886. Qual é o verdadeiro sentido da palavra caridade, como a entende
Jesus?
— Benevolência para com todos, indulgência para com as imperfeições
alheias, perdão das ofensas.
Comentário de Kardec: O amor e a caridade são o complemento da lei de
justiça, porque amar ao próximo é fazer-lhe todo o bem possível, que
desejaríamos que nos fosse feito. Tal é o sentido das palavras de Jesus:
“Amai-vos uns aos outros, como irmãos”.
A caridade, segundo Jesus, não se restringe à esmola, mas abrange todas
as relações com os nossos semelhantes, quer se trate de nossos inferiores,
iguais ou superiores. Ela nos manda ser indulgentes porque temos necessidade de
indulgência, e nos proíbe humilhar o infortúnio, ao contrário do que comumente
se pratica. Se um rico nos procura, atendemo-lo com excesso de consideração e
atenção, mas se é um pobre, parece que não nos devemos incomodar com ele.
Quanto mais, entretanto, sua posição é lastimável, mais devemos temer
aumentar-lhe a desgraça pela humilhação. O homem verdadeiramente bom procura
elevar o inferior aos seus próprios olhos, diminuindo a distância entre ambos.
Livro: O Libro dos Espíritos - Allan Kardec.
886. Kiu estas la vera senco de la vorto karitato, kiel Jesuo ĝin
komprenis?
“Bonvolo por ĉiuj, indulgemo kontraŭ aliulaj neperfektaĵoj, pardono de
la ofendoj.”
Amo kaj karitato estas la kompletigaĵo de la leĝo de justeco, ĉar ami la
proksimulon estas fari al li ĉian bonon, kiu estas al ni ebla kaj kiun ni
dezirus, ke oni faru al ni. Tiu estas la senco de la vortoj de Jesuo: Amu vin
reciproke, kiel fratoj.
Karitato, laŭ Jesuo, ne limigas sin al almozo; ĝi ampleksas ĉiajn niajn
rilatojn kun niaj similuloj, ĉu malsuperaj, egalaj aŭ superaj al ni. Ĝi ordonas
al ni indulgemon, ĉar ankaŭ ni mem ĉi tiun bezonas; ĝi malpermesas al ni
humiligi malfeliĉulon, kontraŭe de tio, kio estas tre ofte farata. Se sin
prezentas riĉa homo, oni donas al li milojn da honoroj, oni regalas lin per
miloj da flataĵoj; se, kontraŭe, tiu estas malriĉa, ŝajnas kvazaŭ neniu bezonas
sin ĝeni pro li. Nu, ju pli bedaŭrinda estas lia pozicio, des pli multe oni
devas sin deteni pliigi lian malfeliĉon per humiligo. Vere bona homo penas
altigi malsuperulon antaŭ ties propraj okuloj, kaj tial li malpligrandigas la
distancon inter ambaŭ.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo - Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário