226. – Ĉu la
spiritaj gvidantoj havas aktivan partoprenon ĉe nia tasko de persona prilumiĝo?
– Tiu kunlaboro
efektiviĝas nur tiel, kiel en la okazo de la malpli junaj fratoj, aŭ de la
amikoj pliaĝaj en la surteraj spertoj.
La mentoroj de
la Transmondo povos ja montri al vi la rezultojn de siaj propraj penoj sur la
Tero, aŭ, tiam, klarigi la instruojn, kiujn la homo jam ricevis per la
mizerikordo de la Kristo kaj per la bonvolemo de ties senditoj. Sed ili neniel povos
forigi la enkarnan animon for de la laboro plenumota de li en la nedaŭraj
lecionoj en la mondo.
Kion diri pri
instruisto, kiu solvus la ordinarajn problemojn de siaj gelernantoj?
Krome, la spiritaj amikoj ne troviĝas en beateco. Iliaj aktivecoj
kaj devoj estas pli grandaj ol la viaj. Iliaj novaj problemoj estas
multenombraj, kaj ĉiu spirito devas serĉi en si mem la lumon necesan por la
klara vido de la vojo.
Laboru ĉiam. Tiu
estas la leĝo por vi kaj por ni, kiuj jam foriris de la malvastaj limoj de la
karna korpo. Ni klopodu konstante.
La parolo de la
gvidanto estas agrabla kaj amika, sed la laboro de prilumiĝo apartenas al ĉiu. Ĉe
la solvado de niaj problemoj ni neniam atendu helpon de la aliaj, ĉar, kun la penso
turnita al la fonto de saĝo kaj mizerikordo, kiu estas Dio, neniam mankos al ni
la dia inspiro de Lia senlima boneco.
Libro: La Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
226 – Os guias
espirituais têm uma parte ativa na tarefa de nossa iluminação pessoal?
Essa colaboração
apenas se verifica como no caso dos irmãos mais velhos, ou dos amigos mais
idosos nas experiências do mundo.
Os mentores do
Além poderão apontar-vos os resultados dos seus próprios esforços na Terra, ou,
então, aclarar os ensinos que o homem já recebeu através da misericórdia do
Cristo e da benevolência dos seus enviados, mas em hipótese alguma poderão
afastar a alma encarnada do trabalho que lhe compete, na curta permanência das
lições do mundo.
Que dizer de um
professor que decifrasse os problemas comuns para os alunos?
Além disso, os
amigos espirituais não se encontram em estado beatífico. Suas atividades e deveres
são maiores que os vossos. Seus problemas novos são inúmeros e cada espírito
deve buscar em si mesmo a luz necessária à visão acertada do caminho.
Trabalhai
sempre. Essa é a lei para vós outros e para nós que já nos afastamos do âmbito
limitado do circulo carnal. Esforcemo-nos constantemente.
A palavra do
guia é agradável e amiga, mas o trabalho de iluminação pertence a cada um. Na
solução dos nossos problemas, nunca esperemos pelos outros, porque de
pensamento voltado para a fonte de sabedoria e misericórdia, que é Deus, não
nos faltará, em tempo algum, a divina inspiração de sua bondade infinita.
Livro: O
Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário