terça-feira, 22 de abril de 2025

26-a Nordorienta esperanto renkontiĝo.
























Gratulon al Natal, RN, pro okazigo de la 26-a Nordorienta Esperanto-Renkontiĝo – aŭ, ĉu ni diru Kongreso?  La dubo estiĝas kaj ĝuste leviĝis: evento kun merititaj fruktoj kaj aplaŭdoj – ĝojo, kompetenteco, sindediĉo kun simpleco kaj frata bonvenigo.

Ĉirkaŭ kvardek samideanoj el Cearao, Norda Rio-Grando, Paraibo, Pernambuko kaj Alagoaso, krom reprezentantoj el Gojaso kaj Mato-Groso,

aŭskultis prelegojn, partoprenis rondajn konversaciojn, kaj paroligan E-dinamikon kune kun la Poliglota Grupo.

Teatro Alberto Maranhão gastigis la teatraĵon "Tri gutoj", monologo verkita kaj majstre prezentita de la multtalenta Prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo Querino Neto. Rimarkindas ankaŭ la momento de pripensado pri la realaj kondiĉoj de la ŝtataj Esperanto-asocioj en nia regiono. Nia dankema brakumo al ĉiuj pro ĉio! Fine, estu ĉiuj atentaj: la E-Renkontiĝo (aŭ Kongreso!) por 2026 okazos en João Pessoa, PB. Ĝis tiam!

Fonto: Esperanto Ceará.


Ari, Emmanuel kaj Mi (Antônio Ramos)



Nenhum comentário:

Postar um comentário