Nunaj kaŭzoj de La afliktoj
4. La suferoj de la vivo estas de du specoj, aŭ,
se oni preferas, el du tre malsamaj fontoj, kiujn oni devas distingi: unuj havas
sian kaŭzon en la nuna vivo, la aliaj ekster tiu ĉi vivo.
Serĉante la fonton de la
surteraj malbonaĵoj, oni rekonas, ke multaj el ili estas natura sekvo de lan karaktero
kaj de la konduto de tiuj, kiuj ilin elportas.
Kiom da homoj falas pro
sia propra kulpo! Kiom da ili estas viktimoj de sia neantaŭvidemo, de sia fiero
kaj de sia ambicio!
Kiom da personoj ruiniĝas
pro manko de ordo, de persistemo, pro malbona konduto aŭ tial, ke ili ne sciis
nlimigi siajn dezirojn!
Kiom da edziĝoj malfeliĉaj,
ĉar ili estis bazitaj sur ia intereso aŭ vantemo, kaj la koro en ili neniel
estis kunkalkulita!
Kiom da malpaciĝoj, kiom
da pereigaj kvereloj oni povus eviti kun pli da modereco kaj malpli da ofendiĝemo!
Kiom da malsanoj,
rezultantaj el la malsobreco kaj el ĉiuspecaj ekscesoj!
Kiom da gepatroj estas
malfeliĉaj pro siaj infanoj ĉar ties malbonajn inklinojn ili ne kontraŭbatalis
en la komenco! Pro malforteco aŭ indiferenteco, ili lasis elvolviĝi en la
infanoj la ĝermojn de fiero, de egoismo kaj de stulta vantamo, kiuj sekigas la
koron: poste, rikoltante, kion ili semis, ili miras kaj ĉagreniĝas pro ties
sendankeco kaj manko de respekto.
ĉiuj, kies koron vundas la
suferoj de la vivo, malvarme demandu sian konsciencon; ili iom post iom iru returne
al la fonto de la malbonaĵoj, kiuj ilin turmentas, kaj ili vidu, ĉu plej ofte
ili ne povas diri: Se mi estus farinta,
aŭ se mi ne estus farinta, tian aferon, mi ne troviĝus en tia situacio.
Kiun do la homo respondigu
por ĉiuj tiuj afliktoj, krom si mem? Sekve, en multaj okazoj, la homo estas la
forĝanto de siaj propraj malfeliĉoj; sed, anstataŭ konfesi tion, li trovas pli
simple, malpli humilige por sai vantamo, akuzi la sorton, la Providencon, la
malfavoran þancon, sian malbonan stelon, dum lia malbona stelo estas lia
malzorgemo.
Tiaspecaj malbonaĵoj sen
ia dubo rimarkinde kontribuas al la nombro de la suferoj de la vivo; la homo
evitos ilin, kiam li penados reformiĝi tiel morale, kiel intelekte.
La homa leĝo atingas iujn
kulpojn kaj punas ilin; La kondamnito povas do rekoni, ke li suferas la sekvon
de tio, kion li faris; sed la leĝo ne atingas kaj ne povas atingi ĉiajn
kulpojn; ĝi frapas precipe tiujn kulpojn, kiuj alportas malprofiton al la socio,
kaj ne tiujn, kiuj malutilas nur la kulpulojn mem. Sed Dio volas la progreson
de ĉiuj kreitoj; tial Li ne lasas senpuna Ian deflankiĝon for de la rekta vojo;
ne estas unu sola kulpo, eæ se tre malgrava, unu sola malobeo al Lia leĝo, kiu
ne havos neprajn kaj neeviteblajn sekvojn pli aŭ malpli bedaŭrindajn; el tio
sekvas, ke en la malgrandaj aferoj, same kiel en la grandaj, la homo estas ĉiam
punata pro sia peko. La suferoj, kiuj estas sekvo de la peko, estas admono al
li, ke li erare agis; la suferoj donas al li sperton, sentigas al li la
diferencon inter bono kaj malbono kaj la bezonon korekti sin, por eviti en la
estonteco tion, kio estis por li fonto de ĉagrenoj; sen tio li havus nenian
motivon por korekti sin mem. Fidante je la senpuneco, li malfruigus sian progreson
kaj sekve sian estontan feliĉon.
Sed la sperto kelkfoje
venas iom tro malfrue, kiam la vivo jam estas misuzita kaj malserenigita, kiam
la fortoj estas elĉerpitaj kaj la malbonaĵo estas neriparebla. Tiam la homo
lamentas, dirante: “Se en la komenco de la vivo mi scius, kion mi scias nun,
kiom da eraraj paþoj mi estus evitinta!
Se mi povus rekomenci, mi agus
tute alie; sed ne plu estas tempo!” Tiel, kiel La mallaborema metiisto diras:
“Mi perdis mian tagon”, li ankaŭ diras: “Mi perdis mian vivon”; sed, same kiel
por la metiisto la suno releviĝos la sekvantan tagon kaj permesos al li
kompensi la perditan tempon, por la homo ankaŭ, post la nokto de la tombo,
lumos la suno de nova vivo, en kiu li povos profiti la sperton de la pasinteco
kaj siajn bonajn decidojn por la estonteco.
Ĉapitro V. Nunaj kaŭzoj de La afliktoj - (Libro: La Evangelio laŭ Spiritismo
– Allan Kardec).
Causas
atuais das aflições
4.
De duas espécies são as vicissitudes da vida, ou, se o preferirem, promanam de
duas fontes bem diferentes, que importa distinguir. Umas têm sua causa na vida
presente; outras, fora desta vida.
Remontando-se
à origem dos males terrestres, reconhecer-se-á que muitos são conseqüência
natural do caráter e do proceder dos que os suportam.
Quantos
homens caem por sua própria culpa! Quantos são vítimas de sua imprevidência, de
seu orgulho e de sua ambição!
Quantos
se arruinam por falta de ordem, de perseverança, pelo mau proceder, ou por não
terem sabido limitar seus desejos!
Quantas
uniões desgraçadas, porque resultaram de um cálculo de interesse ou de vaidade
e nas quais o coração não tomou parte alguma!
Quantas
dissensões e funestas disputas se teriam evitado com um pouco de moderação e
menos suscetibilidade!
Quantas
doenças e enfermidades decorrem da intemperança e dos excessos de todo gênero!
Quantos
pais são infelizes com seus filhos, porque não lhes combateram desde o
princípio as más tendências! Por fraqueza, ou indiferença, deixaram que neles
se desenvolvessem os germens do orgulho, do egoísmo e da tola vaidade, que
produzem a secura do coração; depois, mais tarde, quando colhem o que semearam,
admiram-se e se afligem da falta de deferência com que são tratados e da
ingratidão deles.
Interroguem
friamente suas consciências todos os que são feridos no coração pelas
vicissitudes e decepções da vida; remontem passo a passo à origem dos males que
os torturam e verifiquem se, as mais das vezes, não poderão dizer: Se eu
houvesse feito, ou deixado de fazer tal coisa, não estaria em semelhante
condição.
A
quem, então, há de o homem responsabilizar por todas essas aflições, senão a si
mesmo? O homem, pois, em grande número de casos, é o causador de seus próprios
infortúnios; mas, em vez de reconhecê-lo, acha mais simples, menos humilhante
para a sua vaidade acusar a sorte, a Providência, a má fortuna, a má estrela,
ao passo que a má estrela é apenas a sua incúria.
Os
males dessa natureza fornecem, indubitavelmente, um notável contingente ao
cômputo das vicissitudes da vida. O homem as evitará quando trabalhar por se
melhorar moralmente, tanto quanto intelectualmente.
5.
A lei humana atinge certas faltas e as pune. Pode, então, o condenado
reconhecer que sofre a conseqüência do que fez. Mas a lei não atinge, nem pode
atingir todas as faltas; incide especialmente sobre as que trazem prejuízo â
sociedade e não sobre as que só prejudicam os que as cometem, Deus, porém, quer
que todas as suas criaturas progridam e, portanto, não deixa impune qualquer
desvio do caminho reto, Não há falta alguma, por mais leve que seja, nenhuma
infração da sua lei, que não acarrete forçosas e inevitáveis conseqüências,
mais ou menos deploráveis. Daí se segue que, nas pequenas coisas, como nas
grandes, o homem é sempre punido por aquilo em que pecou. os sofrimentos que
decorrem do pecado são-lhe uma advertência de que procedeu mal. Dão-lhe
experiência, fazem-lhe sentir a diferença existente entre o bem e o mal e a
necessidade de se melhorar para, de futuro, evitar o que lhe originou uma fonte
de amarguras; sem o que, motivo não haveria para que se emendasse. Confiante na
impunidade, retardaria seu avanço e, conseqüentemente, a sua felicidade futura.
Entretanto,
a experiência, algumas vezes, chega um pouco tarde: quando a vida já foi
desperdiçada e turbada; quando as forças já estão gastas e sem remédio o mal,
Põe-se então o homem a dizer: "Se no começo dos meus dias eu soubera o que
sei hoje, quantos passos em falso teria evitado! Se houvesse de recomeçar,
conduzir-me-ia de outra maneira. No entanto, já não há mais tempo!" Como o
obreiro preguiçoso, que diz: "Perdi o meu dia", também ele diz:
"Perdi a minha vida". Contudo, assim como para o obreiro o Sol se
levanta no dia seguinte, permitindo-lhe neste reparar o tempo perdido, também
para o homem, após a noite do túmulo, brilhará o Sol de uma nova vida, em que
lhe será possível aproveitar a experiência do passado e suas boas resoluções
para o futuro.
Capítulo
V - Causas atuais das aflições - (O Evangelho Segundo o Espiritismo / Allan
Kardec, 1864)
Nenhum comentário:
Postar um comentário