terça-feira, 31 de dezembro de 2024

Nia kruco / NOSSA CRUZ.

“Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min.” - Jesuo / Marko, 8:34.

Neniu senutile plendu.

Doloro estas procezo.

Perfektiĝo estas celo.

Se tiel estas, kaj kiel pilgrimantoj de evoluo, kaj kiel de elaĉeto, ĉiu havas sian krucon.

Tiu celas, tiu ĉi ŝuldas.

Kaj por realigi aŭ elaĉeti, vivo postulas koston.

Neniu konkeras ion sen iel klopodi; kaj neniu kvitigas sin de tiu aŭ alia ŝuldo, sen sufero.

Dum la homo ne akiras konscion pri sia propra respondeco, li plenumas siajn devojn sur la mondo, kiel duone racia estaĵo, kaj amasigas problemojn sur sia propra kapo.

Konsciiĝinte pri la bezono paciĝi kun si mem, li tuj malkovras la necesan krucon koncernantan lian propran polurado.

Enkarniĝintoj kaj elkarniĝintoj vivantaj sur la tero ligiĝas al samaj bezonoj, nome: progreso kaj elaĉeto.

En surteraj rondoj, kruco signifas korpan malsanon, socian ŝtupon, malfeliĉan parencon…

En spirita sfero, ĝi signifas honton pri intima malvirto nevenkita, elaĉeton de kulpo, ŝuldon nepagitan…

Ni tenu do la necesan kuraĝon sekvi la Sinjoron, laŭ nia deziro reviviĝi kaj venki.

Por tion realigi, ni ne forgesu, ke nepras forgesi nian enradikiĝintan egoismon kaj levi nian krucon.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

https://konsolanto.org/category/mesagoj/page/2/

NOSSA CRUZ

“Se alguém quiser vir após mim, negue-se a si mesmo, tome a sua cruz e siga-me” - JESUS / MARCOS, 8:34.

Ninguém se queixe inutilmente.

A dor é processo.

A perfeição é fim.

Assim sendo, caminheiros da evolução ou da redenção têm, cada qual, a sua cruz.

Esse almeja, aquele deve.

E para realizar ou ressarcir, a vida pede preço.

Ninguém conquista algo, sem esforçar-se de algum modo; e ninguém resgata esse ou aquele débito, sem sofrimento.

Enquanto a criatura não adquire consciência da própria responsabilidade, movimenta-se no mundo à feição de semi-racional, amontoando problemas sobre a própria cabeça.

Entretanto, acordando para a necessidade da paz consigo mesma, descobre de imediato a cruz que lhe cabe ao próprio burilamento.

Encarnados e desencarnados, jungidos à Terra, vinculam-se todos ao mesmo impositivo de progresso e resgate.

No círculo carnal, a cruz é a dificuldade orgânica, o degrau social, o parente infeliz...

No plano espiritual, é a vergonha do defeito íntimo não vencido, a expiação da culpa, o débito não pago...

Tenhamos, pois, a coragem precisa de seguir o Senhor em nosso anseio de ressurreição e vitória.

Para isso, porém, não nos esqueçamos de que será preciso olvidar o egoísmo enquistante e tomar a nossa cruz.

Livro: Palavras de Vida Eterna – Emmanuel / Chico Xavier.

DIVALDO FRANCO - A FÉ EM MOMENTOS DE CRISE

Progressão dos Espiritos - Livro dos Espiritos

Em Busca da Iluminação Interior - Minisseminário com Jorge Elarrat

Universala Esperanto Metodo - 9a

13- (A) - Vitória do Amor - Amor, Imbatível Amor. - Áudio livro

Encontro com a Realidade - Momentos com Joanna de Ângelis I 16.09.2024

domingo, 29 de dezembro de 2024

PROVAS E EXPIAÇÕES NO LAR - JOANNA DE ÂNGELIS (PSICOGRAFIA DE DIVALDO P....

Amo al la proksimulo / O amor ao próximo.

344. – Ĉu la “amo al la proksimulo” (1) devas esti observata eĉ ĝis submetiĝo, malrespekto kaj kruelaĵoj fare de homoj malpli instruitaj pri la evangeliaj lecionoj, tiel ke la ofendito ilin humile toleru, sen la rajto ilin klarigi rilate al iliaj eraroj?

– La amo al la proksimulo entenas la fratan klarigon, ĉiam, kiam ĝi montriĝas utila kaj necesa. La pasiva submetiĝo al malrespekto aŭ la krudeco povas plilongigi la procedojn de la forto kaj agresemo; sed, ricevante iliajn manifestiĝojn, la kredanto sciu polvigi ilin per maksimumo da sereneco kaj saĝo, por ke ili estu ekstermitaj ĉe sia origino mem, sen povo de renoviĝo.

Klarigi ankaŭ estas ami.

La tuta afero kuŝas en tio, ke ni bone sciu ekspliki, sen montro de malutilaj personaj esprimoj, eĉ per la plej granda kontribuo de energio, por ke la eraro aŭ la devio de la bono ne superstaru.

Rilate al la procedoj de klarigado, tiuj ĉi nepre malhavu, ĉe ĉiuj ajn tempo kaj situacio, la helpon de la fizika forto, kaj estas juste, ke ili elmontru la nuancojn de energio, postulatajn de la cirkonstancoj, tiamaniere variajn, laŭ la okazaĵoj kaj la neŝanĝebla bazo de la ĝenerala bono.

Libro: La Konsolanto - Emmanuel / Chico Xavier.

344 – O “amar ao próximo” deve ser levado até mesmo à sujeição, às ousadias e brutalidades das criaturas menos educadas na lição evangélica, sendo que o ofendido deve tolera-lo humildemente, sem o direito de esclarece-las, relativamente aos seus erros?

O amor ao próximo inclui o esclarecimento fraterno, a todo tempo em que se faça útil e necessário. A sujeição passiva ao atrevimento ou à grosseria pode dilatar os processos da força e da agressividade; mas, ao receber as suas manifestações, saiba o crente pulveriza-las com o máximo de serenidade e bom senso, a fim de que sejam exterminada em sua fonte de origem, sem possibilidades de renovação.

Esclarecer é também amar.

Toda a questão reside em bem sabermos explicar, sem expressões de personalismo prejudicial, ainda que com a maior contribuição de energia, para que o erro ou o desvio do bem não prevaleça.

Quanto aos processos de esclarecimentos, devem eles dispensar, em qualquer tempo e situação, o concurso da força física, sendo justo que demonstrem as nuanças de energia, requeridas pelas circunstâncias, variando, desse modo, de conformidade com os acontecimentos e com fundamento invariável no bem geral.

Livro: O Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.

12 (B) - Transtornos contemporâneos - Amor, IMBATÍVEL AMOR - Áudio livro

PROGRAMA FRATA ESPERO - ESPERANÇA FRATERNA - 22/12/2024

Jesus e os momentos atuais - Jorge Elarrat - Palestra - 21/12/2024

O Poder da Mansidão: A Transformação da Terra Pelos Espíritos de Paz - H...

432 Hz ~ Harmonia Calmante Cura Todos Os Danos Ao Corpo, Mente E Alma, R...

Livro "Momentos de Saúde e de Consciência" (Cap.17) - Momentos com Joann...

sexta-feira, 27 de dezembro de 2024

La senkonfuza Kristo / O CRISTO INCONFUNDÍVEL.

Sed Jesuo markas sian restadon sur la Tero per la konstanta esprimo de siaj plej pura karitato kaj plej abnegacia amo. Liaj paraboloj kaj admonoj estas sorbigitaj de la parfumo de la eternaj kaj gloraj veraĵoj. La staltrogo kaj la kalvario estas mirindaj lecionoj, kies heleco prilumas la multemiljarajn vojojn de la tuta homaro, kaj super ĉio liaj ekzemploj estas gvidilo por ĉiuj grandiozaj celoj, en la pliperfektiĝado de la surtera vivo. Per tiuj elementoj Li faris spiritan revolucion, estantan sur la terglobo de antaŭ du jarmiloj. Respektante la leĝojn de la mondo, aludante al la bildo de Cezaro, Li instruis la homojn altiĝi al Dio, per alta kompreno pri la plej sanktaj veraĵoj de la vivo. Li reformulis ĉiujn vidpunktojn pri la socia vivo, praktikante la plej puran fratecon. Plenumante la Malnovan Leĝon, Li plenigis ĝian organizon per toleremo, kompatemo kaj amo, per siaj lecionoj donitaj sur publika placo, antaŭ maldecaj kaj malfeliĉaj homoj, kaj nur Li instruis tiun ordonon “Amu unu alian” (*), travivante la situacion de tiu, kiu scias ĝin plenumi.

La spiritoj nekapablaj Lin kompreni povas diri, ke liaj buŝaj formuloj estas malnovaj kaj konataj; sed neniu povas nei, ke lia ekzemplado estis unika ĝis nun, sur la surfaco de la Tero.

La plimulto de la religiaj misiuloj el la pasinteco konsistis el princoj, saĝuloj aŭ grandaj inicitoj, elirintaj el la interno de palacoj kaj temploj; sed la Sinjoro de la semado kaj de la kultivejo estis la personiĝo de la tuta saĝeco, de la tuta amo, kaj lia sola palaco estis la modesta kabano de iu ĉarpentisto, kie Li nepre volis instrui al la posteularo, ke la efektiva aristokrateco estas tiu de la laboro, prezentante tiun sanktan formulon, difinita de la moderna penso, kiel kolektivismo de la manoj, ligitan al la individuismo de la koroj – socia sistemo, al kiu iras la kolektivoj de la pasantaj tempoj – kaj malŝatante ĉiujn konvenciojn kaj surterajn honoraĵojn, Li preferis ne posedi ŝtonon, kie Li kuŝigos sian doloran penson, ke liaj fratoj lernu la neforgeseblan lecionon de la “Vojo, la Vero kaj la Vivo”.

Libro: Sur la Vojo al la Lumo – Emmanuel / Chico Xavier.

O CRISTO INCONFUNDÍVEL

Mas Jesus assinala a sua passagem pela Terra com o selo constante da mais augusta caridade e do mais abnegado amor. Suas parábolas e advertências estão impregnadas do perfume das verdades eternas e gloriosas. A manjedoura e o calvário são lições maravilhosas, cujas claridades iluminam os caminhos milenários da humanidade inteira, e sobretudo os seus exemplos e atos constituem um roteiro de todas as grandiosas finalidades, no aperfeiçoamento da vida terrestre. Com esses elementos, fez uma revolução espiritual que permanece no globo há dois milênios. Respeitando as leis do mundo, aludindo à efígie de César, ensinou as criaturas humanas a se elevarem para Deus, na dilatada compreensão das mais santas verdades da vida. Remodelou todos os conceitos da vida social, exemplificando a mais pura fraternidade. Cumprindo a Lei Antiga, encheu-lhe o organismo de tolerância, de piedade e de amor, com as suas lições na praça pública, em frente das criaturas desregradas e infelizes, e somente Ele ensinou o "Amai-vos uns aos outros", vivendo a situação de quem sabia cumpri-lo.

Os Espíritos incapacitados de o compreender podem alegar que as suas fórmulas verbais eram antigas e conhecidas; mas ninguém poderá contestar que a sua exemplificação foi única, até agora, na face da Terra.

A maioria dos missionários religiosos da antigüidade se compunha de príncipes, de sábios ou de grandes iniciados, que saíam da intimidade confortável dos palácios e dos templos; mas o Senhor da semeadura e da seara era a personificação de toda a sabedoria, de todo o amor, e o seu único palácio era a tenda humilde de um carpinteiro, onde fazia questão de ensinar à posteridade que a verdadeira aristocracia deve ser a do trabalho, lançando a fórmula sagrada, definida pelo pensamento moderno, como o coletivismo das mãos, aliado ao individualismo dos corações síntese social para a qual caminham as coletividades dos tempos que passam e que, desprezando todas as convenções e honrarias terrestres, preferiu não possuir pedra onde repousasse o pensamento dolorido, a fim de que aprendessem os seus irmãos a lição inesquecível do "Caminho, da Verdade e da Vida".

Livro: A Caminho da Luz.

Troaĵo / EXCESSO.

“Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?” – Jesuo / Marko, 8:36.

Dum la homo spertas en la karna envolvaĵo, tute nature, ke li zorgu pri la problemoj koncernantaj lian propran vivtenadon.

Viglado ne ekskludas prudenton.

Ni ne forgesu, tamen, ke kroĉiĝo al superfluaĵoj ĉiam signifas enkondukon en frenezecon.

Ĉio, kion homo tro amasigas ĉe la ekstera kampo, fariĝas kaŭzo de aflikto aŭ senutilo.

Surteraj havaĵoj, kiam neniu de ili profitas, fariĝas logoj por ombro, altirantaj envion kaj diskordon.

Nutraĵoj amasigitaj estas varoj destinitaj al malkomponiĝo.

Vestaĵoj, kies uzo favoras neniun, estas azilo por tineoj.

Tro da mono amasigita fariĝas tento por posteuloj.

Ĉia troaĵo estas mensa muro apartiganta tiujn ĝin kreantajn, en karceron de orgojlo, egoismo, vanteco kaj mensogo.

Observu do la aferojn, kiujn vi amasigas.

Ĉio situanta ekster vi montras la vojon, sur kiu vi paŝas.

Alkroĉiĝi do al efemeraĵo signifas ligiĝi al iluzio.

Sed, ĉiaj spiritaj virtoj, kiujn vi amasigos en vi mem, nome: amon kaj scion, konsistigas nemalhaveblajn valorojn brilantajn kiel vi, tie ĉi aŭ aliloke, en sublima perfektiĝado cele al vivo eterna.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

https://konsolanto.org/category/mesagoj/page/2/

EXCESSO

Pois que aproveitaria ao homem ganhar o mundo todo e perder a sua alma?" - JESUS / Marcos, 8:36.

Enquanto a criatura permanecer no corpo terrestre, é natural que se preocupe com o problema da própria manutenção.

Vigilância não exclui previdência.

Mas não podemos olvidar que o apego ao supérfluo será sempre introdução à loucura.

Tudo aquilo que o homem ajunta abusivamente, no campo exterior, é motivo para aflição ou inutilidade.

Patrimônios físicos sem proveito, isca de sombra atraindo inveja e discórdia.

Alimentos guardados, valores a caminho da podridão.

Roupa em desuso, asilo de traças.

Demasiados recursos amoedados, tentações para os descendentes.

Todo excesso é parede mental isolando aqueles que o criam, em cárceres de orgulho, egoísmo, vaidade e mentira.

Observa, assim, o material que amontoas.

Tudo o que está fora de ti representa caminho em que transitas.

Agarrar-se, pois, ao efêmero é prender-se à ilusão.

Mas todos os bens espirituais que ajuntares em ti mesmo, como sejam virtude e educação, constituem valores inalienáveis a brilharem contigo, aqui ou alhures, sublimação para a vida eterna.

Livro: Palavras de Vida Eterna – Emmanuel / Chico Xavier.

E N Y A - The Memory Of Trees (CINEMATIC Full Album) 1995

Música de Piano Calmante 🍃 Música Melodiosa e Calmante, Música para Dorm...

Gramática, compreensão auditiva, compreensão de texto e conversação | Pa...

12 (A) - Transtornos contemporâneos - Amor, IMBATÍVEL AMOR - Áudio livro

O Crítico Mordaz - Momentos com Joanna de Ângelis I 30.09.2024

segunda-feira, 23 de dezembro de 2024

Oreloj / OUVIDOS.

“Kiu havas orelon por aŭdi, tiu aŭdu.” - Jesuo  / Mateo, 11:15.

Oreloj… Ilin, ĉiuj havas.

Ni trovas, tamen, ĉie, supraĵe aŭdantajn orelojn:

Orelojn kaptantajn nur sonojn.

Orelojn kroĉiĝantajn al skandalaj noticoj.

Orelojn dediĉantajn sin al turmentaj onidiroj.

Orelojn akceptantajn malnoblajn proponojn.

Orelojn alligitajn nur al konvencio.

Orelojn por festo.

Orelojn por intrigoj.

Orelojn por pesimismo.

Orelojn aŭdantajn ĉe muroj.

Orelojn komplikajn.

Male, se vi deziras perfektigi la aŭdeblecon de via propra animo, studu kaj meditu, analizu kaj helpu fratece; tial vi kunportos la “orelon por aŭdi”, pri kiu parolis Jesuo, kaj, per kiu vi estigos en vi mem komprenemon por asimilado de la Eterna Saĝeco.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

https://konsolanto.org/category/mesagoj

OUVIDOS

“Quem tem ouvidos de ouvir, ouça.” – Jesus / MATEUS, 11 : 15.

Ouvidos... Toda gente os possui.

Achamos, no entanto, ouvidos superficiais em toda a parte.

Ouvidos que apenas registram sons.

Ouvidos que se prendem a noticiários escandalosos.

Ouvidos que se dedicam a boatos perturbadores.

Ouvidos de propostas inferiores.

Ouvidos simplesmente consagrados à convenção.

Ouvidos de festa.

Ouvidos de mexericos.

Ouvidos de pessimismo.

Ouvidos de colar às paredes.

Ouvidos de complicar.

Se desejas, porém, sublimar as possibilidades de acústica da própria alma, estuda e reflete, pondera e auxilia, fraternalmente, e terás contigo os "ouvidos de ouvir”, a que se reportava Jesus, criando em ti mesmo o entendimento para a assimilação da Eterna Sabedoria.

Livro: Palavras de Vida Eterna – Emmanuel / Chico Xavier.


Jesus teve que morrer na cruz para nos salvar? - Haroldo Dutra Dias

Universala Esperanto Metodo - 8b

10 (B) - Doenças da alma psicológica - Amor, Imbatível Amor - Áudio livro

O Sermão do Monte: "Juízos Temerários"

A Bênção da Saúde - Momentos com Joanna de Ângelis I 21.10.2024

quinta-feira, 19 de dezembro de 2024

La ekzemplo de la Kristo / O EXEMPLO DO CRISTO.

Sed ne parolante pri la problemoj de la pasema politiko de la mondo, ni ankoraŭ diru, ke la leciono de la Kristo restis por ĉiam sur la Tero, kiel trezoro por ĉiuj malfeliĉaj kaj por ĉiuj senprotektaj. Lia parolo konstruis la fidon en la animoj, kaj faris ilin duonvidi siajn glorajn destinojn. En okazo de bezono ni ree vidus la kredon kaj la esperon kuniĝantajn en novaj romaj katakomboj por restarigi la kristanan senton de la Homaro.

Ĝuste, en la humilaj kaj afliktitaj koroj ni multfoje renkontas la dian parolon kantantan la mirindan himnon de la feliĉaj.

Kaj por fermi ĉi tiun ĉapitron, pensante pri la influo de la Dia Majstro sur ĉiujn suferantajn korojn sur la Tero, ni rememoru la epizodon pri la monaĥo el Manilo, kiu, akuzita, ke li konspiras kontraŭ la jugo de la hispanoj, por restarigi la liberecon de sia patrolando, estis kondamnita al morto kaj kondukita sur la eŝafodon.

En la momento de la puno, senespere singultas la mizera kondamnito: – “Kiel do estas eble, ke oni mortigu min tiel senkulpa? Ĉu ne ekzistas justico? Kion do mi faris por suferi tiel abomenan punon?”

Sed iu kamarado kuras al li kaj flustras en lian orelon: – “Jesuo ankaŭ estis senkulpa!...”

Tiam ia lumo de mistera beleco preterpasas la okulojn de la viktimo. La larmoj forviŝiĝas kaj la sereneco revenas al lia suferanta vizaĝo, kaj kiam la ekzekutisto petas de li pardonon, antaŭ ol li streĉis la fatalan ŝraŭbon, tiam la monaĥo rezignacie respondas: – “Mia infano, mi ne nur vin pardonas, sed ankoraŭ petas vin, ke vi plenumu vian devon.”

Libro: Sur Vojo al la Lumo – Emmanuel / Chico Xavier.

O EXEMPLO DO CRISTO

Sem nos referirmos, porém, aos problemas da política transitória do mundo, lembremos, ainda, que a lição do Cristo ficou para sempre na Terra, como o tesouro de todos os infortunados e de todos os desvalidos. Sua palavra construiu a fé nas almas humanas, fazendo-lhes entrever os seus gloriosos destinos. Haja necessidade e tornaremos a ver a crença e a esperança reunindo-se em novas catacumbas romanas, para reerguerem o sentido cristão da civilização da Humanidade.

É, muitas vezes, nos corações humildes e aflitos que vamos encontrar a divina palavra cantando o hino maravilhoso dos bemaventurados.

E, para fechar este capítulo, lembrando a influência do Divino Mestre em todos os corações sofredores da Terra, recordemos o episódio do monge de Manilha, que, acusado de tramar a liberdade de sua pátria contra o jugo dos espanhóis, é condenado à morte e conduzido ao cadafalso.

No instante do suplício, soluça desesperadamente o mísero condenado - "Como, pois, será possível que eu morra assim inocente? Onde está a justiça? Que fiz eu para merecer tão horrendo suplício?"

Mas um companheiro corre ao seu encontro e murmura-lhe aos ouvidos: - "Jesus também era inocente!..."

Passa, então, pelos olhos da vítima, um clarão de misteriosa beleza. Secam-se as lágrimas e a serenidade lhe volta ao semblante macerado, e, quando o carrasco lhe pede perdão, antes de apertar o parafuso sinistro, ei-lo que responde resignado: - "Meu filho, não só te perdôo como ainda te peço cumpras o teu dever.

Livro: A Caminho da Luz – Emmanuel / Chico Xavier.

Okuloj / Olhos

 “…se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma…” - Jesuo  / Mateo, 6:22.

Okuloj… Ĉies posedaĵo.

Ni trovas, tamen, malsamajn okulojn ĉie ajn:

Malicajn okulojn…

Kruelajn okulojn…

Ĵaluzajn okulojn…

Vundajn okulojn…

Malesperajn okulojn…

Malfidajn okulojn…

Okulojn altirantajn malvirton…

Turmentajn okulojn…

Okulojn registrantajn aliulajn malbonaĵojn…

Okulojn, kiuj malstimulas bonajn agojn…

Malvarmajn okulojn…

Kolerajn okulojn…

Male, se vi aspiras nobligi vian kapablon vidi, amu kaj helpu, lernu kaj ĉiam pardonu, kaj vi tenos kun vi la “sendifektajn okulojn”, pri kiuj parolis la Kristo de Dio, kaj per ili vi semos en via propra spirito la grandan komprenemon, kiu antaŭenigos vin, en la gloron de la Eterna Lumo.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

OLHOS

" ...Se os teus olhos forem bons, todo o teu corpo terá luz..." - Jesus. (Mateus, 6:22.)

 Olhos...Patrimônio de todos.

 Encontramos, porém, olhos diferentes em todos os lugares.

 Olhos de malícia...

 Olhos de crueldade...

 Olhos de ciúme...

 Olhos de ferir...

 Olhos de desespero...

 Olhos de desconfiança...

 Olhos de atrair a viciação...

 Olhos de perturbar...

 Olhos de registrar males alheios...

 Olhos de desencorajar as boas obras...

 Olhos de frieza...

 Olhos de irritação...

 Se aspiras, no entanto, a enobrecer os recursos da visão, ama e ajuda, aprende e perdoa sempre, e guardarás contigo os "olhos bons", a que se referia o Cristo de Deus, instalando no próprio espírito a grande compreensão suscetível de impulsionar-te à glória da Eterna Luz.

Livro: Palavras de Vida Eterna – Emmanuel / Chico Xavier.

Universala Esperanto Metodo - 8a

QUESTÃO 80 LIVRO DOS ESPIRITOS

Jesus nos dias de hoje

10(A) - Doenças da alma - Amor, Imbatível Amor. - Áudio livro

Compreensão - Momentos com Joanna de Ângelis I 28.10.2024

domingo, 15 de dezembro de 2024

LA MISIO DE ESPERANTO / A MISSÃO DO ESPERANTO.

Dum la multnombraj aliformiĝoj de la mondo, ne malmultaj estas la centroj, kiuj sin instalas nun sur la Tero, celante starigi la estontecon de la homaro. Se ĉie ni konstatas la disfalon de la homaj konstruaĵoj, renovigante la vojon de l’ civilizacio, ni rigardas ankaŭ tiujn armeojn da laboristoj por la konstruaĵoj de l’ estonteco, kvazaŭ konstruantoj de nova mondo, dissemitaj sur la teraj vojoj, sed klopodantaj por rektigi iliajn direktojn. Estas tiuj ja la laboristoj de la Dia progreso, firme tenantaj en la manoj la potencan pioĉon de la fido super ĉio al Tiu, Kiu estas la lumo de niaj destinoj. En la amaso de tiu preparado de renovigaj energioj celantaj la venontan jarmilon, mi deziras mencii Esperanton, fratece ĉirkaŭprenante nian fraton, kiu fariĝis sincera proklamanto de ĝia afero, en obeo al la Dia determinismo de l’ taskoj ricevitaj en la lumo de l’ spirita mondo.

Jesuo deklaris, ke Li ne venis sur nian planedon por detrui la Leĝon, same kiel Spiritismo en sia formo de Konsolanto ne starigis sin por elpeli la ekzistantajn religiojn. La Majstro venis por plenumi la principojn de la Leĝo tiel same kiel la konsolanta Doktrino venas por restarigi la Veron kaj reenkonduki la esperon en la korojn en tiu ĉi trura tempo por la mondo, kiam ĉiuj moralaj valoroj de la mondo estas ĝisfundamente en danĝero antaŭ la doktrinoj de l’ perforto, kiuj ebriigis la cerbon de l’ nuntempa civilizacio, kiel maldolĉa veneno pereiganta la energion de maljuniĝinta korpo. Esperanto ankaŭ ne venis, amikoj, por detrui la lingvojn uzatajn en la mondo en la interŝanĝado de la pensoj. Ĝia Misio estas la alta tasko de unuigo kaj kunfratigo, celante la universalan unuecon. Ĝia principo estas konkordo kaj ĝiaj apostoloj estas egale laborkunuloj de ĉiuj, kiuj sinoferadis por la dia idealo de l’ homa solidareco, ĉu en ĉi tiuj, ĉu en aliaj cirkonstancoj.

La Helpa Lingvo estas unu el la plej fortaj vokoj al frateco ankoraŭ aŭdataj sur nia planedo malriĉiĝinta je spiritaj valoroj, en la nuna momento de apartigemo, de aŭtarkio, de kolektiva egoismo, de falsita naciismo. La ekzemplo de l’ moderna Eŭropo donas al ni ideon pri tiu dolora situacio: Ĉiuj popoloj havas entuziasmajn advokatojn, kiuj per varmegaj paroladoj pravigas tiun aŭ alian decidon de siaj registaroj. La nacioj estas grandaj tribunoj, kie ĉiu parolas pri si mem kaj humiligas la laborojn de sia frato. Oni protektas ĉiun politikan krimon, se ĝi nur estas farita interne de la landlimoj. Tamen la granda Eŭropo, tiu patrina noblega estaĵo, kiu kunlaboris por la homa perfektigo, kiu instruis kaj edukis altigante la spiriton de la mondo, tiu havas neniun advokaton, posedas neniun voĉon por aŭdigi la ĝemojn de sia disŝirita koro, ĉar la landlimoj apartigis ĉiujn ĝiajn infanojn per dikaj muroj el sablo kaj ŝtalo, ĝin transformante en tiun dezerton malĝojigan por la koroj, kie ne ekzistas la fonto de amo por refortigi la animojn.

Ja, en la nuna tempo Esperanto estas forto promesanta unuigon kaj harmonion, ĉar ĝi faciligas la interŝanĝon de la universalaj valoroj.

Ĉu revo? Ĉu propagando nur per parolo? Ĉu nova movaeo por starigi ekonomian profiton? Ĉiuj tiuj ĉi supozoj povos esti eldirataj de malatentaj spiritoj; sed nur de l’ malatentaj, kiuj atendas la ĝeneralan aliĝon por poste eldiri sian sanĝenan elekton. Tamen tiuj, kiuj serĉas la lumon de la sincereco por ekzameni ĉiujn aferojn, tiuj scipovos trovi en la esperantista movado tiun renovigan lumon, kiu en sanktaj efektivigoj, jam nun, heligos pli malfrue la ideojn de la mondo, elstarigante la noblecon de ĝiaj principoj direktataj de tiu frateca sento, kiu venas el la Dia penso de Jesuo por ĉiuj verkoj de l’ homa evoluado.

Esperanto estas leciono de l’ frateco. Ni lernu ĝin por esplori sur la Tero la penson de la suferantoj kaj laborantoj sur aliaj kampoj. En laŭvorta senco mi diras: “ni lernu ĝin”, ĉar ni ankaŭ estas viaj laborkunuloj, kiuj jam akiris la esprimon de l’ universala penso, kaj al vi deziras tiun saman spiritan bonon, por ke tiamaniere ni organizadu sur la Tero la plej efikajn movadojn por unuecigo.

Dio estas adorata de la homoj tra multnombraj lingvoj, kiuj estas la sektoj kaj religioj, ĉiuj celantaj la mirindan bonon de l’ esenca unueco. Ni kopiu tiun saĝan klopodon de la Dia naturo kaj marŝu al la sintezo de la esprimo, malgraŭ la diverseco de l’ procedoj per kiuj vi esprimas viajn pensojn. Tiu tuta penado apartenas al la justa frateco kaj nun, petegante al Jesuo, ke Li benu la laborojn kaj esperojn de nia ĉeestanta frato, sanktigante la penadon lian kaj de liaj laborkunuloj en la sama tasko, kiu estas al ili donita de la spiritaj energioj, mi lasas al vi ĉiuj mian deziron de paco, esperante por ni ĉiuj, humilaj disĉiploj de Kristo, la refortigantan benon de Lia amo.

EMMANUEL.

Libro: VOĈOJ D E P O E T O J E L L A S P I R I T A M O N D O - PLURAJ AŬTOROJ.

Poemoj rekte ricevitaj en Esperanto pere de FRANCISCO VALDOMIRO LORENZ – MEDIUMO.

 

A MISSÃO DO ESPERANTO

No cômputo das transformações por que passa o mundo, não são poucos os núcleos de organização espiritual que se instalam na Terra com vistas ao porvir da Humanidade. Se por toda a parte observamos o esboroamento das obras humanas, a fim de que se renove o caminho da civilização, contemplamos tambémas atividades do exército de operários das edificações do futuro, como se fossem construtores de um mundo novo, dispersos nas estradas terrestres, mas procurando ajustar suas diretrizes. São esses, sim, os artífices do progresso divino. Empunham o alvião formidável da fé, acima de tudo, n’Aquele que é a luz dos nossos destinos. No acervo desse aparelhamento de energias renovadoras, objetivando o vindouro milênio, quero referir-me ao Esperanto, abraçando fraternalmente o nosso irmão que se constituiu pregoeiro sincero da sua causa, obedecendo ao determinismo divino das tarefas recebidas nas luzes do plano espiritual.

Jesus afirmava não ter vindo ao Planeta para destruir a Lei, como o Espiritismo, na sua feição de Consolador, não surgiu para eliminar as religiões existentes. O Mestre vinha cumprir os princípios da Lei, como a doutrina consoladora vem para a restauração da Verdade, reconduzindo a esperança aos corações, nesta hora torva do mundo, em que todos os valores morais do Orbe periclitam nos seus fundamentos, assaltados pelas doutrinas da violência que embriagaram o cérebro da civilização atual, qual veneno amargo a destruir as energias de um corpo envelhecido. Também o Esperanto, amigos, não vem destruir as línguas utilizadas no mundo para o intercâmbio dos pensamentos. A sua missão é superior, é da união e da fraternidade rumo à unidade universalista. Seus princípios são os da concórdia e seus apóstolos são igualmente companheiros de quantos se sacrificaram pelo ideal divino da solidariedade humana, nessas ou naquelas circunstâncias.

A língua auxiliar é um dos mais fortes brados pela fraternidade, que ainda se ouve nesse Planeta empobrecido de valores espirituais, neste instante de isolacionismo, de autarquia, de egoísmo e de nacionalismo adulterado. O exemplo da Europa moderna nos faculta uma idéia dessa penosa situação. Todos os povos têm seus advogados entusiastas que, com orações ardorosas, justificam esta ou aquela medida de seus governos. As nações são grandes tribunas onde cada um fala se si mesmo, humilhando ou conquistando o que é de seu irmão. Cada um aplaude todo crime político, desde que seja praticado dentro de suas fronteiras. Entretanto, a grande Europa, essa entidade maternal e sublime, que cooperou para o aperfeiçoamento da Humanidade, que instruiu e educou, elevando o espírito do mundo, essa não tem advogados, não dispõe de uma voz que externe os gemidos de seu coração dilacerado, porque as fronteiras lhe dividiram todos os seus filhos, estabelecendo separações de areia e aço, transformando-a num deserto triste de corações, onde não existe a fonte de amor para reconfortar as almas.

Sim, nesta hora o Esperanto é uma força que atua para a união e a harmonia, com o facilitar que se estabeleça a permuta dos valores universais do pensamento, em forma universalista.

Sonho? Propaganda só de palavras? Novo movimento para criar um interesse econômico? Todas essas suposições poderão ser formuladas pelos espíritos desprevenidos; mas, somente pelos desprevenidos, que aguardam a adesão geral, para comodamente expressarem suas preferências. Os que, porém, buscam a luz da sinceridade para o exame de todos os assuntos, saberão encontrar, no movimento esperantista, essa claridade reveladora que, em realizações sagradas, desde agora, esclarecerá, mais tarde, as idéias do mundo, fazendo ressaltar a nobreza dos seus princípios, orientados por aquela fraternidade que nasce do pensamento divino de Jesus, para todas as obras da evolução humana.

Sim, o Esperanto é lição de fraternidade. Aprendamo-la, para sondar, na Terra, o pensamento daqueles que sofrem e trabalham noutros campos. Com muita propriedade digo: “aprendamo-la”, porque somos também companheiros vossos que, havendo conquistado a expressão universal do pensamento, vos desejamos o mesmo bem espiritual, de modo a organizarmos, na Terra, os melhores movimentos de unificação.

Deus é venerado pelos homens através de numerosas línguas, de que se servem as seitas e as religiões, todas tendendo para o maravilhoso plano da unidade essencial. Copiemos esse esforço sábio da natureza divina e marchemos para a síntese da expressão, malgrado a diversidade dos processos com que exprimem os pensamentos. Todo esse esforço é de fraternidade legítima e, rogando a Jesus que abençoe os trabalhos e as esperanças de nosso irmão presente, que lhe santifique os esforços e os de seus companheiros na tarefa que lhes foi deferida pelas forças espirituais, deixo-vos a todos vós os meus votos de paz, aguardando para todos nós, discípulos humildes do Cristo, a bênção reconfortante de seu amor.

Emmanuel / Chico Xavier.

(Mensagem psicografada por Francisco Cândido Xavier na cidade de Pedro Leopoldo (MG), em 19 de janeiro de 1940, durante uma sessão em que estava presente Ismael Gomes Braga, o grande pioneiro espírita-esperantista do Brasil.)

Ludwik Lejzer Zamenhof ou Luiz Lázaro Zamenhof

Lázaro Luiz Zamenhof (ou Ludwik Lejzer Zamenhof) nasceu em 15 de dezembro de 1859, na cidade de Bialystok, na Polônia. Era filho de Rosália e Marcos Zamenhof, criterioso professor de Geografia e línguas modernas. A trajetória de vida do menino Lázaro, a cidade onde nasceu e o momento histórico são cruciais para despertar algumas reflexões que culminariam na criação do Esperanto.

Saiba mais:

https://www.uemmg.org.br/biografias/lazaro-luiz-zamenhof

 

Ludwik Lejzer Zamenhof, em polonês, ou Luiz Lázaro Zamenhof (15 de dezembro de 1859, Bialystok, 14 de abril de 1917, Varsóvia) foi um filólogo e oftalmologista judaico-polonês e criador do Esperanto, uma língua neutra e internacional.

Poliglota, seus idiomas nativos eram russo, iídiche e polonês, com fluência em alemão. Ao longo de sua história, aprendeu francês, latim, grego, hebraico e inglês além de italiano, espanhol e lituano.

O estudo de tantas línguas lhe proporcionou diferentes ideias e concepções para trabalhar a sua própria linguagem, baseada na lógica e na simplicidade. Quando cursava a última série ginasial, já havia concluído o seu projeto sobre uma Língua Universal. No dia 5 de dezembro de 1878 lançou junto a um grupo de colegas o embrião do que seria adiante o Esperanto.

Todos os anos, em 15 de dezembro, realizam-se eventos esperantistas no mundo inteiro, para comemorar o aniversário do criador da Língua Esperanto.

Leia mais sobre sua história em FEBnet.org.br

https://www.facebook.com/FEBoficial


Pacigu ĉiam / PACIFICA SEMPRE.

“Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.” – Jesuo / Mateo, 5:9.

Eĉ se multaj estas la doloroj afliktantaj vian animon, preĝu por sereniĝi, kaj pacigu la cirkonstancojn ĉirkaŭ via propra vivo.

Se iu vundas vin, pacigu per pardono.

Se iu vin kalumnias, pacigu per servado.

Se iu vin malŝatas, pacigu per komprenemo.

Se iu ĝenas vin, pacigu per silento.

Pardono kaj laboro, komprenemo kaj humileco estas silentaj voĉoj favoraj al via propra defendo.

Batoj kaj rebatoj naskas vundojn kaj pliajn vundojn.

Perforto perforte kontestita rezultigas frenezecon.

Ne levu viajn manojn por bati, nek malfermu vian buŝon por humiligi.

Antaŭ ĉia malbona cirkonstanco silentu, kaj atendu ĉiam helpema.

Tempo maturigas verdan frukton, ŝanĝas trajtojn de marĉejo, moligas rokojn, kaj kovras velkajn tigojn per novaj floroj.

Kritiko estigas galan etoson.

Vinagra sinteno estas komenco de turmentoj.

Kie ajn vi estas, pacigu.

Kia ajn la ofendo, pacigu.

Kaj vi fine konstatos, ke paco en la mondo estas Dia donaco, kaj komenciĝas de vi mem.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

https://konsolanto.org/category/mesagoj

PACIFICA SEMPRE

"Bem-aventurados os pacificadores, porque serão chamados filhos de Deus." - Jesus / MATEUS, 5:9.

Por muitas sejam as dores que te aflijam a alma, asserena-te na oração e pacifica os quadros da própria luta.

Se alguém te fere, pacifica desculpando.

Se alguém te calunia, pacifica servindo.

Se alguém te menospreza, pacifica entendendo.

Se alguém te irrita, pacifica silenciando.

O perdão e o trabalho, a compreensão e a humildade são as vozes inarticuladas de tua própria defesa.

Golpes e golpes são feridas e mais feridas.

Violência com violência somam loucura.

Não ergas o braço para bater, nem abras o verbo para humilhar.

Diante de toda perturbação, cala e espera, ajudando sempre.

O tempo sazona o fruto verde, altera a feição do charco, amolece o rochedo e cobre o ramo fanado de novas flores.

Censura é clima de fel.

Azedume é princípio de maldição.

Onde estiveres, pacifica.

Seja qual for a ofensa, pacifica.

E perceberás, por fim, que a paz do mundo é dom de Deus, começando de ti.

Livro: Palavras de Vida Eterna – Emmanuel / Chico Xavier.