Ke Esperanto
estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj, ekz. la angla, tio estas
nerefutebla fakto. Tamen tiu facileco ja ne signifas ke Esperanto estas simpla
lingvo, ĉar ĝi ja estas laŭcele internacia lingvo.
Kaj internacia
komunikado tute ne estas simpla afero: Ja ne nur ekzistas lingvaj baroj inter
la popoloj kaj landoj. Kiel ni hodiaŭ bone vidas, estas ofte grandaj, eĉ akraj
kulturaj malsamecoj, kaj - tion montris la ĵus okazinta pintrenkonto de la
G7-ŝtatoj - la ekonomiaj interesoj povas forte malkongrui.
Internacia
lingvo do devas helpi transsalti ankaŭ tiujn nelingvajn barojn. Tion la lingvo
nur povas atingi, se ĝi estas tute malsimpla, do ke ĝi ebligas komunikadon je
vere alta nivelo. Por tio necesas klareco kaj detalemo.
Propagandi E-on
kun la argumento pri la facileco de la lingvo do estas tute maltaŭga, ja eĉ
misgvida signalo. La argumento pri la facileco de la lingvo alparolas unuavice
tiujn kiuj havas nesufiĉan fidon je la propraj fortoj, do homoj kiuj jam devis
okupiĝi pri lernado de fremda lingvo en lernejo (ekz. la angla) kaj kiuj
rimarkis ke ili apenaŭ progresas kaj restas malgraŭ multjara lernado daŭre je
malalta nivelo de la lingvoregado.
Sed Esperanto en
tiaj kazoj ne povas servi kiel alternativo, ĉar la eblecoj por apliki la
lingvon anstataŭ ekz. la angla estas nur tre limigitaj. Do Esperanto ankoraŭ ne
povas plenumi la esperojn de tiaj homoj.
Ekzistas ankaŭ
la ekzemplo de Hungario kie universitataj studentoj devas pruvi per ekzameno la
scipovon de fremda lingvo. Tio povas ankaŭ esti Esperanto. Do multaj studentoj
elektas E-on pro ĝia facileco, ĉar tiu elekto signifas minimuman penon. Kaj
post la ekzameno ili rapide forgesas la lingvon.
Simila estas la
situacio pri la lernado de E-o per la interreta kurso Duolingo: Jam pli ol
800.000 homoj eklernis E-on, sed laŭ mia takso pli ol 99 procentoj de la
eklernintoj kaj eĉ kursfinintoj post la kurso perdas la intereson pri la
lingvo.
Alparoli grandan
nombron da homoj per la argumento de la facileco de la lingvo do produktas
grandan nombron da elreviĝintoj. Veki esperojn kiuj poste ne estas plenumeblaj,
tio acidigas la medion de lingvolernado.
La laŭ mi
sukcespromesa vojo por funkciigi E-on kiel internacian lingvon estas la
alparolado de homoj kiuj ja bone kapablas lerni fremdajn lingvojn kaj kiuj tial
tiurilate havas bonajn sentojn. Por tiaj homoj E-o povas plenumi alian
funkcion: Ĝi povas plivastigi la intelektan, lingvan kaj socian horizontojn.
Tiuj homoj povas atingi lingvan nivelon kiu permesas al ili ne nur kompreni la
lingvon, sed ankaŭ mem verki artikolojn kaj paroli publike.
La procentaĵo de
tiaj kapablaj homoj inter la E-parolantoj estas nur tre malgranda. Por la
kreskado de la lingvo estas bezonataj pli da homoj kiuj aktive kontribuas al la
vivo de la lingvo. Oni devas alparoli tiajn homojn per la lingvo mem. Ili legu
kaj aŭdu interesajn tekstojn en E-o kaj tiel ricevu la instigon lerni la lingvon por mem povi
aktive partopreni en la lingvo-komunumo.
Tiel Esperanto
povas doni ĝojon al homoj. La ERR kontribuas al tia evoluo.
Nenhum comentário:
Postar um comentário