VII - Pri obsedo kaj posedo.
56. Obsedo estas
la potenco, kiun malicaj Spiritoj akiras super iuj personoj, celante ĉi tiujn
sklavigi kaj submeti al sia volo, pro la plezuro, kiun ili ĝuas, farante
malbonon.
Kiam Spirito,
bona aŭ malbona, volas influi sur iun homon, li ĉi tiun envolvas, por tiel
diri, en sian perispiriton kvazaŭ en mantelon. Pro la interpenetrado de la
fluidoj, la pensoj kaj voloj de ambaŭ interkonfuziĝas, kaj la Spirito, povante
uzi lian korpon kvazaŭ sian propran, igas lin, laŭ sia volo, agi, paroli,
skribi, desegni, kiel faras mediumoj. Se la Spirito estas bona, lia agado estas
milda, bonfara, kaj instigas la personon nur al bonaj agoj; se malbona, li
puŝas al agoj malbonaj; se perversa kaj malica, la Spirito lin stringas kvazaŭ
en ia reto, paralizas al li la volon kaj eĉ la juĝon, kiujn li sufokas per sia
fluido, kiel oni sufokas fajron sub tavolo da akvo; igas la personon pensi,
paroli, agi anstatau li; lin puŝas, kontraŭ lia volo, al ekstravagancaj aŭ
ridindaj agoj; resume lin magnetizas, ĵetas en moralan katalepsion, kaj la
persono fariĝas blinda instrumento de lia volo. Tia estas la kaŭzo de la
obsedo, de la fascinado kaj de la subjugigo, kiuj montriĝas en diversaj gradoj
de intenseco. La paroksismon de la subjugigo oni vulgare nomas posedo. Indas
rimarki, ke en tiu stato la persono ofte konscias la ridindecon de sia ago sed
estas devigita ĝin fari, kiel se homo pli forta ol li devigus lin kontraŭvole
movi siajn brakojn, krurojn kaj langon.
57. Ĉar la
Spiritoj ĉiam ekzistis, ankaŭ en ĉiuj tempoj ili ludis saman rolon. Tiu rolo
troviĝas en la Naturo, kion pruvas la granda nombro da personoj obseditaj aŭ,
se oni preferas, poseditaj, antaŭ ol oni parolis pri Spiritoj aŭ, en la nuno,
antaŭ ol oni aŭdis paroli pri Spiritismo kaj pri mediumoj. Estas do spontana la
agado de la Spiritoj, bonaj aŭ malbonaj; la agado de ĉi-lastaj kaŭzas en la
morala, eĉ en la fizika, ekonomio multegon da perturboj, kiujn oni atribuis al
eraraj kaŭzoj. La malbonaj Spiritoj estas nevideblaj malamikoj, des pli danĝeraj
ju malpli oni suspektas ilian agadon. Spiritismo, ilin malkaŝante, montras
novan kaŭzon de certaj malbonaĵoj trafantaj la homaron. Post ekkono de la
kaŭzo, oni ne plu kontraŭbatalos la malbonon per rimedoj, kiujn oni jam rekonas
senutilaj; oni serĉos aliajn pli efikajn. Nu, kio kondukis al la malkovro de
tiu kaŭzo? La mediumeco. Ja dank’al mediumeco tiuj nevideblaj malamikoj elperfidis
sian ĉeeston; ĝi faris kun ili tiel same, kiel mikroskopo faris kun la senlime
malgrandaj estaĵoj: ĝi tutan mondon malkaŝis. Spiritismo ne altiris la
malbonajn Spiritojn; krom ĉi tiujn senvualigi, ĝi ankaŭ liveris la rimedojn por
nuligi al ili la agadon kaj, sekve, ilin forigi. Ne ĝi do alportis la malbonon,
ĉar ĉi tiu ekzistas de ĉiuj tempoj: ĝi male alportas forigilon kontraŭ la
malbono, elmontrante ties kaŭzon. Kiam oni fine agnoskos la agadon de la
nevidebla mondo, tiam oni havos la ŝlosilon de sennombra amaso da nekomprenataj
fenomenoj, kaj la Scienco, riĉigita per tiu nova leĝo, vidos novajn horizontojn
malfermiĝi antaŭ ĝi. Kiam la Scienco tien alvenos? Tiam, kiam ĝi ne plu
konfesos la materialismon, ĉar ĉi tiu já bremsas ĝian flugon, kontraŭmetante al
ĝi netranspaseblan baron.
58. Ĉar estas
malbonaj Spiritoj, kiuj obsedas, kaj bonaj Spiritoj, kiuj protektas, oni al si
demandas, ĉu la malbonaj estas pli povaj ol la bonaj. Ne la bona Spirito estas
pli malforta, sed ja la mediumo ne sufiĉe fortas por deskui de si la mantelon
ĵetitan sur lin, por liberiĝi el la brakoj, kiuj lin ĉirkaŭpremas kaj en kiuj,
ni devas diri, li kelkfoje plezuras. Estas kompreneble, ke, en ĉi tiu okazo, la
bona Spirito ne povus superi, ĉar al li oni preferas la alian. Sed ni nun
supozu ĉe la mediumo la deziron malimplikiĝi de tiu fluideca envolvaĵo, de kie lia
propra estas sorbigita tiel same, kiel vesto penetrita per humideco: ĉi-okaze
ne sufiĉos nura deziro; eĉ la volo mem ne ĉiam sufiĉas.
Temas pri lukto
kun kontraŭulo; nu, kiam du homoj korpe interbatalas, estas tiu kun pli fortaj
muskoloj, kiu renversas la alian. Kun Spirito, ne korpa sed ja spirita devas
esti la lukto, kaj ĉiam ankoraŭ venkas tiu pli forta. Ĉi tie la forto sidas en
la aŭtoritato, kiun oni povas havi super la Spirito, kaj tiu aŭtoritato fontas
el la morala supereco. Ĉi tiu similas la sunon, kiu disigas la nebulon per la
potenco de siaj radioj. Penadi por boniĝi, por pliboniĝi se oni jam estas bona,
por puriĝi je siaj neperfektaĵoj, unuvorte por morale kiel eble pli altiĝi, tia
estas la rimedo por ekhavi ordonpovon super la malsuperaj Spiritoj, por ilin
forpeli. Alie ili primokos ĉian ordonon. (La Libro de la Mediumoj, n-roj 252
kaj 279)
Sed, oni
demandos, kial la protektantaj Spiritoj ne devigas ilin foriĝi? Ili sendube
povas kaj kelkfoje ja ĝin faras. Sed permesante la lukton ili ankaŭ certigas
meriton al la venko. Se ili lasas barakti personojn meritajn en certaj rilatoj,
tio estas por elprovi ties persistemon kaj al ili akirigi pli da forto sur la
kampo de bono; estas por ĉi tiuj iaspeca morala gimnastiko.
Certaj personoj
sendube preferus alian, pli facilan recepton por forpeli malbonajn Spiritojn:
ekzemple kelke da vortoj aŭ signoj, kio al ili pli facilus ol korekti siajn
malvirtojn. Ni bedaŭras, sed ni konas neniun alian rimedon efikan por venki
malamikon, ol fariĝi pli forta ol li. Kiam oni malsanas, oni devas rezignacie
preni medikamenton, kiel ajn amara ĝi estus; sed ankaŭ, kiam oni havis la
kuraĝon ĝin trinki, kiel bone kaj kiel forta oni sentas sin! Oni devas do konvinkiĝi,
ke, por atingi tiun celon, ekzistas nek ritaj paroloj, nek formuloj, nek
talismanoj, nek iaj ajn materialaj signoj. La malbonaj Spiritoj ĉiujn priridas
kaj ofte plezuras, ilin rekomendante kaj ĉiam zorgante ilin prezenti kiel nepre
efikajn, por tiel pli facile kapti la konfidon de tiuj, kiujn ili volas trompi
kaj kiuj, fidante la efikecon de la procedo, sentime lasas sin kapti.
Antaŭ ol esperi
la bridadon de malbona Spirito, necesas, ke oni bridu sin mem. El ĉiuj rimedoj
akiri forton por tion atingi, la plej efika estas la volo helpata de la preĝo,
sed oni bone komprenu, preĝo el la koro, ne preĝo el paroloj, en kiuj pli
partoprenas la buŝo ol la penso. Necesas preĝi al sia gardanĝelo kaj al la bonaj
Spiritoj, ke ili nin protektu en la lukto; sed ne sufiĉas peti ilin pri forpelo
de la malbonaj Spiritoj; estas necese memori ĉi tiun maksimon: helpu vin mem,
kaj la ĉielo vin helpos, krom ankaŭ petegi ilin pri la forto, kiu al ni mankas,
por venki niajn malbonajn inklinojn, al ni pli malutilajn ol la malbonaj
Spiritoj, ĉar ja estas tiaj inklinoj, kiuj ilin altiras tiel same, kiel putraĵo
altiras rabobirdojn. Preĝi ankaŭ por la obsedanta Spirito estas al li reciproki
malbonon per bono, kaj montriĝi pli bona ol li jam atestas superecon. Per
persistado, oni atingas, ke li revenu al pli bonaj sentoj, kaj el persekutanto
oni faras dankan estulon.
Resume, la fervora preĝo kaj la seriozaj klopodoj por pliboniĝi estas la solaj rimedoj por forigi la malbonajn Spiritojn, kiuj rigardas mastroj tiujn, kiuj faras la bonon, dum ilin ridigas la formuloj kaj ilin ekscitas kolero kaj malpacienco. Necesas ja ilin lacigi, montrante sin pli pacienca ol ili.
Sed kelkfoje
okazas, ke la subjugigo kreskas ĝis tia grado, ke ĝi paralizas la volon de la
obsedato, kaj oni ne povas de li atendi ian seriozan kunhelpon. Precipe tiam la
interhelpo de triuloj fariĝas necesa, ĉu per preĝo, ĉu per magneta agado. Sed la
forto de tiu interhelpo ankaŭ dependas de la morala aŭtoritato, kiun tiuj
personoj povus havi super la Spiritoj, ĉar, se ili ne pli valoras ol la Spiritoj,
ilia agado restas senutila. La magneta agado, en ĉi tiu okazo, havas kiel
efikon penetrigi la fluidon de la obsedato per iu pli bona fluido kaj elimini
la fluidon de la malbona Spirito. Per sia agado, la magnetizisto devas havi la
duoblan celon, oponi unu moralan forton al alia morala forto kaj estigi ĉe la
obsedato, por uzi materialan komparon, iaspecan kemian reakcion, forigante unu
fluidon helpe de alia fluido. Tiamaniere li ne nur estigas bonefikan liberiĝon
sed ankaŭ liveras forton al organoj febliĝintaj pro longa kaj ofte potenca
ĉirkaŭpremo. Oni cetere komprenas, ke la povo de la fluideca agado estas rekte
proporcia ne nur al la energio de la volo sed precipe al la kvalito de la
penetrigita fluido, kaj ke, laŭ tio, kion ni diris, tiu kvalito dependas de la
instruiteco kaj de la moralaj ecoj de la magnetizisto. El tio sekvas, ke
ordinara magnetizisto, kiu maŝine agus por nur kaj simple magnetizi, malmulte
aŭ efektive neniom produktus. Nepre necesas unu spiritista magnetizisto, kiu
plenkonscie agu kun la intenco estigi ne somnambulan staton aŭ ian organan
resaniĝon sed ja la rezultatojn, kiujn ni ĉi-supre priskribis. Evidentas, krom
tio, ke tiucela magneta agado ne povas ne esti utila en la okazoj de ordinara
obsedo, ĉar tiam, se la magnetizisto estas helpata de la volo de la obsedato,
la Spiriton do kontraŭbatalas ne unu, sed du adversuloj.
Necesas ankaŭ diri,
ke oni ofte kulpigas la Spiritojn pri malicaĵoj, kiujn ili tute ne respondecas.
Certaj malsanaj statoj kaj aberacioj, kiujn oni atribuas al ia nevidebla kaŭzo,
kelkfoje simple devenas de la Spirito de la persono mem. La ĉagrenoj, kiujn oni
ordinare koncentras sur sin mem, ĉefe la amaj elreviĝoj, donas kaŭzon al multe
da ekscentraj agoj malprave atribuataj al obsedo. La homo ofte estas sia propra
obsedanto.
Ni fine aldonu,
ke certaj obstinaj obsedoj, precipe ĉe iuj meritaj personoj, kelkfoje estas
parto de la elprovoj, al kiuj ili estas elmetitaj. “Eĉ okazas, iafoje, ke la
obsedo estas ia tasko trudita al la obsedato, nome ke li devas labori por la
revirtiĝo de la obsedanto, kiel patro por la korektado de malvirta filo.”
(Pliaj detaloj
troveblaj en La Libro de la Mediumoj.)
La preĝo
ĝenerale estas potenca helprimedo por liberigo de la obsedatoj, sed en tia
okazo povas efiki ne preĝo nur buŝe parolata, eldirata kun indiferento, kvazaŭ
ia banala formulo; necesas ardanta preĝo, kiu samtempe estu iaspeca mensa
magnetizado. Per la penso, oni povas direkti sur la pacienton ian sanigan,
fluidecan fluon, kies forto estas proporcia al la intenco. La preĝo do havas
kiel efikon ne nur alvoki fremdan helpon, sed ankaŭ estigi fluidecan agadon.
Kion ne povas fari unu sola persono, tion ofte povas pluraj personoj kun komuna
intenco per kolektiva kaj konstanta preĝado, ĉar la nombro kreskigas la
potencon de la agado.
59. La
senefikeco de ekzorco, en la okazoj de obsedo, konstateblas per la sperto, kaj
estas pruvite, ke, anstataŭ malpliigi, ĝi preskaŭ ĉiam pligrandigas la
malbonon. La kaŭzo kuŝas en tio, ke la tuta influado venas de la morala
aŭtoritato super la malbonaj Spiritoj, ne de ia ekstera ago, de la efiko de
paroloj kaj signoj. Ekzorco konsistas en ceremonioj kaj formuloj ja priridataj
de la malbonaj Spiritoj, kiuj tamen cedas al la morala supereco, kiu al ili sin
trudas. Ili vidas tiujn, kiuj per senpovaj rimedoj volas ilin potenci, kiuj
kredas ilin timigi per vana pompo, kaj ĉi-okaze ili penas montriĝi kiel la plej
fortaj, tiucele pliintensigante siajn klopodojn. Ili similas al ektimema
ĉevalo, kiu terenĵetas mallertan rajdanton sed kiu obeas sian mastron. Nu, ĉi
tie la vera mastro estas la homo kun pli pura koro, ĉar ja ĉi tiun la bonaj
Spiritoj elaŭdas.
60. Kion Spirito
povas fari kun unu homo, tion povas fari pluraj Spiritoj samtempe kun pluraj
homoj kaj doni al la obsedo epidemian karakteron. Nubo da malbonaj Spiritoj
povas invadi iun lokon kaj tie diversmaniere manifestiĝi. Estis ja unu tiaspeca
epidemio, kiu disvastiĝis tra Judujo en la tempo de la Kristo. Nu, la Kristo,
pro sia nemezurebla morala supereco, havis tielan aŭtoritaton super la demonoj
aŭ malbonaj Spiritoj, ke sufiĉis al li ordoni, ke ili foriru, por ke ili tiel
agu, kaj li por tiu celo uzis nek signojn, nek formulojn.
61. Spiritismo
baziĝas sur la observado de faktoj rezultantaj el la rilatoj inter la mondoj
videbla kaj nevidebla. Estante en la Naturo, tiuj faktoj fariĝis en ĉiuj epokoj
kaj abundas precipe en la sanktaj libroj de ĉiuj religioj, ĉar ili servis kiel
bazo por la pliparto de la kredoj. Estas ĝuste pro ilia miskompreno, ke la
Biblio kaj la Evangelioj prezentas tiom da obskuraj lokoj, kiujn oni
interpretis en malsamaj sencoj. Spiritismo portas la ŝlosilon, kiu faciligos
ilian komprenon.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
VII – Da
obsessão e da possessão
56. A obsessão
consiste no domínio que os maus Espíritos assumem sobre certas pessoas, com o
objetivo de as escravizar e submeter à vontade deles, pelo prazer que
experimentam em fazer o mal.
Quando um
Espírito, bom ou mau, quer atuar sobre um indivíduo, envolve-o, por assim
dizer, no seu perispírito, como se fora um manto. Interpenetrando-se os
fluidos, os pensamentos e as vontades dos dois se confundem e o Espírito,
então, se serve do corpo do indivíduo, como se fosse seu, fazendo-o agir à sua
vontade, falar, escrever, desenhar, quais os médiuns. Se o Espírito é bom, sua
atuação é suave, benfazeja, não impele o indivíduo senão à prática de atos
bons; se é mau, força-o a ações más. Se é perverso e malfazejo, aperta-o como
numa teia, paralisa-lhe até a vontade e mesmo o juízo, que ele abafa com o seu
fluido, como se abafa o fogo sob uma camada d’água. Fá-lo pensar, falar, agir
em seu lugar, impele-o, a seu mau grado, a atos extravagantes ou ridículos;
magnetiza-o, em suma, lança-o num estado de catalepsia moral e o indivíduo se
torna um instrumento da sua vontade. Tal a origem da obsessão, da fascinação e
da subjugação que se produzem em graus muito diversos de integridade. À
subjugação, quando no paroxismo, é que vulgarmente dão o nome de possessão. É
de notar-se que, nesse estado, o indivíduo tem muitas vezes consciência de que
o que faz é ridículo, mas é forçado a fazê-lo, tal como se um homem mais
vigoroso do que ele o obrigasse a mover, contra a vontade, os braços, as pernas
e a língua.
57. Pois que os
Espíritos existiram em todos os tempos, também desde todos os tempos
representaram o mesmo papel, porque esse papel é da natureza e a prova está no
grande número que sempre houve de pessoas obsidiadas, ou possessas, se o
preferirem, antes que se falasse de Espíritos, ou que, nos dias atuais, se ouvisse
falar de Espiritismo, nem de médiuns. É, pois, espontânea a ação dos Espíritos,
bons ou maus; a destes produz uma imensidade de perturbações na economia moral
e mesmo física, perturbações que, por ignorância da verdadeira causa, atribuíam
a causas errôneas. Os Espíritos maus são inimigos invisíveis, tanto mais
perigosos, quanto da ação deles não se suspeitava. Desmascarando-os, o
Espiritismo revela uma nova causa de certos males da Humanidade. Conhecida a
causa, não mais se procurará combater o mal por meios que já se sabem inúteis;
procurar-se-ão outros mais eficazes. Ora, que foi o que fez se descobrisse
aquela causa? A mediunidade. Foi pela mediunidade que esses inimigos ocultos traíram
a sua presença; ela foi para eles o que o microscópio foi para os infinitamente
pequenos: revelou todo um mundo. O Espiritismo não atraiu os maus Espíritos:
desvendou-os e forneceu os meios de se lhes paralisar a ação e, por
conseguinte, de afastá-los. Não foi ele quem trouxe o mal, visto que o mal
existe desde todos os tempos; ele, ao contrário, dá remédio ao mal,
apontando-lhe a causa. Uma vez reconhecida a ação do Mundo Invisível, ter-se-á
a explicação de um sem-número de fenômenos incompreendidos e a Ciência,
enriquecida com o conhecimento dessa nova lei, verá abrir-se diante de si novos
horizontes. Quando chegará ela a isso? Quando deixar de professar o
materialismo, porquanto o materialismo lhe detém o voo, opondo-lhe
intransponível barreira.
58. Pois que há
Espíritos maus que obsidiam e Espíritos bons que protegem, perguntam muitos se
os primeiros são mais poderosos do que os segundos.
Não é que o bom
Espírito seja mais fraco; o médium é que não tem força bastante para alijar de
si o manto que lhe atiraram em cima, para se desprender dos braços que o
enlaçam e nos quais, cumpre dizê-lo, às vezes se compraz. Neste caso,
compreende-se que o bom Espírito não possa levar vantagem, pois que o outro é
preferido. Admitamos, porém, que a vítima deseje desembaraçar-se do envoltório
fluídico que penetra o seu, como a umidade penetra as roupas. Esse desejo nem
sempre bastará. A própria vontade nem sempre é suficiente.
Trata-se de
lutar contra um adversário. Ora, quando dois homens lutam corpo a corpo, aquele
que dispõe de mais fortes músculos é que abate o outro. Com um Espírito tem-se
de lutar, não corpo a corpo, mas Espírito a Espírito e é ainda o mais forte que
triunfa. Aqui, a força reside na autoridade que se possa exercer sobre o obsessor
e essa autoridade está subordinada à superioridade moral. Esta é como o Sol que
dissipa o nevoeiro pela potencialidade dos seus raios. Esforçar-se por ser bom,
por se tornar melhor se já é bom, por purificar-se de suas imperfeições, por,
numa palavra, elevar-se moralmente o mais possível, tal o meio de o encarnado adquirir
o poder de mandar sobre os Espíritos inferiores, para os afastar. De outro modo
estes zombarão das suas injunções (Ver O livro dos médiuns, it. 252 e 279).
Entretanto,
objetar-se-á, por que os Espíritos protetores não lhes ordenam que se retirem?
Sem dúvida, podem fazê-lo e algumas vezes o fazem. Mas, permitindo a luta,
deixam ao atacado o mérito da vitória. Se consentem que se debatam criaturas
que, sob certos aspectos, têm seus merecimentos, é para lhes experimentar a
perseverança e para levá-las a adquirir mais força no campo do bem. A luta é
uma espécie de ginástica moral.
Muitas pessoas
prefeririam certamente outra receita mais fácil para repelirem os maus
Espíritos: por exemplo, algumas palavras que se proferissem, ou alguns sinais
que se fizessem, o que seria mais simples do que corrigir-se alguém de seus
defeitos. Sentimos muito; porém, nenhum meio eficaz conhecemos de vencer-se um
inimigo, senão o fazer-se mais forte que ele. Quando estamos doentes, temos que
resignar-nos a tomar um medicamento, por muito amargo que seja, mas também, se
tivermos tido a coragem de bebê-lo, como nos sentimos bem e fortes! Temos pois
que nos persuadir de que não há, para alcançarmos aquele resultado, nem
palavras sacramentais, nem fórmulas, nem talismãs, nem sinais materiais
quaisquer. De tudo isso riem-se os maus Espíritos e não raro se comprazem em
indicar alguns, tendo sempre o cuidado de afirmá-los infalíveis, para
melhormente captarem a confiança daqueles a quem querem iludir, porque, então,
estes, confiantes nas virtudes do processo aconselhado, se entregam sem receio.
Antes de
pretender, quem quer que seja, domar um Espírito mau, precisa cuidar de
domar-se a si mesmo. De todos os meios de adquirir-se força para chegar a isso,
o mais eficiente é a vontade secundada pela prece, a prece do coração,
entenda-se, e não a de palavras, das quais a boca participa mais do que o
pensamento. Precisamos pedir ao nosso anjo guardião e aos bons Espíritos que
nos assistam na luta; não basta, porém, lhes peçamos que afastem o Espírito
mau; devemos lembrar-nos desta máxima: ajuda-te a ti mesmo e o Céu te ajudará e
rogar-lhes, sobretudo, a força que nos falta para vencermos os nossos maus
pendores, que são, para nós, piores que os maus Espíritos, porquanto são esses
pendores que os atraem, como a podridão atrai as aves de rapina. Orando também
pelo Espírito obsessor, retribuir-lhe-emos com o bem o mal que nos queira e nos
mostraremos melhores do que ele, o que já é uma superioridade. Com
perseverança, acaba-se as mais das vezes por induzi-lo à posse de melhores
sentimentos e a transformá-lo de perseguidor em amigo grato.
Em resumo: a
prece fervorosa e os esforços sérios que a criatura faça por melhorar-se
constituem os únicos meios de ela afastar os maus Espíritos, que reconhecem
como seus senhores aqueles que praticam o bem, enquanto as fórmulas lhes
provocam o riso, do mesmo modo que a cólera e a impaciência os excitam. Precisa
o perseguido cansá-los, demonstrando-se mais paciente do que eles.
Por vezes
acontece que a subjugação avulta até o ponto de paralisar a vontade do
obsidiado, do qual nenhum concurso sério se pode esperar. Aí, principalmente, é
que a intervenção de terceiros se torna necessária, quer por meio da prece,
quer pela ação magnética. Mas também a força dessa intervenção depende do
ascendente moral que os interventores possam ter sobre os Espíritos; se não
valerem mais do que estes, improfícua será a ação que desenvolvam. A ação
magnética, no caso, tem por efeito introduzir no fluido do obsidiado um fluido
melhor e eliminar o do mau Espírito. Ao operar, deve o magnetizador objetivar
duplo fim: o de opor a uma força moral outra força moral e produzir sobre o
paciente uma espécie de reação química, para nos servirmos de uma comparação
material, expelindo um fluido com o auxílio de outro fluido. Dessa forma, não
só opera um desprendimento salutar, como igualmente fortalece os órgãos
enfraquecidos por longa e vigorosa constrição. Compreende-se, em suma, que o
poder da ação fluídica está na razão direta não somente da energia da vontade, mas,
sobretudo, da qualidade do fluido introduzido e, segundo o que deixamos dito,
que essa qualidade depende da instrução e das qualidades morais do
magnetizador. Daí se segue que um magnetizador ordinário, que atuasse
maquinalmente, apenas por magnetizar, fraco ou nenhum efeito produziria. É de
toda a necessidade um magnetizador espírita, que atue com conhecimento de
causa, com a intenção de obter, não o sonambulismo ou uma cura orgânica, porém,
os resultados que vimos de descrever. É, além disso, evidente que uma ação magnética
dirigida neste sentido não pode deixar de ser muito proveitosa nos casos de
obsessão ordinária, porque, então, se o magnetizador tem a auxiliá-lo a vontade
do obsidiado, o Espírito se vê combatido por dois adversários em lugar de um.
Cumpre também
dizer que amiúde se atribuem aos Espíritos maldades de que eles são inocentes.
Alguns estados doentios e certas aberrações que se lançam à conta de uma causa
oculta, derivam do Espírito do próprio indivíduo.
As
contrariedades que de ordinário cada um concentra em si mesmo, principalmente
os desgostos amorosos, dão lugar, com frequência, a atos excêntricos, que fora
errôneo considerar-se fruto da obsessão. O homem não raramente é o obsessor de
si mesmo.
Acrescentemos,
por fim, que algumas obsessões tenazes, sobretudo em pessoas de mérito, fazem
às vezes parte das provações a que essas pessoas estão sujeitas. Acontece mesmo
que a obsessão, quando simples, é uma tarefa imposta ao obsidiado, qual a de
trabalhar pela regeneração do obsessor, como um pai pela de um filho vicioso.
(Para maiores
particularidades, veja-se O livro dos médiuns).
Em geral, a
prece é poderoso meio auxiliar da libertação dos obsidiados; nunca, porém, a
prece só de palavras, dita com indiferença e como uma fórmula banal, será eficaz
em semelhante caso. Faz-se mister uma prece ardente, que seja ao mesmo tempo
uma como magnetização mental. Pelo pensamento, pode-se encaminhar para o
paciente uma corrente fluídica salutar, cuja potência guarda relação com a
intenção. A prece, pois, não tem apenas por efeito invocar um auxílio estranho,
mas exercer uma ação fluídica. O que uma pessoa, só, não pode fazer, podem-no,
quase sempre, muitas pessoas unidas pela intenção numa prece coletiva e
reiterada, visto que o número aumenta a potencialidade da ação.
59. A
experiência comprova a ineficácia do exorcismo, nos casos de possessão, e
provado está que quase sempre aumenta o mal, em vez de atenuá-lo. A razão se
encontra em que a influência está toda no ascendente moral exercido sobre os
maus Espíritos, e não num ato exterior, na virtude das palavras e dos gestos. O
exorcismo consiste em cerimônias e fórmulas de que zombam os maus Espíritos
que, entretanto, cedem à autoridade moral que se lhes impõe. Eles veem que os
querem dominar por meios impotentes, que pensam intimidá-los por um vão aparato
e, então, se empenham em mostrar-se os mais fortes e para isso redobram de
esforços. São quais cavalos espantadiços que dão em terra com o cavaleiro
inábil e que obedecem quando topam com um que os governa. Ora, aqui, quem realmente
manda é o homem de coração mais puro, porque é a ele que os bons Espíritos de
preferência atendem.
60. O que pode
um Espírito fazer com um indivíduo, podem-no muitos Espíritos com muitos
indivíduos simultaneamente e dar à obsessão caráter epidêmico. Uma nuvem de
maus Espíritos invade uma localidade e aí se manifestam de diversas maneiras.
Foi uma epidemia desse gênero que se abateu sobre a Judeia ao tempo do Cristo.
Ora, o Cristo, pela sua imensa superioridade moral, tinha sobre os demônios ou
maus Espíritos tal autoridade, que bastava lhes ordenasse que se retirassem
para que eles o fizessem e, para isso, não empregava fórmulas nem gestos ou
sinais.
61. O
Espiritismo se funda na observação dos fatos que resultam das relações entre o
mundo visível e o Mundo Invisível. Estando na ordem dos da natureza, esses
fatos se produziram em todas as épocas e abundam principalmente nos livros
sagrados de todas as religiões, pois que serviram de base à maioria das
crenças. Por não os terem os homens compreendido, é que a Bíblia e os
Evangelhos apresentam tantas passagens obscuras e que foram interpretadas em
sentidos diferentes. O Espiritismo traz a chave que lhes facilitará a
inteligência.
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário