4. Spiritismo
bone komprenita, sed precipe bone sentata, nepre kondukas al la supre diritaj
rezultatoj, kiuj karakterizas la veran spiritiston kiel la veran kristanon, ĉar
ambaŭ estas la sama unu. Spiritismo kreas nenian novan moralon; ĝi nur
faciligas al la homoj la komprenon kaj praktikadon de la moralo de la Kristo, solidan
kaj klaran fidon inspirante al tiuj, kiuj dubas aŭ hezitas.
Sed multaj, kiuj
kredas je la manifestiĝoj de Spiritoj, ne komprenas ties sekvojn, nek ties
moralan gravecon, aŭ se ili komprenas tiujn faktojn, ili ĉi tiujn ne aplikas al
si mem. Kia estas la kaŭzo de tio? Ĉu manko de precizeco en la doktrino? Ne, ĉar
ĝi ne enhavas alegoriojn, nek figurojn, kiuj povus okazigi falsajn
interpretojn; ĝia esenco mem estas la klareco, kaj el ĉi tiu venas ĉia potenco, ĉar ĝi trafas
rekte la intelekton.
Ĝi havas nenion
misteran, kaj ĝiaj inicitoj posedas nenian sekreton, kaŝitan al la vulgarulo. Ĉu
por ĝin kompreni estas do necesa neordinara inteligento? Ne, ĉar multaj homoj
de rimarkinda kapableco ĝin ne komprenas, dum vulgaraj intelektoj, eĉ de
junuloj ĵus elirintaj el la knabeco, kaptas kun mirinda ĝusteco ĝiajn plej
delikatajn nuancojn. Tio okazas, ĉar la parto, por tiel diri, materia de la
scienco postulas nur okulojn por observi, dum la esenca parto postulas ioman
gradon da sentemeco, kiun oni povas nomi la maturiĝo de l’ morala sento, maturiĝo
sendependa de l’ aĝo kaj de la grado de instruiteco, ĉar ĝi estas propra al la
nivelo de progreso, en aparta direkto, de l’ enkarniĝinta Spirito.
Ĉe iuj, la ligiloj
de la materio estas ankoraŭ tro obstinaj, por ebligi al la Spirito liberiĝi el
la surteraj aferoj; la nebulo, ilin ĉirkaŭanta, kaŝas de ili la vidon je la
senlimo; tial ili ne facile rompas kun siaj gustoj kaj kutimoj, ne komprenante,
ke povas ekzisti io pli bona, ol tio, kion ili havas; la kredo je la Spiritoj
estas por ili simpla fakto, sed ĝi malmulte aŭ neniel ŝanĝas iliajn instinktajn
inklinojn; unuvorte, ili vidas nur lumradion, nesufiĉan por konduki ilin kaj
por doni al ili potencan aspiron, kapablan venki iliajn inklinojn. Ili alteniĝas
pli al la fenomenoj, ol al la moralo, kiu al ili ŝajnas banala kaj monotona; ili
petas la Spiritojn senĉese ilin inici en novajn misterojn, ne demandante sin, ĉu
ili mem fariĝis indaj penetri en la sekretojn de la Kreanto. Tiuj estas la
neperfektaj spiritistoj, el kiuj kelkaj restas sur la vojo aŭ malproksimiĝas de
siaj samkredanoj, ĉar ili retropaŝas antaŭ la devo reformi sin mem, aŭ ili rezervas
sian simpation al tiuj, kiuj havas iliajn samajn malkorektaĵojn aŭ antaŭjuĝojn.
Tamen la akcepto de la principo de la doktrino estas unua paŝo, kiu
plifaciligos al ili la duan en alia ekzistado.
Kiun oni prave
povas kvalifiki vera kaj sincera spiritisto, tiu troviĝas en pli alta grado da
morala progreso; la Spirito regas pli plene la materion ĉe li kaj ĝuigas al li
pli klaran percepton pri l’ estonteco; la principoj de la doktrino ĉe li
vibrigas fibrojn, kiuj restas inertaj ĉe l’ unuaj; unuvorte, li estas tuŝita je
la koro; tial lia fido estas neskuebla. Unu estas kiel la muzikisto, kiun
emocias iuj akordoj, dum la aliaj aŭdas nur sonojn. Oni rekonas la veran
spiritiston laŭ ties morala transformiĝo, laŭ la klopodoj, kiujn li faras, por
subigi siajn malbonajn inklinojn; dum unu kontentiĝas per sia ĉirkaŭlimigita horizonto,
la alia, kiu komprenas ion pli bonan, penas liberigi sin kaj ĉiam sukcesas, se
nur li havas firman volon.
La Evangelio Laŭ
Spiritismo – Allan Kardec.
4. Bem
compreendido, mas sobretudo bem sentido, o Espiritismo leva aos resultados
acima expostos, que caracterizam o verdadeiro espírita, como o cristão
verdadeiro, pois que um o mesmo é que outro. O Espiritismo nãoinstitui nenhuma
nova moral; apenas facilita aos homens a inteligência e a prática da do Cristo,
facultando fé inabalável e esclarecida aos que duvidam ou vacilam.
Muitos,
entretanto, dos que acreditam nos fatos das manifestações não lhes apreendem as
conseqüências, nem o alcance moral, ou, se os apreendem, não os aplicam a si
mesmos. A que atribuir isso? A alguma falta de clareza da Doutrina? Não, pois
que ela não contém alegorias nem figuras que possam dar lugar a falsas
interpretações. A clareza é da sua essência mesma e é donde lhe vem toda a
força, porque a faz ir direito à inteligência. Nada tem de misteriosa e seus
iniciados não se acham de posse de qualquer segredo, oculto ao vulgo.
Será então
necessária, para compreendê-la, uma inteligência fora do comum? Não, tanto que
há homens de notória capacidade que não a compreendem, ao passo que
inteligências vulgares, moços mesmo, apenas saídos da adolescência, lhes
apreendem, com admirável precisão, os mais delicados matizes. Provém isso de
que a parte por assim dizer material da ciência somente requer olhos que
observem, enquanto a parte essencial exige um certo grau de sensibilidade, a
que se pode chamar maturidade do senso moral, maturidade que independe da idade
e do grau de instrução, porque é peculiar ao desenvolvimento, em sentido especial,
do Espírito encarnado.
Nalguns, ainda
muito tenazes são os laços da matéria para permitirem que o Espírito se
desprenda das coisas da Terra; a névoa que os envolve tira-lhes a visão do
infinito, donde resulta não romperem facilmente com os seus pendores, nem com
seus hábitos, não percebendo haja qualquer coisa melhor do que aquilo de que
são dotados. Têm a crença nos Espíritos como um simples fato, mas que nada ou
bem pouco lhes modifica as tendências instintivas. Numa palavra: não divisam
mais do que um raio de luz, insuficiente a guiá-los e a lhes facultar uma
vigorosa aspiração, capaz de lhes sobrepujar as inclinações. Atêm-se mais aos
fenômenos do que à moral, que se lhes afigura banal e monótona. Pedem aos
Espíritos que incessantemente os iniciem em novos mistérios, sem procurar saber
se já se tornaram dignos de penetrar os arcanos do Criador. Esses são os
espíritas imperfeitos, alguns dos quais ficam a meio caminho ou se afastam de
seus irmãos em crença, porque recuam ante a obrigação de se reformarem, ou
então guardam as suas simpatias para os que lhes compartilham das fraquezas ou
das prevenções. Contudo, a aceitação do princípio da doutrina é um primeiro
passo que lhes tornará mais fácil o segundo, noutra existência.
Aquele que pode
ser, com razão, qualificado de espírita verdadeiro e sincero, se acha em grau
superior de adiantamento moral. O Espírito, que nele domina de modo mais
completo a matéria, dá-lhe uma percepção mais clara do futuro; os princípios da
Doutrina lhe fazem vibrar fibras que nos outros se conservam inertes. Em suma:
é tocado no coração, pelo que inabalável se lhe torna a fé. Um é qual músico
que alguns acordes bastam para comover, ao passo que outro apenas ouve sons.
Reconhece-se o verdadeiro espírita pela sua transformação moral e pelos
esforços que emprega para domar suas inclinações más. Enquanto um se contenta
com o seu horizonte limitado, outro, que apreende alguma coisa de melhor, se
esforça por desligar-se dele e sempre o consegue, se tem firme a vontade.
O Evangelho Segundo
o Espiritismo – Allan Kardec.