“Liberiĝo!” – sopiras senkonsole
Servutulo sen rajto esti homo;
“Liberiĝo!” – nun blekas jam senvole
Malfeliĉa tiran’ en propra domo.
“Liberiĝo!” – junulo fantazias
Sub la patra severa disciplino;
“Liberiĝo!” – maljuna plende krias
Sub la mano kruela de l’ destino.
“Liberiĝo!” – murmuras sub la krusto
De l’ Ter’ haladzaj gasoj kaj vaporoj
“Liberiĝo!” – ondadas virga brusto,
Sopirante pri amo kaj pri floroj.
“Liberiĝo!” – atomo nun incitas,
Nova Sfinkso, gradete deĉifrata;
“Liberiĝo!” – jam stratosfer’ invitas
Al pli vasta kunveno interfrata.
“Liberiĝo!”, jes, tamen antaŭ ĉio
El malamo kaj ĉia miskompreno;
Sole tiam atingos hom’ ĝis Dio,
Kaj aŭroros liber’ – en amkateno!
11/9/1961 /
JOZEF WASNIEWSKI
Libro: Mediuma
Poemaro.
Porto Carreiro
Neto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário