Mallonga Respondo al la Kontraŭuloj de
Spiritismo.
Rajto je
ekzamenado kaj kritikado estas rajto nepreskriptebla, kiun Spiritismo ne
pretendas eviti, same kiel ĝi ne pretendas ĉiujn kontentigi. Ĉiu homo do estas
libera por ĝin aprobi aŭ rifuzi ; sed por tio necesus ĝin pridiskuti, bone
konante la aferon ; nu, la kritikado ofte pruvis sian nescion pri ĝiaj plej
elementaj principoj, esprimante pri ĝi precize la malon de tio, kion ĝi diris,
atribuante al ĝi tion, kion ĝi malrekomendas, ĝin konfuzante kun la imitoj
krudaj kaj burleskaj de ĉarlatanismo, fine donante kiel regulon pri ĉio la
ekstravagancojn de kelkaj individuoj. Tro ofte, krome, malbonintenco volis fari
ĝin respondeca pri riproĉindaj aŭ ridindaj agoj, ĉe kiuj ĝia nomo troviĝis
apenaŭ okaze, kaj faris el tio armilon kontraŭ ĝi.
Antaŭ ol imputi
al doktrino instigadon al ajna riproĉinda ago, la prudento kaj senpartieco
volas, ke oni ekzamenu, ĉu tiu doktrino enhavas maksimojn, kiuj pravigas tian
agon.
Por koni la
parton de respondeco, kiu koncernas spiritismon en certa cirkonstanco, ekzistas
tre simpla rimedo, nome informiĝi bonafide, ne ĉe kontraŭuloj, sed ĉe la fonto
mem, pri tio, kion ĝi aprobas kaj pri tio, kion ĝi malaprobas. La afero estas
do des pli facila, ĉar ĝi enhavas nenion sekretan; ĝiaj instruoj estas
malfermitaj, kaj ĉiu povas ilin kontroli.
Se do la libroj pri la spiritisma doktrino eksplicite kaj formale kondamnas juste malaprobindan agon; se, male, ili nur enhavas instruojn por konduki al bono, tiam la homo kulpas pri misago, se li ne prenis el tiuj libroj sian inspiron, eĉ se ilin ne posedas.
Spiritismo ne
estas solidara kun tiuj, al kiuj plaĉas rigardi sin spiritistoj, same kiel
medicino ne solidaras kun ĉarlatanoj, kiuj ĝin ekspluatas, nek sana religio kun
la misuzoj aŭ eĉ krimoj faritaj en ties nomo. Ĝi rekonas kiel siajn adeptojn
nur tiujn, kiuj praktikas ĝiajn instruojn, tio estas, kiuj laboras por sia
propra morala pliboniĝo, klopodante venki siajn malbonajn inklinojn, esti
malpli egoistaj kaj malpli fieraj, pli mildaj, pli humilaj, pli paciencaj, pli
bonvolemaj, pli karitatemaj rilate la proksimulon, pli moderaj en ĉio, ĉar tia
estas la karaktero de vera spiritisto.
La celo de ĉi
tiu mallonga noto ne estas refuti ĉiujn falsajn argumentojn direktatajn kontraŭ
Spiritismo, nek elvolvi, nek pruvi ĉiujn principojn, kaj, ankoraŭ malpli, provi
konverti al tiuj principoj tiujn, kiuj konfesas kontraŭajn opiniojn, sed diri,
per kelkaj vortoj, kio ĝi estas kaj kio ĝi ne estas, kion ĝi akceptas, kion ĝi
malakceptas.
Ĝiaj kredoj,
ĝiaj tendencoj kaj ĝia celo resumiĝas je la sekvantaj asertoj:
1ª Spirita
elemento kaj materia elemento estas la du principoj, la du vivantaj fortoj en
la naturo, kiuj kompletigas unu la alian kaj senĉese reagas unu sur la alian,
ambaŭ nemalhaveblaj por la funkciado de la mekanismo de la universo.
De la reciproka
agado de tiuj du principoj naskiĝas fenomenoj, kiujn ĉiu el ili, solaj, ne
povas ekspliki.
La propre dirita
Scienco havas kiel specialan mision studi la leĝojn de materio.
Spiritismo havas
kiel objekton la studadon de la spirita elemento en ties rilatoj kun la materia
elemento, kaj montras en la kuniĝo de tiuj du principoj la kaŭzon de amaso da
faktoj ĝis nun ne eksplikitaj.
Spiritismo iras
en konsento kun scienco sur la kampo de materio: ĝi akceptas ĉiujn veraĵojn,
kiujn ĝi konstatas ; sed kie ĝi haltas je siaj esploroj, la alia plu sekvas je
la siaj, sur la kampo de spiriteco.
2ª Ĉar la
spirita elemento estas ia aktiva stato en la naturo, tial la fenomenoj ligitaj
al ĝi submetiĝas la ties leĝoj, kaj tial estas mem tiel naturaj kiel tiuj, kiuj
devenas de la neŭtrala materio.
Iuj fenomenoj
estas rigardataj kiel supernaturaj nur pro nescio pri la leĝo, kiu ilin regas.
Sekve de tiu principo, Spiritismo ne akceptas la miraklecan karakteron, kiun
oni atribuas al iuj faktoj, kvankam ĝi konstatas ilian realecon aŭ eblecon. Laŭ
ĝi, ne ekzistas mirakloj, en la senco de nuligo de la naturaj leĝoj ; el tio
sekvas, ke spiritistoj ne faras miraklojn kaj ke neĝusta estas la alnomo
miraklofarantoj, kiun oni donas al ili.
Kono pri la
leĝoj, kiuj regas la spiritan principon ligiĝas rekte al la demando pri
pasinteco kaj estonteco de la homo. Ĉu lia vivo limiĝas al la nuna ekzistado ?
Enveninte en ĉi tiun mondon, ĉu li eliras el nenio, kaj ĉu tien li revenas,
kiam ĉi mondon li forlasas? Ĉu li jam vivis, kaj ĉu li vivos, ankoraŭ ? Kiel li
vivos, kaj en kiaj kondiĉoj ? Unuvorte, de kie li venas kaj kien li iras ? Kial
li staras sur la tero, kaj kial li ĉi tie suferas ? Tiaj estas la demandoj,
kiujn ĉiu metas al si, ĉar tiuj estas por la tuta mondo nepre gravaj, kaj pri
kiuj neniu doktrino liveris ankoraŭ racian solvon. Tiu, kiun Spiritismo
proponas, apoge sur faktoj, kontentigas la postulojn de logiko kaj de plej
rigora justo, kaj estas unu el la precipaj kaŭzoj de la rapideco de ties
disvastigado.
Spiritismo estas
nek persona koncepto, nek rezulto el antaŭkonceptita sistemo. Ĝi estas rezulto
el miloj da observoj faritaj sur ĉiuj punktoj de la terglobo, kaj kiuj
konverĝis al la centro, kiu ilin kunligis kaj kunordigis. Ĉiuj ĝiaj konsistigaj
principoj, senescepte, venas de eksperimentado. Eksperimentado ĉiam antaŭis
teorion.
Ek de la komenco
Spiritismo ĉie radikis; la historio ne montras alian ekzemplon de filozofia aŭ
religia doktrino, kiu post dek jaroj kunvenigis tiom grandan kvanton da adeptoj
; kaj tamen ĝi ne utiligis por fariĝi konata iun ajn el la rimedoj ordinare
uzataj ; ĝi disvastiĝis per si mem, per la simpatioj, kiujn ĝi renkontis.
Fakto ne malpli
konstanta estas tiu, ke en neniu lando la doktrino naskiĝis ĉe malaltaj klasoj
de la socio ; ĉie ĝi disvastiĝis de supre malsupren je la socia skalo ; ĉe
kleraj klasoj ĝi ankoraŭ estas preskaŭ ekskluzive disvastiĝinta, kaj malkleraj
homoj estas tie tre malmultenombraj.
Oni krome konfirmis, ke la disvastiĝado de Spiritismo, de sia origino, sekvis konstante supreniran marŝadon, malgraŭ ĉio, kion oni faris por ĝin embarasi kaj por misformi ĝian karakteron, cele al ĝia miskreditiĝo ĉe la publika opinio. Oni eĉ rimarkigu, ke ĉio farita por tiu celo favoris ĝian disvastiĝadon ; la bruado, kiun oni faris siatempe kondukis ĝin al la ekkono de homoj, kiuj ĝis tiam neniam aŭdis pri ĝi ; ju pli oni makulis aŭ ridindigis ĝin, ju pli fortaj estis la misdiraĵoj, des pli oni incitis la scivolemon ; kaj ĉar ĝi nenion perdas pro ekzamenado, tio rezultigis, ke kontraŭuloj fariĝis, malgraŭvole, ardaj propagandistoj ; se la kritikaĉoj ne venigis al ĝi ian malgajnon, tio rezultas el la fakto, ke ĝin studante ĉe vera fonto, oni trovas ion tute alian ol menciite.
Dum la bataloj,
kiujn ĝi bezonis tenadi, senpartiaj homoj ekrimarkis ĝian moderecon ; ĝi neniam
faris kontraŭfrapojn al siaj kontraŭuloj, nek respondis ofendon per ofendo.
Spiritismo estas
filozofia doktrino, kiu havas religiajn konsekvencojn, kiel ĉia spiritualisma
filozofio ; pro tio, ĝi nepre tuŝas la fundamentajn bazojn de ĉiuj religioj :
Dio, animo kaj la estonta vivo ; sed ĝi ne estas entute ia strukturita religio,
se oni konsideras, ke ĝi havas nek kulton, nek riton, nek templon, kaj ke inter
ĝiaj adeptoj, neniu prenis aŭ ricevis la titolon de pastro aŭ de grandsacerdoto.
Tiaj diraĵoj estas pura invento de kritikistoj.
Oni estas
spiritisto nur pro simpatio pri la principoj de la doktrino, kaj por al ĝi
konformigi sian konduton. Tio estas opinio kiel ĉiu ajn alia, al kiu ĉiu homo
rajtas aliĝi, same kiel oni rajtas esti judo, katoliko, protestanto, furieristo,
sansimonisto, volteristo, karteziano, diisto kaj eĉ materiisto.
Spiritismo
proklamas liberecon de konscienco kiel naturan rajton; ĝi postulas tion por
siaj adeptoj, same kiel por ĉiuj homoj. Ĝi respektas ĉiajn sincerajn kredojn
kaj petas por si la samon reciproke.
De la libereco
de konscienco venas la rajto je libera ekzamenado koncerne fidon. Spiritismo
kontraŭbatalas la principon de blinda fido, kiu devigas homon rezigni sian
propran juĝadon; ĝi diras, ke ĉia devigita fido estas senfundamenta. Pro tio ĝi
aldonas al siaj maksimoj: Ne ekzistas nerompebla fido krom tiu, kiu povas
alfronti racion vizaĝo kontraŭ vizaĝo, en ĉiuj epokoj de la homaro.
Konsekvence laŭ
siaj principoj, Spiritismo trudiĝas al neniu ajn; ĝi deziras esti akceptata
libere kaj pro konvinkiĝo. Ĝi montras siajn doktrinojn kaj akceptas tiujn, kiuj
libervole venas al ĝi.
Ĝi ne emas deturni iun ajn for de liaj religiaj kredoj ; ĝi ne celas tiujn, kiuj havas fidon kaj al kiuj tiu fido sufiĉas, sed ja tiujn, kiuj, ne kontentaj pri tio, kion oni donas al ili, petas ion pli bonan.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
Ligeira
resposta aos detratores do Espiritismo
É imprescritível
o direito de exame e de crítica e o Espiritismo não alimenta a pretensão de
subtrair-se ao exame e à crítica como não tem a de satisfazer a toda gente.
Cada um é, pois, livre de o aprovar ou rejeitar, mas, para isso, necessário se
faz discuti-lo com conhecimento de causa. Ora, a crítica tem por demais provado
que lhe ignora os mais elementares princípios, fazendo-o dizer precisamente o
contrário do que ele diz, atribuindo-lhe o que ele desaprova, confundindo-o com
as imitações grosseiras e burlescas do charlatanismo, enfim, apresentando, como
regra de todos, as excentricidades de alguns indivíduos. Também por demais a
malignidade há querido torná-lo responsável por atos repreensíveis ou
ridículos, nos quais o seu nome foi envolvido incidentemente, e disso se
aproveita como arma contra ele.
Antes de imputar
a uma doutrina a culpa de incitar a um ato condenável qualquer, a razão e a
equidade exigem que se examine se essa doutrina contém máximas que justifiquem
semelhante ato.
Para conhecer-se a parte de responsabilidade que, em dada circunstância, caiba ao Espiritismo, há um meio muito simples: proceder de boa-fé a uma perquirição, não entre os adversários, mas na própria fonte, do que ele aprova e do que condena. Isso é tanto mais fácil, quanto ele não tem segredos; seus ensinos são patentes e quem quer que seja pode verificá-los.
Assim, se os
livros da Doutrina Espírita condenam explícita e formalmente um ato justamente
reprovável; se, ao contrário, só encerram instruções de natureza a orientar
para o bem, segue-se que não foi neles que um indivíduo culpado de malefícios
se inspirou, ainda mesmo que os possua.
O Espiritismo não é solidário com aqueles a quem apraza dizerem-se espíritas, do mesmo modo que a Medicina não o é com os que a exploram, nem a sã religião com os abusos e até crimes que se cometam em seu nome. Ele não reconhece como seus adeptos senão os que lhe praticam os ensinos, isto é, que trabalham por melhorar-se moralmente, esforçando-se por vencer os maus pendores, por ser menos egoístas e menos orgulhosos, mais brandos, mais humildes, mais caridosos para com o próximo, mais moderados em tudo, porque é essa a característica do verdadeiro espírita.
Esta breve nota
não tem por objeto refutar todas as falsas alegações que se lançam contra o
Espiritismo, nem lhe desenvolver e provar todos os princípios, nem, ainda
menos, tentar converter a esses princípios os que professem opiniões
contrárias, mas, apenas, dizer, em poucas palavras, o que ele é e o que não é,
o que admite e o que desaprova.
As crenças que propugna, as tendências que manifesta e o fim a que visa se resumem nas proposições seguintes:
1) O elemento
espiritual e o elemento material são os dois princípios, as duas forças vivas
da Natureza, as quais se completam uma a outra e reagem incessantemente uma
sobre a outra, indispensáveis ambas ao funcionamento do mecanismo do Universo.
Da ação
recíproca desses dois princípios se originam fenômenos que cada um deles,
isoladamente, não tem possibilidade de explicar.
À Ciência,
propriamente dita, cabe a missão especial de estudar as leis da matéria.
O Espiritismo
tem por objeto o estudo do elemento espiritual em suas relações com o elemento
material e aponta na união desses dois princípios a razão de uma imensidade de
fatos até então inexplicados.
O Espiritismo
caminha ao lado da Ciência, no campo da matéria: admite todas as verdades que a
Ciência comprova, mas não se detém onde esta última para: prossegue nas suas
pesquisas pelo campo da espiritualidade.
2) Sendo o elemento espiritual um estado ativo da Natureza, os fenômenos em que ele intervém estão submetidos a leis e são por isso mesmo tão naturais quanto os que derivam da matéria neutra.
Alguns de tais
fenômenos foram reputados sobrenaturais, apenas por ignorância das leis que os
regem. Em virtude desse princípio, o Espiritismo não admite o caráter de
maravilhoso atribuído a certos fatos, embora lhes reconheça a realidade ou a
possibilidade. Não há, para ele, milagres, no sentido de derrogação das Leis
Naturais, donde se segue que os espíritas não fazem milagres e que é impróprio
o qualificativo de taumaturgos que umas tantas pessoas lhes dão.
O conhecimento
das leis que regem o princípio espiritual prende-se de modo direto à questão do
passado e do futuro do homem. Cinge-se a sua vida à existência atual? Ao entrar
neste mundo, vem ele do nada e volta para o nada ao deixá-lo? Já viveu e ainda
viverá? Como viverá e em que condições? Numa palavra: donde vem ele e para onde
vai? Por que está na Terra e por que sofre aí? Tais as questões que cada um faz
a si mesmo, porque são para toda gente de capital interesse e às quais ainda
nenhuma doutrina deu solução racional. A que lhe dá o Espiritismo, baseada em
fatos, por satisfazer às exigências da lógica e da mais rigorosa justiça,
constitui uma das causas principais da rapidez de sua propagação.
O Espiritismo
não é uma concepção pessoal, nem o resultado de um sistema preconcebido. É a
resultante de milhares de observações feitas sobre todos os pontos do globo e
que convergiram para um centro que os coligiu e coordenou. Todos os seus princípios
constitutivos, sem exceção de nenhum, são deduzidos da experiência. Esta
precedeu sempre a teoria.
Assim, desde o começo, o Espiritismo lançou raízes por toda parte. A História nenhum exemplo oferece de uma doutrina filosófica ou religiosa que, em dez anos, tenha conquistado tão grande número de adeptos. Entretanto, não empregou, para se fazer conhecido, nenhum dos meios vulgarmente em uso; propagou-se por si mesmo, pelas simpatias que inspirou.
Outro fato não
menos constante é que, em nenhum país, a sua doutrina não surgiu das ínfimas
camadas sociais; em todos os lugares ela se propagou de cima para baixo na
escala da sociedade e ainda é nas classes esclarecidas que se acha quase
exclusivamente espalhada, constituindo insignificante minoria, no seio de seus
adeptos, as pessoas iletradas.
Verifica-se também que a disseminação do Espiritismo seguiu, desde os seus primórdios, marcha sempre ascendente, a despeito de tudo quanto fizeram seus adversários para entravá-la e para lhe desfigurar o caráter, com o fito de desacreditá-lo na opinião pública. É mesmo de notar-se que tudo o que hão tentado com esse propósito lhe favoreceu a difusão; o arruído que provocaram por ocasião do seu advento fez que viessem a conhecê-lo muitas pessoas que antes nunca ouviram falar dele; quanto mais procuraram denegri-lo ou ridiculizá-lo, tanto mais despertaram a curiosidade geral, e, como todo exame só lhe pode ser proveitoso, o resultado foi que seus opositores se constituíram, sem o quererem, ardorosos propagandistas seus. Se as diatribes nenhum prejuízo lhe acarretaram, é que os que o estudaram em suas legítimas fontes o reconheceram muito diverso do que o tinham figurado.
Nas lutas que
precisou sustentar, os imparciais lhe testificaram a moderação; ele nunca usou
de represálias com os seus adversários, nem respondeu com injúrias às injúrias.
O Espiritismo é
uma doutrina filosófica de efeitos religiosos, como qualquer filosofia
espiritualista, pelo que forçosamente vai ter às bases fundamentais de todas as
religiões: Deus, a alma e a vida futura. Mas não é uma religião constituída,
visto que não tem culto, nem rito, nem templos e que, entre seus adeptos,
nenhum tomou, nem recebeu o título de sacerdote ou de sumo sacerdote. Estes
qualificativos são de pura invenção da crítica.
É-se espírita
pelo só fato de simpatizar com os princípios da Doutrina e por conformar com
esses princípios o proceder. Trata-se de uma opinião como qualquer outra, que
todos têm o direito de professar, como têm o de ser judeus, católicos,
protestantes, simonistas, voltairianos, cartesianos, deístas e, até,
materialistas.
O Espiritismo
proclama a liberdade de consciência como direito natural; reclama-a para os
seus adeptos, do mesmo modo que para toda a gente. Respeita todas as convicções
sinceras e faz questão da reciprocidade.
Da liberdade de consciência decorre o direito de livre-exame em matéria de fé. O Espiritismo combate a fé cega, porque ela impõe ao homem que abdique da sua própria razão; considera sem raiz toda fé imposta, donde o inscrever entre suas máximas: Não é inabalável, senão a fé que pode encarar de frente a razão em todas as épocas da Humanidade.
Coerente com
seus princípios, o Espiritismo não se impõe a quem quer que seja; quer ser
aceito livremente e por efeito de convicção. Expõe suas doutrinas e acolhe os
que voluntariamente o procuram.
Não cuida de
afastar pessoa alguma das suas convicções religiosas; não se dirige aos que
possuem uma fé e a quem essa fé basta; dirige-se aos que, insatisfeitos com o
que se lhes dá, pedem alguma coisa melhor.
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário