Tre
ŝatinda estas virgulino,
ĉarme
ŝin ornamas la pudoro,
la
plej granda de l’ junec’ trezoro,
de
l’ feliĉ’ virina riĉa mino.
Kun
matura aĝo la destino
skribas
novan leĝon en la koro;
plialtiĝas
de l’ virin’ valoro:
ŝi
edzino iĝas kaj patrino.
Post
juneco de la ĉarmaj floroj
venas
seriozaj vivlaboroj;
kaj
en ĉiuj penoj la virino.
amas
kun fidela korinklino,
preta
ĉiam por suferoj mil
pro
la bon’ de sia kara fil’.
14/2/1944
- Teodoro A. Dolejŝ.
Libro:
Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco
Valdomiro Lorenz.
Nenhum comentário:
Postar um comentário