La memorkapablo
ja certe dum progresinta aĝo malfortiĝas - sed eblas fari ion kontraŭ tio, kion
pruvas du tute malsamaj studaĵoj: Sporto kaj sociaj kontaktoj konservas la
mensan produktivon.
Moviĝado en alta
aĝo tenas homon produktiva. Kaj tio ne nur koncernas la korpon sed ankaŭ la
menson. Tio estas konsiderata kiel science pruvita. Sed kiom da sporto ni
bezonas por ke la pozitiva efiko aperu? 52 horojn. Tio estas la simpla respondo
de usona studaĵo kiu estis farita per 98 esploroj ĉe homoj pli ol 60 jaraj.
"Ekde 52
horoj sporto efikas daŭre pozitive al la memorkapablo. Kutime tiuj 52 horoj
sumiĝas post kvar ĝis ses monatoj", diras la studestrino de la
universitato de Miami. Dum duona jaro tio estas du horoj da moviĝado en
semajno. Kiu dum tri horoj semajne praktikas sporton, tiu jam post kvar monatoj
povas ĝoji pri la pozitiva efiko al la memorkapablo.
Kiu sporto estas
praktikata, tio tiurilate ne gravas, diras la studestrino: "Kiu tute ne
moviĝas, tiu ne tuj komencos per kurado. Sed tio ne gravas, ĉar ni povas per
ĉiu speco de moviĝo kontribui al sana
cerbo." Do tio funkcias ankaŭ per migrado, jogo, muskola trejnado.
Por ke la
memorkapablo restu bone funkcianta, estas tamen ankaŭ grave havi plurajn
sociajn rilatojn - almenaŭ tio validas por musoj. Tion montris eksperimento de
neŭrosciencistino ĉe la ŝtata universitato de Ohio. Ŝi fondis kunloĝajn
komunumojn por musoj en kiuj sep bestetoj kunloĝis.
Post tri monatoj
ŝi komparis la memoran produktivon de la kunloĝantaj musoj kun tiuj kiuj
intertempe estis kunvivintaj parope. Ĉiuj musoj aĝis inter 15 kaj 18 monatoj.
"Tio estas por musoj jam sufiĉe alta aĝo. Se la musoj devus labori, ili je
tiu aĝo jam estus pensiuloj", diras la sciencistino.
Kiel ni homoj
ankaŭ musoj havas pli kaj pli da malfacilaĵoj ju pli longe daŭras ilia vivo. La
sciencistino igis la muson en ĉambreto
kiu enhavis plurajn objektojn, ekzemple ludilajn aŭtomobilojn, esplori
la spacon kaj tiam metis objekton en alian lokon. Tiam ŝi lasis ĉiun muson
reeniri la ĉambreton. La kunloĝantaj musoj ekkonis kio estis ŝanĝita. La parope
vivantaj musoj ne ekkonis la ŝanĝojn.
Krome la
cerbesploristino konstatis ke la histo de la hipokampo de la musoj kiuj vivis
parope estis pli ofte inflamita. La hipokampo estas cerba regiono kiu kaj ĉe
musoj kaj ĉe la homoj estas grava por la memorkapablo.
Homoj kiuj
posedas pli bonan memorkapablon dum alta aĝo, havas ankaŭ pli da sociaj
kontaktoj - tio estas konata. Kiel tio interdependas, tio tamen estas malklara,
diras la esploristino: "Ĉu ni retiriĝas de niaj amikoj kiam nia
memorkapablo malkreskas, aŭ ĉu estas helpo por nia memorkapablo havi multajn
amikojn?" Ŝia testo pri la musoj pledas prefere por la dua ebleco, ŝi
opinias.
Nenhum comentário:
Postar um comentário