(El la Unua Epistolo al la Korintanoj: Ĉap. XIII, vers. 1 – 7).
Se,
parolante la lingvojn de l’ homoj
kaj
de l’ anĝeloj, mi veron atestus,
sed
sen amsento, mi kvazaŭ metalo
estus
sonanta nur vane, aŭ estus
kvazaŭ
sensente tintanta cimbalo;
Se
mi posedus kapablon profeti,
ĉiujn
misterojn, sciencojn konpovus,
kaj
se mi fidon tielan je Dio
havus
ke montojn per ĝi mi formovus,
tamen
sen Amo mi estus nenio.
Mian
havaĵon donante, se multajn
homojn
de mort’ per malsato mi savus;
se
mi, ke brulu ĝi, eĉ ne hezitus
doni
la korpon, sed Amon ne havus,
tio
al mi ja neniom profitus.
Amo
bonfaras sen serĉi profiton,
sin
ne ŝveligas, neniam koleras,
fari
malbonon neniam intencas,
ne
fanfaronas, sen plendi suferas;
ĝi
ne envias, nur bonon pripensas.
Amo
kondutas laŭ decaj kutimoj,
ĉion
konfide eltenas, toleras,
ĉiam
la juston kaj veron obeas,
firme
ĝi kredas je Di’ kaj esperas.
Amo
kristana neniam pereas.
El
la antikva greka lingvo poezie parafrazis.
F.
V. LORENZ
Libro:
VOĈOJ D E P O E T O J E L L A
S P I R I T A M O N D O.
Pluraj
Aŭtoroj.
.jpeg)
.jpeg)
Nenhum comentário:
Postar um comentário