212. – Ĉu homo
sen grandaj intelektaj kapabloj estas ĉiam senvalora homo?
– La koncepto
pri senvaloreco ŝanĝiĝas en la sfero de niaj universaj konkeroj, post la
transiĝoj de la morto.
En via mondo vi
kutimas surtronigi la verkiston, kiu trompis la publikon; la politikulon, kiu
makulis la juron; la kapitaliston, kiu riĉiĝis sen skrupuloj de konscienco,
ĉiuj lokitaj en la galerio de la superaj homoj. Altigante al ili la individuajn
meritojn per ekscesaj flataĉoj, vi multe parolas pri “senvaloreco”, “bando”,
“rutino”, “supera personeco”.
Por ni, la virto
de la rezigno de la saĝaj, abnegaciaj patroj de familio, ĉe la vasta amaso da
rutinaj aktivecoj de la surtera ekzistado, estas ja nekomparebla, laŭ grandeco,
kun la spiritaj dotoj de la intelektuloj, kiu senespere baraktas ĉe tribuno,
sen iu ajn serioza edifo, aŭ kiu embarasiĝas en vortaj konfuzoj en la
literatura sfero, sen la sincera priokupiĝo lerni el la ekzemploj de la vivo.
La laboristo,
kiu pasigas la tutan vivon en la sunlumo, kulturante la teron, fabrikante la
bongustan vivopanon, estas pli valora en la okuloj de Dio ol la artistoj kun
malvirta intelekto, kiuj faras nenion alian ol malordigi la dian marŝon de liaj
leĝoj.
Notu al vi tamen,
ke la karaktero de la intelekto tre valoras, sed ne povas malbezoni la valorojn
de la sento en ties sublima esenco, kaj oni fine komprenas, ke la “senvalora homo”
ne estas la surtera laboristo, amanta siajn hejmajn realigojn kaj la sanktan
plenumadon de siaj devoj, sur kies abnegacio konstruiĝis la mirinda organizaĵo
de la monda havaĵo.
Libro: La
Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
212 –O homem sem
grandes possibilidades intelectuais é sempre um homem medíocre?
- O conceito de
mediocridade modifica-se no plano de nossas conquistas universalistas, depois
das transições da morte.
Aí no mundo,
costumais entronizar o escritor que enganou o público, o político que ultrajou
o direito, o capitalista que se enriqueceu sem escrúpulos de consciência,
colocados na galeria dos homens superiores. Exaltando-lhes os méritos individuais
com extravagâncias louvaminheiras, muitos falais em “mediocridade”, sem
“rebanho”, em “rotina”, em “personalidade superior”.
Para nós, a
virtude da resignação dos pais de família, criteriosos e abnegados, no extenso
rebanho de atividades rotineiras da existência terrestre, não se compara em
grandeza com os dotes de espírito do intelectual que gesticula desesperado de
uma tribuna, sem qualquer edificação séria, ou que se emaranha em confusões
palavrosas na esfera literária, sem a preocupação sincera de aprender com os
exemplos da vida.
O trabalhador
que passa a vida inteira trabalhando ao Sol no amanho da terra, fabricando o
pão saboroso da vida, tem mais valor para Deus que os artistas de inteligência
viciada, que outra coisa não fazem senão perturbar a marcha divina das suas
leis.
Vede, portanto,
que a expressão de intelectualidade vale muito, mas não pode prescindir dos
valores do sentimento em sua essência sublime, compreendendo-se afinal, que o
“homem medíocre” não é o trabalhador das lides terrestres, amoroso de suas
realizações do lar e do sagrado cumprimento de seus deveres, sobre cuja
abnegação erigiu-se a organização maravilhosa do patrimônio mundano.
Nenhum comentário:
Postar um comentário