5. E, tendo
vindo para casa, reuniu-se aí tão grande multidão de gente, que eles nem sequer
podiam fazer sua refeição. – Sabendo disso, vieram seus parentes para se
apoderarem dele, pois diziam que perdera o espírito.
Entretanto,
tendo vindo sua mãe e seus irmãos e conservando-se do lado de fora, mandaram
chamá-lo. – Ora, o povo se assentara em torno dele e lhe disseram: Tua mãe e
teus irmãos estão lá fora e te chamam. – Ele lhes respondeu: Quem é minha mãe e
quem são meus irmãos? E, perpassando o olhar pelos que estavam assentados ao
seu derredor, disse: Eis aqui minha mãe e meus irmãos; – pois, todo aquele que
faz a vontade de Deus, esse é meu irmão, minha irmã e minha mãe. (S. MARCOS,
3:20-21 e 31 a 35; – S. MATEUS, 12:46 a 50.)
6. Singulares
parecem algumas palavras de Jesus, por contrastarem com a sua bondade e a sua
inalterável benevolência para com todos. Os incrédulos não deixaram de tirar
daí uma arma, pretendendo que ele se contradizia. Fato, porém, irrecusável é
que sua doutrina tem por base principal, por pedra angular, a lei de amor e de
caridade. Ora, não é possível que ele destruísse de um lado o que do outro
estabelecia, donde esta consequência rigorosa: se certas proposições suas se
acham em contradição com aquele princípio básico, é que as palavras que se lhe
atribuem foram ou mal reproduzidas, ou mal compreendidas, ou não são suas.
7. Causa
admiração, e com fundamento, que, neste passo, mostrasse Jesus tanta
indiferença para com seus parentes e, de certo modo, renegasse sua mãe.
Pelo que
concerne a seus irmãos, sabe-se que não o estimavam. Espíritos pouco
adiantados, não lhe compreendiam a missão: tinham por excêntrico o seu proceder
e seus ensinamentos não os tocavam, tanto que nenhum deles o seguiu como
discípulo. Dir-se-ia mesmo que partilhavam, até certo ponto, das prevenções de
seus inimigos. O que é fato, em suma, é que o acolhiam mais como um estranho do
que como um irmão, quando aparecia à família. S. João diz, positivamente (cap.
7:5), “que eles não lhe davam crédito”.
Quanto à sua
mãe, ninguém ousaria contestar a ternura que lhe dedicava. Deve-se, entretanto,
convir igualmente em que também ela não fazia idéia muito exata da missão do
filho, pois não se vê que lhe tenha nunca seguido os ensinos, nem dado
testemunho dele, como fez João Batista. O que nela predominava era a solicitude
maternal. Supor que ele haja renegado sua mãe fora desconhecer-lhe o caráter.
Semelhante idéia não poderia encontrar guarida naquele que disse: Honrai a
vosso pai e a vossa mãe. Necessário, pois, se faz procurar outro sentido para
suas palavras, quase sempre envoltas no véu da forma alegórica.
Ele nenhuma
ocasião desprezava de dar um ensino; aproveitou, portanto, a que se lhe
deparou, com a chegada de sua família, para precisar a diferença que existe
entre a parentela corporal e a parentela espiritual.
O Evangelho
Segundo o Espiritismo – Allan Kardec.
5. Kaj li venis en domon. Kaj denove la homamaso
kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon. Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion,
eliris, por kapti lin, ĉar ili diris: Li frenezas.
— Kaj jen
alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante
lin. Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj
viaj fratoj ekstere vin serĉas. Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia
patrino kaj miaj fratoj? Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li
sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! Ĉar kiu ajn faros la volon de
Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino. (Marko, 3:19-21 kaj
31-35)
6. Iuj paroloj ŝajnas
strangaj en la buŝo de Jesuo kaj kontraŭaj al lia boneco kaj al lia neŝanĝebla
bonvolemo por ĉiuj. La nekredantoj ne preterlasis la okazon, por fari el tio
armilon, asertante, ke li kontraŭdiras sin mem. Nerefutebla fakto estas, ke lia
doktrino havas kiel esencan bazon, kiel angulan ŝtonon, la leĝon de amo kaj
karito. Li ne povis do detrui unuflanke tion, kion li konstruis sur la alia flanko.
El tio estas necese tiri la rigore logikan konsekvencon, ke, se iuj el liaj
maksimoj estas kontraŭaj al tiu principo, la vortoj, atribuataj al li, estas do
misaŭditaj aŭ miskomprenitaj, aŭ ne estas eldiritaj de li.
7. Oni prave
miras, vidante en tiu cirkonstanco, ke Jesuo montras tiom da indiferenteco por
siaj parencoj kaj iamaniere forneas sian patrinon.
Rilate al liaj
fratoj, oni scias, ke ili neniam havis simpation por li; Spiritoj malmulte
progresintaj, ili neniom komprenis lian mision; lia konduto, en iliaj okuloj,
estis stranga, kaj liaj instruoj neniel tuŝis ilin, ĉar el ili neniu sekvis lin
kiel disĉiplo. Eĉ ŝajnas, ke liaj fratoj ĝis ia grado partoprenis la antaŭjuĝojn
de liaj malamikoj; certe estas, cetere, ke ili akceptis lin pli kiel iun
fremdulon, ol kiel fraton, kiam li prezentis sin ĉe la familio; kaj Sankta
Johano pozitive diras (JOHANO,7:5). "ĉar liaj fratoj mem ne kredis al
li." Koncerne lian patrinon, neniu povus nei Ŝian amon al la filo; sed oni
devas konsenti, ke, laŭŝajne, ankaŭ ŝi ne havis ian precizan ideon pri lia
misio, ĉar neniu iam vidis ŝin sekvi liajn instruojn, nek atesti pri li, kiel faris
Johano, la Baptisto; la patrina amo estis ĉe ŝi la reganta sento. Opinii, ke
Jesuo forneis sian patrinon, estus ne rekoni lian karakteron: tian penson ne
povus nutri tiu, kiu diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon. Oni serĉu
do alian sencon por liaj paroloj, preskaŭ ĉiam vualitaj sub alegoria formo.
Jesuo neniun
okazon preterlasis, por doni ian instruon; li kaptis do tiun okazon, kiam
alvenis lia familio, por precizigi la diferencon inter la korpa parenceco kaj la
spirita parenceco.
La Evangelio Laŭ
Spiritismo – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário