en iu aparta
fako (ĝenerale ne teknika): la arto de parolado, de rezonado, de la milito;
diplomatio, pedagogio estas veraj artoj; kian grandegan facilecon donas al la
lingvo la enmiksiĝo de konscia arto! Z; ili prezentis majstraĵon de la friza
arto Z; scipovi iun arton; (fari ion) laŭ ĉiuj leĝoj de la arto Z; la arto
poezia (poetiko); al la fiŝo ne instruu naĝarton Z; (f) nun vi instruis al mi
la arton, kiel mi devas vin turmenti Z; ŝi sciis la arton, kiel plaĉi al la
viroj; vivon travivi estas art’ malfacila Z. ☞ scienco,
praktiko. 2 Per studo k ekzerco akirita kapablo apliki tiujn regulojn k
procedojn: montru al mi provon de via arto Z (aktora); mia arto plu ne povas
iri Z (➞ latino); la arto de bona kuracisto, de
granda ĉasisto B; li estas oratoro pli el naturo ol el arto. ☞
lerteco, sperto. 3 Maniero kiel per la verkoj de la homo esprimiĝas lia
percepto de la belo: arto estas homo aldonita al naturo; la arto estas imito,
ne kopio de la naturo; la arto vivas el lukto k mortas el libereco; la arto por
la arto (devizo de skolo, por kiu la arto devas havi nenian utilan aŭ moralan
celon); oni devas subteni la arton Z; longas arto, kurtas vivo K; en la regiono
de la arto, tiel same kiel en la regiono de scienco aŭ metio […] Z; homo, kiu
sin dediĉas al la arto Z. 4 Ĉiu el la ĝenroj aŭ ĝenrogrupoj apartaj, en kiu
tradicie sin esprimas tia percepto: la movebla k surroka artoj de la
paleolitiko; la ses klasikaj artoj; la sepa arto (kinematografio); majstro de
la muzika arto; la antikva, renesanca, baroka arto; la helena, hinda, japana
arto. arta 1 Farita per homa arto, k ne devenanta simple de la naturo: arta
lingvo Z; ĉe la arta lumo; artaj floroj; arta (sintezita) rezino, kaŭĉuko;
artmaterio (➞ plasto); arte daŭrigata juneco. 2
Konforma al la reguloj de belarto; celanta doni impreson de beleco: arta
spektaklo, prezentado Z; arta ferkrado; arte polurita diamanto Z. artaĵo 1 Io
farita kun arto: pereigi la korpon per la spirito […] tio ĉi estus artaĵo, kiu
meritus, ke vi estu ĝia elpensinto! Z; ŝi ligis bukedon k sub ŝiaj manoj aperis
artaĵo de neordinara beleco Z; la desegnaĵo prezentis belan, kvankam malgrandan
artaĵon Z; povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran
artaĵon Z; malgranda artaĵa objekto Z. 2 Io ne havanta la naturan simplecon,
sed elfarita, artifika: mi petas, pli da enhavo, malpli da artaĵo! Z; mi
parolas sen artaĵo Z. artismo. Plena dediĉiteco al arto: diletanteco estas
amuzilo de la vivo, nur artismo povas esti por ĝi ŝtona starejo Z; artisma
klereco, inspiro; artisme desegnita juvelo Z. artisto. Tiu, kiu praktikadas unu
el la belartoj: se li estas ne sole diletanto, sed artisto […] Z; la amata peko
de ĉiuj artistoj, kiuj koketas kun si pri sia verko […] Z; grandaj artistoj
patrujon ne havas; super la artista diletanteco Z; plej perfekte artiste farita
porko el kupro Z. artefarita. Arta 1: lingvo artefarita Z; artefarita
najtingalo Z. senarta. Prezentanta nenian arton: 1 (laŭde) la senarta ĉarmo de
freŝa knabino; elparolu la monologon tute libere k senarte Z; 2 (pj) senarta
kruda skizo. belarto. Ĉiu el la artoj, kiuj celas la belon, k el kiuj oni
tradicie kalkulas ses: arkitekturo, skulpturo, pikturo, poezio, muziko k danco.
dancarto. Arto de gedancistoj. dentistarto (ark.) = denta medicino. desegnarto.
La arto pri desegnado. edukarto. Pedagogio. kudrarto. Arto kudri modajn robojn,
vestojn ktp: la centro de la vira kudrarto estas en Londono, de la virina en
Parizo. kuirarto. La arto de kuirado. kuracarto. Profesio, arto de kuracado.
memorarto. Mnemoniko. poparto ☆ Tendenco
(aperinta ĉ. 1950 en Londono k disflorinta en Usono), kiu uzas aĵojn aŭ aĵfragmentojn
el la ĉiutaga vivo, ekz. bildojn aŭ bildfragmentojn el reklamoj, revuoj ks.
rajdarto. Arto elegante rajdi. skribarto. Arto bele skribi. sorĉarto. Tekniko
de la sorĉistoj. ☞ envulti. teksarto. Arto elfari belajn
teksaĵojn. vitrarto. Arto elfari objektojn el vitro.
PIV 2020.
hejm/o 1 Propra
aparta domo aŭ loĝejo, kie oni vivas konstante; familia restadejo: la migruloj
k vaguloj ne posedas hejmon B; estu bonvena en mia hejmo!; pasis tri jaroj de
la tempo, kiam li forlasis la hejmon Z; la hejmo de Anglo estas lia kastelo;
(analoge) ili okupis la malplenan neston de hirundoj k rigardis ĝin kiel sian
hejmon Z; amaso da cikonioj, kiuj forlasis la hejmon Z. ☞
domo, penatoj, loĝejo, mastrumaĵo, rezidejo. 2 Loko destinita servi kvazaŭ
hejmo por aparta kategorio de personoj: infanhejmo, soldathejmo, studenthejmo. ☞
hospico, sidejo. 3 (evi) = hejmlando: se en mia hejmo ĉiuj laboroj estas
ekspluatataj por la oportuneco de unu speciala gento Z; mi esperis, ke mia
popolo (hebrea) akiros iam sian antikvan hejmon Z. 4 ⛷
Bazo 13. hejma 1 De hejmo, rilata al hejmo: la hejma lando Z, lingvo; kara
hejma domo! Z; floroj de la hejma vilaĝo Z; hejma dometo estas kiel patrineto
Z; adiaŭ, vi hejmaj valoj! Z; sklavo, sur kiun lumis nia hejma suno Z; nia
lingvo estas al ili hejma Z (malfremda); hejmaj diaĵoj; hejma vesto (negliĝo). ☞
familiara, intima. 2 Vivanta ĉe hejmo: hejmaj bestoj, katoj, ŝafinoj Z. ☞
malsovaĝa. 3 (f) 🍁 ♉ Indiĝena:
planto hejma en la Mediteranea regiono. hejme 1 En sia hejmo, en sia propra
domo: unu vesperon, kiam li sidis hejme Z; venu, ĉar mia edzo ne estas hejme!
X; ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme Z; senti sin kiel hejme; la patro
silente revenas hejmen Z; li iris returne hejmen Z; ili rakontis pri tio post
sia reveno hejmen Z. 2 (f) Tiel intime, senĝene, kiel en sia propra domo: al ŝi
fariĝis en la koro ankoraŭ pli agrable k hejme Z; tiu ĉi ideo en la publiko ne
estas tiel hejme, kiel ĝi devus esti Z; hejme vestita. ☞
gemuta. hejmeca. Kvazaŭ hejma: la siringo staris en plena florado k odoris tiel
hejmece! Z. hejmigi. Kutimigi al kunvivado kun homoj: hejmigi sciuron,
mungoton. hejmama, hejmosida. Amanta restadi hejme. alihejmulo. Fremdulo:
malamo kontraŭ alihejmuloj Z. eksterhejme. For de la hejmo: resti eksterhejme
Z. kvazaŭhejma 🍁 ♉ Kvazaŭindiĝena:
glekomo estas hejma en Eŭropo k Azio, kvazaŭhejma en N Ameriko. rehejmiĝi.
Reveni hejmen. samhejmano. Ano de la sama hejmo: patriotismo mi nomas la
servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj Z. senhejmulo. Homo, kiu ne havas
hejmon. ☞ migri, nomado, vagabondo, vagulo.
PIV 2020.
Nenhum comentário:
Postar um comentário