sábado, 29 de setembro de 2018

La Konsolanto / O Consolador (“okulon pro okulo, denton pro dento” / “olho por olho, dente por dente”)

272. – Kia estas la signifo de la egala repuno “okulon pro okulo, denton pro dento” antaŭ la bezono de la elaĉeto de ĉiuj spiritoj per la sinsekvaj reenkarniĝoj?
– La leĝo de egala repuno superregas por ĉiuj spiritoj, kiuj ankoraŭ ne estigis la amosanktejon en la koroj, kaj kiuj reprezentas preskaŭ la tutan homaron.
Ankoraŭ katenitaj al la pasintaj jarmiloj, ili ne ekpensis akcepti kaj apliki la Evangelion al si mem, restante plu enkarcerigitaj en malvirtaj rondoj en penigaj reenkarniĝoj, elpagaj kaj purigaj.
Multajn jarcentojn antaŭ la Sinjoro, Moseo proklamis la antikvan Leĝon. Kiel jam dirite, la hebrea profeto prezentis la Revelacion kun la dia mieno de justeco; sed, kun Jesuo, la homo de la mondo ricevis la perfektan kodon de Amo. Se Moseo instruis la “okulon pro okulo, denton pro dento”, Jesuo klarigadis, ke la “amo kovras amason da pekoj”.
De tio la fakto, ke la homoj saviĝos per la amo kaj per ĝi altiĝos al Dio, nuligante per bonfaro ĉiujn fortojn, kiuj povus enfermi ilian koron en la mondaj suferoj.
Libro: La Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
272 –Qual a significação da lei de talião “olho por olho, dente por dente”, em face da necessidade da redenção de todos os espíritos pelas reencarnações sucessivas?
A lei de talião prevalece para todos os espíritos que não edificaram ainda o santuário do amor nos corações, e que representam a quase totalidade dos seres humanos.
Presos, ainda, aos milênios do pretérito, não cogitaram de aceitar e aplicar o Evangelho a si próprios, permanecendo encarcerados em círculos viciosos de dolorosas reencarnações expiatórias e purificadoras.
Moisés proclamou a Lei antiga; muitos séculos antes do Senhor. Como já dito, o profeta hebraico apresentava a Revelação com a face divina da Justiça; mas, com Jesus, o homem do mundo recebeu o código perfeito do Amor. Se Moisés ensinava o “olho por olho, dente por dente”, Jesus-Cristo esclarecia que o “amor cobre a multidão dos pecados”.
Daí a verdade de que as criaturas humanas se redimirão pelo amor e se elevarão a Deus por ele, anulando com o bem; todas as forças que lhes possam encarcerar o coração nos sofrimentos do mundo.
Livro: O Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário