IX - Filo de Dio kaj filo de homo.
La titolo Filo
de Dio, anstataŭ ke ĝi implicus egalecon, pli ĝuste indikas submetiĝon; nu, oni
estas submetita al iu, ne al si mem.
Por ke Jesuo
estu absolute egala al Dio, necesus, ke li estu ekzistanta, kiel Dio, de la
tuta eterneco, nome ke li estu nekreita; nu, la dogmo tekstas, ke Dio lin
naskis de la tuta eterneco, sed kiu diras naskis, diras kreis; ĉu tio estus, aŭ
ne, de la tuta eterneco, li ne povus ne esti ia kreito kaj, kiel tia, submetita
al sia Kreinto. Ja tia ideo estas implicite enhavata en la vorto Filo.
Ĉu Jesuo estis
naskita en la tempo? Alivorte: ĉu estis tempo, en la pasinta eterneco, kiam li
ne ekzistis? aŭ male li estis kuneterna kun la Patro? Tiaj estas la subtilaĵoj,
pri kiuj oni diskutadis tra la jarcentoj. Sur kia aŭtoritato sin apogas la
doktrino de la kuneterneco, pasinta al la stato de dogmo? Sur la opinio de
homoj, kiuj ĝin starigis. Sed sur kia aŭtoritato tiuj homoj bazis sian opinion?
Ja ne sur tiu de Jesuo, ĉar li deklaris sin submetita; ankaŭ ne sur tiu de la
profetoj, kiuj lin anoncis kiel senditon kaj servanton de Dio. En kiuj
nekonataj dokumentoj, pli aŭtentaj ol la Evangelioj, ili trovis tiun doktrinon?
Verŝajne en sia konscienco kaj en la supereco de siaj propraj lumoj.
Ni lasu do tiujn
vanajn diskutojn, kiuj al nenio kondukus kaj kiessolvo mem, se ĝi estus ebla,
ne farus pli bonaj la homojn. Ni diru, ke Jesuo estas Filo de Dio kiel ĉiuj
kreitoj; li nomas lin sia Patro, kiel li al ni instruis nomi Dion nia Patro. Li
estas la plejamata Filo de Dio, ĉar, atinginte la perfektecon, kiu proksimigas
al Dio, li ĝuas lian tutan konfidon kaj lian tutan amon; li sin deklaras
unusola Filo ne tial, ke li estus la sola atinginta tiun gradon, sed ĉar li
estis la sola antaŭdestinita plenumi tiun mision sur la Tero.
Se la kvalitigo
Filo de Dio ŝajnis apogi la doktrinon de la dieco, ne same okazis kun tiu de
Filo de homo, kiun Jesuo al si donis dum sia misio kaj kiu fariĝis objekto de
multaj komentarioj.
Por kompreni
ĝian veran sencon, necesas reiri al la Biblio, kie ĝi estas donita de Dio mem
al la profeto Jeĥezkel.
Kaj Li diris al
mi: Ho filo de homo, stariĝu sur viaj piedoj, kaj Mi parolos al vi. — Kaj kiam
Li parolis al mi, venis en min spirito kaj starigis min sur miaj piedoj; kaj mi
aŭskultis Tiun, kiu parolis al mi. Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, Mi
sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili
kaj iliaj patroj perfidis min ĝis la nuna tago.” (Jeĥezkel, 2:1 ĝis 3.)
“Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin ŝnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin.” (Same, 3:25.)
“Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: — Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael: Fino venis, la fino por ĉiuj kvar randoj de la lando.” (Same, 7:1 kaj 2.)
“Kaj aperis al
mi vorto de la Eternulo en la naŭa jaro, en la deka monato, en la deka tago de
la monato, dirante: — Ho filo de homo! enskribu al vi la nomon de ĉi tiu tago,
ĝuste de ĉi tiu tago; la reĝo de Babel atingis Jerusalemon ĝuste en ĉi tiu
tago.” (Same, 24:1 kaj 2.)
“Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: — Ho filo de homo! jen per plago Mi forprenos de vi tion, kio estas plej kara por viaj okuloj; sed vi ne plendu, kaj ne ploru, kaj ne elfluigu larmojn. — Ĝemu mallaŭte; funebran ceremonion ne faru, sed vian kapornamon metu sur vin, kaj viajn ŝuojn metu sur viajn piedojn, ne kovru vian buŝon, kaj ne manĝu panon de funebrantoj. — Mi parolis al la popolo matene, kaj vespere mortis mia edzino; kaj en la sekvanta tago mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi.” (Same, 24:15 ĝis 18.)
“Kar aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: — Ho filo de homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la paŝtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn devas paŝti la paŝtistoj?” (Same, 34:1 kaj 2.)
“Kaj mi aŭdis,
ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi. Kaj estis dirite al
mi: — Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la
plandoj de Miaj piedoj, kie Mi loĝos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de
Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj reĝoj, per sia
malĉastado kaj per la kadavraĵoj de siaj reĝoj sur iliaj altaĵoj.” (Same, 43:6
kaj 7.)
“Ĉar Dio ne minacas kiel homo kaj ne furiozas kiel la Filo de homo.” (Judit, 8:15.)
Estas evidente, ke la kvalitigo Filo de homo ĉi tie signifas: kiu naskiĝas de homo, kontraste al tio, kio estas ekster la homaro. La lasta citaĵo, prenita el la libro de Judit, allasas nenian dubon pri la signifo de tiu esprimo, uzita en tre laŭlitera senco. Nur per tia esprimo Dio nomas Jeĥezkelon, certe por lin atentigi, ke, malgraŭ la kapablo de profetado al li donita, li ĉiam ankoraŭ restas apartenanta al la homaro, kaj ankaŭ por ke li ne rigardu sin homo de escepta naturo.
Jesuo donas al
si mem tian kvalitigon kun rimarkinda persisto, ĉar nur en tre maloftaj
cirkonstancoj li sin nomas Filo de Dio. En lia buŝo, ĝi povas havi ne alian
signifon, ol memorigi, ke ankaŭ li apartenas al la homaro; li tiel similigas
sin al la profetoj, kiuj lin antaŭvenis kaj kun kiuj li sin komparis, kiam,
aludante sian morton, li diras: JERUSALEM, KIU MORTIGAS LA PROFETOJN! Lia insistado
sin nomi filo de homo ŝajnas anticipa protesto kontraŭ tiu kvalitigo, pri kiu
li antaŭvidis, ke oni pli malfrue donos ĝin al li, por ke tiel restu klare
pruvite, ke ĝi ne eliris el lia buŝo.
Rimarkindas, ke
dum tiu senfina polemiko, kiu pasiigis la homojn dum longa sinsekvo da
jarcentoj kaj ankoraŭ plu daŭras, kiu bruligis ŝtiparojn kaj fluigis riverojn
da sango, oni disputadis pri ia abstraktaĵo, nome la naturo de Jesuo, el kiu
oni faris angulŝtonon de la konstruaĵo, kvankam li nenion parolis pri tio; kaj
ke unu aferon oni forgesis, nome tiun, pri kiu la Kristo asertis, ke ĝi estas
la tuta leĝo kaj la profetoj: la amo al Dio kaj al la proksimulo, kaj la
karitato, kiun li starigis kiel nepran kondiĉon de savo. Oni tro insistadis pri
tiu demando, nome la afineco de Jesuo al Dio, kaj oni tute silentis pri la
virtoj, kiujn li rekomendis kaj pri kiuj li donis ekzemplojn. Dio mem
forviŝiĝis ĉe la trea glorado de la persono de la Kristo. En la simbolo de
Niceo estas simple dirite: Ni kredas je unu sola Dio, ktp; sed kia estas tiu
Dio? Nenia mencio estas tie farita pri liaj esencaj atributoj: la superega
boneco kaj la superega justeco. Tiaj vortoj ja estintus la kondamno de tiuj
dogmoj agnoskantaj lian partiecon rilate al certaj personoj, lian
neelpeteblecon, lian ĵaluzon, lian koleron, lian venĝeman spiriton, al kiuj
dogmoj oni sin apogas por pravigi la kruelaĵojn faritajn en lia nomo.
Se la simbolo de Niceo, kiu fariĝis la fundamento de la katolika kredo, estis laŭ la spirito de la Kristo, kial ĝi finiĝas per anatemo? Ĉu tio ne estas pruvo, ke ĝi fontas el homa pasio? Al kio cetere atribui ĝian adopton? Al la premo de la imperiestro Konstanteno, kiu el ĝi faris demandon pli politikan ol religian. Sen lia ordono, ne okazintus la Nicea Konsilio; sen lia timigado, Arianismo tre probable venkus. Dependis do de la superega aŭtoritato de homo, kiu ne apartenis al la Eklezio, kiu pli malfrue rekonis sian publike faritan eraron kaj kiu vane provis ĝin ripari per repacigo de la partioj, ke ni estas ne arianoj, sed katolikoj, ke Arianismo ne prezentas la ortodoksecon, kaj ke katolikismo ne estas herezo.
Post dek ok
jarcentoj da luktoj kaj vanaj disputoj, dum kiuj oni tute flankmetis la plej
esencajn el la instruoj de la Kristo, la solajn, kiuj povus certigi pacon al la
homaro, oni estas laca de tiaj sterilaj diskutoj, kiuj nur alportis perturbojn,
naskis nekredemon kaj kies objekto ne plu kontentigas la racion.
Libro: Postortaj
Verkoj – Allan Kardec.
IX – O Filho de
Deus e o Filho do homem
O título de
Filho de Deus, longe de implicar igualdade, é, muito ao contrário, indício de
uma submissão. Ora, ninguém é submetido a si mesmo, mas a alguém.
Para que Jesus
fosse, em absoluto, igual a Deus, fora preciso que Ele existisse, como Deus, de
toda a eternidade, isto é, que fosse incriado. Ora, o dogma diz que Deus o
gerou desde toda a eternidade, mas quem diz gerou diz criou. Fosse ou não desde
toda a eternidade, Ele não deixa por isso deser uma criatura e de estar, como
tal, subordinada ao seu Criador. É a ideia que implicitamente se contém no
termo Filho.
Nasceu Jesus no
tempo? Ou, por outra: houve um tempo, na eternidade passada, em que Ele não existia?
ou é Ele coeterno com o Pai? Tais as sutilezas sobre que disputaram durante
séculos. Em que autoridade se apoia a doutrina da coeternidade, que passou ao
estado de dogma? Na opinião dos homens que a engendraram. Mas esses homens em
que autoridade fundaram semelhante opinião? Não foi na de Jesus, pois que este
se declara subordinado; não foi na dos profetas que o anunciam como o enviado e
o servo de Deus. Em que documentos desconhecidos, mais autênticos do que os
Evangelhos, encontraram eles tal doutrina? Parece que só na consciência e na
superioridade de suas próprias luzes.
Deixemos, pois,
essas discussões vãs, que a nada conduzem e cuja própria solução, fosse esta
possível, não tornaria melhores os homens. Digamos que Jesus é Filho de Deus,
como todas as criaturas, que Ele chama a Deus Pai, como nós aprendemos a
tratá-lo de nosso Pai. É o Filho bem-amado de Deus, porque, tendo alcançado a
perfeição, que aproxima de Deus a criatura, possui toda a confiança e toda a
afeição de Deus. Ele se diz Filho único, não porque seja o único ser que haja
chegado à perfeição, mas porque era o único predestinado a desempenhar aquela
missão na Terra.
Se pode parecer
que a qualificação de Filho de Deus apoia a doutrina da divindade, o mesmo já
não se dá com a de Filho do homem, que também Jesus deu a si mesmo, em sua
missão, e que constituiu objeto de muitos comentários.
Para lhe
compreendermos o verdadeiro sentido, temos que remontar à Bíblia, na qual a
encontramos dada pelo próprio Deus ao profeta Ezequiel.
Tal a imagem do
Senhor, que me foi apresentada. Ao ver aquelas coisas, caí de rosto em terra e
ouvi uma voz que me falou assim: Filho do homem, tem-te de pé e Eu falarei
contigo. — E, tendo-me falado dessa maneira, o Espírito entrou em mim e me
firmou nos pés e ouvi que me falava, dizendo: Filho do homem, envio-te aos
filhos de Israel, a um povo apóstata, que se retirou de mim. Violaram até hoje,
eles e seus pais, a aliança que Eu com eles fizera (Ezequiel, 2:1 a 3).
Filho do homem,
eis que eles te prepararam grilhões; acorrentar-te-ão e dali não sairás
(Ezequiel, 3:25).
O Senhor me
dirigiu então a palavra, dizendo: — E tu, Filho do homem, ouve o que diz o
Senhor Deus à terra de Israel: o fim vem; vem esse fim nos quatro cantos da
terra (Ezequiel, 7:1 e 2).
No décimo dia do
décimo mês do nono ano, o Senhor me dirigiu a palavra, dizendo: — Filho do homem,
marca bem este dia em que o rei de Babilônia reuniu suas tropas diante de
Jerusalém (Ezequiel, 24:1 e 2).
Disse-me ainda o
Senhor estas palavras: — Filho do homem, vou ferir-vos com uma chaga e
tirar-vos o que há de mais agradável aos vossos olhos, mas não me fareis
lamentações fúnebres; não chorareis e lágrimas não vos correrão pelas faces. —
Gemereis em segredo e não vos enlutareis, como se faz pelos mortos; a vossa
coroa se conservará presa à vossa cabeça e tereis nos pés as vossas sandálias;
não cobrireis o vosso rosto e não comereis as viandas que se dão aos que se
acham de luto. — Falei então pela manhã ao povo e à tarde minha mulher morreu.
No dia seguinte, fiz o que Deus me ordenara (Ezequiel, 24:15 a 18).
O Senhor ainda
me falou e disse: — Filho do homem, profetiza com referência aos pastores de
Israel; profetiza e dize aos pastores: Eis o que diz o Senhor Deus: Ai dos pastores
de Israel que se apascentam a si mesmos; os pastores não apascentam seus rebanhos?
(Ezequiel, 34:1 e 2).
Então, eu o ouvi
que me falava, dentro da casa; e o homem que me estava próximo disse: — Filho
do homem, está aqui o lugar do meu trono, o lugar onde porei meus pés e onde
ficarei para sempre no meio dos filhos de Israel e a casa de Israel não
profanará mais o meu santo nome no futuro, nem eles, nem seus reis, com as suas
idolatrias, com os sepulcros de seus reis, nem com as nobres descendências (Ezequiel,
43:6 e 7).
Porque Deus não
ameaça como o homem e não entra em furor como o Filho do Homem (Judite, 8:15).
É evidente que a
qualificação de Filho do Homem quer aqui dizer: que nasceu do homem, por
oposição ao que está fora da Humanidade. A última citação, tirada do livro de
Judite, não permite dúvida quanto ao significado da expressão, usada em sentido
muito literal. Deus somente assim designaa Ezequiel, certamente para lhe
lembrar que, malgrado o dom de profecia que lhe fora concedido, ele não deixava
de pertencer à Humanidade e a fim de que não se considerasse de natureza
excepcional.
Jesus dá a si mesmo essa qualificação com persistência notável, pois só em circunstâncias muito raras Ele se diz Filho de Deus. Em sua boca, não pode ter ela outra significação, que não lembrar de não saíra de seus lábios.que também Ele pertence à Humanidade, identificando-se desse modo aos profetas que o precederam e aos quais se comparou, aludindo à sua morte, quando disse: Jerusalém, que matas os profetas! A insistência com que Ele se designa por Filho do homem parece um protesto antecipado contra a qualidade que, segundo previa, lhe seria dada mais tarde, a fim de ficar bem determinado que essa qualida
É de notar-se que, durante essa interminável polêmica qu continua, que acendeu fogueiras e fez correr rios de sangue, o que see apaixonou os homens por longa série de séculos e que ainda discutia era uma abstração, a natureza de Jesus, da qual se fizera a pedra angular do edifício, embora deste não falassem e hajam olvidado uma coisa, a que o Cristo disse ser toda a lei e os profetas: o amor de Deus e do próximo e a caridade, que Ele estabeleceu como condição expressa da salvação. Aferraram-se à questão da afinidade de Jesus com Deus e emudeceram com relação às virtudes que Ele recomendou e exemplificou.
O próprio Deus
ficou apagado, ante a exaltação da personalidade do Cristo. No símbolo de
Niceia, diz-se apenas: Cremos num só Deus etc. Mas como é esse Deus? Nenhuma menção
ali há dos seus atributos essenciais: a soberana bondade e a soberana justiça.
É que estas palavras teriam sido a condenação dos dogmas que consagram a sua
parcialidade para com certas criaturas, a sua inexorabilidade, o seu ciúme, a
sua cólera, o seu espírito de vindita, e com que justificaram as crueldades
cometidas em seu nome.
Se o símbolo de
Niceia, que se tornou o fundamento da fé católica, estava conforme ao espírito
do Cristo, por que o anátema com que ele termina? Não está aí uma prova de que
ele é obra da paixão dos homens? A que se deve, aliás, a sua adoção? À pressão
do imperador Constantino, que dele fez uma questão mais política do que
religiosa. Sem sua ordem, o concílio de Niceia não se houvera realizado; sem a
intimidação que ele exerceu, é mais que provável que o Arianismo levasse a
melhor. Tudo, pois, dependeu da autoridade soberana de um homem, que não
pertence à Igreja, que reconheceu, mais tarde, o erro político que cometera e
que inutilmente procurou voltar atrás, conciliando os partidos. Unicamente
daquela autoridade dependeu não haver arianos em vez de católicos e de não ser hoje
o Arianismo a ortodoxia e o Catolicismo a heresia.
Após dezoito
séculos de lutas e disputas vãs, no curso das quais foi posta inteiramente de
lado a parte mais essencial do ensino do Cristo, a única que podia garantir a
paz para a Humanidade, toda gente se acha cansada dessas discussões estéreis,
que só a perturbações conduziram, gerando a incredulidade, e cujo objeto já não
satisfaz à razão.
A opinião geral
manifesta hoje uma tendência acentuada a voltar às ideias fundamentais da
Igreja primitiva e à parte moral dos ensinamentos do Cristo, por ser a única
que pode tornar melhores os homens. Essa é clara, positiva e não pode abrir
ensejo a nenhuma controvérsia. Se, desde o princípio, a Igreja houvesse tomado
esse caminho, seria agora onipotente em vez de estar em declínio. Houvera
congregado a imensa maioria dos homens, em lugar de ter sido esfacelada pelas
facções.
Quando marcharem
sob essa bandeira, os homens se darão as mãos fraternalmente, em vez de se
anatematizarem e amaldiçoarem, por questões que quase nunca compreendem.
Aquela tendência
da opinião é sinal de que chegou o momento de ser levada a questão para o
verdadeiro terreno.
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário