Eterne persistas kaj regas la Vivo,
senlima en temp’ kaj en
spac-perspektivo;
sensonĝe ĝi dormas en ŝton’ kaj oro;
sonĝadas agrable en frukto kaj floro;
ĝi mem ekvekiĝi en bestoj intencas,
kaj sin manifesti en homoj komencas
kaj sin etendadas al mondoj anĝelaj,
en sferoj sennombraj, tre lumaj kaj
belaj.
Eterne ekzistis kaj estos la Vivo,
de l’ Dia Kreado la nobla motivo.
La morto nur estas de l’ Vivo
transformo,
simila esence je l’ stato de dormo,
dum kiu l’ animo la teron forgesas,
pri l’ korpaj objektoj sin ne interesas.
Ne perdas estulo la vivon, mortante,
kaj ankaŭ ne trovas l’ Inferon de Dante;
sed kiel la homo malnovan vestaĵon
pro nova ekŝanĝas, li faras la paŝon
el ĉambro en ĉambron, ŝanĝante la
vestojn,
sed li konservadas la sentojn kaj
gestojn,
memoron kaj pensojn de l’ vivo surtera
kaj sin preparadas por vivo etera.
5/1/1944
Stanislav Schulhof.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita
Mondo.
Pluraj Aŭtoroj – Francisco Valdomiro
Lorenz.
Nenhum comentário:
Postar um comentário