Espero
“Ĉar ĉio, kio
estas antaŭe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco
kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.” - Paŭlo. / ROMANOJ, 15 : 4.
La espero estas
lumo por la kristano.
Ankoraŭ ne ĉiuj
kapablas senti la sublimajn impetojn de la fido, sed la forto de la espero
estas komuna trezoro.
Ne ĉiuj povas
laŭvole proponi la panon por la korpo kaj la spiritan lecionon, sed neniu sur
la Tero estas malpermesita dissemi la bonaĵojn de la espero.
La doloro
plejofte skuas tiujn, kiuj restas en la “valo de ombro kaj morto”, kie la timo
estigas konfliktojn kaj la aflikto perceptas la “grincadon de dentoj” en la
“ekstera malumo”, sed ekzistas ja la internalumo, nome la espero.
La homa
negativismo deklaras bankrotojn, subskribas atestojn pri neebleco, strekas nemalimplikeblajn
labirintojn, sed de supre venas la espero, simile al la Suno, kiu, lumante en
la alto, subtenas la novajn semejojn, instigas al aliaj celadoj, faras
liberigajn ŝanĝojn kaj malkaŝas pli grandiozajn vidaĵojn.
La nokto atendas
la tagon, la floro la frukton, la vermo la tempon venontan . . .
La homon, eĉ se
li dronas en nekredemo aŭ dubo, en plorado aŭ kordisŝiro, Dio ĉiam helpos,
montrante al li la estontecon.
Jesuo, kiel Dia
Majstro, scias, ke la lernantoj ne povos ĉiam ĝuste konduti, ke la eraroj estas
parto de la evolua programo, kaj ke, ĝuste pro tio, la espero estas unu el la
sublimaj kantoj de lia Evangelio de Amo.
Gravegaj estis
ĝis nun niaj faloj sed ilin ĉiam superas la konfido de la Kristo. Ni ne perdiĝu
en lamentado. Ĉiu momento estas tempo por aŭskulti Tiun, kiu eldiris la “Venu
al mi . . .”
Ni ekstaru kaj
marŝu, konvinkitaj pri tio, ke la Sinjoro havigis al ni la lumon de la espero,
por ke ni briligu en ni mem la lumon de la spirita sanktiĝo.
EMMANUEL / Chico
Xavier.
Libro: “Vinberejo
el Lumo”, ĉapitro 75.
Esperança. “Porque tudo que dantes foi escrito, para nosso ensino foi escrito, para que pela paciência e consolação das Escrituras tenhamos esperança.” - Paulo / Romanos, 15:4.
A esperança é a
luz do cristão. Nem todos conseguem, por enquanto, o vôo sublime da fé,
mas a força da esperança é tesouro comum. Nem todos podem oferecer, quando
querem, o pão do corpo e a lição espiritual, mas ninguém na
Terra está impedido de espalhar os benefícios da esperança.
A dor costuma
agitar os que se encontram no “vale da sombra e da morte”, onde o
medo estabelece atritos e onde a aflição percebe o “ranger de dentes”, nas
“trevas exteriores”, mas existe a luz interior que é a esperança.
A negação humana
declara falências, lavra atestados de impossibilidade, traça inextricáveis
labirintos, no entanto, a esperança vem de cima, à maneira do Sol que ilumina
do alto e alimenta as sementeiras novas, desperta propósitos diferentes, cria
modificações redentoras e descerra visões mais altas.
A noite espera o
dia, a flor o fruto, o verme o porvir...
O homem, ainda mesmo
que se mergulhe na descrença ou na dúvida, na lágrima ou na
dilaceração, será socorrido por Deus com a indicação do futuro.
Jesus, na
condição de Mestre Divino, sabe que os aprendizes nem sempre poderão acertar
inteiramente, que os erros são próprios da escola evolutiva e, por isto
mesmo, a esperança é um dos cânticos sublimes do seu Evangelho de Amor.
Imensas têm
sido, até hoje, as nossas quedas, mas a confiança do Cristo é sempre maior. Não
nos percamos em lamentações. Todo momento é instante de ouvir Aquele que
pronunciou o “Vinde a mim...”
Levantemo-nos e
prossigamos, convictos de que o Senhor nos ofereceu a luz da esperança, a
fim de acendermos em nós mesmos a luz da santificação espiritual.
Livro: Vinha de
Luz, cap.: 75,
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário