Tiun ĉi rakonton produktis Jarka Malá el
Ĉeĥio
Jam komenciĝis
la printempo: degelis la neĝo, nudiĝis la tero, ekĝermis la herboj. Tiam ankaŭ
la aliaj paŝtistoj kondukis siajn brutarojn al herbejoj, sed antaŭ ĉiuj Ĥloa
kaj Dafniso, ĉar ili estis servantoj al pli granda dio (Amoro). Tuj ili kuris
al la grotaj nimfoj, poste al Pajno kaj lia pino kaj fine al la kverko, apud
kiu ili sidiĝis por gradi siajn brutojn - kaj por kisi unu la alian. Ili ankaŭ
serĉis florojn por ornami la statuojn de la dioj per kronoj; la floroj ja ĵus
aperis, nutrataj de la zefiro kaj varmigataj de la suno. Jam troviĝis violoj
kaj narcisoj kaj anagaloj kaj ĉiuj fruaj verdaĵoj de la nova sezono. Kroninte
la diojn, Ĥloa kaj Dafniso prenis freŝan lakton de kaprinoj kaj ŝafinoj por
fari trinkoferon. Ili ankaŭ foroferis siajn unuajn ŝamojn, tiel kvazaŭ
provokante la najtingalojn al kantado. Tiuj milde muzikis en la boskoj, mallaŭte sonante sian plendan melodion,
kvazaŭ ili post longa silento nur pene rememoris kiel kanti.
Tie blekis ŝafoj, tie saltis ŝafidoj, kiuj kliniĝante
sub sian patrinon suĉis la mamojn. La nenaskintajn virŝafoj persekutis,
haltigis kaj fekundigis. Ankaŭ la kapraj maskloj aranĝis persekutojn de la
kaprinoj kaj lascive saltis sur ilin aŭ bataladis inter si pri li. Ĉiu havis
siajn proprajn inojn kaj zorge gardis, ke neniu alia kaŝe tuŝu ilin. Tiaj
vidaĵoj ekscitis eĉ maljunulojn al amagoj; kaj la junuloj avidaj, kiuj jam de
longa tempo serĉis la amon, ardis pro tio, kion ili aŭdis kaj sopiregis pro
tio, kion ili vidis, ne sufiĉis por ili kisoj kaj ĉirkaŭbrakoj. Precipe Dafniso,
kies deziro kreskis dum la vintra sidado endome, estis ĉiurilate pli aŭdaca ol
antaŭe. Li petis, ke Ĥloa permesu al li ĉion, kion li sopiris, kuŝante nuda
apud li dum pli longa tempo ol pasintjare - ĉar tiu ago estis, laŭ lia nesperta
scio, la sola rimedo kontraŭ amaj doloroj. Kiam ŝi fine demandis, kion pli li
volas fari al ŝi ol kisi kaj ĉirkaŭbraki, li respondis: "Tion, kion la
virŝafoj faras al la ŝafinoj kaj la virkaproj al la kaprinoj. Vi ja vidas, ke
post tiu ago la unuaj ne persekutas kaj la duaj ne fuĝas, sed ili kviete paŝtas
sin unu apud la alia, kvazaŭ ili estus traspertintaj komunan ĝuon. Tiu ago
nepre estas dolĉa kaj venkas la pikan doloron de la amo." - "Sed ĉu
vi do ne vidas rilate la bestojn, ke kaj la maskloj kaj la inoj staras rekte
kiam tio okazas - la maskloj ja saltas sur la dorson de la inoj. Tamen vi
volas, ke mi kuŝu apud vi - kaj eĉ nuda? Ili estas multe pli hirtaj ol
mi!"
- Dafniso lasis
sin konvinki; li do kiel kutime ekkuŝis apud ŝi kaj longtempe restis senmova.
Sciante fari nenion el tio, kion li sopiris, li fine starigis ŝin kaj
ĉirkaŭprenis ŝin de malantaŭe, volante imiti la virkaprojn. Sed lia embaraso
nur kreskis, kaj li senespere sidiĝis kaj ekploris, ĉar li estis rilate amon eĉ
pli nescia ol kaproj.
Proksime al ili
loĝis najbaro nome Ĥromiso, kiu kulturis propran bienon; li jam transpasis sian
junaĝon. Li havis en sia domo virinon el la urbo, junan, belan kaj pli
elegantan ol la kamparaj virinoj. Ŝi nomiĝis Licenia. Tiu virino vidis Dafnison
ĉiumatene pelanta ŝiajn kaprojn survoje al la paŝtejo kaj ĉiuvespere en la
kontraŭa direkto. Ŝi ekdeziris havi lin kiel
amanton kaj komencis logi lin per donacoj. Unufoje, kiam li estis sola, ŝi
kaptis la okazon kaj donis al li ŝalmon kaj mielon en vaksokuko kaj dorsosakon
el cerva haŭto. Ŝi tamen ne kuraĝis diri ion vorte, ĉar ŝi konjektis lian amon
al Ĥloa. Ŝi
nome observis, ke li estas tre fidela al la knabino. Ankaŭ ŝi supozis tion per
gestoj kaj ridoj, sed tiun matenon ŝi - pretekstante iri al najbarino akuŝanta
- sekvis ilin kaj de embusko vidis ĉion, kion ili faris. Eĉ ne la larmoj de
Dafniso restis nerimarkataj de ŝi. Kompato al la nesperta paro kaptis ŝin; ŝi
elpensis oportunan metodon por helpi ilin kaj samtempe satigi sian propran
deziron, uzante la jenan ruzon.
La sekvan tagon
ŝi denove ŝajnigis, ke ŝi vizitos la naskontinon, kaj montris sin tute malkaŝe
apud la kverko, kie sidis Dafniso kaj Ĥloa. Lerte imitante maltrankvilan
virinon, ŝi kriis: "Ho, savu min, Dafniso! Aglo forportis la plej belan el
miaj dudek anseroj. Sed levinte tiel pezan ŝarĝon, li ne havis forton por flugi
al sia alta nestoroko - li falis kun la ansero en tiun ĉi arbaron.
Tial mi je la
Nimfoj kaj je Pajno petas vin: iru kun mi en la arbaron - ĉar sola mi ne
kuraĝas iri - kaj helpu al mi savi la anseron. Ne permesu, ke la nombro
malpliiĝu! Eble vi povos mortigi la aglon mem, tiel ke ĝi ne plu forrabos de vi
ŝafidojn kaj kapridojn. Certe Ĥloa volas gardi dume la bestojn - la kaproj ja
ĉiuj konas ŝin, ĉar ŝi ĉiam estas kun vi".
Dafniso nenion
suspektis; li tuj leviĝis, prenis sian bastonon kaj sekvis Licenian. Ŝi
kondukis lin kiel eble plej malproksimen for de Ĥloa. Alveninte al la plej
densa parto de la arbaro, ŝi instigis lin sidiĝi apud fonto kaj diris:
"Dafniso, vi amas Ĥloa. Tion mi eksciis sonĝe per la nimfoj. En la hieraŭa
nokto ili rakontis al mi pri viaj larmoj kaj admonis al mi savi vin, instruante
al vi la agojn de amo. Tio ne estas kisoj, nek ĉirkaŭbrakoj, nek kion faras la
virŝafoj kaj virkaproj, sed estas eĉ pli dolĉaj kaj agrablaj saltoj kaj
kliniĝoj, ĉar ili daŭras pli longe. Do, se vi volas liberiĝi de via doloro kaj
sperti la ĝojojn kiujn vi serĉas, fariĝu mia lernema disĉiplo! Ĉar mi, obeante
al la komando de la nimfoj, volas instrui tion al vi".
Je tiuj vortoj
Dafniso pro nura ĝojo ne povis deteni sin. Estante kampara paŝtisto juna kaj
ardanta, li ĵetis sin ĉe la piedoj de Licenia kaj petegis, ke ŝi kiel eble plej
baldaŭ instruu al li la arton. Kaj ĉar li kredis lerni iun grandan kaj
diinspiritan sekreton, li promesis donaci al ŝi kapridon kaj fromaĝojn de nova
lakto, fine eĉ kaprinon. Kiam Licenia per tio trovis, ke li estas ankoraŭ pli
naiva ol ŝi supozis, ŝi komencis instrui lin en jena maniero. Ŝi igis lin sen preparoj eksidi proksime al ŝi kaj
kuŝiĝi sur la tero. Post
tio ŝi rimarkis, ke li jam estas potenca kaj svelanta pro deziro. Tiam ŝi levis
sin iom kaj mem ŝovis sin sub lin, lerte konduktante lin sur tiun vojon, kiun
li ĝis tiam vane serĉis. Poste ŝi lasis al li fari la reston, ĉar la naturo mem
inspiris lin.
Post la leciono
de amo Dafniso, ankoraŭ paŝtiste naiva, volis kuri al Ĥloa por tuj praktiki
tion, kion li lernis, kvazaŭ timante, ke li forgesos la arton se li malrapidos.
Sed tiam Licenia retenis lin, dirante: "Ankaŭ jenon vi devas lerni,
Dafniso. Mi jam estas virino, kaj al mi tiun ĉi fojon okazis nenio nova, ĉar
jam antaŭ longe alia viro instruis tion al mi, prenante kiel prezon mian
virgecon. Sed kiam Ĥloa kun vi luktos tiun lukton, ŝi krios kaj ploros kaj
kuŝos en multa sango kvazaŭ mortigita. Tamen ne timu la sangon, kaj kiam vi
estos persvadinta ŝin, konduku ŝin al tiu ĉi loko, por ke neniu aŭdu ŝin, se ŝi
krios, kaj neniu vidu ŝin, se ŝi ploros, kaj ŝi lavu sin en la fonto, se ŝia
sango fluos. Kaj ne forgesu, ke mi antaŭ Ĥloa faris vin viro!"
Konsilinte tion
Licenia foriris al alia parto de la arbaro, daŭre ŝajnigante serĉadi la
anseron. Dafniso pense konsideris tion, kion ŝi estis dirinta, kaj ne plu
sentis la antaŭan fervoron. Li ne kuraĝis postuli pli de Ĥloa ol kisojn kaj
ĉirkaŭbrakojn, volante ke ŝi nek kriu kiel pro malamiko, nek ploru kiel
suferanto, nek sangu kiel mortigito. Ĉar liaj spertoj antaŭ nelonge igis lin
timi la sangon: sango ja devenas nur de vundo. Decidinte ĝui nur la kutimajn
plezurojn kun ŝi, li eliris el la arbaro. Kiam li venis al la loko kie ŝi sidis
plektante violkronon, li mensoge deklaris ke li tiris la anseron el la ungoj de
la aglo. Poste li ĉirkaŭbrakis kaj kisis ŝin, kiel li faris kun Licenia en ilia
ĝuado. Ĉar tiom estas sendanĝere. Ĥloa fiksis la kronon sur lian kapon kaj
kisis liajn harojn, kiujn ŝi trovis pli bonodoraj ol violoj. Fine ŝi tiris el
sia sako pecon de fruktokuko kaj kelkajn panojn, kiujn ŝi donis al li por
manĝi. Dum li manĝadis la panon, ŝi el lia buŝo forprenis pecetojn, bekumante
kiel birdido.
(el Dafniso kaj
Ĥloa - tradukis Ebbe Vilborg)
Nenhum comentário:
Postar um comentário