sábado, 21 de janeiro de 2023

Pri la Duoblaj Homoj. Pri la Aperoj de Vivantoj / Dos homens duplos e das aparições de pessoas vivas.

Estas nuntempe konstatite kaj perfekte pruvite, ke la Spirito, disiĝinte de viva korpo, povas per sia fluideca perispirita envolvaĵo aperi en alia loko, ol kie troviĝas la materia korpo. Sed ĝis nun la teorio, akorde kun la sperto, ŝajnas demonstri, ke tiu disiĝo povas fariĝi nur dum la dormo, aŭ almenaŭ dum la neaktiveco de la korpaj sensoj. La sekvantaj faktoj, se nur veraj, pruvas, ke ĝi ankaŭ povas fariĝi dum la maldormo. Mi ilin ekstraktis el la germana verko: La Mistikaj Fenomenoj de la Homa Vivo, de Maksimiliano Perty, profesoro en la Berna Universitato, publikigita en 1861. (Lepcigo kaj Heidelberg.)

1. - “Bienmastro estis vidita de sia koĉero en la stalo, kun rigardo turnita sur siaj brutoj, en la momento kiam li komuniiĝis en la preĝejo. Tion li poste rakontis al sia pastro, kiu lin demandis, pri kio li pensis dum la komunio. – Se diri la veron, li respondis, mi pensis pri miaj brutoj. – Jen klarigitas via apero, rediris la ekleziulo.”

Pravis la pastro, ĉar, pro tio ke la penso estas atributo de la Spirito, ĉi tiu nepre sin trovas tie, kien la penso portiĝas. La demando estas, ĉu en maldorma stato la liberiĝo de la perispirito povas esti sufiĉe granda por estigi ian aperon, kio implicus iaspecan duiĝon de la Spirito, kies unu parto animus la fluidecan korpon kaj la dua la korpon materian. Neebla ĝi tute ne estus, se oni konsideras, ke, kiam la penso koncentriĝas sur iu malproksima punkto, la korpo nur maŝine agas, pro ia speco de mekanika impulsado, kio okazas ĉefe al distriĝemaj homoj; tiam la korpon animas nur la materia vivo, dum la vivo spirita akompanas la Spiriton. Estas do probable, ke la koncernato tiam spertis pli fortan distriĝon kaj ke liaj bestoj lin pli zorgigis ol la komunio.

La sekvanta fakto apartenas al tiu kategorio, sed prezentas pli rimarkindan apartaĵon.

2. - “La kantonjuĝisto, J...., en Fr., unu tagon sendis sian komizon al najbara vilaĝo. Post ioma tempo li vidis lin reeniri, preni libron en la ŝranko kaj ĝin foliumi. La juĝisto lin abrupte demandas, kial li ankoraŭ ne foriris. Ĉe tiuj vortoj la komizo malaperis; la libro falas sur la plankon kaj la juĝisto ĝin metas sur iun tablon, malfermita kiel ĝi falis. Vespere, ĉe la reveno de la komizo, la juĝisto lin demandis, ĉu io al li okazis dumvoje, ĉu li estis reveninta en la ĉambron, en kiu li nun troviĝas. – Ne, respondis la komizo; mi vojaĝis kun unu amiko; trairante la arbaron, ni ekdiskutis pri iu trovita planto, kaj mi diris, ke, se mi estus dome, al mi estus facile montri al li la paĝon de Lineo, kiu min pravigus. Ĝuste tiu libro restis malfermita ĉe la menciita paĝo. Kiel ajn eksterordinara montriĝas la fakto, oni ne povas ĝin rigardi materie neebla, ĉar ni ankoraŭ restas malproksime de tio, ke ni konus ĉiujn fenomenojn de la spirita vivo; necesas tamen ĝia konfirmo. Ĉe unu tia okazo, necesus konstati en pozitiva maniero la staton de la korpo en la momento de la apero. Ĝis oni pruvos la malon, mi dubas, ĉu la fakto eblas dum la korpo restas intelekte aktiva.

La sekvantaj faktoj estas ankoraŭ pli eksterordinaraj, kaj mi malkaŝe konfesas, ke ili al mi inspiras ion pli ol nurajn dubojn. Oni facile komprenas, ke la apero de vivanto estas vidata de alia persono, sed ne ke li povas vidi sian propran aperon, precipe en la malsupre rakontitaj cirkonstancoj.

3. - “La gubernia sekretario, Triptis, en Weimar, irante al la kancelario serĉe de paketo da tre bezonataj dokumentoj, vidis sin mem jam sidanta sur lia kutima seĝo kaj havanta antaŭ li la dokumentojn. Li ektimas, revenas hejmen kaj sendas sian servistinon preni la dokumentojn, kiujn ŝi trovos en la kutima loko. Ŝi iras kaj ankaŭ vidas sian mastron sidanta sur lia seĝo.”

4. - “Becker, instruisto pri matematiko en Rostok, estis ĉetable kun amikoj en sia domo, kaj inter ili ekestas teologia diskutado. Becker iras al sia biblioteko serĉe de unu verko, kiu decidus la demandon, kaj vidas sin mem sidanta sur kutima loko. Rigardante super la ŝultro de sia alia memo, li rimarkas, ke ĉi tiu montras al li jenan lokon de malfermita Biblio: “Ordigu vian domon, ĉar vi nepre mortos.” Li revenas apud siajn amikojn, kiuj vane klopodas konvinki lin, kiel freneze estus alligi eĉ plej malgrandan gravecon al tiu vizio. – Li mortis en la morgaŭa tago.”

5. - “Hoppack, aŭtoro de la verko: Materialoj por Studado de la Psikologio, diras, ke Pastro Steinmetz, kun vizitantoj ĉe si kaj estante en sia ĉambro, vidis sin mem en la ĝardeno ĉe sia preferata loko. Montrante unue al si mem per la fingro kaj poste al sia similulo, li diras: “Ĉi tie troviĝas Steinmetz, la mortema; tie staras la senmorta.”

6. - “F..., el la urbo Z..., kiu poste fariĝis juĝisto, trovante sin dum la junaĝo en la kamparo, estis petita de junulino el la domo serĉi sunombrelon, kiun ŝi forgesis en sia ĉambro. Li iris kaj vidis la fraŭlinon sidanta ĉe la labortablo, sed pli pala ol kiam li ŝin forlasis; ĉi-momente ŝi rigardis antaŭen. Malgraŭ sia timo, F... prenis la sunombrelon, kiu troviĝis apud ŝi, kaj ĝin portis. Vidante lian konsternitan vizaĝon, ŝi diras al li: — Konfesu, ke vi ion vidis; ke vi min vidis tie. Sed ne maltrankviliĝu, mi ne estas mortonta. Mi estas duoblulo (germane: Doppelgaenger, kio laŭlitere signifas: iu irante duoble); per la penso mi troviĝis apud mia laboro kaj jam multfoje vidis mian refiguraĵon apud mi. Ni nenion faras, unu al la dua.”

7. - “Grafo D... kaj la gardostarantoj asertis, ke unu nokton ili vidis la imperiestrinon Elizabeto el Rusio sidanta sur la trono en la tronsalono kaj portanta pompan kostumon, dum ŝi dormis kuŝanta en sia lito. La deĵoranta honordamo, konvinkita pri tio, iris por veki ŝin. La imperiestrino ankaŭ aliris la tronsalonon kaj tie vidis sian bildon. Al unu gardostaranto ŝi ordonis pafi; ĉi-momente la bildo malaperis. La imperiestrino mortis post tri monatoj.”

8. - “Iu lernanto, nomata Elger, fariĝis tre melankolia, post kiam li multfoje sin vidis en la ruĝa kostumo, kiun li ordinare portadis. Li neniam vidis sian vizaĝon sed nur la konturojn de ia vaporeca, al li simila, figuro, ĉiam ĉe la vesperkrepusko aŭ ĉe la lunlumo. La bildon li vidis ĉe la loko, en kiu li estis longtempe studanta.”

9. - “Iu franca, unuagrada instruistino, Émilie Sagée, deknaŭfoje perdis sian oficon, ĉar ŝi ĉie aperadis duoble. La junulinoj de iu internulejo en Neuwelkw, Livonio, kelkfoje ŝin vidis en la ĉambro aŭ en la ĝardeno, dum ŝi efektive troviĝis aliloke. Aliajn fojojn, dum la leciono, ili vidis antaŭ la nigra tabulo du fraŭlinojn Sagée, unu apud la alia, ekzakte egalaj kaj farantaj la samajn movojn, kun la sola diferenco, ke nur la vera Sagée tenis en la mano pecon da kreto, per kiu ŝi skribis sur la tabulo.”

La verko de M. Perty enhavas grandan nombron da tiaspecaj faktoj. Rimarkindas, ke en ĉiuj cititaj okazoj la inteligenta principo egale aktivas ĉe la du individuoj, eĉ ankoraŭ pli ĉe la materia estaĵo, dum já la malo devus okazi. Sed kio al ni ŝajnas tute neebla, tio estas la ekzisto inter ambaŭ de ia antagonismo, ia malsameco de ideoj, pensoj kaj sentoj.

Tiu malsameco ĉefe evidentas en la okazo n-ro 4, en kiu unu avertas la alian pri ties morto, kaj en la n-ro 7, en kiu la imperiestrino ordonas pafi kontraŭ sian alian memon.

Se oni akceptas la dividiĝon de la perispirito kaj ian fluidecan forton sufiĉan por teni la normalan aktivecon de la korpo; se oni supozas ankaŭ la dividiĝon de la inteligenta principo, aŭ ian radiadon kapablan por animi la du estaĵojn kaj al tiu havigi iaspecan ĉieestecon, do tiu principo, kiu estas unueca, devas konserviĝi identa; ne povus do troviĝi unuflanke iu volo, kiu ne ekzistus aliflanke, krom se oni akceptus la ekziston de ĝemelaj Spiritoj tiel same, kiel ekzistas ĝemelaj korpoj, tio estas, ke du Spiritoj identas kaj tiel enkarniĝas en unu sama korpo, kio apenaŭ supozeblas. Se en tiuj fantastaj historioj estas io konservinda, estas tamen multo forĵetinda, krom ankaŭ la parto apartenanta al la legendo. Spiritismo, kiu tute ne kondukas nin al ilia blinda akcepto, ja male helpas nin apartigi la veran de la falsa, la eblan de la neebla, per la leĝoj, kiujn ĝi rivelas, koncernantaj la konsiston kaj la rolon de la spirita elemento. Sed ni ne hastu apriore forĵeti ĉion, kion ni ne komprenas, ĉar tre malproksime ni estas de la konado de tiuj leĝoj, krom ankaŭ ĉar la Naturo ankoraŭ ne malkaŝis al ni ĉiujn siajn sekretojn. La nevidebla mondo restas ankoraŭ nova kampo por observado, kaj estus vante pretendi, ke oni sondis ĉiujn ties profundaĵojn, dum novaj mirindaĵoj senĉese malkaŝiĝas antaŭ niaj okuloj. Sed estas faktoj, kies materian neeblecon la logiko kaj la konataj leĝoj demonstras. Tia estas, ekzemple, kion raportas la Revuo Spirita de februaro 1859, sur paĝo 41, sub la titolo: “Mia amiko Hermann”. Tio estis juna, grandmonda germano, afabla, bonvolema, kun plej nobla karaktero, kiu ĉiuvespere, ĉe la sunsubiro, falis en staton de ŝajna morto; dum tiu tempo lia Spirito vekiĝis en la antipodo, Aŭstralio, en la korpo de iu bandito, kiu tiuokaze ĉiam mortis pendumita.

La nura komuna saĝo montras, ke, eĉ se eblus tiu korpa duobleco, la sama Spirito ne povus alterne esti honesta homo en unu korpo dumtage, kaj bandito en alia korpo dumnokte. Aserti, ke Spiritismo kredas tiajn historiojn, estas pruvo, ke oni ne konas ĝin, ĉar ĝi ja liveras la rimedojn por evidentigi ilian absurdecon. Sed samtempe kiel ĝi elmontras, ke iu kredo eraras, ĝi pruvas, ke ĉi tiu ofte sidas sur vera principo, misprezentita aŭ troigita de superstiĉo. Necesas eltiri la frukton el la ŝelo ĝin ĉirkaŭkovranta.

Kiom da ridindaj rakontoj oni ja verkis pri la fulmo, antaŭ ol oni konis la leĝon pri la elektro! Same okazis ĉe tio koncernanta la rilatojn kun la nevidebla mondo; koniginte la leĝon regantan tiujn rilatojn, Spiritismo ilin reduktas al realaĵo. Sed ties realeco ankoraŭ troas por tiuj, kiuj kredas nek animojn, nek ian nevideblan mondon. En iliaj okuloj, ĉio ekster la limoj de la mondo videbla kaj palpebla apartenas al superstiĉo. Jen la motivo, kial ili diskreditigas Spiritismon.

NOTO. – La tre interesan demandon pri la duoblaj homoj, krom ankaŭ tiu pri la ageneruloj, kiu estas forte ligita al la unua, la spiritisma scienco ĝis nun restigis sur dua plano, manke de dokumentoj sufiĉaj por ilia kompleta klarigo. Tiuj manifestiĝoj, kiel ajn strangaj kaj unuavide nekredeblaj, kiujn sankciis la rakontoj de plej seriozaj historiistoj de la antikveco kaj de la Mezepoko, kaj kiujn konfirmis freŝdataj eventoj antaŭaj al aŭ samtempaj kiel la apero de Spiritismo, tute ne povas esti pridubataj. La Libro de la Mediumoj, en la ĉapitro titolita: Spiritaj vizitoj inter vivantoj, kaj la Spirita Revuo, en multnombraj lokoj, konfirmas, en maniero plej nekontestebla, la realecon de tiuj manifestiĝoj. El komparo kaj funda ekzameno de ĉiuj tiaj faktoj eble rezultus solvo, almenaŭ parta, de la demando, krom ankaŭ la elimino de kelkaj el la malfacilaĵoj, kiuj ŝajne envolvus tiun solvon.

Ni estus tre dankaj al tiuj, el niaj korespondantoj, kiuj el tiu demando volontus fari objekton de speciala studo, ĉu persone, ĉu helpe de la Spiritoj, kaj kiuj al ni komunikus la rezultaton de siaj esploroj, en la intereso, memkompreneble, de la disvastigo de la vero.

El rapida trarigardo al la antaŭaj jarkolektoj de la Revuo, kaj el konsiderado de la prezentitaj faktoj kaj proponitaj teorioj por ties klarigo, ni venas al la konkludo, ke eble konvenus dividi la fenomenojn en du tre distingiĝajn kategoriojn, kio permesus doni pri ili diferencajn klarigojn kaj pruvi, ke la neeblecoj, leviĝantaj kontraŭ ilia pura kaj simpla akcepto estas pli ŝajnaj ol realaj. (Ĉi-koncerne vidu la artikolojn en la Spiritisma Revuo de januaro 1859, La Folulo el Bayonne; februaro 1859, La ageneruloj kaj Mia amiko Hermann; majo 1859, La ligilo inter la Spirito kaj la korpo; novembro 1859, La vaganta animo; januaro 1860, La Spirito en unu flanko, la korpo en la alia; marto 1860, Studo pri la Spirito de la vivantoj; Doktoro V... kaj F-ino S...; aprilo 1860, La fabrikanto el Sankta Petersburgo; Palpeblaj aperaĵoj; novembro 1860, Historio de Maria d’Agréda; julio 1861, Providenca apero, ktp, ktp.)

La ekspansiivon de la perispiritaj fluidoj hodiaŭ pli ol sufiĉe pruvis plej doloraj operacioj faritaj al malsanuloj, kiujn oni dormigis ĉu per kloroformo kaj etero, ĉu per la animala magnetismo. Efektive, oni ne malofte vidas ĉi tiujn konversacii kun la asistantoj pri gajaj, agrablaj aferoj, aŭ malproksimen transportiĝi en Spirito, dum la korpo tordiĝas kun ĉiuj ŝajnoj de teruraj turmentoj. La homa maŝino, tute aŭ parte senmovigita, disŝiriĝas sub la brutala skalpelo de la kirurgo, la muskoloj agitiĝas, la nervoj krispiĝas kaj transigas la sensacon al la cerbospina aparato; sed la animo, kiu, en sia normala stato, sola perceptas la doloron kaj ĉi tiun ekstere manifestas, la animo, momente apartigita disde la korpo suferanta la operacion, okupita de aliaj pensoj kaj agoj, nur obtuze estas avertata pri tio, kio okazas al ĝia mortema envolvaĵo, ĉar ĝi restas plene nesentiva. Kiomfoje oni jam vidis, ke soldatoj grave vunditaj, tute absorbitaj de la batala ardo, plene perdantaj sangon kaj fortojn, ankoraŭ longe luktadas, ne konsciante siajn vundojn? Homo, intense absorbita, ricevas fortegan baton ĝin tute ne sentante, kaj nur post kiam ĉesas la distriĝo de lia menso, li rekonas, ke lin trafis la doloran sensacon, kiu lin suferigas. Al kiu ne jam okazis, dum forta spirita streĉiteco, trapasi tumultantan, ululantan homamason, nenion vidante nek aŭdante, malgraŭ ke la oftalma nervo kaj la aŭda aparato perceptis la sensacojn kaj ilin fidele transigis al la animo?

Laŭ la ĵus prezentitaj okazoj kaj amaso da faktoj, pri kiuj estus tro longe ĉi tie raporti sed kiujn ĉiu povas mem koni kaj taksi, la korpo sen ia dubo povas plenumi, de unu flanko, siajn organajn funkciojn, dum la Spiriton malproksimen portas alispecaj zorgoj. Estante senlime ekspansiiva kaj tenante ĉe la korpo la elastecon kaj aktivecon necesajn al ties vivo, la perispirito konstante akompanas la Spiriton dum ties longdaŭra vojaĝo en la ideala mondo.

Se ni krome memoras ĝian tre bone konatan proprecon densiĝi, kiu al ĝi permesas videbliĝi, sub la korpa eksteraĵo, al la vidivaj mediumoj kaj, pli malofte, al kiu ajn ĉeestanta en la loko kien la Spirito transportiĝis, ni ne povos plu pridubi la eblecon de la fenomenoj de ĉieestado.

Estas al ni do pruvite, ke vivanta persono povas simultane aperi en du lokoj inter si malproksimaj; en unu kun sia reala korpo; en la alia kun sai perispirito momente densiĝinta sub la aspekto de liaj materiaj formoj. Sed en tio konsentante, kiel ĉiam, kun Allan Kardec, ni povos akcepti la ĉieestadon en tiu okazo, kiam ni rekonos perfektan similecon ĉe la agmanieroj de la ŝajna estulo. Tiaj estas, ekzemple, la okazoj antaŭe cititaj sub n-roj 1 kaj 2. Koncerne al la sekvantaj, por ni neklarigeblaj se oni aplikas al ili la teorion de la ĉieesteco, tiuj al ni ŝajnas, se ne nekontesteblaj, almenaŭ akcepteblaj, se nur oni ilin pritaksas el alia vidpunkto.

Neniu el niaj legantoj ne scias pri la kapableco de la elkarniĝintaj Spiritoj aperi, sub materia aspekto, en certaj cirkonstancoj kaj aparte al la vidivaj mediumoj. Sed ĉe kelka nombro da okazoj, kiaj la aperoj videblaj kaj palpeblaj por multenombraj aŭ por kelkaj personoj, evidentas, ke la percepton de la apero kaŭzas ne la mediuma kapablo de la ĉeestantoj sed la realeco de la korpa aspekto de la Spirito, kaj, tiel en tiu cirkonstanco kiel ankaŭ en la okazoj de ĉieestado, tiu korpa aspekto estas ŝuldata al la densiĝo de la perispirita aparato. Nu, se la Spiritoj plej ofte, celante rekonebliĝi, prezentiĝas tiaj, kiel ili aspektis dumvive, kun siaj plej kutimaj vestoj, ne maleble estos al ili prezentiĝi, ĉu malsame vestitaj, ĉu sub ajna aspekto, kiel ekzemple la Folulo el Bayonne, kiu aperis jen sub sia persona aspekto, jen sub la aspekto de unu el siaj fratoj, mortinta kiel li, jen sub la aspekto de vivantaj, eĉ ĉeestantaj, personoj. La Spirito havis la bezonon rekonebliĝi, malgraŭ la diversaj formoj sub kiuj li prezentiĝis. Sed nenion li povintus fari, se ne evidentus, ke la ĉeestantoj al la manifestiĝo estis konvinkitaj, ke ili vidas fenomenon de ĉieestado.

Se, rigardante precedenco tiun fakton, kiu tute ne estas unika, ni provas sammaniere klarigi la okazojn sub n-roj 3, 4 ,5, 6, 8 kaj 9, tiam povos esti al ni eble akcepti ilian realecon, dum, se oni akceptas la ĉieestadon, tiam la nekonformeco de la pensoj, la antagonismo de sentoj kaj la aktiveco de la organismo de ambaŭ partoj ne permesas al ni rigardi ilin kiel eblajn.

Ĉe la okazo n-ro 4, se, anstataŭ supozi profesoron Becker en la ĉeesto de lia sozio, ni akceptos, ke li ekrilatis kun Spirito, kiu aperis sub lia aspekto, tiam malaperas ĉia antagonismo kaj la fenomeno eniras la kampon de ebleco. Same okazas ĉe la okazo n-ro 7. Nekompreneblas, ke Elizabeto el Rusujo ordonis pafi kontraŭ sian propran bildon, sed plene akcepteblas, ke ŝi ordonis pafi kontraŭ Spiriton prenintan ŝian aspekton por ŝin mistifiki. Kelkaj Spiritoj iafoje prenas malpropran nomon kaj sin ornamas per la stilo kaj esprimmanieroj de aliulo por akiri la konfidon de la mediumoj kaj la alireblon al la grupoj. Kiel tio neeblus, ke al orgojla Spirito plaĉis preni la aspekton de la imperiestrino Elizabeto kaj sidi sur ŝian tronon por vana kontentigo de siaj ambiciaj revoj? Tiel same direblas pri la aliaj okazoj. Ĉi tiun klarigon ni donas nur pro ties valoro, kaj en niaj okuloj ĝi estas nenio pli ol sufiĉe akceptebla supozo, ne reala solvo de la problemo. Sed kiel tia, ĝi al ni ŝajnis taŭga por klarigi la demandon, sur ĉi tiun altirante la lumojn de la diskutado kaj refutado. Kiel tian ni ĝin submetas al niaj legantoj. Povu la pripensoj kaj meditoj, kiujn ĝi elvokos, kunhelpi por la solvo de problemo, kiun ni nur elmovis, lasante, ke aliaj pli indaj fordisigu la mallumon, kiu ankoraŭ ĝin envolvas. (Noto de la Redakcio13)

         Libro: Potmortaj Verkoj – Allan Kardec.

É fato hoje comprovado e perfeitamente explicado que o Espírito, isolando-se de um corpo vivo, pode, com auxílio do seu envoltório fluido-perispirítico, aparecer em lugar diferente do em que está o corpo material. Até o presente, porém, a teoria, de acordo com a experiência, parece demonstrar que essa separação somente durante o sono se dá, ou, pelo menos, durante a inatividade dos sentidos corpóreos. Se são exatos, os fatos seguintes provam que ela igualmente se produz no estado de vigília. Extraímo-las da obra alemã: Os fenômenos místicos da vida humana, por Maximiliano Perty, professor da Universidade de Berne, publicada em 1861 (Leipzig e Heidelberg).

1. “Um camponês proprietário foi visto, pelo seu cocheiro, na cavalariça, com o olhar dirigido para os animais, no momento mesmo em que estava a comungar na Igreja. Narrando o fato, mais tarde, ao seu pastor, perguntou-lhe este em que pensava ele no momento da comunhão. — Para dizer a verdade — respondeu o camponês —, pensava nos meus animais. — Aí está explicada a sua aparição — replicou o eclesiástico.”

Estava com a verdade o pastor, porquanto, sendo o pensamento atributo essencial do Espírito, tem este que se achar onde se ache o seu pensamento. A questão é saber se, no estado de vigília, pode o desprendimento do perispírito ser suficientemente grande para produzir uma aparição, o que implicaria um como desdobramento do Espírito, uma de cujas partes animaria o corpo fluídico e a outra o corpo material. Nada terá isto de impossível, se considerarmos que, quando o pensamento se concentra num ponto distante, o corpo apenas atua maquinalmente, por efeito de uma espécie de impulsão mecânica, o que se verifica, sobretudo, com as pessoas distraídas. A vida espiritual acompanha o Espírito. É, pois, provável que o homem de quem se trata haja tido, naquele momento, uma distração forte e que os seus animais o preocupavam mais do que a comunhão.

Este outro fato é da mesma categoria; apresenta, porém, uma particularidade mais notável:

2. “O juiz de cantão, J..., em Fr... mandou certo dia seu amanuense a uma aldeia dos arredores. Passado algum tempo, ele o viu entrar de novo, tomar de um livro no armário e folheá-lo. Perguntou-lhe bruscamente por que ainda não fora onde o mandara. A essas palavras, o amanuense desapareceu. O livro cai no chão e o juiz o coloca em cima de uma mesa, aberto como caíra. À tarde, de regresso o amanuense, o juiz o interrogou sobre se lhe acontecera alguma coisa em caminho, se tinha voltado à sala onde naquele momento se achavam. — Não — respondeu o amanuense —; fiz a viagem na companhia de um amigo; ao atravessarmos a floresta, pusemo-nos a discutir acerca de uma planta que encontráramos e eu lhe disse que, se estivesse em casa, fácil me seria mostrar-lhe uma página de Lineu que me daria razão.

Era justamente esse o livro que ficara aberto na página indicada.”

Por muito extraordinário que pareça o fato, não se poderia taxá-lo de materialmente impossível, por isso que ainda longe estamos de conhecer todos os fenômenos da vida espiritual. Contudo, faz-se mister a confirmação. Num caso desses, seria preciso comprovar, de maneira positiva, o estado do corpo no momento da aparição. Até prova em contrário, duvidamos de que o fato seja possível, desde que o corpo se ache em atividade inteligente.

Os que seguem bem mais extraordinários são e francamente confessamos que nos inspiram dúvidas ainda maiores. Compreende-se facilmente que a aparição do Espírito de uma pessoa viva seja vista por uma terceira pessoa, porém não que um indivíduo possa ver a sua própria aparição, principalmente nas condições abaixo referidas.

3. “O secretário do governo, Triptis, em Weimar, indo à chancelaria, em busca de um maço de documentos de que muito precisava, deparou lá consigo, já sentado na sua cadeira habitual e tendo diante de si os documentos. Assustado, volta para casa e manda seu empregado com ordem de apanhar os documentos que se achavam no lugar do costume. O empregado vai e igualmente vê o patrão sentado na sua cadeira.”

4. “Becker, professor de Matemática em Rostok, estava à mesa com alguns amigos, entre os quais surge uma questão teológica. Becker vai à sua biblioteca em busca de uma obra que decidiria a questão e dá consigo assentado no lugar costumeiro. Olhando por cima dos ombros do seu outro eu, verifica que este lhe aponta a seguinte passagem da Bíblia, num volume aberto: ‘Arranja tua casa, pois tens de morrer.’ Volta para junto de seus amigos que em vão se esforçam por lhe demonstrar que era loucura ligar a menor importância àquela visão. — Ele morreu no dia seguinte.”

5. “Hoppack, autor da obra: Materiais para o estudo da psicologia, diz que o padre Steinmetz, com visitas em casa, estando no seu quarto, se viu a si próprio em seu jardim, no lugar que lhe era preferido. Apontando para si mesmo e depois para o seu semelhante, disse: ‘Aqui está Steinmetz, o mortal; lá está o imortal.’”

6. “F..., da cidade de Z..., que foi juiz mais tarde, achando-se, quando moço, em vilegiatura no campo, uma moça da casa lhe pediu fosse buscar ao seu quarto um guarda-sol. Ele foi e viu a moça sentada à sua mesa de trabalho, porém mais pálida do que quando a deixara. Olhava para a frente. F..., apesar do medo de que foi presa, apanhou o guarda-sol, que estava ao lado dela, e o levou. Vendo-o de semblante transtornado, disse-lhe a moça: ‘Confesse que viu alguma coisa, que me viu no quarto. Não se aflija, não estou para morrer. Sou dupla (em alemão: Doppelgaenger, que quer dizer, literalmente: alguém que anda duplo). Em pensamento, eu estava junto do meu trabalho e já muitas vezes dei com a minha imagem ao meu lado. Nada fazemos uma à outra.’”

7. “O conde D... e as sentinelas pretenderam ter visto uma noite a imperatriz Elisabeth da Rússia, sentada em seu trono, na sala onde este se erguia, em trajes de grande gala, estando ela deitada e a dormir no seu aposento. A dama de honra, que se achava de serviço, convencida do fato, foi despertá-la. A imperatriz se dirigiu também para a sala do trono e viu lá a sua imagem. Ordenou a uma sentinela que fizesse fogo; imediatamente desapareceu a imagem. A imperatriz morreu três meses depois.”

8. “Um estudante, chamado Elger, tornou-se muito melancólico, depois de se ter visto a si mesmo com o costume vermelho que habitualmente usava. Nunca via o seu rosto, mas apenas os contornos de uma forma vaporosa que se lhe assemelhava e sempre ao cair da tarde ou ao luar. Via a imagem no lugar onde estivera por longo tempo a estudar.”

9. “Uma governanta francesa, Émilie Sagée, perdeu 19 vezes esse cargo, porque aparecia por toda parte em duplo. As moças de um pensionato em Neuwelke, na Livônia, viram-na algumas vezes no salão ou no jardim, ao mesmo tempo que, em realidade, ela se achava algures. Doutras vezes, viam, diante do quadro-negro, duas senhoritas Sagée, uma ao lado da outra, exatamente iguais, fazendo os mesmos movimentos, com a única diferença de que só a verdadeira Sagée tinha na mão um pedaço de giz, com que escrevia no quadro.”

A obra do Sr. Perty contém grande número de fatos deste gênero. É de notar-se que, em todos os casos citados, o princípio inteligente se mostra do mesmo modo ativo nos dois indivíduos e, até, mais ativo no ser material, quando o contrário é que deveria dar-se. Mas o que nos parece radicalmente impossível é que haja antagonismo, divergência de ideias, de pensamentos e de sentimentos nos dois seres.

Entretanto, essa divergência é manifesta, sobretudo, no fato no 4, em o qual um previne o outro de sua morte, e no no 7, em que a imperatriz manda fazer fogo contra o seu outro eu.

Admitindo-se a divisão do perispírito e uma força fluídica suficiente a manter a atividade normal no corpo; supondo-se também a divisão do princípio inteligente, ou uma irradiação sua capaz de animar os dois seres e de lhe facultar uma espécie de ubiquidade, esse princípio, que é uno, tem que se conservar idêntico; não poderia, pois, haver, de um lado, uma vontade que não existisse do outro, a menos se admita que haja Espíritos gêmeos, como há corpos gêmeos, isto é, que dois Espíritos se identifiquem para encarnar num só corpo, o que não é concebível.

Se, em todas essas histórias fantásticas, alguma coisa há que se deva guardar, também há muito que repudiar, havendo ainda a parte pertencente à lenda. Longe de nos induzir a aceitá-las cegamente, o Espiritismo nos ajuda a separar o verdadeiro do falso, o possível do impossível, mediante leis que nos revela, concernentes à constituição e ao papel do elemento espiritual. Não nos apressemos, todavia, em rejeitar a priori tudo o que não compreendemos, porque muito distante estamos de conhecer todas as leis e porque a Natureza ainda nos não patenteou todos os seus segredos. O Mundo Invisível é um campo ainda novo de observações e seríamos presunçosos se pretendêssemos haver sondado todas as suas profundezas, quando incessantemente novas maravilhas se ostentam aos nossos olhos. Entretanto, há fatos cuja impossibilidade material a lógica e as leis conhecidas demonstram. Tal, por exemplo, o que vem relatado na Revista Espírita de fevereiro de 1859, sob a epígrafe: Meu amigo Hermann. Trata-se de um jovem alemão da alta roda, delicado, atencioso, de bom caráter, que, todas as tardes, ao pôr do sol, caía em estado de morte aparente, durante o qual seu Espírito despertava nos antípodas, na Austrália, em o corpo de um bandido que acabava sendo enforcado.

O simples bom senso demonstra que, admitida como possível essa dualidade corpórea, o mesmo Espírito não pode ser, alternativamente, um homem honesto, durante o dia, num corpo e, à noite, um bandido, noutro corpo. Quem diga que o Espiritismo acredita em tais histórias prova que não o conhece, pois que, ao contrário, ele fornece os meios de evidenciar a absurdidade delas. Mas, ao mesmo tempo que demonstra o erro de uma crença, prova que muitas vezes essa crença repousa num princípio verdadeiro, desfigurado ou exagerado pela superstição. Cumpre se destaque o fruto da casca que o envolve.

Que contos ridículos se não engendraram sobre o raio, antes que se conhecesse a lei da eletricidade! Outro tanto se dá no que concerne às relações do mundo visível com o Mundo Invisível. Tornando conhecida a lei que preside a essas relações, o Espiritismo as coloca no terreno da realidade. Esta realidade, porém, ainda é excessiva para os que não admitem nem almas, nem Mundo Invisível. Ao ver desses, é superstição tudo o que sai dos limites do mundo visível e tangível. Tal a razão por que achincalham o Espiritismo.

Nota – A questão, muito interessante, dos homens duplos e a dos agêneres, que àquela se liga intimamente, até agora a ciência espírita as relegou para segundo plano, à falta de documentos para completa elucidação de uma e outra. Essas manifestações, por muito singulares que sejam, por incríveis que pareçam à primeira vista, sancionadas pelas narrativas dos mais sérios historiadores da Antiguidade e da Idade Média, confirmadas por fatos recentes, anteriores ao advento do Espiritismo, ou contemporâneos, de modo nenhum podem ser postas em dúvida. O livro dos médiuns, no artigo intitulado: Visitas espirituais entre pessoas vivas, e a Revista Espírita, em muitas passagens, confirmam a realidade de tais manifestações de forma absolutamente incontestável. De um confronto e de um exame aprofundado de todos esses fatos, talvez ressaltasse uma solução pelo menos parcial da questão e a eliminação de algumas das dificuldades que parecem envolvê-la.

Muito gratos ficaríamos àqueles dos nossos correspondentes que se dignassem de fazer dessa questão um estudo especial, quer pessoalmente, quer por intermédio dos Espíritos, e de nos comunicarem o resultado de suas pesquisas, no interesse, bem entendido, da difusão da verdade.

Percorrendo rapidamente os anos anteriores da Revista e considerando os fatos assinalados e as teorias enunciadas para explicá-los, chegamos à conclusão de que talvez conviesse separar os fenômenos em duas categorias bem distintas, o que permitiria se lhes dessem explicações diferentes e se demonstrasse que são mais aparentes do que reais as impossibilidades que se levantam contra a aceitação pura e simples dos mesmos fenômenos. (Vejam-se a respeito os artigos da Revista Espírita de janeiro de 1859, O louquinho de Bayonne; fevereiro de 1859, Os agêneres e Meu amigo Hermann; maio de 1859, O laço entre o Espírito e o corpo; novembro de 1859, A alma errante; janeiro de 1860, O Espírito de um lado e o corpo do outro; março de 1860, Estudo sobre o Espírito das pessoas vivas, O doutor V... e a senhorita S...; abril de 1860, O fabricante de São Petersburgo, Aparições tangíveis; novembro de 1860, História de Maria de Agreda; julho de 1861, Uma aparição providencial etc. etc).

A faculdade de expansão dos fluidos perispiríticos já está sobejamente demonstrada pelas mais dolorosas operações cirúrgicas realizadas em doentes adormecidos, quer pelo clorofórmio e o éter, quer pelo magnetismo animal. Não raro, com efeito, estes últimos conversam de coisas agradáveis com os assistentes, ou se transportam para longe, em Espírito, enquanto o corpo se retorce com todas as aparências de estar experimentando as mais horríveis torturas. A máquina humana, imobilizada no todo ou em parte, é retalhada pelo escalpelo brutal do cirurgião, os músculos se agitam, crispam-se os nervos e transmitem a sensação ao aparelho cerebroespinhal, mas a alma, que é quem, no estado normal, sente a dor e a manifesta exteriormente, afastada, por alguns momentos, do corpo sujeito à operação, dominada por outras ideias, por outras ações, só muito surdamente é avisada do que se passa no seu envoltório mortal e se conserva perfeitamente insensível. Quantas vezes não se têm visto soldados gravemente feridos, absorvidos pelo ardor do combate, a perder sangue e forças, combaterem por muito tempo ainda, sem se aperceberem de seus ferimentos? Um homem vivamente preocupado recebe um golpe violento sem sentir coisa alguma, e só quando cessa a abstração da sua inteligência, reconhece tê-lo atingido a sensação dolorosa que experimenta. A quem não aconteceu ainda, durante uma profunda contenção do Espírito, passar pelo meio de uma multidão tumultuosa e ululante, sem nada ver, nem ouvir, embora o nervo óptico e o aparelho auditivo hajam percebido e transmitido à alma as sensações?

Pelos casos que precedem e por uma imensidade de fatos que seria ocioso reproduzir aqui, mas que a todos é possível conhecer e apreciar, torna-se fora de dúvida que o corpo pode desempenhar suas funções orgânicas, estando longe o Espírito, levado por preocupações de outra ordem. Indefinidamente expansível, conservando ao corpo a elasticidade e a atividade necessárias à sua existência, o perispírito acompanha constantemente o Espírito durante a sua prolongada viagem pelo mundo ideal.

Se, ademais, considerarmos a propriedade, muito conhecida, que ele possui, de condensar-se, propriedade que lhe permite tornar-se visível sob aparências corpóreas aos médiuns videntes e, embora mais raramente, a quem quer que se ache presente no lugar para onde o Espírito se haja transportado, não poderemos pôr em dúvida a possibilidade do fenômeno da ubiquidade.

Temos, pois, como demonstrado que uma pessoa viva pode aparecer simultaneamente em dois lugares afastados um do outro: num, com o seu corpo real; no outro, com o seu perispírito momentaneamente condensado sob a aparência de suas formas materiais. Entretanto, de acordo nisto, como sempre, com Allan Kardec, não podemos admitir a ubiquidade, senão quando reconhecemos identidade perfeita nos modos por que se comporta o ser aparente. Tais, por exemplo, os fatos anteriormente citados, nos 1 e 2. Quanto aos fatos que se seguem a esses e que consideramos inexplicáveis, se lhes aplicamos a teoria da ubiquidade, logo nos parecem, senão indiscutíveis, pelo menos admissíveis, desde que considerados de outro ponto de vista.

Nenhum dos nossos leitores ignora que os Espíritos desencarnados têm a faculdade de mostrar-se, sob aparência material, em certas circunstâncias e, em particular, aos médiuns videntes. Contudo, em bom número de casos, tais como os das aparições visíveis e tangíveis para uma multidão, ou para umas tantas pessoas, evidente se faz que a percepção da aparição não é devida à faculdade mediúnica dos assistentes, mas à realidade da aparência corpórea do Espírito e, nessa circunstância, como nos casos de ubiquidade, essa aparência corpórea resulta da condensação do aparelho perispirítico. Ora, se, as mais das vezes, os Espíritos, para se tomarem reconhecíveis, se apresentam tais quais eram em vida, com as vestes que habitualmente usavam, impossível não há de ser que se apresentem vestidos de modo diferente, ou mesmo sob aspectos quaisquer, como, por exemplo, O louquinho de Bayonne, que aparecia ora sob a sua forma pessoal, ora com a figura de um irmão seu, já igualmente morto, ora sob o aspecto de pessoas vivas e até presentes. O Espírito tinha o cuidado de fazer lhe reconhecessem a identidade, sem embargo das várias formas sob que se apresentava. Nada, porém, teria ele feito, se não fosse evidente que as testemunhas da manifestação estavam persuadidas de que assistiam a um fenômeno de ubiquidade.

Se, considerando como um precedente esse fato, que absolutamente não é único, procurarmos explicar os de nos 3, 4, 5, 6, 7, 8 e 9, talvez se nos torne possível aceitar-lhes a realidade, ao passo que, admitida a ubiquidade, a incompatibilidade das ideias, o antagonismo dos sentimentos e a atividade do organismo das duas partes não nos permitem considerá-los possíveis.

No fato no 4 se, em vez de imaginarmos o professor Becker em presença do seu sósia, admitirmos que ele tinha diante de si um Espírito que lhe aparecia com o seu aspecto, deixa de haver qualquer antagonismo e o fenômeno entra no domínio do possível. O mesmo se dá com o fato no 7. Não se compreende que Elisabeth da Rússia haja mandado atirar sobre a sua própria imagem, mas admite-se perfeitamente que o haja feito contra um Espírito que tomara a sua aparência para mistificá-la. Alguns Espíritos tomam às vezes nomes de empréstimo e adotam o estilo e as formas de dizer de outro, para alcançarem a confiança dos médiuns e conseguirem penetrar nos grupos. Que haveria de impossível que a um Espírito orgulhoso aprouvesse tomar a forma da imperatriz Elisabeth e sentar-se no seu trono, a fim de dar vã satisfação aos seus sonhos ambiciosos? O mesmo se pode dizer com relação a outros fatos.

Esta explicação damo-la apenas pelo que possa valer. Não passa, para nós, de uma suposição bastante plausível; não é a solução real do problema. Mas qual a apresentamos, ela nos parece de natureza a esclarecer a questão, de atrair para esta as luzes da discussão e da refutação. A esse título é que a submetemos aos nossos leitores. Possam as reflexões que provoque, as meditações a que abra ensejo cooperar para a elucidação de um problema que apenas esfloramos, deixando que outros mais dignos de o fazerem dissipem a obscuridade que ainda a envolvem.

Livro: Obras Póstumas – Allan Kardec.


Nenhum comentário:

Postar um comentário