Kiam la terglobo
ĉiujn regnopordojn
ekmalfermis al
komerc’ kaj al scienco,
kaj ekbrilis sur
l’ espera firmamento
de l’ homar’ la
stelo de la frata amo,
naskiĝis l’ ideo
de komuna lingvo
helpa kaj
neŭtrala por nacioj ĉiuj.
Multaj estis la
projektoj, sed nur unu
disvastiĝis, sub
standardo de l’ Espero,
kombinante
teorion kun praktiko,
arton kun
naturo, verko vivopova,
konstruita firme
de aŭtor’ modesta:
Esperanto, glora
verko Zamanhofa.
Kio estas
vaporŝipoj por la maro,
telegraf’ kaj
lum’ elektra por la tero,
poŝto kaj
ĵurnaloj por la informado,
Esperanto estas
por la kunfratiĝo
de l’ nacioj, la
pacama komprenilo.
Ĝi elkreskis
ĝustahore el neceso,
kulturate de l’
plej pura altruismo;
ĝi ne velkos,
malgraŭ la tempest-furioj,
sed vivados por
la bono de l’ homaro.
Dankon,
Zamenhof, al vi la mondo ŝuldas.
17/1/1944
Stanislav
Schulhof.
Libro: Voĉoj de
Poetoj el la Spirita Mondo.
Pluraj Aŭtoroj –
Francisco Valdomiro Lorenz.
Nenhum comentário:
Postar um comentário