sábado, 15 de outubro de 2022

Kreado / Criação.

10. Dio estas la kreinto de ĉiuj ekzistaĵoj.

Ĉi tiu propozicio estas sekvo de la pruvo pri la ekzistado de Dio.

11. La principo de la ekzistaĵoj sidas en la sekretoj de Dio.

Ĉio diras, ke Dio estas la aŭtoro de ĉiuj ekzistaĵoj, sed kiam kaj kiel li kreis ilin? Ĉu la materio ekzistas, kiel li, de la tuta eterna tempo?

Tion ni ne scias. Pri ĉio, kion li trovis ne revelaciinda al ni, oni povas nur starigi pli aŭ malpli probablajn sistemojn. De la efikoj, kiujn ni vidas, ni povas alpaŝi al iuj kaŭzoj. Estas tamen ia limo al ni ne transpasebla. Voli iri transen estus samtempe tempoperdo kaj sin elmetado al eraro.

12. La homo havas, kiel gvidilon en la esplorado de l’ nekonataĵo, la atributojn de Dio.

Por la esplorado de la misteroj, kiujn al ni eblas sondi per rezonado, estas ia certa kriterio, ia neerariva gvidilo, nome la atributoj de Dio.

Se oni akceptas, ke Dio estas eterna, senŝanĝa, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona, ke li estas senfina en siaj perfektaĵoj, ĉia doktrino aŭ teorio, scienca aŭ religia, celanta depreni de li unu solan el liaj atributoj, nepre estas falsa, ĉar ĝi celus la neadon de la Diaĵo mem.

13. La materiaj mondoj havis komencon kaj havos finon. Ĉu la materio ekzistas, kiel Dio, de la tuta eterna tempo, ĉu ĝi estis kreita iam ajn, ja evidentas, laŭ ĉio ĉiutage okazanta antaŭ niaj okuloj, ke la transformiĝoj de la materio estas nedaŭraj kaj ke el tiuj transformiĝoj rezultas la diversaj korpoj, kiuj senĉese naskiĝas kaj sin reciproke detruas.

Estante produktoj de la aglomeriĝo kaj transformiĝo de la materio, la diversaj mondoj, kiel ĉiuj materiaj korpoj, nepre havis komencon kaj havos finon, laŭ leĝoj al ni ne konataj. La Scienco povas, ĝis certa limo, formuli la leĝojn, kiuj regis ilian formiĝon, kaj alpaŝi al ilia primitiva stato. Ĉia filozofia teorio, kontraŭdiranta faktojn elpruvitajn de la Scienco, nepre estas falsa, krom se ĝi pruvas, ke la Scienco eraras.

14. Krom krei la materiajn mondojn, Dio ankaŭ kreis inteligentajn estulojn, kiujn ni nomas Spiritoj.

15. Estas al ni nekonataj la origino de la Spiritoj kaj la maniero kiel ili estas kreitaj; ni nur scias, ke ili estas kreitaj simplaj kaj sensciaj, tio estas, sen ia scio kaj sen konado de bono kaj malbono, tamen perfektigeblaj kaj kun egala kapablo por, kun la tempo, ĉion akiri kaj ĉion scii. Komence ili troviĝas en iaspeca infaneco, sen propra volo kaj sen plena konscio pri sia ekzisto.

16. Laŭgrade kiel la Spirito malproksimiĝas de sia deirpunkto, liaj ideoj, kiel ĉe infano, disvolviĝas kaj, kun la ideoj, ankaŭ la libera volo, tio estas, la libereco fari aŭ ne fari, sekvi tiun aŭ tiun alian vojon por sia progreso, kio estas unu el la esencaj atributoj de la Spirito.

17. La fina celo de ĉiuj Spiritoj estas atingi la perfektecon eblan al kreito. La rezultato de tiu perfekteco konsistas en la ĝuo de la superega feliĉo, kiu el ĝi sekvas kaj kiun ili pli aŭ malpli rapide atingas laŭ tio, kiel ili uzis sian liberan volon.

18. La Spiritoj estas la perantoj de la dia potenco; ili konstituas la inteligentan forton de la Naturo kaj kunhelpas por la plenumiĝo de la projektoj de la Kreinto, cele al subteno de la ĝenerala harmonio de la Universo kaj de la neŝanĝeblaj leĝoj regantaj la kreaĵaron.

19. Por kunhelpi, kiel perantoj de la dia potenco, ĉe la verko de la materiaj mondoj, la Spiritoj kelkatempe surmetas materian korpon.

La enkarniĝintaj Spiritoj konsistigas la homaron. La homa animo estas enkarniĝinta Spirito.

20. La spirita vivo estas la normala vivo de la Spirito: ĝi estas eterna; la enkorpa vivo estas nedaŭra kaj pasema: nenio alia ol momento en la eterneco.

21. La enkarniĝo de la Spiritoj troviĝas en la leĝoj de la Naturo; ĝi estas necesa al ilia progreso kaj al la plenumiĝo de la verkoj de Dio. Per la laboro, kiun al ili necesigas la enkorpa vivo, ili perfektigas sian inteligenton kaj akiras, observante la leĝon de Dio, la meritojn, kiuj ilin kondukos al la eterna feliĉo.

El tio rezultas, ke, kunhelpante por la ĝenerala verko de la kreado, la Spiritoj laboras por sia propra progreso.

22. La perfektiĝado de la Spirito estas frukto de lia propra laboro; li progresas laŭ sia pli aŭ malpli granda diligento, aŭ sia bonvolo por akiri la kvalitojn, kiuj mankas al li.

23. Ne povante havigi al si, en unu sola enkorpa ekzistado, ĉiujn moralajn kaj intelektajn kvalitojn, kiuj lin kondukos al la celo, la Spirito ĝin atingas tra sinsekvo da ekzistadoj, en kiuj li faras po kelke da paŝoj antaŭen sur la vojo de la progreso kaj puriĝas je kelkaj el siaj neperfektaĵoj.

24. Ĉe ĉiu nova ekzistado, la Spirito kunportas, kion li akiris laŭ inteligenteco kaj laŭ moraleco en siaj antaŭaj ekzistadoj, krom ankaŭ la ĝermoj de tiuj neperfektaĵoj, de kiuj li ankoraŭ ne seniĝis.

25. Kiam Spirito malbone uzis iun ekzistadon, tio estas, se li faris nenian progreson sur la vojo de bono, tiu ekzistado estas al li senprofita, kaj li devas ĝin rekomenci en pli aŭ malpli penigaj kondiĉoj pro siaj malzorgemo kaj malbonvolo.

26. Ĉar la Spirito, en ĉiu enkorpa ekzistado, nepre akiras ion rilate al bono kaj seniĝas je io rilate al malbono, el tio sekvas, ke, post certa nombro da enkarniĝoj, li troviĝas purigita kaj atingas la staton de pura Spirito.

27. Nedifinita estas la nombro de la enkorpaj ekzistadoj: dependas de la volo de la Spirito ĝin malgrandigi per diligenta laborado por sia morala perfektiĝo.

28. En la intertempo de la enkorpaj ekzistadoj, la Spirito estas vaganta kaj vivas la spiritan vivon. La vaganteco ne havas difinitan daŭron.

29. Kiam la Spiritoj akiris sur iu mondo la ĉiomon da progreso, kiun al ili ebligas la stato de tiu mondo, ili ĝin forlasas por enkarniĝi en alia pli progresinta, kie ili akiras novajn sciojn, kaj tiel plu sinsekve ĝis ili, ne plu bezonante enkarniĝon en materia korpo, ekskluzive vivas la spiritan vivon, en kiu ili ankoraŭ progresas en alia senco kaj per aliaj rimedoj. Atinginte la kulminon de la progreso, ili ĝuas la superegan feliĉon. Akceptite en la konsilioj de la Ĉiopova, ili identiĝas kun lia penso kaj fariĝas liaj kurieroj, liaj senperaj ministroj por la regado de l’ mondoj, havante sub sia estreco Spiritojn en malsamaj gradoj de progreso.

Libro: Postmortaj Verkoj.

10. Deus é o Criador de todas as coisas.

Esta proposição é corolário da prova da existência de Deus.

11. O princípio das coisas reside nos arcanos de Deus.

Tudo diz que Deus é o autor de todas as coisas, mas como e quando as criou Ele? A matéria existe, como Ele, de toda a eternidade? Ignoramo-lo. Acerca de tudo o que Ele não julgou conveniente revelar-nos, apenas se podem erguer sistemas mais ou menos prováveis. Dos efeitos que observamos, podemos remontar a algumas causas. Há, porém, um limite que não nos é possível transpor. Querer ir além é, simultaneamente, perder tempo e cair em erro.

12. O homem tem por guia, na pesquisa do desconhecido, os atributos de Deus.

Para a investigação dos mistérios que nos é permitido sondar por meio do raciocínio, há um critério certo, um guia infalível: os atributos de Deus. Desde que se admite que Deus é eterno, imutável, bom; que é infinito nas suas perfeições, toda doutrina ou teoria, científica ou religiosa, que tenda a lhe tirar qualquer parcela de um só dos seus atributos, será necessariamente falsa, pois que tende à negação da divindade mesma.

13. Os mundos materiais tiveram começo e terão fim.

Quer a matéria exista de toda a eternidade, como Deus, quer tenha sido criada numa época qualquer, é evidente, segundo o que se passa cotidianamente às nossas vistas, que são temporárias as transformações da matéria e que dessas transformações resultam diferentes corpos, que incessantemente nascem e se destroem.

Como produtos que são da aglomeração e da transformação da matéria, os diversos mundos hão de ter tido, como todos os corpos materiais, começo e terão fim, na conformidade de leis que desconhecemos. Pode a Ciência, até certo ponto, formular as leis que lhes presidiram à formação e remontar ao estado primitivo deles. Toda teoria filosófica em contradição com os fatos que a Ciência comprova é necessariamente falsa, a menos que prove estar em erro a Ciência.

14. Criando os mundos materiais, também criou Deus seres inteligentes a que damos o nome de Espíritos.

15. Desconhecemos a origem e o modo de criação dos Espíritos; apenas sabemos que eles são criados simples e ignorantes, isto é, sem ciência e sem conhecimento do bem e do mal, porém perfectíveis e com igual aptidão para tudo adquirirem e tudo conhecerem com o tempo. A princípio, eles se encontram numa espécie de infância, carentes de vontade própria e sem consciência perfeita de sua existência.

16. À medida que o Espírito se distancia do ponto de partida, desenvolvem-se-lhe as ideias, como na criança, e, com as ideias, o livre arbítrio, isto é, a liberdade de fazer ou não fazer, de seguir este ou aquele caminho para seu adiantamento, o que é um dos atributos essenciais do Espírito.

17. O objetivo final de todos os Espíritos consiste em alcançar a perfeição de que é suscetível a criatura. O resultado dessa perfeição está no gozo da suprema felicidade que lhe é consequente e a que chegam mais ou menos rapidamente, conforme o uso que fazem do livre-arbítrio.

18. Os Espíritos são os agentes da potência divina; constituem a força inteligente da Natureza e concorrem para a execução dos desígnios do Criador, tendo em vista a manutenção da harmonia geral do Universo e das leis imutáveis que regem a Criação.

19. Para colaborarem, como agentes da potência divina na obra dos mundos materiais, os Espíritos revestem transitoriamente um corpo material.

Os Espíritos encarnados constituem a Humanidade. A alma do homem é um Espírito encarnado.

20. A vida espiritual é a vida normal do Espírito: é eterna; a vida corporal é transitória e passageira: não é mais do que um instante na eternidade.

21. A encarnação dos Espíritos está nas Leis da Natureza; é necessária ao adiantamento deles e à execução das obras de Deus. Pelo trabalho, que a existência corpórea lhes impõe, eles aperfeiçoam a inteligência e adquirem, cumprindo a Lei de Deus, os méritos que os conduzirão à felicidade eterna.

Daí resulta que, concorrendo para a obra geral da Criação, os Espíritos trabalham pelo seu próprio progresso.

22. O aperfeiçoamento do Espírito é fruto do seu próprio labor; ele avança na razão da sua maior ou menor atividade ou da sua boa vontade em adquirir as qualidades que lhe falecem.

23. Não podendo o Espírito, numa só existência, adquirir todas as qualidades morais e intelectuais que hão de conduzi-lo à meta, ele chega a essa aquisição por meio de uma série de existências, em cada uma das quais dá alguns passos para a frente na senda do progresso e se escoima de algumas imperfeições.

24. Para cada nova existência, o Espírito traz o que ganhou em inteligência e em moralidade nas suas existências pretéritas, assim como os germens das imperfeições de que ainda se não expungiu.

25. Quando um Espírito empregou mal uma existência, isto é, quando nenhum progresso realizou na senda do bem, essa existência lhe resulta sem proveito, ele tem que a recomeçar em condições mais ou menos penosas, por efeito da sua negligência ou má vontade.

26. Devendo o Espírito, em cada existência corpórea, adquirir alguma coisa no sentido do bem e despojar-se de alguma coisa no sentido do mal, segue-se que, após certo número de encarnações, ele se acha depurado e alcança o estado de puro Espírito.

27. É indeterminado o número das existências corpóreas; depende da vontade do Espírito reduzir esse número, trabalhando ativamente pelo seu progresso moral.

28. No intervalo das existências corpóreas, o Espírito é errante e vive a vida espiritual. A erraticidade carece de duração determinada.

29. Quando, num mundo, os Espíritos têm realizado a soma de progresso que o estado desse mundo lhe faculta efetuar, deixam-no e passam a encarnar noutro mais adiantado, onde entesouram novos conhecimentos e assim por diante, até que, de nenhuma utilidade mais lhe sendo a encarnação em corpos materiais, entram a viver exclusivamente a vida espiritual, em que também progridem noutro sentido e por outros meios. Galgando o ponto culminante do progresso, gozam da felicidade suprema. Admitidos nos Conselhos do Onipotente, identificam-se com o pensamento deste e se tornam seus mensageiros, seus ministros diretos para o governo dos mundos, tendo sob suas ordens os outros Espíritos ainda em diferentes graus de adiantamento.

Livro: Obras Póstumas – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário