Pereiga Influado de la Materiismaj Ideoj.
Pri la artoj ĝenerale kaj ilia regenerado
per Spiritismo
Legiĝas ĉe Kuriero el Parizo de la
Ilustrita Mondo, de la 19ª de Decembro 1868:
“Carmouche
skribis pli ol ducent komediojn kaj vodevilojn, kaj en nia tempo oni apenaŭ
scias lian nomon. Tiel estas, ĉar terure efemeras la dramista gloro, kiu tiom
ekscitas la avidon. Krom se oni aŭtoris eminentajn ĉefverkojn, oni estas
kondamnita vidi sian nomon fali en forgeson, tuj post kiam oni ĉesas aktivi. Eĉ
dum aktivado mem, oni restas nekonata de la plimulto. Rigardante afiŝon, la
publiko efektive nur atentas la titolon de la teatraĵo; malmulte gravas la nomo
de ĝia verkinto. Provu prezenti al vi la nomon de tiu, kiu skribis tian aŭ tian
ĉarman verkon, kies memoron vi konservis; al vi estos preskaŭ ĉiam neeble
respondi. Kaj ju pli pluen ni iros, des pli tiel estos, ĉar la materialaj zorgoj
ĉiam pli kaj pli substituiĝas al la artismaj interesoj.
“Ĝuste pri tiu
temo Carmouche rakontis tipan anekdoton. Mi konversaciis, li diris, kun mia
librobrokantisto pri lia malgranda komerco, kaj li tiel sin esprimis: “Ĝi ne
malbone statas, sinjoro, sed ĝi ŝanĝiĝas; ne plu vendiĝas la samaj artikloj.
Iam, kiam dekokjarulo venis al mi, tio estis naŭfoje en dek por peti min pri
rimvortaro; hodiaŭ li venas serĉe de gvidlibro por borsaj operacioj.”
La materialaj
zorgoj ja substituiĝas al la artismaj interesoj, sed ĉu alie povus esti, kiam
oni penas koncentri ĉiujn pensojn de l’ homo sur la karnan vivon kaj detrui en
li ĉian esperon, ĉian aspiron trans la nuna ekzistado? Tia estas logika,
neevitebla sekvo por tiu, kiu nenion vidas ekster la malvasta rondo de la nuna
vivo. Kiam oni vidas nenion malantaŭ, antaŭ aŭ super si, sur kion ja povas
koncentriĝi la penso krom nur sur la punkton, en kiu oni troviĝas? La sublimeco
de la arto sidas en la poezieco de la idealo, kiu nin eksteren transportas el
la malvasta sfero de niaj aktivecoj; sed la idealo troviĝas ĝuste en tiu
ekstermateria regiono, en kiun oni ne penetras krom per la penso, kiun la imago
konceptas, sed kiun la korpaj okuloj ne perceptas; nu, kian inspiron povas
ĉerpi la spirito el la ideo de la nenio?
Ĉu la pentristo,
kiu nur vidintus la bruman ĉielon, la aridajn kaj monotonajn stepojn de Siberio
kaj kiu kredus, ke tie troviĝas la tuta universo, ĉu li povus koncepti kaj
priskribi la brilon kaj la tonriĉecon de la tropika naturo? Kiel vi volas, ke
viaj artistoj kaj viaj poetoj transportu vin en regionojn, kiujn ili ne vidas
per la okuloj de la animo, kiujn ili ne komprenas kaj kiujn ili eĉ ne kredas?
La spirito povas
identiĝi nur kun tio, pri kio li scias, aŭ kredas, ke ĝi estas veraĵo, kaj tiu
veraĵo, eĉ se morala, fariĝas por li realaĵo, kiun li des pli bone esprimas ju
pli bone li ĝin sentas; nu, se al la kompreno de la afero li aligas la
flekseblecon de la talento, tiam li transigas siajn proprajn impresojn en
aliulajn animojn; sed kiajn impresojn povas estigi tiu, kiu da ili havas
neniom?
Por materialisto
la realaĵo estas la Tero: lia korpo por li estas ĉio, tial ke ekstere nenio
ekzistas, ĉar lia penso mem estingiĝas kun la diseriĝo de la materio, same kiel
fajro kaj brulaĵo. Li povas esprimi per la lingvo de arto nur tion, kion li
vidas kaj sentas; nu, se li vidas kaj sentas nur la palpeblan materion, li do
nenion alispecan povas transigi. Kie li nur vidas la malplenon, tie li ja
nenion povas ĉerpi. Se li sin ĵetas en tiun al li nekonatan mondon, li tien
eniras kiel blindulo, kaj, malgraŭ siaj penoj por altiĝi agorde al idealismo,
li tamen ĉiam restas ĉe prozeco, kiel birdo senflugila.
La dekadenco de
la artoj, en ĉi tiu jarcento, estas la neevitebla rezulto el la koncentriĝo de
la pensoj sur la materialajn aferojn, kaj tiu koncentriĝo siavice rezultis el
la manko de ĉia kredo al la spirita naturo de la estulo. La jarcento rikoltas
nur tion, kion ĝi semis. Kiu semas ŝtonojn, ne povas fruktojn rikolti. La artoj
eliros el sia torporo nur per ia reago en direkto al la spiritualismaj ideoj.
Kaj kiel povus
pentristo, poeto, literatoro, muzikisto ligi siajn nomojn al daŭraj verkoj, se
ili mem plejparte ne kredas la estontecon de siaj verkoj; se ili tute ne
konscias, ke la leĝo de progreso, tiu nevenkebla potenco, trenanta post si la
universojn sur la vojo de la senfino, petas al ili ion pli ol palajn kopiojn de
la majstroverkoj de la pasintatempaj artistoj! Oni memoras la Fidiojn, la
Apelojn, la Rafaelojn, la Mikelanĝelojn, brilajn lumturojn elstarantajn el la
obskuro de la forfluintaj jarcentoj kvazaŭ brilegaj steloj meze en profunda
tenebro; sed kiu pensos rimarki la brileton de iu lampo luktanta kontraŭ la
helega suno en iu bela somera tago?
Ekde la
historiaj tempoj, la mondo marŝis per paŝoj de giganto; la filozofioj de la
primitivaj popoloj grade transformiĝis. La artoj sin apogantaj al la
filozofioj, kiuj estas ties idealigita agnosko, ankaŭ devis modifiĝi kaj transformiĝi.
Estas matematike ĝusta la aserto, ke sen la kredo la artoj estas neniel vivipovaj
kaj ke ĉia filozofia transformiĝo nepre kuntrenas ian paralelan artan
transformiĝon.
En ĉiuj epokoj
de transformiĝo, la artoj malprosperas, ĉar la kredo, al kiu ili sin apogas, ne
plu sufiĉas por la altiĝintaj aspiroj de la homaro, kaj ankaŭ tial ke, pro la
ankoraŭa ne definitiva adopto de la novaj principoj far la granda plimulto de
la homoj, la artistoj nur heziteme kuraĝas esplori la nekonatan minon, kiu
malfermiĝas antaŭ ili.
Dum la
primitivaj epokoj, kiam la homoj nur konis la materian vivon, kiam la filozofio
diigis la Naturon, la arto antaŭ ĉio serĉis la perfektecon de la formo. La
korpa beleco tiam estis la ĉefa kvalito; la arto plej ŝatis ĝin reprodukti, ĝin
idealigi. Pli malfrue, la Filozofio eniris novan vojon; progresante, la homoj
agnoskis, ke super la materio ekzistas ia kreiva kaj organiza potenco, kiu
rekompencas la bonulojn kaj punas la malbonulojn, kaj el la karitato faris
leĝon; ia nova mondo, ia morala mondo ekstaris sur la ruinoj de la mondo
antikva. El tiu transformiĝo naskiĝis ia nova arto, kiu pulsigis la animon sub
la formo kaj kiu al la plastika perfekteco alligis la esprimon de sentoj
nekonataj al la antikvuloj.
La penso vivis
sub la materio; sed alprenis la severajn formojn de la filozofio, el kiu la
arto inspiriĝis. La tragediojn de Esĥilo, la marmorajn skulptaĵojn el Meloso,
postvenis la priskriboj kaj pentraĵoj de la fizikaj kaj moralaj turmentoj de la
damnitoj. La arto leviĝis; alprenis karakteron subliman, grandiozan, sed
ankoraŭ ombran. Ĝi efektive troviĝas tuta en la pentrado de la mezepokaj infero
kaj ĉielo, de la eternaj suferoj, aŭ de ia beateco tiel malproksima de ni, tiel
alte lokita, ke ĝi ŝajnas al ni preskaŭ ne atingebla; estas eble pro tio, ke ĝi
tre malforte tuŝas nin, kiam ni vidas ĝin reproduktita sur tolo aŭ per marmoro.
Ankoraŭ hodiaŭ,
kaj neniu povas ĝin kontesti, la mondo trapasas transiran periodon, taŭzata
inter kadukiĝintaj kutimoj, nesufiĉaj kredoj de la pasinteco kaj novaj,
laŭgrade senvualigataj veraĵoj.
Ĉar la kristana
arto postvenis, ĝin transformante, la paganan arton, la spiritisma arto estos
la kompletigaĵo kaj la transformiĝo de la arto kristana. Spiritismo efektive al
ni montras la estontecon sub nova lumo kaj por ni pli atingebla. Laŭ ĝi, la
feliĉo estas pli proksima al ni, ja estas apud ni, en la Spiritoj, kiuj nin
ĉirkaŭas kaj kiuj neniam ĉesis esti en rilatoj kun ni; ne plu izolaj estas la
loĝejo de la elektitoj kaj tiu de la damnitoj; senĉesa solidareco ekzistas
inter la ĉielo kaj la Tero, inter ĉiuj mondoj de ĉiuj universoj; la feliĉo
konsistas kaj en la reciproka amo de ĉiuj kreitoj atingintaj la perfektecon kaj
en ia konstanta aktiveco, kies celo estas instruadi kaj konduki ĝis tiu
perfekteco mem ĉiujn ankoraŭ malfruiĝintajn. La infero sidas en la koro mem de
la kulpulo, kiu sian punon trovas en la propraj rimorsoj, sed tiu puno ne estas
eterna, kaj la malbonulo, prenante la vojon de pento, retrovas la esperon, tiun
subliman konsolon de la malfeliĉuloj.
Kiaj
neelĉerpeblaj inspirfontoj por la arto! Kiajn ĉefverkojn el ĉiuj genroj povos
naski la novaj ideoj per prezentado de tiel multaj kaj diversaj scenoj de la
spirita vivo! Anstataŭ bildon de fridaj, senvivaj restaĵoj, oni vidos patrinon
kun la kara apudestanta filino en ties radianta, etereca formo; viktimon
pardonanta sian turmentiston; krimulon vane forkuranta de la senĉese
renoviĝanta spektaklo de siaj kulpaj faroj! la izolon de egoisto kaj
malhumilulo meze de la homamaso; la konfuzitecon de Spirito revenanta en la
spiritan vivon, ktp, ktp. Kaj se la artisto volas leviĝi super la surtera sfero
en la superajn mondojn, tiujn verajn Edenojn kie la progresintaj Spiritoj ĝuas
la konkeritan feliĉon, aŭ volas reprodukti kelkajn scenojn de la malsuperaj
mondoj, ja veraj inferoj kie la pasioj absolute regas, tiam kiajn emociigajn
scenojn, kiajn interesovekajn bildojn li disponos por reprodukti!
Ja certe
Spiritismo malfermas por la arto ian novan, senmezuran kaj ankoraŭ ne
esploritan kampon; kaj kiam la artisto plenkonvinke reproduktos la spiritan
mondon, tiam li ĉerpos en tiu fonto plej sublimajn inspirojn, kaj lia nomo
postvivos en la estontaj jarcentoj, ĉar al la materialaj kaj efemeraj zorgoj de
la nuna vivo li substituos la studon de la estonta kaj eterna vivo de la animo.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
Tradukis:
Affonso Soares kaj Paulo Sergio Viana.
Influência
perniciosa das ideias materialistas
Sobre as Artes
em geral; a regeneração delas por meio do Espiritismo
Lê-se na seção
Correio de Paris, do Mundo Ilustrado, de 19 de dezembro de 1868:
Carmouche
escreveu mais de duzentas comédias e vaudeviles e, quando muito, o nosso tempo
apenas lhe conhecerá o nome. É que a glória dramática, que tantas cobiças desperta,
é terrivelmente fugaz. A menos que um autor haja produzido excepcionais obras-primas,
condenado se acha a ver o seu nome cair no esquecimento, logo que ele deixe de
estar na brecha. Mesmo durante a luta, a maioria lhe ignora a existência. Com efeito,
o público, quando lê o cartaz, apenas atenta no título da peça; pouco lhe
importa o nome de quem a escreveu. Tente o leitor lembrar-se de quem escreveu
tal ou tal obra encantadora, cuja lembrança lhe ficou. Quase sempre se
encontrará na impossibilidade de declinar esse nome. E quanto mais avançarmos,
tanto mais assim será, pois que as preocupações de ordem material cada vez mais
se sobrepõem aos cuidados artísticos.
Precisamente a
esse propósito, Carmouche contava uma anedota típica. Conversando, dizia, com o
meu alfarrabista, acerca do seu comerciozinho, ele se manifestava assim: “Isto
não vai mal, meu senhor, mas modifica-se; os artigos que se vendem já não são
os mesmos de antes. Outrora, quando me surgia um rapaz de 18 anos, nove vezes
em dez era à procura de um dicionário de rimas; hoje, é para me pedir um manual
das operações da Bolsa.
As preocupações
de ordem material se sobrepõem aos cuidados artísticos, mas, como não ser
assim, quando os maiores esforços se fazem para concentrar todos os pensamentos
do homem na vida carnal e para destruir nele toda esperança, toda aspiração que
ultrapasse essa existência? É lógica, inevitável semelhante consequência para
aquele que nada vê fora do círculo estreito da efêmera vida presente. Quando a
criatura nada percebe atrás de si, nada adiante de si, nada acima de si, em que
pode ela concentrar seus pensamentos senão no ponto onde se encontra? O que há
de sublime na Arte é a poesia do ideal, que nos transporta para fora da esfera
acanhada de nossas atividades. Mas o ideal paira exatamente nessa região
extramaterial onde só se penetra pelo pensamento; que a vista corporal não pode
varar, mas que a imaginação concebe. Ora, que inspiração pode o Espírito haurir
da ideia do nada?
O pintor que
unicamente houvesse visto o céu brumoso, as estepes áridas e monótonas da
Sibéria e que julgasse estar ali todo o Universo poderia conceber e descrever o
brilho e a riqueza de tons da Natureza tropical? Como querereis que os vossos
artistas e os vossos poetas vos transportem a regiões que eles não veem com os
olhos da alma, que não compreendem e nas quais nem mesmo creem?
O Espírito
somente pode identificar-se com o que sabe ou crê ser a verdade e essa verdade,
embora de ordem moral, se lhe torna uma realidade que tanto melhor ele exprime,
quanto melhor a sente. Se à inteligência da coisa junta a flexibilidade do
talento, faz que suas próprias impressões se transmitam às almas dos outros.
Mas que impressões pode provocar nos outros aquele que não as tem?
Para o
materialista, a realidade é a Terra; seu corpo é tudo, pois que, além dele,
nada mais há, visto que a sua própria mente se extingue com a desorganização da
matéria, como o fogo com o combustível. Não pode, portanto, com a linguagem da
Arte, exprimir senão o que vê e sente. Ora, se ele só vê e sente a matéria
tangível, unicamente isso lhe é possível exprimir. Nada pode haurir de onde
apenas vê o vazio. Se se aventura por um mundo que desconhece, entra aí como
cego e, malgrado os esforços que empregue para elevar-se ao diapasão do idealismo,
fica no terra a terra, como um pássaro sem asas.
A decadência das
Artes, neste século, resultou inevitavelmente da concentração dos pensamentos
sobre as coisas materiais, concentração essa que, a seu turno, é o resultado da
ausência de toda crença, de toda fé na espiritualidade do ser. O século apenas
colhe o que semeou. Quem semeia pedras não pode colher frutas. As Artes não
sairão do torpor em que jazem, senão por meio de uma reação no sentido das
ideias espiritualistas.
Como poderiam o
pintor, o poeta, o literato, o músico ligar seus nomes a obras duráveis,
quando, em sua maioria, eles próprios não creem no futuro de seus trabalhos;
quando não se apercebem de que a Lei do Progresso, força invencível que arrasta
os Universos pela estrada do infinito, lhes pede mais do que descoradas cópias
das criações magistrais dos artistas dos tempos idos! Toda gente se lembra dos
Fídias, dos Apeles, dos Rafaéis, dos Miguéis Ângelos, luminosos faróis que se
destacam da obscuridade dos séculos transcorridos, como fúlgidas estrelas em
meio de profundas trevas, mas quem se lembrará de notar o claror de uma lâmpada
a lutar contra o brilho do sol de um dia de verão?
O mundo caminhou
a passos gigantescos desde os tempos históricos; os filósofos dos povos
primitivos gradualmente se transformaram. As Artes que se apoiam nas filosofias
que lhes são a consagração idealizada, também tiveram que se modificar e
transformar. É matematicamente certo dizer-se que, sem crença, as Artes carecem
de vitalidade e que toda transformação filosófica acarreta necessariamente uma
transformação artística paralela.
Em todas as
épocas de transformação, as Artes periclitam, porque a crença em que se
estribam não basta às aspirações engrandecidas da Humanidade e porque, não
estando ainda adotadas pela grande maioria dos homens os novos princípios, os
artistas não ousam explorar, senão de modo hesitante, a mina desconhecida que
se lhes abre sob os passos.
Durante as
épocas primitivas, em que os homens unicamente conheciam a vida material, em
que a Filosofia divinizava a Natureza, a Arte buscou, antes de tudo, a
perfeição da forma. A beleza corporal era, então, a qualidade capital; a Arte
se aplicou em a reproduzir e idealizar. Mais tarde, a Filosofia enveredou por
nova senda; os homens, progredindo, reconheceram que acima da matéria havia uma
potência criadora e organizadora, que recompensava os bons, punia os maus e
fazia da caridade uma lei. Um mundo novo, o mundo moral se edificou sobre as
ruínas do mundo antigo. Dessa transformação nasceu uma Arte nova que fez
palpitasse a alma sob a forma e juntou à percepção plástica a expressão de
sentimentos que os antigos desconheceram.
A ideia viveu
sob a matéria, mas revestiu as formas severas da Filosofia em que a Arte se
inspirava. Às tragédias de Ésquilo, aos mármores de Milo, sucederam as
descrições e as pinturas das torturas físicas e morais dos réprobos. A Arte se
elevou; revestiu caráter grandioso e sublime, porém ainda sombrio. Ela está
toda, com efeito, na pintura do inferno e do céu da Idade Média, na de
sofrimentos eternos, ou de uma beatitude muito distante, colocada tão alto, que
nos parece quase inacessível; é talvez por isso que ela nos toca tão pouco,
quando a vemos reproduzida na tela ou no mármore.
Também hoje,
ninguém ousaria contestá-lo, o mundo está num período de transição, solicitado
violentamente por hábitos obsoletos, crenças precárias do passado e verdades
novas, que lhe são progressivamente desvendadas.
Assim como a
arte cristã sucedeu à arte pagã, transformando-a, a arte espírita será o
complemento e a transformação da arte cristã. O Espiritismo, efetivamente, nos
mostra o porvir sob uma luz nova e mais ao nosso alcance. Por ele, a felicidade
está mais perto de nós, está ao nosso lado, nos Espíritos que nos cercam e que
jamais deixaram de estar em relação conosco. A morada dos eleitos, a dos
condenados já não se acham insuladas; há incessante solidariedade entre o Céu e
a Terra, entre todos os mundos de todos os Universos; a ventura consiste no
amor mútuo de todas as criaturas que chegam à perfeição e numa constante
atividade, com o objetivo de instruir e conduzir àquela mesma perfeição os que
se tornaram retardatários. O inferno está no próprio coração do culpado, que
tem nos remorsos o seu castigo, não mais, todavia, eterno, e ao mau, que toma o
caminho do arrependimento, se depara de novo a esperança, sublime consolação
dos desgraçados.
Que inesgotáveis
fontes de inspiração para a Arte! Que obras-primas de todos os gêneros as novas
ideias suscitarão, pela reprodução das cenas tão multiplicadas e várias da vida
espírita! Em vez de representar despojos frios e inanimados, ver-se-á uma mãe
tendo ao lado a filha querida em sua forma radiosa e etérea; a vítima a perdoar
ao seu algoz; o criminoso a fugir em vão ao espetáculo, de contínuo renascente,
de suas ações culposas! o insulamento do egoísta e do orgulhoso, em meio da
multidão; a perturbação do Espírito que volve à vida espiritual etc. etc. E, se
o artista quiser elevar-se acima da esfera terrestre, aos mundos superiores,
verdadeiros édens onde os Espíritos adiantados gozam da felicidade que
conquistaram, ou, se desejar reproduzir alguns aspectos dos mundos inferiores,
verdadeiros infernos onde reinam soberanamente as paixões, que cenas
emocionantes, que quadros palpitantes de interesse se lhe depararão!
Sem dúvida, o
Espiritismo abre à Arte um campo inteiramente novo, imenso e ainda inexplorado.
Quando o artista houver de reproduzir com convicção o mundo espírita, haurirá
nessa fonte as mais sublimes inspirações e seu nome viverá nos séculos
vindouros, porque, às preocupações de ordem material e efêmeras da vida presente,
sobreporá o estado da vida futura e eterna da alma.
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
Tradução de
Guillon Ribeiro.
Nenhum comentário:
Postar um comentário