1. La animoj aŭ Spiritoj de tiuj, kiuj ĉi tie vivis, konsistigas la nevideblan mondon, kiu plenigas la spacon kaj en kiu ni vivas. El tio rezultas, ke, se estas homoj, estas Spiritoj, kaj ke, se ĉi tiuj havas la povon manifestiĝi, ili ĝin havis en ĉiuj epokoj. Ĉi tion atestas la historio kaj la religioj de ĉiuj popoloj. Sed en la lastaj tempoj la manifestiĝoj de la Spiritoj pli vaste disvolviĝis kaj prenis fortan karakteron de aŭtenteco, ĉar estis en la planoj de la Providenco meti finon al tiaj plagoj, kiel nekredemo kaj materialismo, pere de evidentaj pruvoj, permesante al tiuj, forlasintaj la Teron, veni por atesti sian ekzistadon kaj al ni malkaŝi sian situacion, feliĉan aŭ malfeliĉan.
2. Ĉar la mondo
videbla troviĝas ene de la nevidebla, kun kiu ĝi havas konstantan kontakton, el
tio sekvas, ke ili senĉese reagas, unu sur la alian. Tiu reago konstituas la
fonton de amaso da fenomenoj, kiujn oni rigardis supernaturaj pro nekonado de
iliaj kaŭzoj.
La agado de la
nevidebla mondo sur la videblan, kaj reciproke, estas unu el la leĝoj, unu el
la fortoj de la Naturo, tiel necesa al la universa harmonio kiel la leĝo de
altiro. Se ĝi ĉesus, tiu harmonio difektiĝus, same kiel ĉe ia mekanismo, de kiu
oni deprenus ian pecon. Ĉar tiu agado sidas sur unu leĝo de la Naturo, tial
neniel supernaturaj estas la fenomenoj, kiujn ĝi estigas. Tiaj ili ŝajnis, ĉar
oni ne konis ties kaŭzon. Tiel same okazis kun certaj efikoj de la elektro, de
la lumo, ktp.
3. Ĉiuj religioj
havas kiel bazon la ekziston de Dio kaj kiel celon la estontecon de la homo
post la morto. Tiu estonteco, kiu por la homo havas plej gravan intereson,
estas nepre ligita al la ekzisto de la nevidebla mondo, kies konado ankaŭ
fariĝis, de ĉiuj tempoj, objekto de liaj esploroj kaj zorgoj. Lia atento estis
nature turnita sur la fenomenojn celantajn pruvi la ekziston de tiu mondo, kaj
neniuj montriĝis pli konkludigaj ol la manifestiĝoj de la Spiritoj, per kiuj la
loĝantoj mem de tiu mondo malkaŝis sian ekziston. Ja tial tiuj fenomenoj konsistigis
bazon al la plejparto de ĉiuj religiaj dogmoj.
4. Pro instinkta
intuicio pri ia supera potenco, la homo ĉiam estis instigata atribui al la
rekta agado de tiu potenco la fenomenojn, kies kaŭzon li ne konis kaj kiujn li
prenis por mirindaĵoj kaj supernaturaj efikoj. Tiun inklinon la nekredemuloj
rigardas kiel sekvon de la amo de l’ homo al tio mirakleca; sed ili ne serĉas
la originon de tiu amo al tio mirakleca, kiu tamen ja troviĝas en svaga
intuicio pri ia eksterkorpa ordo de aferoj. Kun la progreso de la Scienco kaj
la konado de la leĝoj de la Naturo, tiuj fenomenoj iom post iom transiris el la
kampo de tio mirakleca en tiun de la naturaj efikoj, en tia maniero, ke, kio iam
ŝajnis supernatura, tia ĝi ne plu estas hodiaŭ, kaj kio tia ankoraŭ restas
hodiaŭ, ne plu estos morgaŭ.
Rezultante el la
manifestiĝoj de la Spiritoj, la fenomenoj, pro sai naturo mem, liveris grandan
kontingenton al la faktoj rigardataj kiel miraklecaj. Sed devis veni tempo,
kiam, pro la konado de la leĝo ilin reganta, ili eniris, kiel la aliaj, en la
ordon de la naturaj faktoj. Tiu tempo estas veninta, kaj Spiritismo, konigante
tiun leĝon, liveras la ŝlosilon de la plejparto el la nekomprenataj lokoj el la
sanktaj Skriboj tion aludantaj, krom ankaŭ de tiuj faktoj rigardataj kiel
miraklecaj.
5. La mirakleca
fakto karakteriziĝas per tio, ke ĝi estas eksterkutima kaj escepta; ja ia
nuligo de la naturaj leĝoj. Se do iu fenomeno refariĝas en la samaj kondiĉoj,
tio signifas, ke ĝi estas submetita al iu leĝo kaj ne estas mirakleca. Tiu leĝo
povas esti nekonata, sed el tio ne sekvas, ke ĝi ne ekzistas. La tempo zorgos
pri ĝia diskonigo.
La movo de la
Suno, aŭ pli ĝuste de la Tero, haltigita de Josuo, estus vera miraklo, ĉar ĝi
prezentus efektivan nuligon de la leĝo reganta la movadon de la astroj. Sed se
la fakto povus refariĝi en difinitaj kondiĉoj, tiel okazus, ĉar ĝi estus
submetita al iu leĝo kaj sekve ĉesus esti mirakleca.
6. La Eklezio senprave maltrankviliĝas, vidante malvastiĝi la rondon de la miraklecaj faktoj, ĉar Dio pli bone pruvas sian grandecon kaj sian povon per la admirinda tutaĵo de siaj leĝoj, ol per iuj malobeoj al tiuj samaj leĝoj, des pli ĉar la Eklezio atribuas al la demono la povon estigi miregindaĵojn, kio implicus, ke, povante interrompi la agadon de la diaj leĝoj, la demono estus tiel pova kiel Dio. Kuraĝi aserti, ke la Spirito de malbono povas haltigi la agadon de la leĝoj de Dio, estas blasfemo kaj sakrilegio.
Anstataŭ ke ĝi
perdus sian aŭtoritaton pro tio, ke faktoj rigardataj kiel miraklaj eniris la
ordon de la naturaj faktoj, la religio nur povas el tio profiti; unue tial, ke,
se iun fakton oni malĝuste rigardas mirakla, en tio ja estas eraro, kaj la
religio povas nur malgajni sin apogante sur eraro, precipe se ĝi obstinas
rigardi mirakla tion, kio tia ne estas; due ĉar multaj personoj, ne konsentante
la eblecon de mirakloj, neas tiujn faktojn, kiujn oni opinias miraklaj, kaj
sekve la religion sin apogantan sur tiuj faktoj. Se, kontraŭe, la ebleco de
tiuj faktoj estas pruvita kiel sekvo de naturaj leĝoj, tiam ne plu estus pravo
por ilin repuŝi, nek repuŝi la religion, kiu ilin proklamas.
7. La faktojn
kategorie pruvitajn de la Scienco povas malkonfirmi neniu kontraŭstaranta kredo
religia. La religio povas nur akiri aŭtoritaton, sekvante la progreson de la
sciencaj konoj, kaj ĝin ja perdi, restante malantaŭe aŭ protestante kontraŭ tiuj
konoj en la nomo de dogmoj, ĉar neniu dogmo povas superstari aŭ nuligi la
leĝojn de la Naturo; dogmo bazita sur neo de natura leĝo ne povas esprimi la
veron.
Spiritismo,
fondita sur la konado de leĝoj ĝis nun ne komprenataj, tute ne venas detrui la
religiajn faktojn, sed ja ilin sankcii, prezentante ties racian klarigon. Ĝi
venas detrui nur tiujn falsajn sekvojn, kiujn oni el ĝi deduktis pro nekonado
de tiuj leĝoj aŭ pro ilia erara interpreto.
8. La nekonado
de la naturaj leĝoj, kondukante la homon al serĉado de fantaziaj kaŭzoj por
fenomenoj, kiujn ili ne komprenas, estas fonto de superstiĉaj ideoj, el kiuj
kelkaj naskiĝas de miskomprenataj spiritismaj fenomenoj. La konado de la leĝoj,
kiuj regas tiajn fenomenojn, detruas tiujn superstiĉajn ideojn, metante la
aferojn en la realon kaj elmontrante, rilate al tiuj ideoj, la limon de eblo
kaj neeblo.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
1. As almas ou
Espíritos dos que aqui viveram constituem o Mundo Invisível que povoa o espaço
e no meio do qual vivemos. Daí resulta que, desde que há homens, há Espíritos e
que, se estes últimos têm o poder de manifestar-se, devem tê-lo tido em todas
as épocas. É o que comprovam a História e as religiões de todos os povos. Entretanto,
nestes últimos tempos, as manifestações dos Espíritos assumiram grande
desenvolvimento e tomaram um caráter mais acentuado de autenticidade, porque
estava nos desígnios da Providência pôr termo à praga da incredulidade e do
materialismo, por meio de provas evidentes, permitindo que os que deixaram a Terra
viessem atestar sua existência e revelar-nos a situação ditosa ou infeliz em
que se encontravam.
2. Vivendo o
mundo visível em meio do Mundo Invisível, com o qual se acha em contato perpétuo,
segue-se que eles reagem incessantemente um sobre o outro, reação que constitui
a origem de uma imensidade de fenômenos, que foram considerados sobrenaturais,
por se não lhes conhecer a causa.
A ação do Mundo
Invisível sobre o mundo visível e reciprocamente é uma das leis, uma das forças
da Natureza, tão necessária à harmonia universal, quanto a lei de atração. Se
ela cessasse, a harmonia estaria perturbada, conforme sucede num maquinismo,
donde se suprima uma peça. Derivando de uma Lei da Natureza semelhante ação,
nada têm, evidentemente, de sobrenaturais os fenômenos que ela opera. Pareciam
tais, porque desconhecida era a causa que os produzia. O mesmo se deu com
alguns efeitos da eletricidade, da luz etc.
3. Todas as
religiões têm por base a existência de Deus e por fim o futuro do homem depois
da morte. Esse futuro, que é de capital interesse para a criatura, se acha
necessariamente ligado à existência do Mundo Invisível, pelo que o conhecimento
desse mundo há constituído, desde todos os tempos, objeto de suas pesquisas e
preocupações. A atenção do homem foi naturalmente atraída pelos fenômenos que
tendem a provar a existência daquele mundo e nenhuns houve jamais tão
concludentes, como os das manifestações dos Espíritos por meio das quais os
próprios habitantes de tal mundo revelaram suas existências. Por isso foi que
esses fenômenos se tornaram básicos para a maior parte dos dogmas de todas as
religiões.
4. Tendo
instintivamente a intuição de uma potência superior, o homem foi sempre levado,
em todos os tempos, a atribuir à ação direta dessa potência os fenômenos cuja
causa lhe era desconhecida e que passavam, a seus olhos, por prodígios e
efeitos sobrenaturais. Os incrédulos consideram essa tendência uma consequência
da predileção que tem o homem pelo maravilhoso; não procuram, porém, a origem
desse amor do maravilhoso. Ela, no entanto, reside muito simplesmente na
intuição mal definida de uma ordem de coisas extracorpóreas. Com o progresso da
Ciência e o conhecimento das Leis da Natureza, esses fenômenos passaram pouco a
pouco do domínio do maravilhoso para o dos efeitos naturais, de sorte que o que
outrora parecia sobrenatural já não o é hoje e o que ainda o é hoje não mais o
será amanhã.
Os fenômenos
decorrentes da manifestação dos Espíritos forneceram, pela sua natureza mesma,
larga contribuição aos fatos reputados maravilhosos. Tempo, contudo, viria em
que, conhecida a lei que os rege, eles entrariam, como os outros, na ordem dos
fatos naturais. Esse tempo chegou e o Espiritismo, dando a conhecer essa Lei,
apresentou a chave para a interpretação da maior parte das passagens
incompreendidas das escrituras sagradas que a isso aludem e dos fatos tidos por
miraculosos.
5. O caráter do
fato miraculoso é ser insólito e excepcional; é uma derrogação das Leis da
Natureza. Desde, pois, que um fenômeno se reproduz em condições idênticas,
segue-se que está submetido a uma lei e, então, já não é miraculoso. Pode essa
lei ser desconhecida, mas, por isso, não é menos real a sua existência. O tempo
se encarregará de revelá-la.
O movimento do
sol, ou, melhor, da Terra, sustado por Josué, seria um verdadeiro milagre,
porquanto implicaria a derrogação manifesta da lei que rege o movimento dos
astros. Mas se o fato pudesse reproduzir-se em dadas condições, é que estaria
sujeito a uma lei e deixaria, conseguintemente, de ser milagre.
6. É errôneo
assustar-se a Igreja com o fato de restringir-se o círculo dos fatos
miraculosos, porquanto Deus prova melhor o seu poder e a sua grandeza por meio
do admirável conjunto de suas leis do que por algumas infrações dessas mesmas
leis. E tanto mais errôneo é o seu temor, quanto ela atribui ao demônio o poder
de operar prodígios, donde resultaria que, podendo interromper o curso das Leis
Divinas, o demônio seria tão poderoso quanto Deus. Ousar dizer que o Espírito
do mal pode suspender o curso das Leis de Deus é blasfêmia e sacrilégio.
Longe de perder
qualquer coisa de sua autoridade por passarem os fatos qualificados de
milagrosos à ordem dos fatos naturais, a Religião somente pode ganhar com isso;
primeiramente, porque, se um fato é tido falsamente por miraculoso, há aí um
erro e a Religião somente pode perder, se se apoiar num erro, sobretudo se se
obstinasse em considerar milagre o que não o seja; em segundo lugar, porque,
não admitindo a possibilidade dos milagres, muitas pessoas negam os fatos
qualificados de milagrosos, negando, conseguintemente, a Religião que em tais
fatos se estriba. Se, ao contrário, a possibilidade dos mesmos fatos for
demonstrada como efeitos das Leis Naturais, já não haverá cabimento para que
alguém os repila, nem repila a Religião que os proclame.
7. Nenhuma
crença religiosa, por lhes ser contrária, pode infirmar os fatos que a Ciência
comprova de modo peremptório. Não pode a Religião deixar de ganhar em
autoridade acompanhando o progresso dos conhecimentos científicos, como não
pode deixar de perder, se se conservar retardatária, ou a protestar contra
esses mesmos conhecimentos em nome dos seus dogmas, visto que nenhum dogma
poderá prevalecer contra as Leis da Natureza, ou anulá-las. Um dogma que se
funde na negação de uma Lei da Natureza não pode exprimir a verdade.
O Espiritismo,
que se funda no conhecimento de leis até agora incompreendidas, não vem
destruir os fatos religiosos, porém sancioná-los, dando-lhes uma explicação
racional. Vem destruir apenas as falsas consequências que deles foram
deduzidas, em virtude da ignorância daquelas leis, ou de as terem interpretado
erradamente.
8. A ignorância
das Leis da Natureza, com o levar o homem a procurar causas fantásticas para
fenômenos que ele não compreende, é a origem das ideias supersticiosas, algumas
das quais são devidas aos fenômenos espíritas mal compreendidos. O conhecimento
das leis que regem os fenômenos destrói essas ideias supersticiosas,
encaminhando as coisas para a realidade e demonstrando, com relação a elas, o
limite do possível e do impossível.
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário