KOLIBRO
Kolibro venas al
la floro,
Elpikas guton da
mielo;
Sed el kaliko de
Amoro
Haladzas feĉ’ al
la Ĉielo.
Animo falis sen
adoro
Kaj devis fari
pacoferon;
Mi diris preĝon en la koro
Kaj jam ne
spertis plu mizeron.
Malfirma ĉiu
homa horo,
Malluma voj’ de
ĉiuj ni;
Luma nur vojo al
Sinjoro,
Sekura, certa –
Am’ de Di’.
14/9/1961
ĈIN–ĈAO
Libro: Mediuma
Poemaro.
Porto Carreiro
Neto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário