La nova generacio.
La tero ektremas
de ĝojo; la tago de la Sinjoro alproksimiĝas; ĉiuj, kiuj inter ni, staras en la
fronto, konkure deziregas eniri en la batalon. Jam la Spirito de kelkaj bravaj
animoj enkarniĝintaj skuas siajn korpojn por ilin rompi; la retenata karno ne
scias, kion pensi, ia nekonata fajro ĝin konsumas; ili estos liberigitaj, ĉar
la tempoj alvenis : unu eterneco baldaŭ estingiĝos, glora eterneco tuj
ekaperos, kaj Dio kalkulas siajn infanojn.
Regado de oro
cedos sian lokon al ia pli pura regno; pensado estos baldaŭ suverena kaj elitaj
Spiritoj, kiuj venis el fora tempo lumigi la jarcentojn, en kiuj ili vivis, kaj
servi kiel mejloŝtonoj al venontaj jarcentoj, enkarniĝos inter vi. Kion mi
diras? Multaj estas enkarniĝintaj. Ilia sava parolo alportos ian detruan
flamon, kiu senrimede frakasos malnovajn maljustaĵojn. Kiom da malnovaj
antaŭjuĝoj ruinfalos, kiam la Spirito, kiel duklinga hakilo, ilin forhakos ĝis
iliaj fundamentoj.
Jes, la patroj de la progreso de la homa spirito forlasis, unuj la lumajn loĝejojn, aliaj grandajn laborojn, en kiuj feliĉo kuniĝas al la plezuro lerni, por repreni la bastonon de pilgrimanto, kiun ili apenaŭ demetis ĉe la sojlo de la templo de scio, kaj, post nelonge, de la kvar anguloj de la terglobo, baldaŭ la oficialaj savantoj aŭskultos kun timego, ke senbarbaj junuloj, per profunda lingvaĵo, rebatos iliajn argumentojn, kiujn ili rigardis nerefuteblaj. La moka rideto jam ne povos esti sekura ŝildo kaj sub minaco de defalo, necesos respondi. Tiel, tute malkovriĝos la erara rondo, en kiu enfermiĝas la majstroj de vana filozofio, ĉar novaj ĉampionoj portas kun si ne nur ian flamon, kiu estas la inteligenteco libera de densaj vualoj, sed krome inter ili multaj ĝuos tiun apartan staton, privilegion de grandaj animoj, kiel Jesuo, kiu donas la povon resanigi kaj fari mirindaĵojn, kiujn oni rigardas kiel miraklojn. Antaŭ materiaj faroj, ĉe kiuj la Spirito sin montras tiel supera al la materio, kiel nei ties ekziston? Materialiston oni repuŝos kun liaj paroladoj, per parolo pli elokventa ol lia, kaj per fakto evidenta, pozitiva kaj de ĉiuj konstatata, ĉar grandaj kaj malgrandaj novaj Sanktaj Tomasoj povos tuŝi per la fingro.
Jes, la malnova,
korodita mondo krakrompiĝas; la malnova mondo finiĝas, kaj kun ĝi ĉiuj tiuj
malnovaj dogmoj, kiuj ankoraŭ relumas nur pro la oraĵo, per kiu oni ĝin kovras.
Bravaj Spiritoj, via estas la tasko forskrapi tiun falsan oron ; malantaŭen, vi,
kiuj vane deziras apogi tiun idolon ; batite de ĉiuj flankoj, ĝi ruinfalos kaj
vin kuntrenos en sia falo.
Malantaŭen, vi
ĉiuj, neantoj de progreso ; malantaŭen, kun viaj kredoj pasintatempaj. Kial vi
neas la progreson kaj volas ĝin haltigi? Tiel estas, ĉar dezirante superregi,
superregi ankoraŭ kaj ĉiam, vi kondensigis vian penson en kredartikolojn,
dirante al la homaro : »Vi estos ĉiam infana, kaj ni, kiuj havas la lumon de la
supro , ni estas destinitaj vin konduki.»
Sed vi vidis, ke
la infanaj paŝlerniloj restas en viaj manoj; kaj la infano saltas antaŭ vi, kaj
vi ankoraŭ neas, ke ĝi povas marŝi per si mem! Ĉu frapante ĝin per la
paŝlerniloj, kiuj devus ĝin subteni, vi pruvos la aŭtoritatecon de viaj
argumentoj? Ne ; kaj vi tion bone konscias; sed estas tiel dolĉe, kiam oni sin
rigardas neerarema, kredi, ke aliaj homoj ankoraŭ fidas tiun neeraremon, kiun
eĉ vi mem jam ne kredas.
Ho! kiom da
ĝemoj aŭdiĝas en la sanktejo! Tie, se oni atentigas la orelojn, oni aŭdas
dolorajn murmurojn. Kion do vi diras, kompatindaj obstinuloj? Ke la mano de Dio
pli peze falas sur vian Eklezion? Ke ĉie la libera gazetaro vin atakas kaj vigle
batadas viajn argumentojn? Kie la nova Krizostomo, kies potenca parolo nuligos
tian lavangon da raciuloj? Vane vi lin atendas; viaj plumoj plej fortaj kaj plej
kredindaj jam povas nenion; ili obstine alkroĉiĝas al la pasinteco, kiu forpasas,
dum nova generacio, kun sia nerezistebla impulso, kiu ĝin antaŭenigas, krias:
Ne, ne plu la pasinteco; venu la estonteco ; ia nova aŭroro leviĝas, kaj tien
iras niaj aspiroj!
Antaŭen ! ĝi
diras; plilarĝigu la vojon, niaj fratoj sekvas nin; sekvu la ondon, kiu nin
trenas; ni bezonas movadon, kiu estas vivo, dum vi prezentas al ni la
senmovecon, kiu estas morto.
Malfermu viajn
tombojn, viajn katakombojn; satigu vian vidadon per la malnovaj restaĵoj de ne
plu ekzistanta pasinteco. Viaj sanktaj martiroj tute ne estas mortintaj, ke vi
al ili senmovigu la estantecon. Ili duonvidis nian epokon kaj sin ĵetis en la
morton kvazaŭ sur vojon, kiu devus ilin tien konduki. Al ĉiu epoko ĝia genieco;
ni volas nin ĵeti en la vivon, ĉar la estontaj jarcentoj, kiuj montriĝas al ni,
abomenas la morton.
Jen estas, miaj amikoj,
tio, kion komprenigos la bravaj Spiritoj, kiuj nuntempe enkarniĝas. Ĉi tiu
jarcento ne finiĝos, sen tio, ke multaj restaĵoj diskovras la grundon. La
mortiga, interfrata milito baldaŭ cedos al la diskutado; spirito anstataŭos
krudan forton. Kaj post ol ĉiuj tiuj noblaj animoj estos batalintaj, ili revenos
en nian spiritan mondon por ricevi la kronon de venkintoj.
Jen estas la
celo, miaj amikoj; la ĉampionoj estas treege fortaj por akcepti, ke la sukceso
estas duba. Dio elektis la eliton de siaj batalantoj, kaj la venko estas
garantiita por la homaro.
Ĝoju do, vi
ĉiuj, kiuj aspiras al feliĉo, kaj kiuj volas, ke viaj fratoj partoprenu en ĝi
kiel vi mem, jen alvenis la tago ! La terglobo saltas de ĝojo, ĉar ĝi vidos, ke
komenciĝas la regno de paco promesita de la Kristo, la dia mesio, regno, kies
fundamenton li venis starigi. - Spirito. (La 30-an de januaro 1866 - Lyon, Groupe Villon. Mediumo M.G.)
Libro: Postmortaj Verkoj - Allan Kardec.
A nova geração
A Terra freme de
alegria; aproxima-se o dia do Senhor; todos os que entre nós estão à frente
disputam porfiadamente por entrar na liça. Já o Espírito de algumas valorosas
almas encarnadas agitam seus corpos até quase despedaçá-los. A carne interdita
não sabe o que há de pensar, desconhecido fogo a devora. Elas serão libertadas,
porque chegaram os tempos. Uma eternidade está a ponto de expirar, uma eternidade
gloriosa vai despontar em breve e Deus conta seus filhos.
O reinado do
ouro cederá lugar a um reinado mais puro; o pensamento será dentro em pouco
soberano e os Espíritos de escol, que hão vindo desde remotas eras iluminar os
séculos em que viveram e servir de balizas aos séculos vindouros, encarnarão
entre vós. Que digo? Muitos se acham encarnados. A sábia palavra deles será uma
chama destruidora, que causará devastações irreparáveis no seio dos velhos
abusos. Quantos prejuízos antigos vão desmoronar em bloco, quando o Espírito,
como uma acha de duplo gume, vier decepá-los pelos fundamentos.
Sim, os pais do
progresso do espírito humano deixaram, uns, as suas moradas radiosas; outros,
grandes trabalhos, em que a felicidade se junta ao prazer de instruir-se, para
retomarem o bastão de peregrinos, que apenas haviam deposto no limiar do templo
da Ciência, e daqui a pouco, dos quatro cantos do globo, os sábios oficiais
ouvirão, apavorados, jovens imberbes a lhes retorquir, numa linguagem profunda,
aos argumentos que eles julgavam irrefutáveis. O sorriso zombeteiro já não constituirá
um escudo que valha e, sob pena de desmoralização, forçoso será responder. Então,
o círculo vicioso em que se metem os mestres da vã filosofia mostrar-se-á
completamente, porquanto os novos campeões levam consigo não só um facho, que é
a inteligência desimpedida dos véus grosseiros, senão também muitos dentre eles
gozarão desse estado particular, que é privilégio das grandes almas, como
Jesus, e que dá o poder de curar e de operar essas maravilhas chamadas
milagres. Diante dos fatos materiais, em que o Espírito se mostra tão superior
à matéria, como negar os Espíritos? O materialismo será abatido em seus
discursos por uma palavra mais eloquente do que a sua e pelo fato patente,
positivo e averiguado por todos, visto que grandes e pequenos, novos Tomés, poderão
tocar com o dedo.
O velho mundo
carcomido estala por toda parte; o velho mundo acaba e com ele todos esses
velhos dogmas, que só reluzem ainda pelo dourado que os cobre. Espíritos
valorosos, cabe-vos a tarefa de raspar esse ouro falso. Para trás, vós que em
vão quereis escorar o velho ídolo. Atingido de todos os lados, ele vai ruir e
vos arrastará na sua queda.
Para trás, todos
vós negadores do progresso; para trás, com as vossas crenças de uma época que
se foi. Por que negais o progresso e vos esforçais por detê-lo? É que,
desejando sobrepujar, sobrepujar ainda e sempre, condensastes o vosso
pensamento em artigos de fé, clamando para a Humanidade: “Serás sempre criança
e nós, que temos a iluminação do alto, estamos destinados a conduzir-te.”
No entanto, já
tendes visto ficar-vos nas mãos as andadeiras da infância; e a criança salta
diante de vós e ainda negais que ela possa caminhar sozinha! Será chicoteando-a
com as andadeiras destinadas a sustentá-la que provareis a autoridade dos
vossos argumentos? Não, e bem o sentis, mas é tão agradável, a quem se diz
infalível, crer que os outros ainda depositam fé nessa infalibilidade, em que
nem vós mesmos acreditais!
Ah! que de
gemidos não se soltam no santuário! É aí que, prestando-se ouvido atento, se
escutam os cochichos dolorosos. Que dizeis, então, pobres obstinados? Que a mão
de Deus se abate sobre a sua Igreja? Que por toda parte a imprensa livre vos
ataca e pulveriza os vossos argumentos? Onde estará o novo Crisóstomo, cuja
potente palavra reduzirá a nada esse dilúvio de raciocinadores? Em vão o
esperais; nada mais podem as vossas mais vigorosas e mais conceituadas penas.
Elas se obstinam em agarrar-se ao passado que se vai, quando a nova geração, num
impulso irresistível que a impele para a frente, exclama: “Não, nada de
passado; a nós, o futuro; nova aurora se ergue e é para lá que tendem as nossas
aspirações!”.
“Avante!”, diz
ela; “alargai a estrada, os irmãos nos seguem. Ide com a onda que nos arrasta;
necessitamos do movimento, que é vida, ao passo que vós nos apresentais a
imobilidade, que é a morte.
Os vossos santos
mártires absolutamente não estão mortos, para que lhes imobilizeis o presente.
Eles entreviram a nossa época e se lançaram à morte como à estrada que havia de
conduzi-los lá. A cada época o seu gênio. Queremos lançar-nos à vida, porquanto
os séculos vindouros, que divisamos, têm horror à morte.”
Eis aí, meus
amigos, o que os valorosos Espíritos que presentemente encarnam vão tornar
compreensível. Este século não terminará sem que muitos destroços junquem o
solo. A guerra mortífera e fratricida desaparecerá em breve diante da
discussão; o espírito substituirá a força brutal. Depois que todas essas almas
generosas houverem combatido, voltarão ao vosso Mundo Espiritual, para
receberem a coroa do vencedor.
Aí está a meta,
meus amigos. Por demais aguerridos são os campeões, para que seja duvidoso o
êxito. Deus escolheu a nata dos seus combatentes e a vitória é alcançada para a
Humanidade.
Rejubilai-vos,
pois, todos vós que aspirais à felicidade e que desejais participem dela os
vossos irmãos, como vós mesmos: o dia chegou! A Terra trepida de alegria,
porquanto vai assistir ao começo do reinado da paz que o Cristo, o Divino
Mestre, prometeu, reinado cujos fundamentos Ele desceu a assentar. - Um
Espírito (Lyon, 30 de janeiro de 1866. Grupo Villon – Médium: Sr. G...)
Livro: Obras Póstumas - Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário