4. Estas en la homo ia intelekta principo, kiun oni nomas ANIMO aŭ SPIRITO, sendependa de la materio, kaj kiu al li donas la moralan senton kaj la pensokapablon.
Se la penso
estus ia propreco de la materio, oni vidus pensanta la krudan materion. Nu, ĉar
oni neniam vidis la inertan materion dotita per intelektaj kapabloj, kaj ĉar la
korpo, mortinte, ne plu pensas, tial nepra estas la konkludo, ke la animo ne
dependas de la materio kaj ke la organoj estas nenio alia ol instrumentoj, per
kiuj la homo esprimas sian penson.
5. La
materialismaj doktrinoj estas neakordigeblaj kun la moralo kaj renversas la
socian ordon.
Se, laŭ la materialistoj, la penso estus ia sekreciaĵo de la cerbo, same kiel galo estas sekreciata de la hepato, el tio rezultus, ke, pro la morto de la korpo, la homa intelekto kaj ĉiuj liaj moralaj kvalitoj enfalus en la nenion; ke parencoj, amikoj kaj ĉiuj liaj amatoj estus senrevene perditaj; ke al genia homo mankus ĉia merito pro tio, ke siajn transcendajn fakultojn li ŝuldus nur al sia hazarda konstruo; ke inter imbecilo kaj saĝulo la diferenco estus nur pro plia aŭ malplia kvanto da cerba substanco.
La sekvoj de tiu
doktrino estus, ke, nenion atendante trans ĉi tiu vivo, la homo havus nenian
intereson fari bonon; ke al li estus tute nature peni havigi al si kiel eble
pli da ĝuoj, eĉ se koste de aliaj homoj; ke egoismo estus la plej racia sento;
ke tiu konstante suferanta sur la Tero nenion pli bonan farus ol sin mortigi,
ĉar, devante enfali en la nenion, al li estus nek pli, nek malpli bone, kaj li
tiel malplilongigus siajn suferojn.
La materialisma
doktrino estas do la sankcio de egoismo, fonto de ĉiuj malvirtoj; la neado de
karitato, fonto de ĉiuj virtoj kaj bazo de la socia ordo; kaj la pravigo de
sinmortigo.
6. La ekzisto de
la animo estas pruvita de Spiritismo.
La ekziston de la animo pruvas la inteligentaj agoj de la homo, kiuj nepre devas havi ian inteligentan, tute ne inertan kaŭzon. Ĝian sendependecon de la materio klare evidentigas tiel la spiritaj fenomenoj, kiuj ĝin montras aganta per si mem, kiel precipe ĝia apartiĝo dum la vivo, kio al ĝi ebligas manifestiĝi, pensi kaj agi sen la korpo.
Oni povas diri,
ke, se la kemio apartigis la elementojn de la akvo; se per tio ĝi malkovris la
proprecojn de tiuj elementoj, kaj se ĝi povas laŭvole malfari kaj refari ian
kombinitan korpon, tiel same Spiritismo povas izoli la du konsistigajn
elementojn de la homo: la spiriton kaj la materion, la animon kaj la korpon,
ilin laŭvole apartigi kaj kunigi, kio allasas nenian dubon pri ilia
sendependeco.
7. La animo de la homo supervivas la korpon kaj konservas postmorte sian individuecon.
Se la animo ne supervivus la korpon, la homo nur havus kiel perspektivon la nenion, kaj tiel same estus se la pensokapablo estus produkto de la materio. Se ĝi ne konservus sian individuecon, tio estas, se ĝi dissolviĝus en tiun komunan rezervujon nomatan granda tuto, kiel akvogutoj en la oceano, tio por la homo egalus la neniiĝon de la penso, kaj la sekvo estus tute sama kiel se li ne havus animon.
La postmortan
supervivon de la animo nerefuteble, kaj iel palpeble, elmontras la spiritismaj
komunikiĝoj. Ĝian individuecon elpruvas la karaktero kaj la kvalitoj propraj al
ĉiu persono, kaj tiuj kvalitoj, kiuj distingas la animojn, unuj disde aliaj, ja
konsistigas ties personecon. Se la animoj konfuziĝus en unu komuna tuto,
unuformaj ja estus tiuj kvalitoj.
Krom tiuj inteligentaj
pruvoj, estas ankaŭ la materiala pruvo liverata de la videblaj manifestiĝoj, aŭ
aperoj, tiel oftaj kaj aŭtentaj, ke oni ne rajtas ilin pridubi.
8. La homa animo
estas feliĉa aŭ malfeliĉa postmorte laŭ tio, ĉu ĝi dumvive faris bonon aŭ
malbonon.
Se oni konfesas
ian Dion superege justan, oni ne povas akcepti, ke la animoj havas komunan
sorton. Se sama devus esti la estonta pozicio de krimulo kaj virtulo, neniel do
utilus peni praktiki bonon. Nu, supozi, ke Dio ne faras distingon inter tiu,
faranta bonon, kaj tiu, faranta malbonon, estus nei lian justecon. Ĉar ne ĉiam,
dum la surtera vivo, malbono ricevas sian punon, kaj bono sian rekompencon,
necesas do el tio konkludi, ke la justeco plenumiĝos poste, sen kio Dio ne
estus justa.
Cetere, la
estontaj punoj kaj rekompencoj ricevas konkretan pruvon per la komunikiĝoj,
kiujn la homoj povas starigi kun la animoj de tiuj, kiuj ĉi tie vivis kaj kiuj
venas priskribi sian feliĉan aŭ malfeliĉan staton, la naturon de siaj ĝojoj aŭ
de siaj suferoj, krom ankaŭ malkaŝi ties kaŭzojn.
9. Dio, animo, supervivo kaj individueco de la animo post la morto, estontaj punoj kaj rekompencoj, estas fundamentaj principoj de ĉiuj religioj. Al la moralaj pruvoj de tiuj principoj Spiritismo aldonas la pruvojn materialajn liveratajn de l’ faktoj kaj eksperimentado, tiel nuligante la sofismojn de materialismo. En la ĉeesto de l’ faktoj, nekredemo ne plu havas ekzistopravon, kaj tiamaniere Spiritismo rehavigas fidon al tiuj, kiuj ĝin perdis, kaj forigas la dubojn de l’ nekredantoj.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
4. Há no homem
um princípio inteligente a que se chama ALMA ou ESPÍRITO, independente da
matéria, e que lhe dá o senso moral e a faculdade de pensar.
Se o pensamento
fosse propriedade da matéria, teríamos a matéria bruta a pensar. Ora, como
ninguém nunca viu a matéria inerte dotada de faculdades intelectuais; como,
quando o corpo morre, não mais pensa, forçoso é se conclua que a alma independe
da matéria e que os órgãos não passam de instrumentos com que o homem manifesta
seu pensamento.
5. As doutrinas
materialistas são incompatíveis com a moral e subversivas da ordem social.
Se, conforme pretendem os materialistas, o pensamento fosse segregado pelo cérebro, como a bílis o é pelo fígado, seguir-se-ia que, morto o corpo, a inteligência do homem e todas as suas qualidades morais recairiam no nada; que os nossos parentes, os amigos e todos quantos houvessem Profissão de fé espírita raciocinada tido a nossa afeição estariam irremissivelmente perdidos; que o homem de gênio careceria de mérito, pois que somente ao acaso da sua organização seria devedor das faculdades transcendentes que revela; que entre o imbecil e o sábio apenas haveria a diferença de mais ou menos substância cerebral.
As consequências
dessa doutrina seriam que, nada podendo esperar para depois desta vida, nenhum
interesse teria o homem em fazer o bem; que muito natural seria procurasse ele a
maior soma possível de gozos, mesmo à custa dos outros; que o sentimento mais racional
seria o egoísmo; que aquele que fosse persistentemente desgraçado na Terra,
nada de melhor teria a fazer do que se matar, porquanto, destinado a mergulhar
no nada, isso não lhe seria nem pior, nem melhor, ao passo que de tal forma abreviaria
seus sofrimentos.
A doutrina
materialista é, pois, a sanção do egoísmo, origem de todos os vícios; a negação
da caridade — origem de todas as virtudes e base da ordem social — e seria
ainda a justificação do suicídio.
6. O Espiritismo
prova a existência da alma.
Provam a
existência da alma os atos inteligentes do homem, por isso
que eles hão de ter uma causa
inteligente, e não uma causa inerte. Que ela independe da matéria está
demonstrado de modo patente pelos fenômenos espíritas que a mostram agindo por
si mesma e o está, sobretudo, pelo seu insulamento durante a vida, o que lhe
permite manifestar-se, pensar e agir sem o corpo.
Pode-se dizer que, se a Química separou os elementos da água; se, dessa maneira, pôs a descoberto as propriedades desses elementos e se pode, à sua vontade, fazer e desfazer um corpo composto, o Espiritismo, igualmente, pode isolar os dois elementos constitutivos do homem: o Espírito e a matéria, a alma e o corpo, separá-los e reuni-los à vontade, o que não deixa dúvida sobre a independência de uma e outro.
7. A alma do
homem sobrevive ao corpo e conserva a sua individualidade após a morte deste.
Se a alma não sobrevivesse ao corpo, o homem só teria por perspectiva o nada, do mesmo modo que se a faculdade de pensar fosse produto da matéria. Se não conservasse a sua individualidade, isto é, se se dissolvesse no reservatório comum chamado o grande todo, como as gotas d’água no oceano, seria igualmente, para o homem, o nada do pensamento e as consequências seriam absolutamente as mesmas que se não houvesse alma.
A sobrevivência
desta à morte do corpo está provada de maneira irrecusável e até certo ponto
palpável pelas comunicações espíritas. Sua individualidade é demonstrada pelo
caráter e pelas qualidades peculiares a cada um. Essas qualidades, que distinguem
umas das outras as almas, lhes constituem a personalidade. Se as almas se
confundissem num todo comum, uniformes seriam as suas qualidades.
Além dessas provas inteligentes, há também a prova material das manifestações visuais, ou aparições, tão frequentes e autênticas, que não é lícito pô-las em dúvida.
8. A alma do
homem é ditosa ou desgraçada depois da morte, conforme haja feito o bem ou o
mal durante a vida.
Admitindo-se um Deus soberanamente justo, não se pode admitir que as almas tenham todas a mesma sorte. Se a posição futura do criminoso houvesse de ser a mesma que a do homem virtuoso, excluída estaria toda a utilidade da prática do bem. Ora, supor que Deus não faz diferença entre o que pratica o bem e o que pratica o mal fora negar-lhe a justiça. Nem sempre recebendo punição o mal e recompensa o bem, durante a vida terrena, deve-se concluir daí que a justiça será feita depois, sem o que Deus não seria justo.
As penas e os
gozos futuros estão, ademais, provados pelas comunicações que os homens podem
estabelecer com as almas dos que aqui viveram e que vêm descrever o estado em
que se encontram, ditoso ou infeliz, a natureza de suas alegrias ou de seus
sofrimentos e enumerar-lhes as causas.
9. Deus, alma,
sobrevivência e individualidade da alma após a morte do corpo, penas e
recompensas futuras constituem os princípios fundamentais de todas as
religiões.
O Espiritismo
junta às provas morais desses princípios as provas materiais dos fatos e da
experimentação e corta cerce os sofismas do materialismo. Em presença dos
fatos, cessa toda razão de ser da incredulidade. É assim que o Espiritismo
restitui a fé aos que a tenham perdido e dissipa as dúvidas dos incrédulos.
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário