252. – Ĉu oni
ricevas nur la ofendon, kiun oni meritis ĉe la plenumo de la provoj? Kaj,
konsiderante la intensecon de tiu aŭ alia provo, ĉu iu Spirito povos
reenkarniĝi antaŭdestinita por memmortigo kaj la krimo?
– Ni ricevos la
doloron laŭ niaj propraj bezonoj, cele al la elaĉeto de niaj iamaj eraroj kaj
al nia estonta spirita situacio.
Rilate al
ofendo, kiam ni ĝin ricevas de iu troviĝanta sur nia nivelo de komprenado kaj
evolua sfero, estas vere, ke temas pri tre amara provo nepre necesa por nia
propra regenerproceso.
En la mondo
ekzistas tamen la ŝtonĵetoj de malklereco kaj malsincereco, naskitaj de la malsuperaj
sentoj. Kaj estas bone, ke la kristano estu preta kaj trankvila, por ne ricevi
ilin kun malsaneca sentemo, sed kun la intenco diligente labori, konsciante, ke
tiuj ŝtonĵetoj estas parto de lia plano de kelkatempa vivo, kien li venis por
edukiĝi, samtempe kunhelpante en la edukado de liaj similuloj.
Koncerne la memmortigon, estas oportune rediri, ke la verko de Dio estas tiu de la amo kaj bono, de ĉiuj vivoplanoj, kaj ni devas konfesi, ke, se multaj Spiritoj reenkarniĝas kun la provo de la tentoj al la memmortigo kaj krimo, tio okazas ja tial, ke ili kondutu kiel lernantoj, kiuj, preterlasinte ekzamenon en sia kurso, revenas al la studado de tiu lernobjekto en la venonta jaro, ĝis li havigos al si scion kaj pli altan gradon en ĝi. Multaj animoj refaras saman penadon kaj plurfoje malvenkas ĉe la luktoj, ne komprenante la bezonon de vigleco. Kaj al ni estas neniel eble imputi al Dio la malsukceson de iliaj esperoj, ĉar la Dia Providenco donas al ĉiuj estuloj la samajn okazojn de laboro kaj prepariĝo.
Libro:
La Konsolanto –Emmanuel / Chico Xavier.
252 –Somente se
recebe a ofensa a que se fez jus no cumprimento das provas? E considerando a
intensidade dessa ou daquela provação, poderá alguém reencarnar fadado ao
suicídio e ao crime?
- Receberemos a
dor de acordo com as necessidades próprias, com vistas ao resgate do passado e
à situação espiritual do futuro.
No capítulo da
ofensa, quando a recebemos de alguém que se encontra dentro do nosso nível de
compreensão e do plano evolutivo, é certo que se trata de provação bem amarga,
indispensável ao nosso processo de regeneração própria.
Existem, porém,
no mundo, as pedradas da ignorância e da má-fé, partidas dos sentimentos
inferiores e convém que o cristão esteja preparado e sereno, de modo a não
recebe-las com sensibilidade doentia, mas com o propósito de trabalho e esforço
próprio, conhecendo que as mesmas fazem parte do seu plano de vida temporária,
aonde veio para se educar, colaborando ao mesmo tempo na educação de seus
semelhantes.
Relativamente ao
suicídio é oportuno repetir que a obra de Deus é a do amor e do bem, de todos
os planos da vida, e devemos reconhecer que, se muitos Espíritos reencarnam com
a prova das tentações ao suicídio e ao crime, é porque esses devem agir como
alunos que, havendo perdido uma prova em seu curso, voltam ao estudo da mesma
no ano seguinte, até obterem conhecimento e superioridade na matéria. Muitas
almas efetuam a repetição de um mesmo esforço e, por vezes, sucumbem na luta, sem
perceberem a necessidade de vigilância, sem que possamos, de modo algum, imputar
a Deus o fracasso de suas esperanças, porque a Providência Divina concede a
todos os seres as mesmas oportunidades de trabalho e de habilitação.
Livro: O
CONSOLADOR.
EMMANUEL – Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário