quarta-feira, 9 de abril de 2025

"Uma prece" (Cacau) en Esperanto


Preĝo

(Originala titolo: Uma prece)

Verkis: Willi de Barros k João Bosco de Carvalho

Traduko: Flávio Fonseca. 

Povoplena aglo sur totemo sidanta,

Donu flugilojn al mi, por instrui

Trairi horizontojn, venki montojn kaj marojn

Per lumo de saĝo, kaj la virto de ami.

Per la forto grandega, ho urso, faligi helpu min

La baregojn de l' viv' kiujn eble trovu mi.

Kaj mi venas por peti al vi, ho testudo

Estanta subten' de la totem',

La certecon, ke vidi vin iam mi povos ja

Jen sur la flugiloj de aglo, en forto de urso,

En ĉiuj aferoj kreitaj de vi,

Animon altigu, kaj min perfektigu,

Sciigu min, ke vi estas ene de mi.

Patro nia jen en la ĉielo,

Ke sanktigita estu via nomo en util' al ĉiuj...

Patro nia jen en la ĉielo,

Ke sanktigita estu via nomo en util' al ĉiuj ni.

Rim: Tiu ĉi kanto estas verkita grupe de tiamaj gejunuloj apartenantaj al spiritisma kristana junularo, dum la religia evento 7ª EMEPRE – en Belorizonto.

Nenhum comentário:

Postar um comentário