Dum la multnombraj
aliformiĝoj de la mondo, ne malmultaj estas la centroj, kiuj sin instalas nun
sur la Tero, celante starigi la estontecon de la homaro. Se ĉie ni konstatas la
disfalon de la homaj konstruaĵoj, renovigante la vojon de l’ civilizacio, ni rigardas
ankaŭ tiujn armeojn da laboristoj por la konstruaĵoj de l’ estonteco, kvazaŭ
konstruantoj de nova mondo, dissemitaj sur la teraj vojoj, sed klopodantaj por
rektigi iliajn direktojn. Estas tiuj ja la laboristoj de la Dia progreso, firme
tenantaj en la manoj la potencan pioĉon de la fido super ĉio al Tiu, Kiu estas
la lumo de niaj destinoj. En la amaso de tiu preparado de renovigaj energioj
celantaj la venontan jarmilon, mi deziras mencii Esperanton, fratece
ĉirkaŭprenante nian fraton, kiu fariĝis sincera proklamanto de ĝia afero, en obeo
al la Dia determinismo de l’ taskoj ricevitaj en la lumo de l’ spirita mondo.
Jesuo deklaris, ke
Li ne venis sur nian planedon por detrui la Leĝon, same kiel Spiritismo en sia
formo de Konsolanto ne starigis sin por elpeli la ekzistantajn religiojn. La
Majstro venis por plenumi la principojn de la Leĝo tiel same kiel la konsolanta
Doktrino venas por restarigi la Veron kaj reenkonduki la esperon en la korojn
en tiu ĉi trura tempo por la mondo, kiam ĉiuj moralaj valoroj de la mondo estas
ĝisfundamente en danĝero antaŭ la doktrinoj de l’ perforto, kiuj ebriigis la
cerbon de l’ nuntempa civilizacio, kiel maldolĉa veneno pereiganta la energion
de maljuniĝinta korpo. Esperanto ankaŭ ne venis, amikoj, por detrui la lingvojn
uzatajn en la mondo en la interŝanĝado de la pensoj. Ĝia Misio estas la alta
tasko de unuigo kaj kunfratigo, celante la universalan unuecon. Ĝia principo
estas konkordo kaj ĝiaj apostoloj estas egale laborkunuloj de ĉiuj, kiuj
sinoferadis por la dia idealo de l’ homa solidareco, ĉu en ĉi tiuj, ĉu en aliaj
cirkonstancoj.
La Helpa Lingvo
estas unu el la plej fortaj vokoj al frateco ankoraŭ aŭdataj sur nia planedo
malriĉiĝinta je spiritaj valoroj, en la nuna momento de apartigemo, de
aŭtarkio, de kolektiva egoismo, de falsita naciismo. La ekzemplo de l’ moderna
Eŭropo donas al ni ideon pri tiu dolora situacio: Ĉiuj popoloj havas
entuziasmajn advokatojn, kiuj per varmegaj paroladoj pravigas tiun aŭ alian
decidon de siaj registaroj. La nacioj estas grandaj tribunoj, kie ĉiu parolas
pri si mem kaj humiligas la laborojn de sia frato. Oni protektas ĉiun politikan
krimon, se ĝi nur estas farita interne de la landlimoj. Tamen la granda Eŭropo,
tiu patrina noblega estaĵo, kiu kunlaboris por la homa perfektigo, kiu instruis
kaj edukis altigante la spiriton de la mondo, tiu havas neniun advokaton,
posedas neniun voĉon por aŭdigi la ĝemojn de sia disŝirita koro, ĉar la
landlimoj apartigis ĉiujn ĝiajn infanojn per dikaj muroj el sablo kaj ŝtalo,
ĝin transformante en tiun dezerton malĝojigan por la koroj, kie ne ekzistas la
fonto de amo por refortigi la animojn.
Ja, en la nuna
tempo Esperanto estas forto promesanta unuigon kaj harmonion, ĉar ĝi faciligas
la interŝanĝon de la universalaj valoroj.
Ĉu revo? Ĉu
propagando nur per parolo? Ĉu nova movaeo por starigi ekonomian profiton? Ĉiuj
tiuj ĉi supozoj povos esti eldirataj de malatentaj spiritoj; sed nur de l’
malatentaj, kiuj atendas la ĝeneralan aliĝon por poste eldiri sian sanĝenan
elekton. Tamen tiuj, kiuj serĉas la lumon de la sincereco por ekzameni ĉiujn aferojn,
tiuj scipovos trovi en la esperantista movado tiun renovigan lumon, kiu en
sanktaj efektivigoj, jam nun, heligos pli malfrue la ideojn de la mondo,
elstarigante la noblecon de ĝiaj principoj direktataj de tiu frateca sento, kiu
venas el la Dia penso de Jesuo por ĉiuj verkoj de l’ homa evoluado.
Esperanto estas
leciono de l’ frateco. Ni lernu ĝin por esplori sur la Tero la penson de la
suferantoj kaj laborantoj sur aliaj kampoj. En laŭvorta senco mi diras: “ni
lernu ĝin”, ĉar ni ankaŭ estas viaj laborkunuloj, kiuj jam akiris la esprimon
de l’ universala penso, kaj al vi deziras tiun saman spiritan bonon, por ke
tiamaniere ni organizadu sur la Tero la plej efikajn movadojn por unuecigo.
Dio estas adorata
de la homoj tra multnombraj lingvoj, kiuj estas la sektoj kaj religioj, ĉiuj
celantaj la mirindan bonon de l’ esenca unueco. Ni kopiu tiun saĝan klopodon de
la Dia naturo kaj marŝu al la sintezo de la esprimo, malgraŭ la diverseco de l’
procedoj per kiuj vi esprimas viajn pensojn. Tiu tuta penado apartenas al la
justa frateco kaj nun, petegante al Jesuo, ke Li benu la laborojn kaj esperojn
de nia ĉeestanta frato, sanktigante la penadon lian kaj de liaj laborkunuloj en
la sama tasko, kiu estas al ili donita de la spiritaj energioj, mi lasas al vi
ĉiuj mian deziron de paco, esperante por ni ĉiuj, humilaj disĉiploj de Kristo,
la refortigantan benon de Lia amo.
EMMANUEL.
Libro: VOĈOJ D E P
O E T O J E L L A S P I R I T A M O N D O - PLURAJ AŬTOROJ.
Poemoj rekte
ricevitaj en Esperanto pere de FRANCISCO VALDOMIRO LORENZ – MEDIUMO.
A MISSÃO DO
ESPERANTO
No cômputo das
transformações por que passa o mundo, não são poucos os núcleos de organização
espiritual que se instalam na Terra com vistas ao porvir da Humanidade. Se por
toda a parte observamos o esboroamento das obras humanas, a fim de que se
renove o caminho da civilização, contemplamos tambémas atividades do exército
de operários das edificações do futuro, como se fossem construtores de um mundo
novo, dispersos nas estradas terrestres, mas procurando ajustar suas
diretrizes. São esses, sim, os artífices do progresso divino. Empunham o alvião
formidável da fé, acima de tudo, n’Aquele que é a luz dos nossos destinos. No
acervo desse aparelhamento de energias renovadoras, objetivando o vindouro
milênio, quero referir-me ao Esperanto, abraçando fraternalmente o nosso irmão
que se constituiu pregoeiro sincero da sua causa, obedecendo ao determinismo
divino das tarefas recebidas nas luzes do plano espiritual.
Jesus afirmava não
ter vindo ao Planeta para destruir a Lei, como o Espiritismo, na sua feição de
Consolador, não surgiu para eliminar as religiões existentes. O Mestre vinha
cumprir os princípios da Lei, como a doutrina consoladora vem para a
restauração da Verdade, reconduzindo a esperança aos corações, nesta hora torva
do mundo, em que todos os valores morais do Orbe periclitam nos seus
fundamentos, assaltados pelas doutrinas da violência que embriagaram o cérebro
da civilização atual, qual veneno amargo a destruir as energias de um corpo
envelhecido. Também o Esperanto, amigos, não vem destruir as línguas utilizadas
no mundo para o intercâmbio dos pensamentos. A sua missão é superior, é da
união e da fraternidade rumo à unidade universalista. Seus princípios são os da
concórdia e seus apóstolos são igualmente companheiros de quantos se
sacrificaram pelo ideal divino da solidariedade humana, nessas ou naquelas
circunstâncias.
A língua auxiliar
é um dos mais fortes brados pela fraternidade, que ainda se ouve nesse Planeta
empobrecido de valores espirituais, neste instante de isolacionismo, de
autarquia, de egoísmo e de nacionalismo adulterado. O exemplo da Europa moderna
nos faculta uma idéia dessa penosa situação. Todos os povos têm seus advogados
entusiastas que, com orações ardorosas, justificam esta ou aquela medida de
seus governos. As nações são grandes tribunas onde cada um fala se si mesmo,
humilhando ou conquistando o que é de seu irmão. Cada um aplaude todo crime
político, desde que seja praticado dentro de suas fronteiras. Entretanto, a
grande Europa, essa entidade maternal e sublime, que cooperou para o
aperfeiçoamento da Humanidade, que instruiu e educou, elevando o espírito do
mundo, essa não tem advogados, não dispõe de uma voz que externe os gemidos de
seu coração dilacerado, porque as fronteiras lhe dividiram todos os seus
filhos, estabelecendo separações de areia e aço, transformando-a num deserto
triste de corações, onde não existe a fonte de amor para reconfortar as almas.
Sim, nesta hora o Esperanto
é uma força que atua para a união e a harmonia, com o facilitar que se
estabeleça a permuta dos valores universais do pensamento, em forma
universalista.
Sonho? Propaganda
só de palavras? Novo movimento para criar um interesse econômico? Todas essas
suposições poderão ser formuladas pelos espíritos desprevenidos; mas, somente
pelos desprevenidos, que aguardam a adesão geral, para comodamente expressarem
suas preferências. Os que, porém, buscam a luz da sinceridade para o exame de
todos os assuntos, saberão encontrar, no movimento esperantista, essa claridade
reveladora que, em realizações sagradas, desde agora, esclarecerá, mais tarde,
as idéias do mundo, fazendo ressaltar a nobreza dos seus princípios, orientados
por aquela fraternidade que nasce do pensamento divino de Jesus, para todas as
obras da evolução humana.
Sim, o Esperanto é
lição de fraternidade. Aprendamo-la, para sondar, na Terra, o pensamento
daqueles que sofrem e trabalham noutros campos. Com muita propriedade digo:
“aprendamo-la”, porque somos também companheiros vossos que, havendo
conquistado a expressão universal do pensamento, vos desejamos o mesmo bem
espiritual, de modo a organizarmos, na Terra, os melhores movimentos de
unificação.
Deus é venerado
pelos homens através de numerosas línguas, de que se servem as seitas e as
religiões, todas tendendo para o maravilhoso plano da unidade essencial.
Copiemos esse esforço sábio da natureza divina e marchemos para a síntese da
expressão, malgrado a diversidade dos processos com que exprimem os
pensamentos. Todo esse esforço é de fraternidade legítima e, rogando a Jesus
que abençoe os trabalhos e as esperanças de nosso irmão presente, que lhe
santifique os esforços e os de seus companheiros na tarefa que lhes foi deferida
pelas forças espirituais, deixo-vos a todos vós os meus votos de paz,
aguardando para todos nós, discípulos humildes do Cristo, a bênção
reconfortante de seu amor.
Emmanuel / Chico
Xavier.
(Mensagem
psicografada por Francisco Cândido Xavier na cidade de Pedro Leopoldo (MG), em
19 de janeiro de 1940, durante uma sessão em que estava presente Ismael Gomes
Braga, o grande pioneiro espírita-esperantista do Brasil.)
Nenhum comentário:
Postar um comentário