9. La Spiritoj,
kiel dirite, havas fluidecan korpon, nomatan perispirito, kies substancon ili
ĉerpas en la universa aŭ kosma fluido, kiu fluido ĝin formas kaj nutras same
kiel la aero formas kaj nutras la materian korpon de la homo. La perispirito
estas pli aŭ malpli etereca, laŭ la mondoj aŭ laŭ la purecogrado de la Spirito.
En la malsuperaj mondoj, kiel ankaŭ ĉe la malsuperaj Spiritoj, ĝia naturo estas
malpli delikata kaj tre proksima al la kruda materio.
10. Dum la
enkarna stato, la Spirito konservas sian perispiriton, kaj la korpo estas por
li nur ia dua envolvaĵo, pli kruda, pli rezista, alĝustigita al la funkcioj,
kiujn li devas plenumi, kaj je tiu envolvaĵo li seniĝas okaze de la morto.
La perispirito rolas
kiel peranto inter la Spirito kaj la korpo, estante transsendilo de ĉiuj
sensacoj. Koncerne tiujn venantajn de ekstere, oni povas diri, ke la korpo
kaptas la impreson, la perispirito ĝin transsendas, kaj la Spirito, sentiva kaj
inteligenta estaĵo, ĝin ricevas. Kiam la Spirito startigas la agon, oni povas
diri, ke la Spirito volas, la perispirito transsendas kaj la korpo plenumas.
11. La
perispirito ne restas enfermita en la limoj de la korpo kvazaŭ en ia kesto. Pro
sia fluideca naturo, ĝi estas ekspansia, radias eksteren kaj formas, ĉirkaŭ la
korpo, iaspecan atmosferon, kiun la penso kaj la volforto povas pli aŭ malpli
etendi. El tio sekvas, ke du personoj, kvankam sen korpa kontakto, povas tamen
kontakti per la perispirito kaj malgraŭvole interŝanĝi ne nur impresojn sed
ankaŭ, kelkfoje, eĉ pensojn per la intuicio.
Libro:
Postmortaj Verkoj.
Tradukis: Affonso Soares kaj Paulo Sérgio Viana.
9. Os Espíritos,
como já foi dito, têm um corpo fluídico, a que se dá o nome de perispírito. Sua
substância é haurida do fluido universal ou cósmico, que o forma e alimenta,
como o ar forma e alimenta o corpo material do homem. O perispírito é mais ou
menos etéreo, conforme os mundos e o grau de depuração do Espírito. Nos mundos
e nos Espíritos inferiores, ele é de natureza mais grosseira e se aproxima
muito da matéria bruta.
10. Durante a
encarnação, o Espírito conserva o seu perispírito, sendo-lhe o corpo apenas um
segundo envoltório mais grosseiro, mais resistente, apropriado aos fenômenos a
que tem de prestar-se e do qual o Espírito se despoja por ocasião da morte.
O perispírito
serve de intermediário ao Espírito e ao corpo. É o órgão de transmissão de todas
as sensações. Relativamente às que vêm do exterior, pode-se dizer que o corpo
recebe a impressão; o perispírito a transmite e o Espírito, que é o ser
sensível e inteligente, a recebe. Quando o ato é de iniciativa do Espírito,
pode dizer-se que o Espírito quer, o perispírito transmite e o corpo executa.
11. O
perispírito não se acha encerrado nos limites do corpo, como numa caixa. Pela
sua natureza fluídica, ele é expansível, irradia para o exterior e forma, em
torno do corpo, uma espécie de atmosfera que o pensamento e a força da vontade
podem dilatar mais ou menos. Daí se segue que pessoas há que, sem estarem em
contato corporal, podem achar-se em contato pelos seus perispíritos e permutar
a seu mau grado impressões e, algumas vezes, pensamentos, por meio da intuição.
Livro: Obras Postumas - Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário