Milito estas unu
el la plej frapaj simptomoj de stulteco en la homaro. Kaj tamen, laŭ ordinara
frazo, la historio de la homaro estas historio de militoj. Armitaj konfliktoj
neniam solvis kontentige niajn problemojn, sed ili ŝajnas esti obsedaj
inklinoj, ĉie tra la mondo, ekde antikva tempo.
En la jaro 2018
oni rememoras la batalon de Stalingrado, kiun multaj konsideras la plej horora
en la dua mondmilito. Sed tiuj teruraj rememoroj ne evitas, ke masakroj plu
okazas en Birmo, bomboj falas en Sirio, kaj inter Norda Koreio kaj Usono
minacas eksplodo de tragedio. Kaj ni ne forgesu la eternan mankon de
interkompreno inter israelanoj kaj palestinanoj. La 20-a jarcento, tempo de
grandiozaj progresoj en scienco, tekniko kaj eĉ en ekkonscio pri homaj rajtoj –
estis preskaŭ senĉese jarcento de militoj.
Tamen, de tempo
al tempo leviĝas voĉoj kaj agoj kontraŭ tiu absurda tendenco. Eĉ se oni
konsideras, ke ili estas gutoj de espero en oceano de sovaĝeco, tamen oni devas
diskonigi ilin, ĉar ili estas nepre valoraj.
Unu el tiuj
raportoj venas el Jerusalemo. Al futbalklubo “Beitar” alvenas ĉirkaŭ 200
infanoj de aĝoj 10- ĝis 12-jaraj, el 12 lernejoj, por partopreni futbalmatĉojn
– malgraŭ la malvarma vetero. Tion iniciatis Neregistara Organizo “Golo de
Egaleco”, kiu celas akcepti infanojn el malriĉaj familioj kaj instrui al ili
homajn valorojn de respektemo kaj toleremo, per praktikado de sporto. En
Jerusalemo, aldoniĝas unu plia celo, nome plibonigi la kunvivadon inter araboj
kaj judoj, kiuj vivas tie en konstanta streĉa stato.
Unuafoje, en
januaro 2018, oni decidis formi miksajn teamojn por la konkuro, kun arabaj kaj
judaj infanoj en la sama skipo. Ili venis el kvar lokaj lernejoj – du judaj, du
arabaj. Miksaj teamoj ludis kontraŭ nemiksaj teamoj, kaj la rezulto estis gaja
klopodado por levi la ĉampionan trofeon, en la fino. Dum la futbala strebado,
ili espereble forgesis siajn diferencojn, kaj komune celis la venkon, ene de la
reguloj de tiu sporto. Infanoj kaj trejnistoj reagis tre pozitive dum la
sperto. 11-jara juda golulo esprimis sian kontentecon: ”Komence mi supozis, ke
estos tre malfacile. Nun estas mojose. Ni povas esti amikoj. Se ili parolus la
hebrean lingvon, estus eĉ pli bone.”
Fakte, la
malsameco de lingvoj estas unu plia serioza komplikaĵo. En Jerusalemo, 34
procentoj el la preskaŭ unumiliona loĝantaro estas palestinanoj. Nek judoj, nek
palestinanoj kontentige scias la lingvon de siaj aliaj kunurbanoj. Zamenhof jam
parolis pri tio antaŭ pli ol cent jaroj, kiel ni scias.
Aliflanke, la
vorto “golo” estas universale komprenata, kaj ĝi povas funkcii kiel efika
alproksimilo. Estas emociige vidi, ke infanoj momente forgesas siajn
malsamecojn kaj gaje ŝvitas, kurante por fari golon. Tiu bela iniciato
komenciĝis en la jaro 2016, okaze de la Olimpikaj Ludoj en Rio. Tiam, brazila
institucio invitis 22 infanojn el Jerusalemo – duono de ili estis araboj, la
alia duono estis judoj – veni al Brazilo kaj partopreni socihelpajn eventojn.
Dum la ekskurso, oni klare perceptis, ke la infanoj alproksimiĝis, spite al
baroj etnaj kaj lingvaj.
Tiaj belaj
iniciatoj pruvas al ni, ke la antikva militemo de la homaro ne estas nepra
kondamno: eblas plialtigi la nivelon de civilizeco en la mondo.
Nenhum comentário:
Postar um comentário