Instruo
Oni jam diris, ke du flugiloj
kondukos la homan spiriton al Dio.
Unu estas nomata Amo, Saĝo estas
la alia.
Per la amo, kiu super ĉio estas
amo al la proksimulo, la homo sin lumigas kaj beligas interne, elsendante,
helpe al aliaj homoj, la reflekton de siaj virtoj; kaj per la saĝo, kiu
komenciĝas per la scioakirado, li rikoltas la influon de la avangardo de l’
progreso, kiu al li komunikas la reflektojn de sia grandeco, lin puŝante en la Alton.
Per la amo ni valorigas nin por
la vivo.
Per la saĝo ni estas valorigataj
de la vivo.
De tio venas la imperativo, ke
inteligento kaj boneco kune marŝu.
Boneco senscia estas kvazaŭ amika
puto en plena ombro, kiu sensoifigas vojaĝanton sen instrui lin pri la vojo.
Inteligento senama povas esti
komparata al valora montra fosto, kiu indikas al migranto la ĝustan direkton sed lasas lin perei
turmentata de l’ soifo.
Ni ĉiuj bezonas instruon kaj
amon..
Studi kaj servi estas vojoj neeviteblaj ĉe la klopodoj por altiĝo.
La intelekta kulturo estas tute
formita laŭ ĉeno de grada disvastiĝo.
La civilizacioj seninterrompe sin
sekvas sub la efiko de la mensa heredo.
La arto, en parolo aŭ muziko,
grifelo aŭ peniko, disvolviĝas kaj perfektiĝas pere de la resendo esprimata per
la laboro de la kulturantoj de l’ belo, kiuj sin reciproke inspiras.
La lernejo estas centro de
inspirita instigado, kie la hodiaŭaj instruistoj kontinuigas la laboron de la hieraŭaj.
La libro prezentas potence
altirfortan magneton, modlanton de la emocioj kaj konceptaĵoj, de kiuj fontas la
grandaj movadoj de la Homaro
en ĉiuj kampoj de religio kaj scienco, opinio kaj
tekniko, penso kaj laboro.
Ĉe tiu dinamo de kreiva energio
ni trovas la plej altajn rimedojn de mensinflua telekomunikiĝo, ĉar trans nemezureblaj distancoj, en spaco
kaj tempo, ni asimilas la ideojn de la superaj spiritoj,
kiuj antaŭ jarcentoj pasis inter ni.
Sokrato reflektiĝas en la verkoj
de la disĉiploj, kiuj intime kunvivis kun li, kaj ankoraŭ hodiaŭ ni nutras nin per
liaj noblaj pensoj.
Jesuo bildiĝas en la libroj de la
apostoloj, kiuj disvastigis lian verkon, kaj la Evangelio ja estas kristalklara
spegulo, en kiu, per dia reflekto, la Majstro reaperas, orientante la homan konduton
por la konstruado de la Dia
Regno inter ni.
Scii estas favori nian propran
liberiĝon, prenante la vojon al novaj horizontoj en la vivo.
Koncernas nin do la devo ĉiam
studi, elektante la plej bonan, por ke niaj ideoj kaj ekzemploj respegulu la ideojn kaj
ekzemplojn de l’ ĉampionoj de la lumo.
Emmanuel / Chico Xavier (Libro:Penso kaj Vivo).
Instrução
Já se disse que duas asas conduzirão o espírito humano à
presença de Deus.
Uma chama-se Amor, a outra, Sabedoria.
Pelo amor, que, acima de tudo, é serviço aos semelhantes, a
criatura se ilumina e aformoseia por dentro, emitindo, em favor dos outros, o
reflexo de suas próprias virtudes; e, pela sabedoria, que começa na aquisição do
conhecimento, recolhe a influência dos vanguardeiros do progresso, que lhe
comunicam os reflexos da própria grandeza, impelindo-a para o Alto.
Através do amor valorizamo-nos para a vida.
Através da sabedoria somos pela vida valorizados.
Daí o imperativo de marcharem juntas a inteligência e a
bondade.
Bondade que ignora é assim como o poço amigo em plena
sombra, a dessedentar o viajor sem ensinar-lhe o caminho.
Inteligência que não ama pode ser comparada a valioso poste
de aviso, que traça ao peregrino informes de rumo certo, deixando-o sucumbir ao
tormento da sede.
Todos temos necessidade de instrução e de amor.
Estudar e servir são rotas inevitáveis na obra de elevação.
Toda a cultura intelectual é formada em cadeia de gradativa
expansão.
As civilizações sucedem-se, ininterruptas, ao influxo da
herança mental.
A arte, na palavra ou na música, no buril ou no pincel,
evolui e se aprimora, por intermédio da repercussão a exprimir-se no trabalho
dos cultivadores do belo, que se inspiram uns nos outros.
A escola é um centro de indução espiritual, onde os mestres
de hoje continuam a tarefa dos instrutores de ontem.
O livro representa vigoroso ímã de força atrativa, plasmando
as emoções e concepções de que nascem os grandes movimentos da Humanidade, em
todos os setores da religião e da ciência, da opinião e da técnica, do
pensamento e do trabalho. Por esse dínamo de energia criadora, encontramos os
mais adiantados serviços de telementação, porquanto, a imensas distâncias, no
espaço e no tempo, incorporamos as idéias dos espíritos superiores que passaram
por nós, há Séculos.
Sócrates reflete-se nas páginas dos discípulos que lhe
comungavam a intimidade, e, ainda hoje, consumimos os elevados pensamentos de
que foi ele o portador.
Retrata-se Jesus nos livros dos apóstolos que lhe dilataram
a obra, e temos no Evangelho um espelho cristalino em que o Mestre se reproduz,
por divina reflexão, orientando a conduta humana para a construção do Reino de
Deus entre as criaturas.
Conhecer é patrocinar a libertação de nós mesmos,
colocando-nos a caminho de novos horizontes na vida.
Corre-nos, pois, o dever de estudar sempre, escolhendo o
melhor para que as nossas idéias e exemplos reflitam as idéias e os exemplos
dos paladinos da luz.
Livro: Pensamento e Vida - Emmanuel /Francisco Cândido Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário