Lolo
“Lasu al ambaŭ kreski
kune ĝis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj :
Kolektu unue la lolon, kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin.” – Jesuo /
SANKTA MATEO, 13 : 30.
Kiam Jesuo
rekomendis la kunkreskon de la lolo kun la tritiko, li celis nenion alian ol
elmontri la subliman, ĉielan toleremon en la kadro de la surteraj spertoj.
La Majstro
neniam forprenis de la homoj la oportunajn okazojn por kreskado kaj moraliĝo,
kaj ĉikampe eĉ la malbonon, kiu devenas de la malnoblaj pasioj, lia senfina amo pacience
ekzamenas, anstataŭ ĝin tuj estingi.
Necesas do
konsideri, ke la lolo kreskas ne pro malzorgemo de la Dia Plugisto sed ja tial,
ke la optimismo de la Ĉiela Semisto neniam perdas la esperon pri la fina venko
de l’ bono.
La kultivejo de
la Kristo estas regiono de senĉesa, intensa aktiveco. Konsternaj taskoj agigas
heroajn legiojn; sed malgraŭ la sindono kaj la viglado de la laboristoj,
elkreskas la lolo, minacante la laboron.
Jesuo tamen
rekomendas la aplikon de defendaj procedoj bazitaj sur la spirita lernado kaj
la favorkoreco. La tempo kaj la beno de la Sinjoro, per sia malrapida agado,
aliigas la malnoblajn celadojn.
La ordinara homo
ankoraŭ ne posedas taŭgan vidkapablon por distingi la renovigan agadon. Multajn
dornajn aŭ senfruktajn kreskaĵojn aliigas, en ties esenca naturo, la amaj
eliksiroj de la Administranto de la Kultivejo, kiu utiligas novajn inklinojn,
malsamajn situaciojn, neatenditajn instigojn aŭ tenerajn, kortuŝajn
prirespondecojn. Sed se, post la atendo kaj observado, alvenas la tempo de
rikolto, tiam fariĝas necesa la forigo de la lolo, ligita en faskojn.
Ne samas la
rikolto por ĉiuj semoj sur la Tero. Ĉiu speco
havas sian tagon, sian sezonon.
Jen kial, ĉe la
alveno de la ĝusta tempo, trudiĝas al ĉiu homo kaj al ĉiu kolektivo, la estingo
de la lolo, en la okazo se montriĝis vanaj la renovigaj procedoj de Jesuo. Tiam
oni vidas individuon aŭ popolon barakti en afliktoj kaj diversaj katastrofoj,
kriegante alarmon kaj helpon, kvazaŭ ili troviĝus en la ombroj de fatala
ŝiprompiĝo. Sed detruiĝas nur niaj ruinigas aŭ senutilaj akiroj. Kaj ĉar la
lolo estas ligita en faskojn, tial aflikto neniam venas sola.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Libro: Vinberejo el Lumo”, ĉapitro 107.
Joio
“Deixai crescer
ambos juntos até à ceifa e, por ocasião da ceifa, direi aos ceifeiros: Colhei
primeiro o joio e atai-o em molhos para o queimar.” - Jesus / Mateus, 13:30.
Quando Jesus
recomendou o crescimento simultâneo do joio e do trigo, não quis senão
demonstrar a sublime tolerância celeste, no quadro das experiências da vida.
O Mestre nunca
subtraiu as oportunidades de crescimento e santificação do homem e, nesse
sentido, o próprio mal, oriundo das paixões menos dignas, é pacientemente
examinado por seu infinito amor, sem ser destruído de pronto.
Importa
considerar, portanto, que o joio não cresce por relaxamento do Lavrador Divino,
mas sim porque o otimismo do Celeste Semeador nunca perde a esperança na
vitória final do bem.
O campo do
Cristo é região de atividade incessante e intensa. Tarefas espantosas mobilizam
falanges heróicas; contudo, apesar da dedicação e da vigilância dos trabalhadores,
o joio surge, ameaçando o serviço.
Jesus, porém,
manda aplicar processos defensivos com base na iluminação e na misericórdia. O
tempo e a bênção do Senhor agem devagarinho e os propósitos inferiores se
transubstanciam.
O homem comum
ainda não dispõe de visão adequada para identificar a obra renovadora. Muitas
plantas espinhosas ou estéreis são modificadas em sua natureza essencial pelos
filtros amorosos do Administrador da Seara, que usa afeições novas, situações
diferentes, estímulos inesperados ou responsabilidades ternas que falem ao
coração; entretanto, se chega a época da ceifa, depois do tempo de expectativa
e observação, faz-se então necessária a eliminação do joio em molhos.
A colheita não é
igual para todas as sementes da terra. Cada espécie tem o seu dia, a sua
estação.
Eis por que,
aparecendo o tempo justo, de cada homem e de cada coletividade exige-se a
extinção do joio, quando os processos transformadores de Jesus foram recebidos
em vão. Nesse instante, vemos a individualidade ou o povo a se agitarem através
de aflições e hecatombes diversas, em gritos de alarme e socorro, como se
estivessem nas sombras de naufrágio inexorável. No entanto, verifica-se apenas
a destruição de nossas aquisições ruinosas ou inúteis. E, em vista do joio ser
atado, aos molhos, uma dor nunca vem sozinha.
Livro: Vinha de
Luz, cap.: 107.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário