291. Além da
simpatia geral, oriunda da semelhança que entre eles exista, votam-se os
Espíritos afeições particulares?
“Do mesmo modo
que os homens, sendo, porém, que mais forte é o laço que prende os Espíritos
uns aos outros, quando carentes de corpo material, porque então esse laço não
se acha exposto às vicissitudes das paixões.”
292. Alimentam
ódio entre si os Espíritos?
“Só entre os
Espíritos impuros há ódio, e são eles que insuflam nos homens as inimizades e
as dissensões.”
293. Conservarão
ressentimento um do outro, no mundo dos Espíritos, dois seres que foram
inimigos na Terra?
“Não;
compreenderão que era estúpido o ódio que se votavam mutuamente e pueril o
motivo que o inspirava. Apenas os Espíritos imperfeitos conservam uma espécie
de animosidade, enquanto se não purificam. Se foi unicamente um interesse
material o que os inimizou, nisso não pensarão mais, por pouco
desmaterializados que estejam. Não havendo entre eles antipatia e tendo deixado
de existir a causa de suas desavenças, aproximam-se uns dos outros com prazer.”
Sucede como
entre dois colegiais que, chegando à idade da razão, reconhecem a puerilidade
de suas dissensões infantis e deixam de se malquerer.
294. A lembrança
dos atos maus que dois homens praticaram um contra o outro constitui obstáculo
a que entre eles reine simpatia?
“Essa lembrança
os induz a se afastarem um do outro.”
295. Que
sentimento anima, depois da morte, aqueles a quem fizemos mal neste mundo?
“Se são bons,
eles vos perdoam, segundo o vosso arrependimento. Se maus, é possível que
guardem ressentimento do mal que lhes fizestes e vos persigam até, às vezes, em
outra existência. Deus pode permitir que assim seja, por castigo.”
296. São
suscetíveis de alterar-se as afeições individuais dos Espíritos?
“Não, por não
estarem eles sujeitos a enganar-se. Falta-lhes a máscara sob que se escondem os
hipócritas. Daí vem que, quando são puros, suas afeições são inalteráveis.
Suprema felicidade lhes advém do amor que os une.”
297. Continua a
existir sempre, no mundo dos Espíritos, a afeição mútua que dois seres se
consagraram na Terra?
“Sem dúvida,
desde que originada de verdadeira simpatia. Se, porém, nasceu principalmente de
causas de ordem física, desaparece com a causa. As afeições entre os Espíritos
são mais sólidas e duráveis do que na Terra, porque não se acham subordinadas
aos caprichos dos interesses materiais e do amor-próprio.”
298. As almas
que devam unir-se estão, desde suas origens, predestinadas a essa união e cada
um de nós tem, nalguma parte do universo, sua metade, a que fatalmente um dia
reunirá?
“Não; não há
união particular e fatal de duas almas. A união que há é a de todos os
Espíritos, mas em graus diversos, segundo a categoria que ocupam, isto é,
segundo a perfeição que tenham adquirido. Quanto mais perfeitos, tanto mais
unidos. Da discórdia nascem todos os males dos humanos; da concórdia resulta a
completa felicidade.”
299. Em que
sentido se deve entender a palavra metade, de que alguns Espíritos se servem
para designar os Espíritos simpáticos?
A expressão é
inexata. Se um Espírito fosse a metade do outro, separados os dois, estariam
ambos incompletos.”
300. Se dois
Espíritos perfeitamente simpáticos se reunirem, estarão unidos para todo o
sempre, ou poderão separar-se e unir-se a outros Espíritos?
“Todos os
Espíritos estão reciprocamente unidos. Falo dos que atingiram a perfeição. Nas
esferas inferiores, desde que um Espírito se eleva, já não simpatiza, como
dantes, com os que lhe ficaram abaixo.”
301. Dois
Espíritos simpáticos são complemento um do outro, ou a simpatia entre eles
existente é resultado de identidade perfeita?
“A simpatia que
atrai um Espírito para outro resulta da perfeita concordância de seus pendores
e instintos. Se um tivesse que completar o outro, perderia a sua
individualidade.”
302. A
identidade necessária à existência da simpatia perfeita apenas consiste na
analogia dos pensamentos e sentimentos, ou também na uniformidade dos
conhecimentos adquiridos?
“Na igualdade
dos graus de elevação.”
303. Podem
tornar-se de futuro simpáticos Espíritos que presentemente não o são?
“Todos o serão.
Um Espírito que hoje está numa esfera inferior ascenderá, aperfeiçoando-se, à
em que se acha um outro Espírito. E ainda mais depressa se dará o encontro dos
dois, se o mais elevado, por suportar mal as provas a que esteja submetido,
permanecer estacionário.”
a) – Podem
deixar de ser simpáticos um ao outro dois Espíritos que agora o sejam?
“Certamente, se
um deles for preguiçoso.”
A teoria das
metades eternas encerra uma simples figura, representativa da união de dois
Espíritos simpáticos. Trata-se de uma expressão usada até na linguagem vulgar e
que se não deve tomar ao pé da letra. Não pertencem decerto à ordem mais
elevada os Espíritos que a empregaram. Sendo necessariamente limitado o campo
de suas ideias, hão podido exprimir seus pensamentos com os termos de que se
teriam utilizado na vida corporal. Não se deve, pois, aceitar a ideia de que
existam Espíritos criados um para o outro, e que deverão fatalmente reunir-se
um dia na eternidade, depois de haverem estado separados por tempo mais ou
menos longo.
O Livro dos
Espíritos – Allan Kardec.
291. Ĉu, krom la
ĝenerala simpatio pro simileco, la Spiritoj portas reciproke aliajn apartajn
inklinojn?
“Jes, kiel ĉe la
homoj; sed la inklino, interliganta la Spiritojn, estas pli forta, kiam la
korpo forestas, ĉar tiam la Spiritoj jam ne troviĝas sub la potenco de la pasioj.”
292. Ĉu la
Spiritoj portas reciprokan malamon?
“Malamo estas nur
inter nepuraj Spiritoj, kaj ĝuste tiuj blovas inter la homojn malamikecon kaj
disiĝojn.”
293. Ĉu du
homoj, iamaj malamikoj sur la Tero, konservas resentojn en la spirita mondo?
“Ne; ili
komprenas, ke ilia reciproka malamo estis stulta, kaj infaneca ties motivo. Nur
la neperfektaj Spiritoj konservas ian resenton, dum ili sin ne purigas.
Se ilin disigis
nur materiala intereso, eĉ se ili estas malmulte liberigitaj el la materio, ili
ne ekpensos plu pri tio. Se ne ekzistas la antipatio inter ili kaj se estos malaperinta
la motivo de l’ malpaco, ili povas plezure restarigi siajn interrilatojn.”
Tiel same du
lernantoj, atinginte la aĝon de prudento, rekonas la bagatelecon de la
demandoj, pro kiuj ili malpacis dum sia infaneco, kaj ne plu nutras reciprokan
malbonan senton.
294. Ĉu la
memoro pri la malbonaj agoj, kiujn du homoj faris unu kontraŭ la dua, estas
malhelpo al ilia reciproka simpatio?
“Jes; ĝi igas
ilin sin deturni unu de la dua.”
295. Kian senton
havas, post la morto, tiuj, al kiuj ni malutilis sur la Tero?
“Kiam bonaj, ili
pardonas, laŭ via pento. Kiam malbonaj, ili povas konservi resenton kaj,
iafoje, persekuti vin eĉ dum alia ekzistado. Dio povas permesi tion, kiel punon.”
296. Ĉu la
individua korinklino de la Spiritoj estas aliiĝema?
“Ne, ĉar pri tio
ili ne povas erari; ili jam ne havas la maskon, post kiu hipokriteco sin kaŝas,
kaj tial la korinklino de la puraj Spiritoj estas nevariema. La amo, ilin
kuniganta, estas por ili fonto de superega feliĉo.”
297. Ĉu la
korinklino, kiun du homoj dediĉis unu al la alia sur la Tero, ĉiam daŭras plu
en la mondo de la Spiritoj?
“Sendube, kiam
fondita sur vera simpatio; sed, se la fizikaj kaŭzoj havas en tiu inklino pli
grandan parton ol la simpatio, tiam tiu inklino malaperas kun sia kaŭzo.
La alligiteco
inter Spiritoj estas pli solida kaj daŭra ol sur la Tero, ĉar ĝi ne troviĝas
sub la kaprico de materiaj interesoj kaj de memamo.”
298. Ĉu la
animoj, devantaj kuniĝi unu kun la dua, estas, ekde sia origino,
antaŭdestinitaj por kuniĝo?
Ĉu ĉiu el ni
havas, ie en la universo, sian duonon, kun kiu ĉiu estas iam fatale kuniĝonta?
“Ne; nenia
aparta kaj fatala kuniĝo estas inter du animoj. Kuniĝo ekzistas inter ĉiuj
Spiritoj, sed malsamgrada, laŭ la respektivaj rangoj, tio estas, laŭ iliaj gradoj
da perfektiĝo; ju pli perfektaj, des pli forte kunigitaj.
El malkonkordo
naskiĝas ĉiaj doloroj de la homaro, kaj el konkordo rezultas plena feliĉo.”
299. Laŭ kiu
senco devas esti konsiderata la vorto duono, kiun iuj Spiritoj uzas, por nomi
la sin reciproke simpatiantajn Spiritojn?
“Tiu esprimo
estas neĝusta; se unu Spirito estus la duono de alia, tiam, kiam ili ne estus
kune, ĉiu el ili estus nekompleta.”
300. Ĉu du
Spiritoj perfekte simpatiantaj unu la duan, kiam kuniĝintaj, restos tiel por
eterne, aŭ ĉu ili povos disiĝi, por kuniĝi kun aliaj Spiritoj?
“Ĉiuj Spiritoj
estas kunigitaj unuj kun la aliaj; mi parolas pri tiuj, kiuj jam atingis la
perfektecon. En la malsuperaj sferoj, kiam iu Spirito plialtiĝas, li ne plu sentas
simpation por tiuj, kiujn li forlasis.”
301. Ĉu du, sin
reciproke simpatiantaj Spiritoj estas la alplenigaĵo unu de la dua, aŭ ĉu tiu
simpatio estas nura rezultato de perfekta identeco?
“La simpatio,
altiranta iun Spiriton al alia, rezultas de perfekta akordeco de inklinoj kaj
instinktoj; se unu devus kompletigi la duan, li do perdus sian individuecon.”
302. Ĉu la
identeco, necesa al perfekta simpatio, konsistas nur en simileco de pensoj kaj
sentoj, aŭ ankaŭ en egaleco de la akiritaj konoj?
“En egaleco de
niveloj en la hierarkio.”
303. Ĉu la
Spiritoj, hodiaŭ sin ne reciproke simpatiantaj, povos iam simpatii unu la duan?
“Jes; ĉiuj sin
reciproke simpatios. Spirito, hodiaŭ troviĝanta en malsupera sfero, venos, per
sia perfektiĝo, en la sferon, kie loĝas alian. Ilia renkontiĝo okazos pli frue,
se la pli evoluinta Spirito, nevolonte elportante siajn provojn, restos en la
sama stato.”
— Ĉu du sin
reciproke simpatiantaj Spiritoj povas ne plu simpatii unu la duan?
“Certe, se unu
el ili estas maldiligenta.”
La teorio pri la
“eternaj duonoj” estas figuro pri la kuniĝo de du sin reciproke simpatiantaj
Spiritoj; tio estas esprimo, uzata eĉ en la vulgara parolo, kaj tial ni ĝin ne
prenu laŭlitere; certe, la Spiritoj, ĝin uzantaj, ne apartenas al alta ordo; la
sfero de ties ideoj estas, tute certe, malvasta, kaj ili esprimas sian penson
per vortoj, kiujn ili uzadis dum sia enkorpa vivo. Devas do esti flanken metita
la ideo, ke du Spiritoj estas kreitaj unu por la dua kaj ke ili iam nepre kuniĝos
por la tuta eterna tempo, post pli aŭ malpli daŭra diseco.
La Libro de la
Spiritoj – Allan Kardec.