1. Estas unu
Dio, superega intelekto, primara kaŭzo de ĉiuj ekzistaĵoj.
La pruvo pri la
ekzisto de Dio troviĝas en ĉi tiu aksiomo: Ne estas efiko sen ia kaŭzo. Ni
konstante vidas sennombran amason da efikoj, kies kaŭzo ne sidas en la homaro
tial, ke la homaro estas senpova por ilin okazigi kaj eĉ ekspliki; tiu kaŭzo
estas do super la homaro, kaj ĝin oni ja nomas Dio, Jehovo, Alaho, Brahmao, Fo-hi,
Granda Spirito, ktp, laŭ la lingvoj, tempoj kaj lokoj.
Tiu efikoj ne
fariĝas hazarde, okaze kaj senorde. Ekde la konstruo de la plej malgranda
insekto, de la plej eta grajno, ĝis la leĝo, kiu regas la mondojn cirkulantajn
en la spaco, ĉio atestas ian penson, ian kombinon, ian antaŭzorgon, ian
prizorgadon, kiuj superas ĉiajn homajn konceptojn. Temas do pri kaŭzo superege
inteligenta.
2. Dio estas
eterna, senŝanĝa, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona.
Dio estas
eterna: se li estus havinta komenciĝon, io estus ekzistinta antaŭ li; li estus
elirinta el la nenio, aŭ lin estus kreinta iu antaŭekzistanta estaĵo. Tiel, ni
iom post iom paŝas al la senfino en la eterneco.
Li estas
senŝanĝa: se li estus trafebla por ŝanĝoj, la leĝoj regantaj la universon havus
neniom da stabileco.
Li estas
nemateria: tio estas, lia naturo diferencas de ĉio, kion ni nomas materio, ĉar
alie li spertus la variojn kaj transformiĝojn de la materio kaj do ne estus
senŝanĝa.
Li estas unika:
se estus pluraj dioj, estus do pluraj voloj, kaj tiam estus nek unueco de
planado, nek unueco de potenco en la aranĝo de la universo.
Li estas
ĉiopova, ĉar li estas unika. Se li ne havus la superegan potencon, ekzistus io
pli potenca ol li; li ne estus farinta ĉiujn aĵojn, kaj tiuj, kiujn li ne estus
farinta, estus verko de alia dio.
Li estas
superege justa kaj bona. La providenca saĝeco de la diaj leĝoj elmontriĝas ĉe
la plej malgrandaj aferoj, kiel ĉe la plej grandaj, kaj tiu saĝeco ne lasas, ke
ni dubu pri lia justeco, nek pri lia boneco.
3. Dio estas
senfina en ĉiuj siaj perfektaĵoj.
Se ni supozus
neperfekta unu solan el la atributoj de Dio, se ni deprenus de li plej etan
eron da eterneco, da senŝanĝeco, da nematerieco, da unikeco, da ĉiopoveco, da
justeco kaj da boneco, ni povus supozi ian estaĵon, kiu posedus tion, kio al li
mankus, kaj tiu estaĵo, pli perfekta ol li, ja estus Dio.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
1. Há um Deus,
inteligência suprema, causa primária de todas as coisas.
A prova da
existência de Deus temo-la neste axioma: Não há efeito sem causa. Vemos
constantemente uma imensidade de efeitos, cuja causa não está na Humanidade,
pois que a Humanidade é impotente para produzi-los, ou, sequer, para os
explicar. A causa está acima da Humanidade. É a essa causa que se chama Deus,
Jeová, Alá, Brahma, Fo-Hi, Grande Espírito etc.
Tais efeitos
absolutamente não se produzem ao acaso, fortuitamente e em desordem. Desde a
organização do mais pequenino inseto e da mais insignificante semente, até a
lei que rege os mundos que circulam no espaço, tudo atesta uma ideia diretora,
uma combinação, uma previdência, uma solicitude que ultrapassam todas as combinações
humanas. A causa é, pois, soberanamente inteligente.
2. Deus é
eterno, imutável, imaterial, único, onipotente, soberanamente justo e bom.
Deus é eterno.
Se tivesse tido começo, alguma coisa houvera existido antes dele, ou Ele teria
saído do nada, ou, então, um ser anterior o teria criado. É assim que, degrau a
degrau, remontamos ao infinito na eternidade.
É imutável. Se
estivesse sujeito à mudança, nenhuma estabilidade teriam as leis que regem o
Universo.
É imaterial. Sua
natureza difere de tudo o a que chamamos matéria, pois, do contrário, Ele
estaria sujeito às flutuações e transformações da matéria e, então, já não
seria imutável.
É único. Se
houvesse muitos deuses, haveria muitas vontades e, nesse caso, não haveria
unidade de vistas, nem unidade de poder na ordenação do Universo.
É onipotente,
porque é único. Se Ele não dispusesse de poder soberano, alguma coisa ou alguém
haveria mais poderoso do que Ele; não teria feito todas as coisas e as que Ele
não houvesse feito seriam obra de outro deus.
É soberanamente
justo e bom. A sabedoria providencial das Leis Divinas se revela nas mais
mínimas coisas como nas maiores e essa sabedoria não permite se duvide nem da
sua justiça, nem da sua bondade.
3. Deus é
infinito em todas as suas perfeições.
Se supuséssemos
imperfeito um só dos atributos de Deus, se lhe tirássemos a menor parcela de eternidade,
de imutabilidade, de imaterialidade, de unidade, de onipotência, de justiça e
de bondade, poderíamos imaginar um ser que possuísse o que lhe faltasse, e esse
ser, mais perfeito do que ele, é que seria Deus.
Livro: Obras
Postumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário