Homo, frato mia,
fidu vian destinon, ĉar ĝi estas grandioza. Vi naskiĝis kun nekulturitaj
kapabloj, kun senlimaj aspiroj, kaj al vi estas donita la eterneco por disvolvi
unujn kaj kontentigi la aliajn. Plialtiĝi tra la sinsekvaj ekzistadoj, kleriĝi
per la studado, plipuriĝi per la doloro, akiri ĉiam pli vastan sciencon, ĉiam
pli noblajn kvalitojn: jen via destino. Dio ankoraŭ pli favoris vin: li havigis
al vi la rimedojn, por ke vi kunlaboru en lia verko, partoprenu en la leĝo de
la senfina progreso, malfermante novajn vojojn al viaj similuloj, plialtigante viajn
fratojn, ilin altirante al vi, ilin inicante en la brilegecon de vero kaj bono
kaj en la sublimajn harmoniojn de l’ Universo.
Ĉu la progresigo
de la animoj kaj la mondoj ne estas la efektivigo de la dia verko? Ĉu tiu giganta,
ĝuoplena laboro ne estas preferinda al ripozo teda kaj senfrukta? Kunlabori kun
Dio! En ĉio kaj ĉie realigi la bonon kaj la justecon! Kio pli granda, pli nobla
povas ekzisti por via senmorta spirito?!
Levu do vian
rigardon kaj ĉirkaŭprenu la vastajn perspektivojn de via estonteco! Ĉerpu el
tiu spektaklo la energion necesan por alfronti la mondajn ventegojn kaj
uraganojn. Marŝu, brava batatalanto! Transgrimpu la krutaĵojn, kiuj kondukas al
tiuj suproj nomataj virto, devo, sinofero! Ne haltu survoje, deŝirante
floretojn el la arbustoj aŭ distriĝante per orkoloraj ŝtonetoj. Antaŭen, ĉiam
antaŭen!
Ĉu vi vidas, en
la plej belaj ĉieloj, tiujn lumegajn astrojn, tiujn sennombrajn sunojn, kiuj
trenas, en sia rondiro, miregindajn sekvantarojn el brilaj planedoj? Kiom da
sinsekvaj jarcentoj estis necesaj por ilia formiĝo! Kiom da jarcentoj ankoraŭ
forpasos ĝis ilia dissolviĝo! Nu bone, venos iam la tago, kiam ĉiuj tiuj fokusoj
estingiĝos, kiam tiuj gigantaj mondoj malaperos por cedi lokon al novaj sferoj,
al novaj familioj de astroj, eliĝontaj el la abismaj profundaĵoj. Kion vi vidas
hodiaŭ, tio ne longe daŭros. La blovo de la spacoj forbalaos por ĉiam la polvon
de tiuj elĉerpitaj mondoj; sed vi, homa spirito, vi ĉiam vivos, daŭrigante la
eternan vojaĝon en la sino de senĉese renoviĝanta kreitaro. Kion do signifos, por
via animo purigita kaj plialtiĝinta, la ombroj kaj la zorgoj de la nuntempo?
Tiuj nedaŭraj survojaj akcidentoj restigos en la spirito nur dolĉajn aŭ
maldolĉajn rememorojn. Antaŭ la senfinaj horizontoj de la senmorteco, la
malbonoj de la nuntempo kaj la elportitaj suferoj estos kiel pasema nebulo sur
serena ĉielo.
Vi do konsideru
la surterajn aferojn laŭ ties ĝusta valoro. Certe ne kun malŝato, ĉar ili estas
bezonaj por via progreso kaj via misio estas kunlabori por ilia plibonigo, mem
plibonigante vin; sed ne al ili ekskluzive vi alkroĉu vian animon; antaŭ ĉio
profitu el la lecionoj, kiujn ili enhavas. Ili instruos al vi, ke la celo de la
vivo ne estas ĝuoj kaj plezuroj, sed ja per laborado, studado kaj plenumado de
la devoj, la disvolviĝo de via animo, de tiu estaĵo, kiun vi renkontos en la
transtombo tia, kia vi ĝin faris dum la surtera ekzistado.
Libro: La Kialo
de l’ Vivo.
Leon Denis.
https://www.febnet.org.br/wp-content/uploads/2012/06/La-Kialo-de-l-Vivo.pdf
Nenhum comentário:
Postar um comentário