Aproximando-se
dele, seus discípulos lhe disseram: Por que lhes falas por parábolas?
Respondendo, disse-lhes ele: É porque, a vós outros, vos foi dado conhecer os
mistérios do reino dos céus, ao passo que a eles isso não foi dado. — Porque,
àquele que já tem, mais se lhe dará e ele ficará na abundância; àquele,
entretanto, que não tem, mesmo o que tem se lhe tirará. — Por isso é que lhes
falo por parábolas: porque, vendo, nada vêem e, ouvindo, nada entendem, nem
compreendem. — Neles se cumpre a profecia de Isaías, quando diz: Ouvireis com
os vossos ouvidos e nada entendereis, olhareis com os vossos olhos e nada
vereis. (S. MATEUS, cap. XIII, vv. 10 a 14.)
Tende
muito cuidado com o que ouvis, porquanto usarão para convosco da mesma medida
de que vos houverdes servido para medir os outros, e ainda se vos acrescentará;
— pois, ao que já tem, dar-se-á, e, ao que não tem, até o que tem se lhe
tirará. (S. MARCOS, cap. IV, vv. 24 e 25.)
“Dá-se
ao que já tem e tira-se ao que não tem.” Meditai esses grandes ensinamentos que
se vos hão por vezes afigurado paradoxais. Aquele que recebeu é o que possui o
sentido da palavra divina; recebeu unicamente porque tentou tornar-se digno
dela e porque o Senhor, em seu amor misericordioso, anima os esforços que
tendem para o bem. Aturados, perseverantes, esses esforços atraem as graças do
Senhor; são um ímã que chama a si o que é progressivamente melhor, as graças
copiosas que vos fazem fortes para galgar a montanha santa, em cujo cume está o
repouso após o labor.
“Tira-se
ao que não tem, ou tem pouco.” Tomai isso como uma antítese figurada. Deus não
retira das suas criaturas o bem que se haja dignado de fazer-lhes. Homens cegos
e surdos! abri as vossas inteligências e os vossos corações; vede pelo vosso
espírito; ouvi pela vossa alma e não interpreteis de modo tão grosseiramente
injusto as palavras daquele que fez resplandecesse aos vossos olhos a justiça
do Senhor. Não é Deus quem retira daquele que pouco recebera: é o próprio
Espírito que, por pródigo e descuidado, não sabe conservar o que tem e
aumentar, fecundando-o, o óbolo que lhe caiu no coração.
Aquele
que não cultiva o campo que o trabalho de seu pai lhe granjeou, e que lhe coube
em herança, o vê cobrir-se de ervas parasitas. É seu pai quem lhe tira as
colheitas que ele não quis preparar? Se, à falta de cuidado, deixou fenecessem
as sementes destinadas a produzir nesse campo, é a seu pai que lhe cabe acusar
por nada produzirem elas? Não e não. Em vez de acusar aquele que tudo lhe
preparara, de criticar as doações que recebera, queixe-se do verdadeiro autor
de suas misérias e, arrependido e operoso, meta, corajoso, mãos à obra;
arroteie o solo ingrato com o esforço de sua vontade; lavre-o fundo com auxílio
do arrependimento e da esperança; lance nele, confiante, a semente que haja
separado, por boa, dentre as más; regue-o com o seu amor e a sua caridade, e
Deus, o Deus de amor e de caridade, dará àquele que já recebera. Verá ele,
então, coroados de êxito os seus esforços e um grão produzir cem e outro mil.
Ânimo, trabalhadores! Tomai dos vossos arados e das vossas charruas; lavrai os
vossos corações; arrancai deles a cizânia; semeai a boa semente que o Senhor
vos confia e o orvalho do amor lhe fará produzir frutos de caridade. - Um
Espírito amigo / Bordéus, 1862.
O
Evangelho segundo o Espiritismo, Cap. XVIII – Allan Kardec.
ONI
DONOS AL TIU, KIU HAVAS
13.
Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi parolas al ili per paraboloj?
Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la
regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite. Ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite,
kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio,
kion li havas. Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne
rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas. Kaj por ili plenumiĝas tiu
profetaĵo de Jesaja, kiu diras: Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; Kaj
vidante, vi vidos, sed ne rimarkos. (Mateo, 13: 10-14.)
14.
Kaj li diris al ili: Atentu, kion vi aŭdas; per kia mezuro vi mezuras, laŭ tiu
sama oni mezuros al vi, kaj eĉ faros aldonon. Ĉar al tiu, kiu havas, estos
donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas. (Marko,
4: 24-25.)
15.
“Oni donas al tiu, kiu jam havas, kaj oni prenas for de tiu, kiu ne havas”;
meditu pri ĉi tiuj grandaj instruoj, kiuj ofte ŝajnis al vi paradoksaj. Tiu,
kiu ricevis, estas tiu, kiu posedas la sencon de la dia parolo; li ricevis nur
tial, ke li penis fariĝi inda je ĝi, kaj la Sinjoro, per Sia elkora amo, kuraĝigas
la klopodojn por la bono. Konstantaj, persistaj klopodoj altiras la gracojn de
la Sinjoro; ili estas ia magneto, veniganta al si gradan pliboniĝadon, abundajn
gracojn, kiuj fortigas vin, por surgrimpi la sanktan monton, sur kies supro estas
ripozo post laboro.
“Oni
forprenas de tiu, kiu nenion aŭ malmulton havas”; prenu tion ĉi kiel figuran
antitezon. Dio ne reprenas de Siaj kreitoj la bonon, kiun Li favorkore donis al
ili. Blindaj kaj surdaj homoj! malfermu viajn intelektojn kaj viajn korojn;
vidu per via Spirito; komprenu per via animo, kaj ne interpretu en maniero tiel
maldelikata kaj maljusta la parolojn de tiu, kiu igis brili antaŭ viaj okuloj
la justecon de la Sinjoro. Ne Dio reprenas de la homo, kiu malmulton ricevis,
sed nur la Spirito mem, kiu, pro malŝparo kaj malzorgo, ne scias konservi tion,
kion li havas, kaj fruktigi per flegado la semon falintan en lian koron.
Kiu
ne kulturas la kampon, kiun la laboro de lia patro preparis por li kaj kiun li
heredis, tiu vidas la kampon kovriĝi per parazitaj herboj. Ĉu lia patro prenas for
de li la rikoltojn, kiujn li ne volis prepari? Se li lasis la grajnojn,
destinitajn produkti sur tiu kampo, putri pro manko de zorgo, ĉu li akuzu sian
patron pro tio, ke la grajnoj nenion produktas? Ne, ne; anstataŭ akuzi tiun,
kiu ĉion preparis por li, ke tiu reprenas siajn donacojn, li kulpigu la veran aŭtoron
de sia mizero, kaj tiam, pentante kaj dezirante agi, li kuraĝe eklaboru; li tranĉu
la sendankan grundon per klopodado de sia volo; li ĝin plugu ĝis la profundo,
helpate de la pento kaj de l’ espero; li tien ĵetu plenfide la semojn, kiujn li
elektis kiel bonajn el inter la malbonaj; li ĝin surverŝu per siaj amo kaj
karito, kaj Dio, la amanta kaj karitema Dio, donos al tiu, kiu jam ricevis.
Tiam li vidos siajn penojn kronitaj de sukceso, kaj unu grajnon produkti cent,
kaj alian mil. Kuraĝon, plugistoj; prenu viajn erpilojn kaj plugilojn; plugu
viajn korojn; elsarku el vi la difekteman lolon; semu la bonan grajnon, kiun la
Sinjoro konfidas al vi, kaj la roso de l’ amo donigos fruktojn de karito. (Amika
Spirito. Bordeaux, 1862.)
La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário