Al la disĉiploj
“Sed ni predikas
Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon.’ – Paŭlo / I
KORINTANOJ, 1 : 23.
La moderna vivo,
kun siaj brilaj realaĵoj, daŭre instruas al la religiaj komunumoj de
Kristanismo, ke prediki estas elmontri la grandecon de la principoj de Jesuo en
la propra ĉiutaga konduto.
La homo enirinta
la fremdan teritorion de paroladoj, sen agoj konformaj al la nobleco de sia
parolo, ĉiam pli kaj pli elmetadas sin al ridindo kaj neado.
Jam de multaj
jarcentoj superegas la movadon de la utilismaj filozofioj. Kaj ankoraŭ hodiaŭ
ne malmultaj estas la gvidantoj, kiuj pripensas la starigon de egoismaj
konstruaĵoj surbaze de persona magneteco, kaj la psikologoj, kiuj malkaŝe
instruas la subtilan ekspluatadon de la homamasoj.
Ĝuste en tiu
obskura kampo de la surtera intelekta disvolviĝo la lernantoj de la Kristo
elstaras kiel pintuloj de ties edifanta filozofio de boneco kaj rezignacio,
montrante per siaj individuaj agoj la dian verkon de Tiu, kiu preferis krucumon
al ĉia pakto kun malbono.
Pro tio novaj
disĉiploj estiĝas ekster la organizita pastraro. Kiel fratoj de suferantoj, de
simplanimuloj, de mizeruloj, la kristanaj spiritistoj renkontas terurajn
obstaklojn en la toksita kulturo de la nuna jarcento kaj en la utilisma spirito
de la egoismaj ideoj.
Antaŭ preskaŭ du
mil jaroj, Paŭlo el Tarso aludis la skandaliĝon, kiun la konduto de la adeptoj
vekadis ĉe la judoj, kaj la falsan impreson de frenezo, kiun ĝi faris al la
animoj de l’ grekoj.
La nunaj tempoj
estas ĝuste tiuj samaj, kiujn Jesuo proklamis tiam alvenintaj al la Planedo;
kaj judoj kaj grekoj, en la aktuala formo de malhonestaj negocistoj kaj vantaj
intelektuloj, daŭre restas en sia origina pozicio. Ĉe ili aperas la sekvanto de
la Majstro, transdonante Lian instruadon per parolo sanktigita de atestantaj
faroj.
Leviĝas
malfacilaĵoj, sarkasmoj kaj konfliktoj . . .
Sed la fidela
disĉiplo ne ektimas.
La komercamo de
la avareco ĉiam ankoraŭ skandaliĝos, kaj la venenita instuado daŭre restos ĉe
sia esence propra malprudento. Sed li pluiros antaŭen, amante, ekzemplodonante
kaj edukante kun la senmorta Liberiganto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Libro: Vinberejo
el Lumo”, ĉapitro 7.
Aos discípulos
“Mas nós pregamos a Cristo crucificado, que é escândalo para os Judeus e loucura para os Gregos.” –
Paulo / I Coríntios, 1: 23.
A vida moderna,
com suas realidades brilhantes, vai ensinando às comunidades religiosas
do Cristianismo que pregar é revelar a grandeza dos princípios de
Jesus nas próprias ações diárias.
O homem que se
internou pelo território estranho dos discursos, sem atos correspondentes
à elevação da palavra, expõe-se, cada vez mais, ao ridículo e à negação.
Há muitos
séculos prevalece o movimento de filosofias utilitaristas.
E, ainda agora,
não escasseiam orientadores que cogitam da construção de palácios egoísticos à
base do magnetismo pessoal e psicólogos que ensinam publicamente a sutil
exploração das massas.
É nesse quadro
obscuro do desenvolvimento intelectual da Terra que os aprendizes do Cristo são
expoentes da filosofia edificante da renúncia e da bondade, revelando em suas
obras isoladas a experiência divina d’Aquele que preferiu a crucificação
ao pacto com o mal.
Novos
discípulos, por isso, vão surgindo, além do sacerdócio organizado.
Irmãos dos
sofredores, dos simples, dos necessitados, os espiritistas cristãos encontram
obstáculos terríveis na cultura intoxicada do século e no espírito utilitário
das idéias comodistas.
Há quase dois
mil anos, Paulo de Tarso aludia ao escândalo que a atitude dos aprendizes
espalhava entre os judeus e à falsa impressão de loucura que despertava nos
ânimos dos gregos.
Os tempos de
agora são aqueles mesmos que Jesus declarava chegados ao Planeta; e os
judeus e gregos, atualizados hoje nos negocistas desonestos e nos intelectuais
vaidosos, prosseguem na mesma posição do início.
Entre eles surge
o continuador do Mestre, transmitindo-lhe o ensinamento com o
verbo santificado pelas ações testemunhais. Aparecem dificuldades,
sarcasmos e conflitos.
O aprendiz fiel,
porém, não se atemoriza.
O comercialismo
da avareza permanecerá com o escândalo e a instrução envenenada demorar-se-á
com os desequilíbrios que lhe são inerentes.
Ele, contudo,
seguirá adiante, amando, exemplificando e educando com o
Libertador imortal.
Livro: Vinha de
Luz.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário