199. – Ĉu la
Racio eble malbezonos la Fidon?
– La homa racio
ankoraŭ estas tre malforta kaj ne povos malbezoni la kunhelpon de la fido, ĝin
prilumanta, por la solvo de la grandaj, sanktaj problemoj de la vivo.
Pro la disigo de
ili ambaŭ, sur la vivovojoj, ni vidas ja la surteran homon en la terura
labirinto de mizero kaj detruo.
Pro la malsaĝeco
de la racio, sen la dia lumo de la fido, la forto faras siajn lastajn provojn
por alproprigi al si ĉiujn konkerojn de la mondo. Vi tro parolis pri racio kaj
tamen vi restas plu en la detrua milito, kie nur iradas mizeraj venkitoj; vi
elmontris la plej altajn signojn de inteligento, sed mobilizas vian tutan konon
por la senkompata buĉado; vi predikis la pacon, kaj fabrikis hommortigajn
kanonojn; vi pretendis esti solvinta la sociajn problemojn, intensigante la
konstruadon de prizonoj kaj bordeloj.
Tia estas la
progreso de la racio sen la fido, kie la homoj perdiĝas en senglora, sencela
lukto.
Libro: La
Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
199 – Poderá a
Razão dispensar a Fé?
A razão humana é
ainda muito frágil e não poderá dispensar a cooperação da fé que a ilumina,
para a solução dos grandes e sagrados problemas da vida.
Em virtude da
separação de ambas, nas estradas da vida, é que observamos o homem terrestre no
desfiladeiro terrível da miséria e da destruição.
Pela insânia da
razão, sem a luz divina da fé, a força faz as suas derradeiras tentativas para
assenhorear-se de todas as conquistas do mundo. Falastes demasiadamente de
razão e permaneceis na guerra da destruição, onde só perambulam miseráveis
vencidos; revelastes as mais elevadas demonstrações de inteligência, mas
mobilizais todo o conhecimento para o morticínio sem piedade, pregastes a paz,
fabricando os canhões homicidas; pretendestes haver solucionado os problemas sociais,
intensificando a construção das cadeias e dos prostíbulos.
Esse progresso é
o da razão sem a fé, onde os homens se perdem em luta inglória e sem-fim.
Livro: O
Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário