280. – Ĉu la
profetoj de la Kristo jam revenis en la materian sferon por porti al la homoj
novan lumon por la estonteco de la Homaro?
– La homaj
kolektivoj ĉiam ricevis la subliman kunhelpon de la senditoj de la Sinjoro, por
la solvo de la grandaj problemoj de la estonteco.
Ne ĉiam la
profeta parolo povos esti prezentata de la samaj Spiritoj el la pasinteco; sed
la profetoj de Jesuo, nome la potencaj spiritaj organizaĵoj el la superaj
sferoj senĉese estas ĉe vi, vin pelante al la evoluado en ĉiuj direktoj,
multobligante viajn sukceskapablojn ĉe la malfacilaj, doloraj spertoj. Estas vero,
ke la novaj senditoj ne bezonas diri tion, kio jam estas skribita pri religiaj
revelacioj; sed ili agas en la sektoroj de la Scienco kaj de la Filozofio, de
la Beletro kaj de la Arto, altigante vian malviglan penson al la mirindaj
spiritaj konstruoj de la estonteco. Estas certe ankaŭ, ke la novaj misiuloj ne
trovis la dezerton de sovaĝaj figarboj, kie iliaj antaŭuloj sin nutris nur per
akridoj kaj sovaĝa mielo, sed kiuj ankoraŭ estas devigitaj vivi en la dezerto
de la tumultaj urboj, ĉe indiferentaj, nekomprenemaj koroj, ĉirkaŭataj de la
sendankemo kaj moko de siaj samtempuloj, ofte trudantaj al ili la pelorion kaj
la oferon.
La amo de Jesuo
estas tamen la dia suko, nutranta al ili la fibron de laboro kaj realigo, kaj,
sub Liaj abundaj benoj, la grandaj solecaj animoj trairas la mondon, disdonante
la lumon de la Sinjoro laŭlonge de la ombraj vojoj.
Libro: La
Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
280 – Os
profetas do Cristo têm voltado à esfera material para trazer aos homens novas
expressões de luz para o futuro da Humanidade?
- Em tempo algum
as coletividades humanas deixaram de receber a sublime cooperação dos enviados
do Senhor, na solução dos grandes problemas do porvir.
Nem sempre a
palavra da profecia poderá ser trazida pelas mesmas individualidades
espirituais dos tempos idos; contudo, os profetas de Jesus, isto é, as poderosas
organizações espirituais dos planos superiores, têm estado convosco, incessantemente,
impulsando-vos à evolução em todos os sentidos, multiplicando as vossas
possibilidades de êxito nas experiências difíceis e dolorosas. É verdade que os
novos enviados não precisarão dizer o que já se encontra escrito, em matéria de
revelações religiosas; todavia, agem nos setores da Ciência e da Filosofia, da Literatura
e da Arte, levantando-vos o pensamento abatido para as maravilhosas construções
espirituais do porvir. Igualmente, é certo que os missionários novos não encontram
o deserto de figueiras bravas, onde os seus predecessores se nutriam apenas de
gafanhotos e de mel selvagem, mas ainda são obrigados a viver no deserto das
cidades tumultuosas, entre corações indiferentes e incompreensíveis, cercados pela
ingratidão e pela zombaria dos contemporâneos, que, muitas vezes, lhes impõem o
pelourinho e o sacrifício.
O amor de Jesus,
todavia, é a seiva divina que lhes alimenta a fibra de trabalho e realização,
e, sob as suas bênçãos generosas, as grandes almas solitárias atravessam o
mundo, distribuindo a luz do Senhor pelas estradas sombrias.
Livro: O
Consolador – Emmnuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário