Trinki, trinki,
kaj denove trinki helpas ĉe altaj temperaturoj.
La somero en
Eŭropo ankaŭ ĉi-jare fariĝos varmega - tio postulas ĉe temperaturoj ĉirkaŭ 30
gradoj C de la korpo sufiĉe grandan penon. Kelkaj konsiloj tamen helpas por
defendi sin kontraŭ la troŝarĝiĝo de la korpo pro la varmego. Grandan rolon ĉe
tio ludas la trinkado.
Kiel reagas la
korpo pri varmego?
Ĝi provas
malaltigi la korpotemperaturon per pli forta produktado de ŝvitaĵo. Per la
forta ŝvitado perdiĝas akvo, mineralaj substancoj kaj mikrokvantaj elementoj.
Por realigi la malvarmiĝon krome vastiĝas la sangangioj de la haŭto, la
sangocirkulado malfortiĝas. Ĉe forta varmego tio povas rezultigi ke la cerbo ne
plu estas provizata per sufiĉe da oksigeno - tio kondukas al sveno, kapdoloroj,
malforteco kaj misfunkciado de koncentriĝo.
Kiu aparte forte
suferas?
Aparte
endanĝeriĝas homoj kies sangocirkulo jam ne estas tre stabila - ekzemple
kronikaj malsanuloj, tropezuloj kaj maljunuloj. Beboj kaj infanetoj krome
ankoraŭ ne kapablas sufiĉe ŝviti kaj tial ili bezonas apartan protekton. Kelkaj
ekspertoj rekomendas al homoj kun malfortaj vejnoj surhavi ĝuste dum varmegaj
tagoj apogajn ŝtrumpojn por ke la sango pro la vastiĝo de la angioj ne falu en
la gambojn kaj tiel evitu kromajn problemojn pri sangocirkulado.
Kiom da trinkaĵo
konsilindas?
Trinki multe nepre necesas. Malvarmegaj
aŭ alkoholenhavaj trinkaĵoj (aŭ ambaŭ kune) tamen nenecese rabas al la korpo
energion. Prefere oni trinku varmetan likvaĵon.
Ĝenerale oni
trinku tra la tago 2,5 ĝis 3 litrojn. Idealaj sensoifigantoj estas mineralakvo,
malvarmetaj teoj el herboj aŭ fruktoj aŭ diluitaj sukoj el fruktoj aŭ legomoj.
Ili regule enhavas sufiĉe da mineraloj por anstataŭigi denove la elŝvititajn
salojn. Limonadoj aliflanke enhavas multe da sukero kaj ili tiel kaŭzas eĉ pli
da soifo. Atentu pri malvarmegaj trinkaĵoj: Ili povas kaŭzi problemojn en la
stomako. Krome la korpo devas labori pli por varmigi la likvaĵon al korpa
temperaturo. Pri alkoholo oni prefere rezignu. Ĝi vastigas la angiojn kio
ankoraŭ pli ŝarĝas la koron.
Kio estas
atentinda ĉe manĝado?
Por manĝado
validas: Evitu pezan kaj grasan manĝaĵon, sed prefere konsumu plurajn kaj
malpezajn pladojn kun multe da fruktoj kaj legomoj.
Kio ankoraŭ
mildigas la ŝarĝiĝon?
Rekomendindas
jen kaj jen lavi siajn manojn, la nukon kaj la vizaĝon per malvarma akvo. Kiu
krome ĉiam denove altenmetas la gambojn dum kelkaj minutoj, tiu senŝarĝigas la
angiojn kaj preventas la ŝveliĝon de gamboj kaj piedoj.
Ĉu sportado
estas rekomendinda?
Ne ĉiu sporta
aktiveco ĉe varmego estas damaĝa por la sano. Tamen pli longaj korpaj streĉoj
ne okazu dum la tagmezaj kaj posttagmezaj horoj, ĉar tiam la ŝarĝiĝo estas plej
alta. Altaĝuloj, infanoj kaj homoj kun sangocirkulaj problemoj tamen tute ne
praktiku sporton ĉe varmego.
Nenhum comentário:
Postar um comentário