Unu el la plej vivecaj rememoroj, kiujn mi konservas pri mia patrino estas konsilo, kiun ŝi ofte ripetis al mi: “Kiam vi havos problemon, dubon, dilemon aŭ ian bezonon fari malfacilan decidon, tiam diru al vi mem, vespere, ĉe enlitiĝo, ke la solvo venos matene, kun la unua penso, kiu aperos en via kapo; ĝi certe estos la plej bona solvo.”
Unu el la plej kuriozaj fenomenoj de la homa menso estas la “stato de duondormo”. Preskaŭ ĉiuj jam travivis ĝin multfoje, kaj ofte ekmiris pri strangaj pensoj, kiuj subite kaj efemere aperas en tiuj momentoj. Temas pri tiuj rapide pasemaj sekundoj, kiam oni troviĝas inter la plena konscio kaj la dormado. Nek tute konscia, nek tute dormanta. Ĝi povas okazi kiam oni endormiĝas, aŭ kiam oni vekiĝas. Malprecizaj scenoj, ideoj, kreemaj solvoj de problemoj aŭ artaj inspiroj povas tiam alveni, kaj tuj forpasi.
Nuntempe oni science studas tiun fenomenon. Medicinistoj nomas ĝin “hipnagogia stato”. Oni konsideras ĝin ideala punkto en la cerba funkciado, por apero de kreemaj ideoj. Artistoj kaj sciencistoj raportas, ke belaj ideoj alvenis al ili en tiuj momentoj. Tamen, tiuj ideoj ofte tuj poste malaperas, se oni ne tuj notas ilin.
Oni diras, ke la fama inventisto Thomas Edison, fronte al iu problemo, kutimis eniri duonkonscian staton, dum li tenis en la mano metalan pilkon. Kiam li endormiĝis, la pilko falis, li vekiĝis kaj foje kaptis novan ideon taŭgan por la situacio. Tio signifas, ke estas eble trejniĝi por utiligi la momentojn de duondormo. Ekzemple, se oni restas en la lito, en dimanĉaj matenoj, post la horo de kutima ellitiĝo, eble oni povas ricevi tiajn momentojn. Esploroj montris, ke virinoj iom pli ofte travivas ilin, ol viroj. Ankaŭ la praktikado de meditado povas faciligi tion.
Tiu
kurioza fenomeno substrekas la gravecon de malstreĉiĝo, dum ĉiu tago, meze de
la movoplena, maltrankvila moderna vivo. Ĝi stimulas la kreemon, laŭ pluraj
aspektoj. Kiam oni malstreĉiĝas, nia konscia menso iom malaktiviĝas, kontraste
kun la lavango da ideoj, kiujn la cerbo produktas dum plena aktiveco de la
korpo. Dum la stato de duondormo, la mensaj limoj estas pli flekseblaj, kaj
perceptoj el la nekonscia regiono de la menso povas ekburĝoni. Pro tio oni ofte
havas la impreson, ke tiuj ideoj venas “el ekstere”. Ideoj povas longe formiĝi
en la nekonscia menso, antaŭ ol ili ekaperas al la konscio.
Certe
ni devus pli ofte doni al nia cerbo tiun agrablan ŝancon.

Nenhum comentário:
Postar um comentário