Formikoj uzas
rafinitajn trukojn kiam ili esploras sian ĉirkaŭaĵon. Ili estas eĉ ofte pli
efikaj ol iuj algoritmoj. Tio povus esti utila ĉe la esplorado pri artefarita
inteligenteco.
Kiu observas
formikon kiel ĝi ŝajne hazarde kuras super la propra teraso, tiu apenaŭ kredus
ke tio okazas surbaze de inteligenta sistemo. Aliflanke plej multaj homoj
sentas sin ege impresitaj de algoritmoj kiuj ekkonas vizaĝojn aŭ proponas
filmojn. Sed la distanco inter ambaŭ mondoj ne estas tre granda, kiel tion nun
eltrovis britaj esploristoj. Eĉ pli: Algoritmoj povas laŭ la studaĵo lerni ion
de formikoj.
Kiam laboristaj
formikoj serĉas pri nutraĵo, ili postlasas spurojn kaj eligas odorajn
substancojn. Tiel ili komunikas kun siaj samspecianoj. La sciencistoj volis
scii pli precize kiel formikoj reagas pri tiuj signaloj - kaj ĉu kaŝiĝas
malantaŭ tio sistemo.
Tiucele ili
forkondukis kelkajn ekzemplerojn de la eŭropa specio Temnothorax albipennis el
rokaj fendaĵoj, kiu estas ilia natura vivejo. La bestetoj kiuj mezuras nur tri
milimetrojn transloĝiĝis al artefarita nesto en laboratorio el kiu iom post iom
po unu laborista formiko povis elkuri por serĉi nutraĵon. Trikvaronhoron ĉiu
besteto havis je dispono por serĉi sola nutraĵon sur areo de apenaŭ unu
kvadrata metro. Sekve oni metis la formikon sur separitan teleron.
La tutan
procedon ripetis la esploristoj iom pli poste - kun unu diferenco: Ĉi-foje ili
purigis ĉiam la areojn antaŭ ol ili sendis la formikojn serĉi nutraĵojn. Tiel
perdiĝis la spuroj kaj la odoraj substancoj de iliaj antaŭuloj - kaj per tio la
kolektiva kapablo efike esplori la ĉirkaŭaĵon.
La unua grupo de
formikoj estis pli sistemece priserĉanta la areon: La formikoj evitis lokojn en
kiuj iliaj samspecianoj jam estis serĉintaj. Ĉu tio okazis pro la konscie
eligitaj odoraj substancoj aŭ pro la nekonscie postlasitaj spuroj, tion la
esploristoj ne povis klarigi. Konstateblas tamen ke formikoj fidas pri
kolektiva memoro - tio ne estas netipa por superorganismoj, do asocioj de
organismoj, kiuj kune kapablas pli ol unu sola.
Je unua vido tiu
rafinita sistemo ne multe kunrilatas kun algoritmoj. Sed kiam komputiloj hazarde
provas solvojn por problemoj, tiam ili principe same eliras por serĉi nutraĵon.
Ili turnas je granda nombro da agordaj ŝraŭboj, do parametroj, kaj eltrovas
kiuj el ili estas favoraj. Ne vane statistikistoj parolas pri tio ke algoritmoj
traserĉas parametrajn spacojn. Ofte ĉe tio ne estas eviteble ke la sama
konstelacio plurfoje estas provata. En ĉi tio la formikoj estas pli avanaj ol
la komputiloj: Ili markas lokojn, en kiuj ili jam estis, per piedaj spuroj aŭ
per odoraj substancoj.
Tion komputiloj
povus lerni el la sistemo de la formikoj kaj tiel algoritmoj povus fariĝi pli
efikaj en la trovado de solvoj por problemoj.
Nenhum comentário:
Postar um comentário