VIRTO.
253. – Ĉu la
virto estas donaĵo de Dio aŭ akiraĵo de la homo?
– La doloro, la
lukto kaj la sperto estas ia sankta okazo donita de Dio al siaj kreitaĵoj, en
ĉiuj tempoj. Sed la virto ĉiam estas sublima, senmorta akiraĵo de la spirito
sur la vivovojo, akiraĵo poreterne kuniĝinta al liaj valoroj, konkeritaj per
lia propra diligenta laboro.
254. – Kio estas
la pacienco, kaj kiel ni akiru ĝin?
– La vera
pacienco estas ĉiam ia eksteriĝo de la animo, realiginta multe da amo en si mem,
por ĝin doni al aliulo, per ekzemplo.
Tiu amo estas la
esprimo de frateco, konsideranta ĉiujn homojn kiel siajn fratojn en ĉia
cirkonstanco, ne flankmetante la energion por ĵeti lumon sur la nekomprenon,
kiam tio fariĝos nepre necesa.
Per la spirita
prilumo de nia interno ni akiras tiujn sanktajn valorojn de nobla toleremo. Kaj,
por ke ni edifu nin ĉe tiu dia heleco, estas ja necese eduki la volon,
forigante centjarajn psikajn malsanojn, nin akompanantajn tra la sinsekvaj
vivoj, malsanojn konsistantajn en tio, ke ni forlasas nian diligenton mem, ke
ni estas indiferentaj, kaj ke ni plendas pri la eksteraj fortoj, kvankam la
malbono loĝas en ni mem.
Por efektivigi
tiel subliman edifon, estas necese ke ni komencu per la disciplinado de ni mem
kaj per la deteno de niaj impulsoj, konsiderante la liberecon de la interna
mondo, de kie la homo devas superregi sian vivofluon.
Populara
proverbo konsideras, ke “la kutimo estas dua naturo”, kaj ni lernu, ke la disciplino
antaŭas la spontaneecon, per kiu la animo povas plej facile atingi sian
deziratan elaĉeton.
255. – Ĉu ni, la
spiritistoj, devas praktiki nur la spiritan karitaton, aŭ ankaŭ la materian?
– La fundamenta
devizo de la kardeka kodigo, nome “ekster karitato, nenia savo”, estas sufiĉe
signifa, por ke ni ne perdiĝu en detalaj konsideroj.
Ĉiu tasko de la
neprofitema karitato estas dia helpo en la verko de la homa frateco kaj
universa elaĉeto.
Sed urĝas al la
sinceraj spiritistoj, instruitaj pri la Evangelio, peni tuj kompreni la edukan
aspekton de la doktrinaj principoj, rekonante, ke la tuja laboro de la modernaj
tempoj estas tiu de la interna prilumado de la homo, por plibonigi liajn korajn
kaj konsciencajn valorojn.
Laŭ tiuj
imperativoj, estas juste laŭdegi la bonegecon de la edukaj planoj de la
evangelia instruado, por formi spiritakristanan penson por la estonteco.
Ni ne povas
malestimi la materian karitaton, kiu faras la evangelian Spiritismon ia konsola
ripozejo por ĉiuj malfeliĉuloj.
Sed ni ne povas
forgesi, ke ankaŭ la sektaj religiaj anoj organizas la materiajn konstruaĵojn
por la karitato en la mondo, kaj ni ne forgesu la templojn, azilojn, orfejojn
kaj monumentojn.
Preskaŭ ĉiuj
iliaj konstruaĵoj tamen senkreditiĝis pro manko de prilumo de la enkarniĝintaj
Spiritoj.
La Roma eklezio
estas tipa ekzemplo.
Sinjoro de
konsiderinda riĉaĵo kaj fondinte sennombrajn, realajn organizaĵojn de socia helpo,
hodiaŭ ĝi sentas, ke ĝiaj konstruaĵoj estas nur el ŝtono, ĉar, en siaj pompaj
konstruaĵoj, la nuntempa homo spertas la plej dolorajn elreviĝojn.
La materia
karitato nur atingas sian dian trajton kiam ĝi celas la spiritigon de la homo,
renovigante liajn intimajn valorojn, ĉar, post la reformo de la homo en Jesuo
Kristo, ni havos sur la Tero transformitan socion, kie la aŭtentike kristana hejmo
estos memkompreneble la azilo de ĉiuj suferantoj.
Oni konkludas
do, ke la laboro de sincera kristanigo de la konsciencoj estas ja definitiva edifo,
al kiu la spiritistoj devas turni la rigardon, antaŭ ĉio komprenante la
vastecon kaj kompleksecon de la eduka tasko, kiun ili devas plenumi ĉe ĉia homa
realigo, ĉe la ĉiutaga lukto, ĉe la tasko de amo kaj vero.
256. – Kiel ni
komprenu la materian almozon?
– En la
meĥanismo de la ordinaraj interrilatoj, la peto je materia helpo havas siajn
signifon kaj oportunan utilon, kiel sekvon de la ekvilibroleĝo, reganta la
interŝanĝomovojn en la vivorganismo.
La materia
almozo estas tamen montro de manko de spiriteco en la sociaj karakterizaĵoj,
ĝin progresigantaj.
Certe, neniu
povos malaprobi la agon peti kaj eĉ ne povos ne laŭdi la iniciaton de tiu, kiu
donas la materian almozon; sed estas oportune konsideri, ke, laŭmezure kiel la
homo kristaniĝas, prilumante siajn internajn energiojn, li pli kaj pli foriĝas
de la kondiĉo de petanto por atingi la altan kondiĉon de indeco, per la noblaj
signoj de sia laboro.
Kiu klopodas en
la kuliso de la rektlinia konscienco, tiu nobliĝas kaj riĉigas la kadron de
siaj individuaj valoroj.
Kaj, post kiam
li konkeris la elementojn de la evangelia eduko, la sincera kristano ne bezonas
materiigi la ideon de la materia almozpeto, komprenante ke esperante aŭ
suferante, agante aŭ luktante, ĉe la klopodo por agado kaj bono, li ĉiam ricevos
laŭ siaj faroj kaj konforme al la promeso de la Kristo.
257. – Ĉu la
Espero kaj la fido devas esti rigardataj kiel unu sola virto?
– La Espero
estas la preferata filino de la Fido. Ili ambaŭ estas unu al la alia tiel same
kiel la reflekta lumo de la planedoj estas por la centra, pozitiva lumo de la
Suno.
La Espero estas
simila al la lunlumo, konsistanta el la balzamoj de la kredo. La Fido estas la
dia heleco de la certeco.
258. – Sur la vojo
de la virto, ĉu la surteraj malriĉulo kaj riĉulo povas identiĝi kiel disĉiploj
de Jesuo?
– La titolo
disĉiplo estas donata de la Dia Majstro al ĉiuj bonvolaj homoj, sen distingo
pri situacioj, klasoj aŭ iu ajn sekta karaktero.
Kun respondeco
pri la materiaj riĉaĵoj aŭ sen ĝi, la homo estas ĉiam riĉa, pro sia kondiĉo de
ĝuanto de la diaj gracoj kaj, krom tio, ni konsideru, ke ĉe ĉia situacio la
homo trovos respondecon en la ekzistado; tial, la sinceraj disĉiploj de la Sinjoro
estas egalaj antaŭ liaj okuloj, sen iu ajn prefero.
259. – Koncerne
la praktikadon de karitato, kiel ni komprenu la jenan lecionon de Jesuo: “Al
tiu, kiu havas, estos donita abunde, kaj for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion
li havas, estos prenita”?
– Ĉe ĉiuj
cirkonstancoj, la parolo de Jesuo estis plena de ia kaŝita lumo prezentanta
prismajn rebrilojn, en ĉiuj tempoj, por la homa animo, dum ties supreniro al la
saĝeco kaj al la amo.
Antaŭ ĉio, ni
penu alĝustigi la lecionon al ni mem.
Se ni havas la
veran spiritan karitaton, se ni laboras por nia interna prilumado, memvole
disradiante lumon sur la vojon de niaj fratoj en lukto kaj lernado, ni ricevos
plimulton el la puraj fontoj de la pli altaj spiritaj sferoj, ĉar, profitinte
la oportunan okazon al ni donitan, senfinaj horizontoj etendiĝos al niaj animoj
sur la senlima kampo de la universo. Tio ne povos okazi al tiuj, kiuj ricevis la
sanktan okazon de memilumino, sur la vivovojoj, kun la plej evidenta malzorgo
pri siaj aŭtentikaj devoj, forgesante la pli bonan vojon, tiam anstataŭatan de
la efemeraj plezuroj de la surtera ekzistado, prenante sur sin novajn ŝuldojn
kaj forigante de si mem la okazojn por la estonteco, tiam pli malfacilajn kaj
dolorajn.
Libro: La Konsolanto
- Emmanuel / Chico Xavier.
253 – A virtude
é concessão de Deus, ou é aquisição da criatura?
- A dor, a luta
e a experiência constituem uma oportunidade sagrada concedida por Deus às suas
criaturas, em todos os tempos; todavia, a virtude é sempre sublime e
imorredoura aquisição do espírito nas estradas da vida, incorporada eternamente
aos seus valores, conquistados pelo trabalho no esforço próprio.
254 – Que é
paciência e como adquiri-la?
- A verdadeira
paciência é sempre uma exteriorização da alma que realizou muito amor em si
mesma, para dá-lo a outrem, na exemplificação.
Esse amor é a
expressão fraternal que considera todas as criaturas como irmãos, em quaisquer
circunstâncias, sem desdenhar a energia para esclarecer a incompreensão, quando
isso se torne indispensável.
É com a
iluminação espiritual do nosso íntimo que adquirimos esses valores sagrados da
tolerância esclarecida. E, para que nos edifiquemos nessa claridade divina,
faz-se mister educar a vontade, curando enfermidades psíquicas seculares que
nos acompanham através das vidas sucessivas, quais sejam as de abandonarmos o
esforço próprio, de adotarmos a indiferença e de nos queixarmos das forças
exteriores, quando o mal reside em nós mesmos.
Para levarmos a
efeito uma edificação tão sublime, necessitamos começar pela disciplina de nós
mesmos e pela continência dos nossos impulsos, considerando a liberdade do
mundo interior, de onde o homem deve dominar as correntes da sua vida.
O adágio popular
considera que “o hábito faz a segunda natureza” e nós devemos aprender que a
disciplina antecede a espontaneidade, dentro da qual pode a alma atingir, mais
facilmente, o desiderato da sua redenção.
255 – Devemos
nós, os espiritistas, praticar somente a caridade espiritual, ou também a
material?
- A divisa
fundamental da codificação kardequiana, formulada no “fora da caridade não há
salvação”, é bastante expressiva para que nos percamos em minuciosas
considerações.
Todo serviço da
caridade desinteressada é um reforço divino na obra da fraternidade humana e da
redenção universal.
Urge, contudo,
que os espiritistas sinceros, esclarecidos no Evangelho, procurem compreender a
feição educativa dos postulados doutrinários, reconhecendo que o trabalho
imediato dos tempos modernos é o da iluminação interior do homem,
melhorando-se-lhe os valores do coração e da consciência.
Dentro desses
imperativos, é lícito encarecermos a excelência dos planos educativos da
evangelização, de modo a formar uma mentalidade espírita cristã, com vistas ao
porvir.
Não podemos
desprezar a caridade material que faz do Espiritismo evangélico um pouso de consolação
para todos os infortunados; mas não podemos esquecer que as expressões
religiosas sectárias também organizaram as edificações materiais para a
caridade no mundo, sem olvidar os templos, asilos, orfanatos e monumentos.
Todavia, quase todas as suas obras se desvirtuaram, em vista do esquecimento da
iluminação dos Espíritos encarnados.
A Igreja Romana
é um exemplo típico.
Senhora de uma
fortuna considerável e havendo construído numerosas obras tangíveis, de
assistência social, sente hoje que as suas edificações são apenas de pedra,
porquanto, em seus estabelecimentos suntuosos, o homem contemporâneo
experimenta os mais dolorosos desenganos.
As obras da
caridade material somente alcançam a sua feição divina quando colimam a
espiritualização do homem, renovando-lhe os valores íntimos, porque, reformada
a criatura humana em Jesus-Cristo, teremos na Terra uma sociedade transformada,
onde o lar genuinamente cristão será naturalmente o asilo de todos os que
sofrem.
Depreende-se,
pois, que o serviço de cristianização sincera das consciências constitui a
edificação definitiva, para a qual os espiritistas devem voltar os olhos, antes
de tudo, entendendo a vastidão e a complexidade da obra educativa que lhes
compete efetuar, junto de qualquer realização humana, nas lutas de cada dia, na
tarefa do amor e da verdade.
256 –Como
interpretar a esmola material?
- No mecanismo
de relações comuns, o pedido de uma providência material tem o seu sentido e a
sua utilidade oportuna, como resultante da lei de equilíbrio que preside o
movimento das trocas no organismo da vida.
A esmola
material, porém, é índice da ausência de espiritualização nas características
sociais que a fomentam.
Ninguém,
decerto, poderá reprovar o ato de pedir e, muito menos, deixará de louvar a
iniciativa de quem dá a esmola material; todavia, é oportuno considerar que, à
medida que o homem se cristianiza, iluminando as suas energias interiores, mais
se afasta da condição de pedinte para alcançar a condição elevada do mérito,
pelas expressões sadias do seu trabalho.
Quem se esforça,
nos bastidores da consciência retilínea, dignifica-se e enriquece o quadro de
seus valores individuais.
E o cristão
sincero, depois de conquistar os elementos da educação evangélica, não
necessita materializar a idéia da rogativa da esmola material, compreendendo
que, esperando ou sofrendo, agindo ou lutando, nos esforços da ação e do bem,
há de receber, sempre, de acordo com as suas obras e de conformidade com a
promessa do Cristo.
257 – A
esperança e a Fé devem ser interpretadas como uma só virtude?
- A Esperança é
a filha dileta da Fé. Ambas estão uma para outra, como a luz reflexa dos
planetas está para a luz central e positiva do Sol.
A Esperança é
como o luar que se constitui dos bálsamos da crença. A Fé é a divina claridade
da certeza.
258 –No caminho
da virtude, o pobre e o rico da Terra podem ser identificados como discípulos
de Jesus?
- O título de
discípulo é conferido pelo Divino Mestre a todos os homens de boa vontade, sem
distinção de situações, de classes ou de qualquer expressão sectária.
Com
responsabilidade dos bens materiais ou sem ela, o homem é sempre rico pela sua
posição de usufrutuário das graças divinas e, além do mais, temos de ponderar
que, em toda situação, a criatura encontrará responsabilidade na existência,
razão por que os sinceros discípulos do Senhor são iguais aos seus olhos, sem
preferência de qualquer natureza.
259 – No que se
refere à prática da caridade, como interpretar o ensinamento de Jesus: Aquele
que tem será concedido em abundância e àquele que não tem, até mesmo o que
tiver, lhe será tirado?
- A palavra de
Jesus, em todas as circunstâncias, foi tocada de uma luz oculta, apresentando
reflexos prismáticos, em todos os tempos, para a alma humana, na sua ascensão
para a sabedoria e para o amor.
Antes de tudo,
busquemos ajustar o conceito a nós próprios.
Se possuirmos a
verdadeira caridade espiritual, se trabalhamos pela nossa iluminação íntima,
irradiando luz, espontaneamente, para o caminho dos nossos irmãos em luta e
aprendizado, mais receberemos das fontes puras dos planos espirituais mais
elevados, porque, depois de valorizarmos a oportunidade recebida, horizontes
infinitos se abrirão no campo ilimitado do Universo, para as nossas almas, o
que não poderá acontecer aos que lançaram mão do sagrado ensejo de iluminação
própria nas estradas da vida, com a mais evidente despreocupação de seus
legítimos deveres, esquecendo o caminho melhor, trocado, então, pelas sensações
efêmeras da existência terrestre, contraindo novas dívidas e afastando de si
mesmo as oportunidades para o futuro, então mais difíceis e dolorosas.
Livro: O Consolador –
Emmnuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário