22. La
perispirito de la vivantoj havas tiujn samajn proprecojn, kiel tiu de la
Spiritoj. Kiel jam dirite, ĝi ne restas enfermita en la korpo sed radias kaj
formas ĉirkaŭ ĉi tiu iaspecan fluidecan atmosferon. Nu, povas ja fariĝi, ke en
certaj okazoj kaj sub samaj cirkonstancoj, ĝi spertus aliiĝon analogan al tiu
jam priskribita: la reala kaj materia formo de la korpo povas forviŝiĝi sub tiu
fluideca tavolo, se oni povas tiel sin esprimi, kaj momente preni tute malsaman
eksteraĵon, eĉ tiun de alia persono aŭ de la Spirito kombinanta sian fluidon
kun tiu de la koncerna persono, aŭ ankoraŭ doni al malbela figuro radiantan, belan
aspekton. En tio konsistas la tre ofta fenomeno nomata transfiguriĝo, kiu
okazas ĉefe tiam, kiam pro la cirkonstancoj ekestas pli abunda elversiĝo de
fluido.
La transfiguriĝo
povas fariĝi en tre malsamaj intensoj laŭ la gradoj de elpuriĝo de la
perispirito, kiu grado ĉiam respondas al la grado de morala progreso de la
Spirito. Ĝi kelkfoje limiĝas al simpla aliiĝo de la mieno sed ĝi ankaŭ povas
doni al la perispirito luman, splendan aspekton.
La materia formo
povas do malaperi sub la perispirita fluido, sed tio ne necesigas, ke la fluido
prenu alian aspekton; ĝi povas simple vuali inertan aŭ vivan korpon kaj ĉi tiun
fari nevidebla por unu aŭ pluraj personoj, kiel farus vaportavolo. Ni prenas
konatajn aferojn nur kiel elementon por komparo, neniel celante starigi ian
absolutan analogecon, kiu ja ne ekzistas.
23. Tiuj
fenomenoj povas ŝajni strangaj nur tial, ke oni ne konas la proprecojn de la
perispirita fluido. Ĉi tiu estas por ni ia nova korpo, nepre havanta novajn
proprecojn, kiuj, kvankam oni ne povas ilin studi per la ordinaraj procedoj de
la Scienco, tamen ĉiam ankoraŭ restas naturaj proprecoj, kies miraklecan
karakteron nur donas ilia noveco.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
Tradukis: AFFONSO
SOARES KAJ PAULO SÉRGIO VIANA
22. O
perispírito das pessoas vivas goza das mesmas propriedades que o dos Espíritos.
Como já foi dito, o daquelas não se acha confinado no corpo: irradia e forma em
torno deste uma espécie de atmosfera fluídica. Ora, pode suceder que, em certos
casos e dadas as mesmas circunstâncias, ele sofra uma transformação análoga à
já descrita: a forma real e material do corpo se desvanece sob aquela camada
fluídica, se assim nos podemos exprimir, e toma por momentos uma aparência
inteiramente diversa, mesmo a de outra pessoa ou a do Espírito que combina seus
fluidos com os do indivíduo, podendo também dar a um semblante feio um aspecto
bonito e radioso. Tal o fenômeno que se designa pelo nome de “transfiguração”, bastante
frequente e que se produz, principalmente, quando as circunstâncias ocorrentes
provocam mais abundante expansão de fluido.
O fenômeno da
transfiguração pode operar-se com intensidades muito diferentes, conforme o
grau de depuração do perispírito, grau que sempre corresponde ao da elevação
moral do Espírito. Cinge-se às vezes a uma simples mudança no aspecto geral da
fisionomia, enquanto doutras vezes dá ao perispírito uma aparência luminosa e
esplêndida.
A forma material
pode conseguintemente desaparecer sob o fluido perispirítico, sem que se faça
para isso necessário que o fluido assuma outro aspecto. Por vezes, apenas
oculta um corpo inerte ou vivo, tornando-o invisível para uma ou para muitas
pessoas, como o faria uma camada de vapor. Tomamos as coisas atuais unicamente
como termos de comparação, sem pretendermos uma analogia absoluta, que não
existe.
23. Estes
fenômenos talvez pareçam singulares, mas somente por não se conhecerem ainda as
propriedades do fluido perispirítico. Este é, para nós, um novo corpo, que há
de possuir propriedades novas e que não se podem estudar senão pelos processos
ordinários da Ciência, mas que não deixam, por isso, de ser propriedades
naturais, só tendo de maravilhosa a novidade.
Livro : Obras
Póstumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário